Tel-Avivo: Urbo de la 85a UK


de Eldad Salzman


Tel-Avivo, Israelo, 25 julio - 1 aŭgusto 2000

La lando Israelo proponas preskaŭ senliman gamon de allogaĵoj por vizitantoj el la tuta mondo kaj por la kredantoj de pluraj religioj. Ĝia historio etendiĝas tra 4000 jaroj, dum kiuj la historioj de la biblio ofte miksiĝas kun la pejzaĝoj kaj urboj videblaj ankaŭ nuntempe. La plej elstara el tiuj estas Jerusalemo, antikva kaj moderna metropolo, kie oriento kaj okcidento renkontiĝas, antikvo miksiĝas kun moderno. Vizito al Jerusalemo, sankta urbo al la mondaj monoteismaj religioj - Judaismo, Kristanismo kaj Islamo - estas malkovro de la arkitekturoj de grandaj imperioj, esploro de sanktejoj de grandaj religioj, trovo de antikvaĵoj kaj historiaj restaĵoj, atestantaj pri ĝia granda heredaĵo.

La vizitantoj de Israelo povas sekvi la piedsignojn de Abrahamo, Jesuo, Rikardo Leonkora, Napoleono kaj tiom da aliaj herooj de la pasinteco, kies nomo kaj spirito ekscitas la imagon; ili povas naĝi en la Lago de Galileo, admiri la fortikaĵon de Masado, en la plej malalta tereno de la mondo flosi sur la akvo de la Morta Maro, kaj spekti la subakvan paradizon de la Ruĝa Maro en Eilat.

La moderna Israelo ofertas ankaŭ alispecajn fascinajn trajtojn; la kibucon, la unikan israelan kontribuon al komunuma loĝado; internaciajn vivoplenajn urbojn kaj belajn, tre variajn pejzaĝojn, altteknologiajn industriojn, universitatojn kaj esplorcentrojn. Ĉio ĉi troviĝas en lando facile atingebla aere, kiu estas facile kombinebla kun aliaj vojaĝoceloj.

Pri la urbo

La urbo Tel-Avivo (oficiale: Tel-Aviv-Jafo), fondita en 1909, estas la plej moderna urbo de Israelo, hejmo de komerco, kulturo kaj distro, urbo vigla tage kaj nokte, kiu pravigas sian devizon "La urbo, kiu neniam dormas".

Sed preter sia pulsanta ritmo kaj riĉa elekto de aktivadoj, Tel-Avivo estas feria metropolo, kun longaj, puraj, facile atingeblaj sablaj strandoj, marborda promenejo, jaĥt-haveneto kaj intensa gamo de marbordaj aktivadoj, kreitaj por kompletigi la ĝuon de la tepida maro, kiu ebligas naĝi, sunumi aŭ simple ripozi en la freŝa maraero dum la plejparto de la jaro.

La nokta vivo viglas en sennombraj drinkejoj, tavernoj, kafejoj, restoracioj, noktokluboj kaj dancejoj, multaj el ili malfermitaj ĝis frumatene. Tel-Avivo estas ankaŭ aĉetemula paradizo, kie eblas trovi ĉiuspecan varon importitan al aŭ produktitan en Israelo. Ĉe Tel-Avivo troviĝas la antikva urbo Jafo, restaŭrita en 1953, kun siaj antikva haveno, pulbazaro, kaj bunta bukedo el galerioj, memoraĵbutikoj, restoracioj kaj la artista kvartalo en la Malnova Urbo.

Jen la kongresejo, la hotelo kaj kongrescentro "Dan Panorama", ĉe la mediteranea marbordo, vid-al-vide al belegaj pejzaĝoj de la antikva Jafo kun ĝia pitoreska haveno en la sudo, la turisma marbordo de Tel-Avivo en la nordo, kaj la apudaj parko kaj nova komerca centro. Nur promen-distance troviĝas la Ŝalom-Turo kaj la nova Operej-butikumejo. La hotela kongrescentro havas multajn restoraciojn, bufedejojn kaj diversgrandajn salonojn, kaj kongresan salonegon kun 2500 sidlokoj. Krome ĝi disponigas naĝejon, plene ekipitan gimnastik- kaj sport-centron, saŭnon, masaĝfaskan banejon ktp.

Invito

Esperanto-Ligo en Israelo invitas vin al Tel-Avivo. Kombinu kongresumadon kun turismado en nia unika, nov-malnova lando.

Eldad Salzman eldad@netvision.net.il

Esperanto-Ligo en Israelo
P.O.K. 1289
IL-61012 Tel-Avivo
Israelo