UK-aj aspektojde Gazetara servoLa konstantaj legantoj de E-gazetoj certe rimarkis, ke jen kaj jen aperas unuopaj artikoloj aŭ artikol-serioj, kies celo estas evoluigi tiun aŭ tiun sferon de nia movada vivo. La multjaraj preparoj al UK en Tampereo (1995), kiujn finnaj e-istoj komencis minimume je kvin jaroj antaŭ la kongresjaro kaj realigis kun mirinda precizemo, inklinigas nin inviti diversajn kongres-organizantojn, ne nur tiujn de Ukoj, por ke ili interŝanĝu siajn organizajn spertojn kaj per tio helpu la estontajn organizantojn. Por inaŭguri la projekton ni invitis Andreon Pettyn el la E-Redakcio de Pola Radio, kiu kiel raportisto partoprenis multajn universalajn kaj lokajn kongresojn (pri liaj UKoj legu ............) kaj kolektis iom da spertoj, ke li prezentu kelkajn el ili. Unu el la plej gravaj taskoj, kies realigon oni devus efektivigi sufiĉe frue, estas trovi taŭgajn homojn por LKK. Ĉiu kandidato devus scii, ke oni ne eniras LKKon, nu - escepte de iu speciala kazo - danke pro la movadaj meritoj, sed por labori. Kompreneble, la ĉefaj LKK-funkciuloj devus sufiĉe bone koni Esperanton, sed iuj specialaj respondeculoj (ekz. ekskursa servo, loĝiga servo, ktp.) nepre konu la internacian lingvon kaj krome eĉ tre bone ili konu sian fakon. La samo, kompreneble, koncernas kasiston. Antaŭkongrese Inter la plej diversaj taskoj tre grava estas la gvidado de gazetara servo, pri kiu ekz. Gian Carlo Fighiera povus verki minimume unu ampleksan libron. Laŭ miaj spertoj la Gazetara Servo devus ekfunkcii eĉ unu jaron pli frue (pri UKoj), 3-4 monatojn pli frue (pri loka E-aranĝo). ĝian funkciadon povas inaŭguri bone organizita gazetara konferenco kun kelkaj pretigitaj (mallongaj) nacilingvaj tekstoj pri Esperanto kaj ties praktika uzado ĝenerale kaj pri la celoj de UKo aŭ regiona aranĝo tut-speciale. Dum tiu unua gazetara konferenco oni devus kolekti la nomojn kaj adresojn de ĉiuj ĉeestantaj ĵurnalistoj kaj poste iom post iom kompletigi la adresaron por antaŭkongrese disponi pri laŭeble kompleta adreslisto de ĵurnalistoj, radi- kaj televid-staciaj raportistoj eventuale pretaj dediĉi iom da atento al Esperanto. Kompreneble antaŭkongrese oni utiligu laŭvicajn vizitojn de reprezentantoj de UEA, por aranĝi intervjuojn. Ĝenerale estus utile kolekti pere de ekz. Eventoj laŭeble kompletan liston de la demandoj (iafoje tiklaj, iafoje atako-plenaj aŭ eĉ mokaj), kiujn dum tiaj gazetaraj konferencoj metas la ĵurnalistoj por sekve pli frue pripensi taŭgajn, trafajn respondojn. Ekz. B. Golden tre bone pritraktis la demandon kiom da e?istoj estas en la mondo? Kaj eble iu jam kolektis tiajn tipajn kaj ripetiĝantajn demandojn de ĵurnalistoj, en kiuj kelkfoje abundas antaŭjuĝoj, duboj, kritikoj, ktp.? Ni aperigu ilin en Eventoj aŭ en difinitaj rubrikoj en la reto kaj ni kune diskutu, kiel plej trafe respondi ilin. La inaŭguro de UK kutime okazas dimanĉe. Jes, ni invitu al la inaŭguro ĵurnalistojn, sed la unuan kongresan gazetaran konferencon ni organizu pli frue, ekz. jam ĵaŭde, kun - laŭebla - partopreno de eksterlandanoj, por ke la konferenco estu dulingva kaj oni aŭdu, kiel praktike funkcias la internacia lingvo. Ne sufiĉas tamen inviti la ĵurnalistojn, por ke ili venu. En la invitletero oni devas klare reliefigi temon, kiu aparte povus interesi ilin. Ne ĉiam oni havos je la dispono "spionŝipon"! Sed, se ekz. oni sukcesus venigi al la kongres-urbo almenaŭ unu el la fratinoj Polgar kune kun la patro, la gazetara konferenco kun ilia partopreno kaj eventuale kun organizita samtage simultana ludo kontraŭ ekz. 25 lokaj ĵurnalistoj aŭ lokaj ŝakistoj, povus esti bela temo por amaskomunikiloj. Ne gravas, ke eble pli da atento oni dediĉus al iu fratino Polgar, sed certe ĉeokaze aperus Esperanto-temoj. Alivorte, antaŭkongresan gazetaran konferencon nepre partoprenu iu interesa eksterlandano. Oni serĉu (apud Esperanto) temojn, kiuj estas aktualaj. Denove oni pretigu kaj disdonu al ĵurnalistoj 2-3 pretajn informtekstojn. Maldiligentaj ĵurnalistoj (tiaj ankaŭ ekzistas) kelkajn frazojn forstrekos, kelkajn aldonos, kaj aperigos informon kiel sian propran kaj per tio ili gajnos monon. Dumkongrese Post la inaŭguro kutime venas ĵurnalistoj kaj demandas, ĉu oni havas novajn komunikaĵojn skribe. Tial estas bone pli frue pretigi nacilingve (mallonge) ĉefajn tezojn de la festparolado aŭ de la kongres-tema parolado por disdoni la tekston nacilingve tuj post la inaŭguro. Meze de la kongresa semajno oni povus organizi iom nekutiman gazetaran konferencon. En Varsovio (1987) mi invitis ĵurnalistojn al la renkontiĝo kun 12 infanoj de la Infana Kongreseto. La konferenco estis tre sukcesa, gazetistoj rekte demandis la infanojn, mi interpretis, la infanoj kuraĝe respondis. Poste sekvis multaj belaj informoj kaj artikoloj. Unu el la ĵurnalistoj diris al mi "Kiam oni rigardas la diverslandajn infanojn kaj aŭskultas, kion ili diras kaj kiel flue ili parolas, oni perdas sian antaŭjuĝon rilate al Esperanto." Similan konferencon oni povas organizi kun esperantistoj el difinita lando, kun la rektoro kaj kelkaj prelegantoj de IKU, ktp. Kaj dum la tuta kongresa semajno oni "vendu" interesajn kongresanojn al plej diversaj gazetoj laŭfake, same kiel faris ĉi tion ege perfekte Harri Melasniemi dum UK en Helsinki (1969), interesan virinon oni disponigu (kune kun interpretisto!) al virina gazeto, juriston al jura revuo, radio-redaktoron al loka radiostacio, ktp. Unu el la plej belaj inform-ideoj estus rekta unuhora televida raporto en vivanta formo el la loko, kie okazas interkonatiĝa vespero (perfekta loko apud paelja estis en Valencio, sed mankis televidaj raportistoj). Fakte por Finna Radio jam unufoje faris ĉi tion (el Aŭgsburgo 1985) la jam menciita Harri Melasniemi. Tia promenado tra la kongresejo, ligita kun interparoloj kaj tuja interpretado nacilingven, dum kiu oni prezentus diverslandajn kaj eĉ diversrasajn interesajn homojn, certe povus efike influi la televidan publikon. Postkongrese Kaj fine fermo. Tre ofte oni forgesas kontakti ĵurnalistojn okaze de la kongresfino, kiam oni povus iom sumigi la diversajn kongreslaborojn, disponigi nacilingve mallongigon de iu kongresa rezolucio aŭ de alia interesa dokumento. En Varsovio (1987) gazetara konferenco postkongresa, tuj post la fermo, ankaŭ apartenis al sukcesa, kelkajn dokumentojn en kopiita formo oni disdonis. Certe, samkiel oni faris en la Gazetara Servo de Valencio, estas utile diskonigi mallongajn informojn nacilingve pere de aŭtomate funkcianta faksoaparato, ofte kontakti informagentejojn, inviti televidajn raportistojn skipojn al interesaj kunvenoj, ekz. al la infana kongreseto, ktp. Ĝenerale gravas, ke la laboron de la Gazetara Servo oni antaŭpreparu kaj oni agu laŭ fiksa plano. Krome oni havu ĉiam uzeblan ĉambron kun telefono, skribmaŝinoj, fakso, ktp. kaj lertajn deĵorantojn, kiuj pretas trafe respondi pertelefonajn demandojn. Kompreneble la kongresajn aferojn oni povas revarmigi eĉ kelkajn semajnojn post la kongreso, por ekz. renkontiĝi kun ĵurnalistoj kaj prezenti al ili, kiel oni informis pri la kongreslando kaj pri la kongreso mem en diverslandaj E-gazetoj, radioelsendoj de la mondo, ktp. |
Konversaciaj rondojInter la gvidantoj de kongresaj konversaciaj rondoj troviĝas red. Andreo Pettyn. Ĉefe utiligas lian pedagogian talenton la organizantoj de semajnfinaj kaj someraj kursoj en nordiaj landoj, sed ili scias, kial ili invitas lin preskaŭ ĉiujare. Domaĝe, ke en aliaj landoj, escepte de la iama GDR, li ne instruis, ĉar per tia instruado povus sekvi ankaŭ spertinterŝanĝo. Tian rimarkon oni faris dum la gvidata de li konversacia rondo en Adelajdo. Ĉi-foje ni petis Pettyn, ke li prezentu siajn organizajn kaj metodikajn spertojn pri tiuj konversaciaj rondoj. Kiam unuafoje mi aŭdis, ke kadre de UK oni komencis organizi konversaciajn rondojn (KR), mi ege miris. "Ja la universala kongreso ne devus funkcii kiel kurso de Esperanto! Tiaj rondoj estas tute superfluaj kaj certe ili formortos!" - mi pensis antaŭ kelkaj jaroj. Sed tute neatendite en 1992 (UK en Vieno) oni proponis al mi la gvidadon de tia rondo. Mi akceptis, ĉar mi simple volis sperti la instruadon, ekscii - kion atendas la vizitantoj de la rondoj, ktp. En 1993 (UK - Valencio) mi denove - ĉi-foje lastmomente - ricevis la proponon gvidi similan rondon. Tiam mi jam havis pli da ĉi-koncernaj spertoj kaj pli da novaj ideoj, kiuj bone ekzameniĝis en la praktiko. Kaj ĝuste tiuj spertoj instigis min pli vaste prezenti la temon kaj eventuale pridiskuti ĝin kune kun la interesiĝantaj pri tio legantoj de E-gazetoj kaj aŭskultantoj de la E-elsendoj de Pola Radio. Kio estas bona kaj kio malbona en la organizado? Sincere dirite, mi pli bone memoras tion, kio estas (aŭ almenaŭ ĝis nun estis) malbona. Unue, oni kunlaborigas (dungas) gvidantojn de K-Rondoj lastmomente, preskaŭ antaŭtage de la kongreso, ofte jam en la kongresurbo, kio ne donas al ili la ŝancon bone pripensi la taskon kaj malebligas kunporti al la kongresurbo instruhelpilojn, kiuj faciligus aŭ plivigligus la konversaciadon. Due, la kunvenoj de la rondanoj okazas dum la tuta kongresa semajno je plej diversaj horoj kaj ofte (ekz. en Vieno) jen en tiu salono, jen en tiu salono. La rondanoj kuras tien-reen, perdas la tempon, koleriĝas. En la konversaciejoj kutime mankas tiu tradicia minimuma rimedo, kiu estas la t.n. nigra tabulo, ne parolante pri projekciilo de diafanaj plastaj folioj, kiuj povus plirapidigi la prezenton de tiu aŭ tiu temo, aŭ mankas ordinara "kasetofono", per kiu oni povus aŭdigi specimene tipajn prononcerarojn aŭ prononcmodelojn. Fine, kvankam oni kutimas organizi 3-4 grupojn de la "konversaciaj rondoj", neniam pli frue la interesiĝantoj scias ion pri la lingvoniveloj aŭ temoj aparte pritraktotaj (por elekti la plej taŭgan por si mem!), ne parolante pri la nomo kaj lando de la gvidanto. Kaj ĝuste pro tio, post la unua kunveno de la rondo, multaj rondanoj emas viziti alian grupon, por vidi, kiel oni instruas tie, poste oni vizitas la trian grupon, ktp. Aperas iom da kaoso kaj iafoje tiu aŭ tiu gvidanto ne ricevinte sufiĉe da lernemuloj (ĉi tiel okazis en Valencio) venas en la plenplenan de gelernantoj klasoĉambron de sia najbara instruanto postulante, ke minimume kvar-kvin personoj tuj postsekvu lin/ŝin, ĉar li/ŝi devas gvidi konversacian rondon! ĝuste tian postulon iu kolego direktis al mi en Valencio! Tia situacio estas ege ĝena por ambaŭ instruantoj ne parolante pri la lernantoj mem, kiuj eble tute ne emas viziti la grupon de la instruanto, kiun oni jam foje spertis. Bone, sed ĉu oni povas eviti tion? Certe tio ne estas facila, sed almenaŭ oni provu. Do, unue plej malfrue en la maja numero de "Esperanto" (kondiĉe, ke ĝi aperos en majo!) aŭ eĉ pli bone en la dua Kongresa Bulteno oni anoncu, ke ekz. estas antaŭviditaj kvar grupoj (kaj oni determinu la proksimuman grup-nivelon per priskribo), kies gvidantoj estos s-ro Ajn, s-ino Ajn, ktp. kaj ĉiuj grupoj konversacios samhore! Kaj ĉiu grupo en la sama loko! Neniam plu oni kurigu la rondanojn de salono al salono, jen matene, jen vespere! Krome la konversacian rondon oni rajtu partopreni nur post la pago de negranda kursokotizo, kies gajno postkongrese estu ekz. transdonita al la Fondaĵo Afriko, por helpi tie la instruadon de Esperanto. Se oni pagas ion, eĉ se nur simbole, oni pli serioze traktas tion. Kaj kio estas bona? Bona i.a. estas la entuziasmo de la homoj, kiuj venas por lerni aŭ ekscii ion konkretan. Do, oni ne seniluziigu tiujn personojn. Kion atendas la kursanoj? Laŭ miaj observoj kaj interparoloj kun multaj el ili, tutspeciale oni volas:
Kompreneble la plej altnivela grupo povus ekz. diskuti pri 4-5 elektitaj E-libroj, aperintaj en la antaŭkongresa jaro, sub la gvido de instruanto-literaturkonanto. ĉi tiu projekto - se oni sufiĉe frue anoncus la elektitajn titolojn - povus ne nur kontentigi difinitan grupon de kongresanoj, sed eĉ iom helpi la E-eldonistojn per la aparta popularigo de iuj verkoj. Resume: la konversaciajn rondojn oni ne organizu hazarde, sed oni pli frue planu ilin kaj oni provu okazigi ilin ankaŭ dum landaj aŭ regionaj E-kongresoj. Per tio oni kontribuos al la plialtigo de la ĝenerala lingvokono, kio devus esti unu el la gravaj celoj de esperantistaj organizaĵoj kadre de la kampanjo 2000. Fine: ĉiu partoprenanto de studrondo ricevu pli poste bele presitan diplomon kun la propra nomo, kiu diplomo ne donos apartan rajton al io, sed estos bela kongres-memoraĵo, kiun iuj personoj volonte enkadrigos kaj pendigos en videbla loko en sia loĝejo, memoraĵo, kiu samtempe konstante atentigos pri la neceso profundigi sian propran lingvokonon. * Pli da detaloj en la broŝuro ĉu vi volas paroli flue? de A. Pettyn; InaŭgurojLa kongresan inaŭguron (temas pri UK) oni kutime atendas kun ioma streĉo, emocio. Multaj el la konstantaj ĉiujaraj kongresanoj ŝatas la eksterordinare festecan aspekton de ĉi tiuj kunvenoj. Kiel aspektas la inaŭguro per la okuloj de radioraportisto? - ni demandis red. Andrzej Pettyn el la Esperanto-Redakcio de Pola Radio. La unuan UK mi partoprenis en 1959, sed tiam mi estis ordinara kongresano, 19-jarulo, kiu unuafoje en la vivo havis la eblon travivi nenie aliloke renkonteblan atmosferon, spiritan unuecon. Mi estis ege kortuŝita, la diversnacieco de la kongresanoj kunplektitaj per unu komuna lingvo mirinde emociigis min. Ĝis hodiaŭ en miaj oreloj sonas la paroladoj de prof. Canuto, Andreo Cseh, deklamado de Julio Baghy kaj de la 4-jara pranepino de Zamenhof - Hania. En 1966 en Budapeŝto unuafoje mi partoprenis kiel oficiala kongresa raportisto de Pola Radio. Tiam mi ankoraŭ malmulte atentis la organizan aspekton de UK, ĉar mia ĉefa zorgo estis fari ĝustatempe bonajn sonraportojn, kaj ĉar mi ne havis multe da spertoj mi ege nervoziĝis. Sed sekvis pli postaj kongresoj, en la raportado mi rutiniĝis, mi sciis, kion mi devas kaj volas surbendigi, kaj mi havis pli da tempo por observi la trapason mem de la inaŭguroj. Kio estas bona aŭ malbona en la inaŭguroj? Ĝenerale la inaŭguroj en la nuna skemo estas taŭgaj kaj akcepteblaj. Cetere ĉiufoje ekzistas konstanta kaj lerta reĝisoro de ĉi tiuj festoj, kiu regas la situacion eĉ en delikataj momentoj. Kompreneble la oficialaj paroladoj, salutoj de diplomatoj kaj aliaj altranguloj, ĉion ĉi kutime oni trafe kombinas kaj kunligas en unu tuton. Laŭ mi estas tri elementoj de la inaŭguro, al kiuj oni devus tamen dediĉi pli da atento.
Tiuj alparoloj estas necesegaj, ili substrekas la internaciecon de nia movado, sed laŭ mi tiu parto de la inaŭguro estas granda katastrofo. Kial? La parolantoj ne estas disciplinitaj, ili neniam havas ion por diri konkrete aŭ amuze, sprite. Plej ofte ili lastmomente antaŭ la alparolo de la kongresanoj elpensas la enhavon de la alparolo, kutime ili improvizas ĝin senĉese ripetante la numeron de la kongreso kaj dezirante belan veteron kaj sukcesajn debatojn. En Vieno kaj Valencio la deziroj de bela vetero elvokis tondrajn ridojn, ĉar la vetero estis pli ol bela. Malgraŭ la petego de s-ro Milojevic (en Vieno), ke en la alparoloj oni uzu nur unu verbon, por tiamaniere limigi la parol-tempon, oni ne sekvis tion. Parenteze dirite, mi certigas s-ron Milojevic, ke tamen estas eble fari longan paroladon sen verboj! Domaĝe, ke ne mi estis la salutanto en la nomo de PEA, ĉar tiam mi havus la eblon demonstri tion. Sed revenante al la problemo mi volas sugesti, ke oni proponu al landaj asocioj novan formulon. La salutanto eble havu la rajton diri "Mi salutas vin (sed ne necesas diri en kies nomo, ĉar kutime anoncas tion la reĝisoro) kaj ..." tuj poste sekvu 2-3 (sed ne pli ol 20-vorta) informo pri la plej grava lastjara E-atingo en la koncerna lando. Tiamaniere la kongresanoj ricevos ne nur saluton, sed ankaŭ konkretajn informojn pri faritaĵoj, kio eble dumkongrese diskutigos pri farotaĵoj, inspiros pri estontaj aktivadoj. Ekz. "Mi salutas vin kaj ĝoje informas, ke lastjare nia organizaĵo aparte fieris pri sukcesa radiokurso de Esperanto, kiun partoprenis ĉirkaŭ 10 mil personoj." "Mi salutas vin kaj informas, ke nia junulara sekcio akiris lastjare pli ol 100 mil novajn membrojn." ktp. Povas esti, ke iu diros, ke mi malpravas postulante ŝanĝon de la formulo, sed eble mia propono almenaŭ elvokos diskutadon kaj instigos la salutantojn ne plu rakonti banalaĵojn, sed prezenti pli frue kaj zorgeme pripensitajn vortojn kun konkreta enhavo. Ni invitas vin diskuti pri aliaj kongres-organizaj aferoj por plialtigi la nivelon de niaj jaraj manifestacioj. En la jaroj 1975-76 oni iomete ŝanĝis la formon de la inaŭguroj, kiuj ĝis 1974 estis monstraĵo daŭranta 4-5 horojn kaj ne plu akceptebla. Sed, ĉu eble jam venis la tempo por denove modernigi kelkajn kongresajn programerojn? Kion oni ŝanĝu? Kiel? Kiamaniere? - Ni atendas la opiniojn de niaj legantoj, kiujn ni volonte transdonos al UEA, sed ankaŭ parte publikigos, por tiamaniere peri spertojn al aliaj organizantoj de regionaj kunvenoj kaj konferencoj. |