Same kiel sapo


de Eugeny S. PEREVERTAJLO


La lingvo Esperanto estas instrumento, rimedo. Same kiel sapo, biciklo, gasforno, kuracilo, elektro, komputilo, dinamito... Foje la homaro tuj akceptas novaĵojn, inventaĵojn. Foje oni devas "batali", t.e. pene kaj longe konvinki la mondon pri utilo kaj uzado de tiu aŭ alia rimedo, instrumento, helpilo. Oni devas montri al la inerciema, tradiciema mondo por kiu celo oni uzu tion aŭ alion, manieron de la uzado.

Verŝajne ni, esperantistoj devas ofte turni nin, paroli al la mondo pri ebla uzado de la lingvo internacia Esperanto. Ni mem devas uzi tiun ĉi lingvon efektive. Ni mem devas montri ekzemplon al la neesperantista homaro praktike, kiujn avantaĝojn donas scio de Esperanto. Ĉu ni vere tion faras? Ĉu ni tion ĝuste faras? Ĉu ni proponas Esperanton por vere necesaj aferoj?

La aŭtoroj de Kampanjo 2000 proponas tri ĝeneralajn celojn.

1. Levi la organizan kaj idean nivelon de la E-komunumo

PIV: "komunumo - .. societo bazita sur komuneco de la vivo kaj interesoj."

Bedaŭrinde min multfoje instruis la vivo, ke E-komunumo ne ekzistas en la plena senco. Ni uzas la saman lingvon, ne pli. Ne ekzistas en la plena senco angla-, .......-, uzbeklingva komunumo, kvankam la lingvo iel unuigas, "komunumigas". Sed sufiĉe ofte eĉ inter la samlingvanoj, t.e. samkomunumanoj okazas sangaj bataloj. Tre malmultaj el ni, el la t.n. E-komunumanoj havas celon servi al la ideo de disvastigo de Esperanto - la pleja parto de ni iom senprofite uzas ĝin, iuj nur iom konas ĝin.

2. Levi la prestiĝon de la internacia lingvo

Nia lingvo ne havas prestiĝon kompareblan kun la etnaj lingvoj de la mondo, kiuj fakte estas laboraj, formikaj lingvoj. La prestiĝo de Esperanto estas tiu de bela, senlabora handikapito, kiu fakte ne emas labori. Estas prava la alvoko, ke ni devas levi prestiĝon de nia lingvo. Sed kiel?

La aŭtoroj proponas por levi la lingvan prestiĝon informadi pri Esperanto, pri "ties seriozaj sociaj celoj, por ke la erara bildo... ŝanĝiĝu." Kiun eraran bildon havas la mondo pri ni? Pri tio la aŭtoroj silentas. Ili proponas "produkti modernan inform-materialon kaj sisteme sendi ĝin..." Sed por informi moderne la mondon oni, t.e. ni devas havi pri kio ni informu la mondon. Ankaŭ pri la informaĵoj silentas la aŭtoroj.

En la numero 122 de E-ventoj aperis OPINIO de RS. Li proponas informi la ĉirkaŭantaron pri nia kara lingvo kaj allogi ilin al E-o per belaj eldonaĵoj (verŝajne temas pri libroj. ESP). Ĉu ni havas multajn vere belajn eldonaĵojn? Ĉu nun la mondo vere allogiĝos per eldonaĵoj , se ĝi preskaŭ senescepte algluiĝis al la TV-ekranoj? (Laŭ mi necesus produkti video-produktojn en Esperanto! ESP), pri simpozioj (kiom da E-simpozioj oni efektivigis en la lasta tempo kaj pri kiu temo? ESP), somerumadoj, kongresoj (fakte turismaj, babilaj aranĝoj ne pli ESP), ekskursoj aŭ aliaj(!) tre(!) allogaj faktoj el nia movado (kien? kaj kiuj? ESP). Ĉu tiu RS proponis ion seriozan, en kiu jam nun agas Esperanto kiel perilo, helpilo? Bedaŭrinde ne!

Ĉu eblas levi la prestiĝon de la lingvo, kiu ne servas al la mondo? Mi tre bedaŭras, ke la aŭtoroj tute ne mencias kaj ne starigas la celon de praktika uzado de Esperanto por ĉiutagaj aferoj: turismo, pilotado, poŝto, TV, internacia korespondado (komerca, amika, industria ks), internaciaj (interŝtataj, interfirmaaj k.s.) aferoj, ŝipnavigado, komercado, internacia svatado, laborbrigadoj k.a. Ankaŭ D. Blanke mencias, ke oni studas la lingvon "por ĝin apliki" (Esperanto-UEA p.102).

Kun plezuro mi legis la pensojn de Detlev. Sed ili estas tradiciaj kaj tro teoriaj. Ankaŭ li ne multe alvokas al la praktika aplikado de la lingvo, ke ĝi vere gajnu internacian prestiĝon.

En la Int. Pedagogia Revuo 3-96 Dr. Vera Barandovska-Frank konvinke montris, ke LOI (lingva orientiga instruado) helpe de Esperanto ne eliris al la eksperimenta stadio. La atingitajn, laŭ la aŭtorino brilajn rezultojn subtenis kaj daŭrigis nek ekstera pedagogia mondo, nek Esp. pedagogaro, nek UEA. I.a. neniu el la legantoj de IPR ĝis nun reeĥis la interesegan artikolon. Se ni povus pruvi al la mondo, ke Esperanto estas utila almenaŭ nur por plia ellernado de la naciaj lingvoj, ni rajtas postuli multon, ekz. ĉiean instruadon de Esperanto al instruistoj de la elementaj lernejoj, en pedagogiaj universitatoj oni instalu Esperanto katedrojn kaj fakultatojn. Sed utilecon de Esperanto por LOI la eksperimentantoj, t.e. la instruistoj pruvas kaj pruvis nur al si mem. Neniu uzas la rezultojn en la praktiko. Kaj la propedeŭtika valoro de Esperanto estas okulfrapa. Kial almenaŭ tiu ĉi ne estas subtenata?

Mi proponis por pridiskuto la artikolon de VBF al la DENASK-reto. Ĝi ne elvokis grandan entuziasmon, eĉ male - oni trovis la faktojn de la artikolo ne multe konvinkajn, la LOI-eksperimentojn nesciencajn... Rezulte nur unu el la reto konsentis traduki la artikolon nacilingven por prezenti al sialanda ĵurnalo.

3. Influi la internacian vivon

Multa energio kaj laborfortoj estas direktita, ke la superaj internaciaj instancoj (UNO, UNESCO, Eŭrop-parlamento k.s.) akceptu la ideon de internacia neŭtrala lingvo, ke ili atentu Esperanton kaj eble akceptu ĝin kiel laborlingvon. Bedaŭrinde ni ne multe sukcesis. Ni ne multe sukcesis dum la t.n. agotagoj, kiam la homamasego indiferenta pri la lingva problemo preterpasas niajn panelojn, senatente kaj senkompate forĵetas niajn flugfoliojn

Nia E-socio estas tre malgranda kaj malvasta. Ni devas koncentri niajn agojn, discipline labori al unu el plej proksimaj kaj atingeblaj celoj (LOI, Turismo, io simila). Kaj ni venkos, superos tiun reziston de la ekstera mondo, pri kiu ni tiel ŝatas paroli kaj diri "ni, esperantistoj estas geniuloj kaj ni scias, kiel feliĉigi la homaron, sed la homaro estas grego de stultuloj, kiuj ne vidas kaj ne volas vidi sian utilon". Eble la mondo pravas - ĝis nun ni ne montris utilecon de Esperanto per niaj praktikaj agoj, faroj, per apliko de Esperanto en iu vere necesa kampo. Ni pruvu, ke Esperanto kaj ties uzantoj povas esti utilaj, ke ni povas doni profiton.

Ekzemple, ni ĉiuj ion faru dum certa tempo (unu-du jaroj ....) nur por LOI, nepre ĉiu kaj ĉiutage, ĉiusemajne, ĉiumonate. Plenuminte tion, post tio iuj el ni povas jam okupiĝi pri la flankaj aferoj: kompilado de vortaroj, diskutado pri denaskuloj, persvadado de parlamentanoj, tradukado de naciaj verkoj, verkado kaj kantado, agotagoj, ZEOj, UKoj, dum la lastaj la pleja parto estu dediĉita al LOI, ĉar ĝi devas esti plej grava. Post ordigo de LOI UEA povas transiri al aliaj supre menciitaj praktikaj celoj, se sufiĉos la fortoj. Se la homaj fortoj estas nemultaj, ni ĉiu progresigu nur unun el la kampoj - turismo, skoltoj, pilotoj, ministroj de eksteraj aferoj....

Aliel "Esperanto restos ankoraŭ kelkan tempon lingvo de sensignifa popoleto..." Tion diris Z. Tiŝlar en la aprila-97 UEA-revuo. Mi volas aldoni, ebla aldonaĵo estas superflua kaj negrava. Sed vidu - d-ro VBF sukcesis eldoni la bonegan E-kalendaron. Nur ĉ. 50 ekzempleroj estas aĉetitaj.

Mi ricevis opinion de iu s-ano. Li skribis:

"...La situacio estus alia, se ni sukcesus informi vaste la ĝeneralan publikon pri Esperanto, ĝiaj propedeŭtikaj avantaĝoj kaj ĝiaj uzebloj nunaj. Sed por tion fari ni bezonus multan monon kaj multajn laborhorojn de helpantoj. Kaj ni havas nek la monon por la materiaj elspezoj nek por pagi la helpantojn nek ni havas la kapablon montri al eblaj E-lingvaj helpantoj, ke estus al ili avantaĝe helpi en la tasko. Vi ja scias, kian efikon kutime havas alvokoj al kunlaboro.

Mi cetere ne multe kredas je LOI, ĉar mi kredas, ke la estonteco de Esperanto dependas ĉefe de la kvanto da ĝin uzantaj homoj. Mi tial ne investos mian tempon por okupiĝi pri homoj (fakte pri infanetoj!!! ESP), kiuj lernos nur iomete Esperanton en LOI kaj poste lernos aliajn lingvojn."

La s-ano ne vidas la ĉefan - li ne vidas, ke la lingvo estos uzata praktike!

La Kampanjo 2000 ĵus startis (se startis). Ni havas tempon por aldoni al la tri necesaj punktoj, ĝiaj taskoj, celoj la kvaran: UZI ESPERANTON EN LA PRAKTIKA VIVO DE LA EKSTERA MONDO, APLIKI ĜIN EN ĈIUTAGAJ PROFITDONAJ AFEROJ.

esperevertajlo --

Eŭgeno S. Perevertajlo
ab/k 140, Poĉtamt
700000 TASHKENT
Uzbekistan