Mesaĝo de UNESKO













Estimataj gesinjoroj

Nome de la Ĝenerala Direktoro de Unesko mi ĝojas kore saluti la partoprenantojn de la 83-a Universala Kongreso de Esperanto.

Unesko aparte aprezas la ĉi-jaran kongresan temon, "Mediteraneo: ponto inter kulturoj", temon kiu kondukos al pli bona interkompreniĝo kaj solidareco inter la homoj per kompreno de fremdaj kulturoj kaj lingvoj. Mi krome notas kun granda kontento ke kadre de la kongreso oni okazigos specialan seminarion "Lingvopolitiko kaj interkultura edukado: kion alportas Esperanto?", temo kiu rekte rilatas al la aktivaĵoj de nia nove fondita Sektoro pri Lingvoj kaj ties LINGUAPAX-projekto, kiu, kiel vi scias, celas antaŭenigi lingvan diversecon kaj plurlingvan edukadon.

La kongreso aparte atentas la 50-jariĝon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Edukado al civitaneco, kaj lingvaj kaj kulturaj rajtoj, kiel parto de la homaj rajtoj, iĝas pli kaj pli esencaj en la lukto por paco. La festado de la 50-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas unu el la prioritataj agadoj de Unesko kadre de ties programo por packulturo.

Estas klare ke la rezultoj de la kongreso pliriĉigos la laboron de Unesko en multaj kampoj, precipe la preparadon de raporto de Unesko pri la lingvoj de la mondo, kiu aperos en 2001. Ĝi estos aktualigita ĉiun kvinan jaron kaj donos al membroŝtatoj taŭgajn rekomendojn en la lingva kampo. La preparado de la raporto jam komenciĝis en proksima kunlaboro kun pluraj ne-registaraj organizoj (NRO-j), kaj ni esperas ke ankaŭ UEA partoprenos. Fakte, la sperto pruvas ke nia longdaŭra kunlaboro estas profitiga por ni ambaŭ, kaj ke multaj el niaj ĝeneralaj celoj kaj ideoj similas.

Dezirante al vi agrablan restadon en Montpeliero, mi certigas vin pri la aprezo de Unesko al la grava laboro, kiun vi disvolvas por krei mondon, en kiu diverseco kunsonos kun pli granda unueco.

Colin N. Power
Asista Ĝenerala Direktoro
pri Edukado