Pensante pri monode
Ĉiu asocio devas pensi pri mono, des pli, ju pli granda ĝi estas. En Esperantujo UEA estas la plej granda kaj ĝiaj monpensoj do la plej grandciferaj. Kutime la gvidantojn de UEA cerbumigis ne-sufiĉo de mono. Ekde 1983 la spezokonto havis minusan saldon, t.e. elspezoj superis enspezojn kaj oni devis kovri la mankon per preno el la kapitalo. Feliĉe, samtempe ankaŭ venis mono al la kapitalo, dank' al heredaĵoj kaj donacoj. Ili superis la elprenojn kaj tial la kapitalo ne ŝrumpis sed daŭre kreskis. Eta minuso ne indas kapdoloron, ĉar nula saldo ne eblas kaj profiton ni ne celas. En iuj jaroj la breĉo tamen estis netolerebla kaj prave elvokis alarmojn. En 1991 ĝi tiom faŭkis (88 010 gld.), ke du oficistaj salajroj povis iri tra ĝi. Iuj hastis konkludi ke tro multas la oficistoj. Tian rezonon mi ĉiam trovis mistrafa. Profesia stabo certigas la kvaliton kaj glatan funkciadon de la servoj kiujn la membroj mendas kotizante. La vera problemo estis kaj restas, ke la stabo tro malgrandas kaj devas ŝvite kromlabori kaj forgesi feriojn. Miaj kolegoj ŝajne posedas la Internan Ideon en siaj vejnoj, ĉar aliloke tio ne eblus ... Foje ni legas ke la administracio de UEA estas peza kaj voras monon for de "agado". Tamen, plejparto de la laboro en la CO estas ne-administra. Redakti, provlegi kaj grafikumi revuojn kaj librojn, aŭ prepari UK, estas agado. Kaj ĉu libroservisto estas balasta burokrato, se per librovendoj UEA gajnas pli ol lian salajron? Ankaŭ KKS-n oni ne bezonas salajri el la kotizoj, kaj grafikaj servoj al eksteruloj donas ekstrajn enspezojn. Multo tamen estas farata ekster la CO: ekz. UK estas enorma volontula projekto kaj libroj grandparte estas pretigataj ne-oficiste. Kiel do ekde 1992 la minuso reduktiĝis, se ni maldungis neniun? Ĉar malpli da mono iris ekster la movadon: ni sciis pli ekonomie presi, ekspedi, aĉeti ktp. Paradokse: ju pli ni tiel ŝparis, des pli grandan porcion el la kostokuko prenis salajroj:
Tio tamen ne signifas pli pezan administracion sed pli efikan mastrumadon. En 1997 la kostoj estis nur 9 470 gld. (1,1%) pli altaj ol en 1991, sed la rimedoj pli altis 77 720 gld. (9,7%)! Mallonge: dum la lastaj ses jaroj la financoj de UEA plisaniĝis. Ĉi-supre mi skribis nur pri la spezokonto. La bilanco registris eĉ pli radikale pozitivan evoluon, kaj ĝuste ĝi bildigas nian financan fundamenton. La sukceson de la spezokonto ĉefe ellaboris miaj kolegoj. Mi vere fieras pri ili. La pli fortan bilancan bazon ni dankas al niaj grandanimaj mecenatoj. Ili zorgas pri sia asocio pli efike ol financaj teoriumantoj. Nun venis tempo plifortigi la stabon per ĝuste administra oficisto. Tio nepras nun pli ol malgrandigi la negativan saldon. Hokiĝi al librotenaj ciferoj estas regresi. Ni do ne pensu nur pri mono. Junio 1998 ESPERANTO |