vendredon, la 29an de aŭgusto 1997
Karaj vizitantoj
Bedaŭrinde ekestis opinidiferencoj inter la TTT-ejestro kaj la redaktejo de Pola Radio rilate la kunlaboron necesan por prizorgi tiun TTT-ejon. Pro tio tiu senkosta servo por Pola Radio estas provizore ĉesigita.
En la Pola redaktejo granda frakcio de la skipo ne ŝatas komputilojn kaj TTT-on. Aldone la manuskriptoj por la elsendoj pretiĝas ankoraŭ eĉ ĝis hodiaŭ grandparte per skribmaŝinoj. Pro tio la redaktistoj malmulte inklinas ŝarĝiĝi per la aldona laboro necesa por disponebligi retpoŝtajn manuskriptojn por HTML-igo kaj afiŝado tie ĉi, ĉar ili estas jam sen TTT tro ŝarĝataj.
Tamen estas plia aspekto. La pli ol cent manuskriptoj, kiuj ĝis nun estis transsenditaj por afiŝado, entenis averaĝe po 3 ĝis 4 erarojn, tiel ke ankaŭ lingva redaktado necesiĝis. Tiuj eraroj ofte estus kapteblaj per la literumila funkcio de Ĉapelilo, kiun la TTT-ejestro plurkopie senkoste disponebligis al la Pola redaktistaro. Bedaŭrinde, nur unu redaktisto entute ekaplikis Ĉapelilon kaj tion li faris nur hejme. Do la tuta ŝarĝo de la senerarigo de la afiŝotaj manuskriptoj restis ĉe la TTT-ejestro.
Ĝuste pri tiu redaktado nun ekflamiĝis kvereloj. La vicredaktestrino postulis, ke ŝi sole respondecu pri la lingvaĵo de "sia" TTT-ejo. La TTT-ejestro demandu ŝian permeson antaŭ ol korekti ion ajn. Fronte al afiŝoj ĝuste en tiu tempo kun ĝis po 10 korektendaĵoj kaj eĉ unu belaĵo, en kiu oni misliterumis "Lee Chong-Yeong" kiel "Lee Chong Young", la TTT-ejestro iom post iom perdis sian paciencemon. Aldone estas menciinde, ke la vicredaktestrino mem ne scias manipuli retpoŝtilon kaj pro tio pri korektaĵoj tute ne kapablas rete korespondadi.
Fine la Pola redaktejo komencis kvazaŭ minaci la TTT-ejestron per la vortoj:
Se vi ne volas akcepti tian situacion, mi anoncos en al E-gazetaro kaj en la reto, ke ni sercxar partneron por kunlaboro kaj - kun granda bedauxro! - ni devos nuligi la gxisnunajn kontaktojn.
Post lia investo de pli ol 300 laborhoroj kaj kelkcent markoj da lineaj kostoj en tiun TTT-ejon evidente tiaj vortoj estis ĉe la TTT-ejestro malmulte bonvenaj. Do necesiĝos nova laborbazo, se tiu servo reekfloru. Minimume provizore, reta pintaĵo perdiĝas.
Via
|