La besto de Vakaresode Michel Duc Goninaz (Francio) Jen recenzo de la libro aperinta en 1926 de Joseph d'Arbaud (1874-1950). El la Okcitana trad. Jean-Luc Tortel. Dobrichovice: Kava-Pech, 1998, 96p, 20cm, 12,00 gld. Traduko el la provenca lingvo estas pli ol salutinda. Post Mirejo de Mistral, kiu aperis esperantlingve en 1909, ni devis atendi la jaron 1988 por ĝui alian verkon de la sama aŭtoro, La Poemo de Rodano, en bonega traduko de R. Laval kaj modesta eldono de la SAT-broŝurservo. Ni ŝuldas nun al Jean-Luc Tortel la tradukon de ĉi tiu verko malpli konata, sed nepre malkovrinda, tiom pli ke, krom la franclingva traduko fare de la aŭtoro, ekzistas tradukoj nur en la lingvoj angla, germana kaj pola. ![]() En la mallonga rakonto ni malkovras la pejzaĝojn de Kamargo, la plej provenca el la provencaj regionoj, ties kreskaĵojn kaj bestojn, la laboron de la tieaj taŭro-gardistoj - ankoraŭ ekzistantaj nuntempe - kaj la lingvaĵon de d'Arbaud, malpli klasikan ol la Mistrala: la aŭtoro elektis la Arlezan dialekton, kio videblas jam en la titolo kaj ĉefvorto de la verko (la bèstio anstataŭ la bèsti) kaj krome flegis popolaroman sintakson. La fikcio prezentiĝas kiel la taglibro de taŭro-gardisto, vivinta en la 15-a jarcento, kiu dum sia bredo-laboro ĉirkaŭ la Vakaresa marĉego, en la Rodana delto, renkontiĝas kun fantasta estaĵo (la "Besto"), simila al mitologia Faŭno, postvivanto de la antikvaj duondioj, kadukiĝinta kaj baldaŭ malaperonta. Rekoneblas ĉi tie !a simbolo de la morto de la tradicioj, kiun Mistral pritraktis en La poemo de Rodano. Por la "besto" de nia rakonto, same kiel por la malaperinta "drako" de La poemo, ne validas la optimismo de Gérard de Nerval ("[...] de l' drak' venkita dormas l' antikva semo!... / Revenos tiuj Dioj, de vi ĉiam plorataj!"[1]). Post la miksitaj sentoj de teruriĝo antaŭ la Besto kaj de kompato, eĉ de kunfrateco por ĝi, restos en la animo de la heroo nur sento de prema bedaŭro. La traduko de Tortel, denaska parolanto de la provenca, estas kiel eble plej fidela. Ĝi eĉ ofte pli proksimas al la originalo ol la traduko, en tro klasika franca lingvo, kiun fariS la aŭtoro mem. La kvarjara ĉevalido (lou quatren) estas nomata la kvarjarulo, dum en la franca versio ĝi estas nur ĉevalido[2]; planuro estas tradukita per inundeblejo, pli preciza ol la franclingva plaine; (la vaco...] tira braso estas lerte glosita per "kvazaŭ - kiel ni diras en nia lingvo - ĝi [la bovino] disigus braĝon" - kio ŝajnos iom parafraza, tamen pli bona ol foresto de tiu esprimo en la franclingva traduko, kaj ni povus citi aliajn ekzemplojn, eĉ por tiaj banalaj esprimoj kiel tout lou mens à moun vejaire ("almenaŭ laŭ mia opinio"), kiun !a franclingva traduko iel malaperigas aŭ paligas. Foje, la adapto al nia lingvo necesigas reverkon de la frazo: "ĉe la marbordo, la vento frakase ŝaŭmigis la grizaĉajn ondegojn" estas lerta solvo por la malfacila frazo la mar grisasso, en boufant, salivavo long de la costo. Sed estas nekompreneble kial la tradukinto tiel koncizigis la enkondukan paragrafon Davans que de counta,... ("Mi komencos per incidento..."). En la frazo "Ien ajn Providenco suprenkonduku vin..." mi ja ne uzus la u-formon, sed preferus -os aŭ -us. Anstataŭ la "marĉoj Imperioj", mi parolus pri "marĉoj de la Imperianoj" kaj klarigus per piednoto kial i!i havas tiUn nomon. Fine, kelkaj plumeraroj (konfesio anstataŭ konfeso, problemoj de transitiveco kun la morfemoj ĉes-, venen-, terur-,...) devus esti korektitaj por igi la tradukon senriproĉa. "Se tiu lingvo [Esperanto] povos diskonigi nian belan Provencon tra la mondo, pro tio mi tre ĝojos" (Mistral). Jean-Luc Tortel grave kontribuas al tiu celo, rivelante samtempe valoran verkiston kaj rakonton kun universalaj reeĥoj. [1] Traduko de G. Waringhien [2] Mi petas pardonon pro la ne-indiko de la paĝoj: la recenzon mi faris laŭ manuskripto. 138 ESPERANTO julio-aügusto 1998 1105 (7-8) |