Mallonga raporto pri Pola Radio kaj UK-oj


de Andreo Pettyn

Laŭ la peto de Pejno Simono mi provas prezenti superrigardon pri la kontribuo de la E-Redakcio de Pola Radio al la raportado pri universalaj kongresoj.


En la komenco - iom da statistiko

La kongreso en Montpeliero estas la 83-a laŭvice en la historio de la E-movado. Post la II mondmilito entute okazis 52 UKoj. La E-elsendoj de Pola Radio komenciĝis en la 1959-a jaro kaj de tiu tempo okazis 40 UKoj; pri 27 el ili specialaj raportistoj de Pola Radio amplekse informis la aŭskultantaron.

Kiuj el la laborantoj de Pola Radio estis raportistoj kaj kiom da fojoj?

Raportistofojojn
Andreo Pettyn14
Jerzy Grum 6
Barbara Pietrzak5
Zbigniev Lutognievski2
Michal Birbrajer2
Mariusz Dastych1

Al ĉio ĉi oni devas aldoni la raportadon pri la unika jubilea kongreso en 1987 en Varsovio, pri kies trapaso - krom la jam menciitaj Barbara Pietrzak, Jerzy Grum kaj Andrzej Pettyn - raportis: Milada Szvedo, Anna Limont, Jan Klimek kaj Jerzy Uspienski. Fakte en 1987 la E-Redakcio de Pola Radio disponis pri 6 duonhoraj elsendoj ĉiutage kaj plenigis ilin preskaŭ nur per son-raportoj kaj intervjuoj pri kongresaj aferoj. Neniu alia UKo pli poste ricevis same ampleksan raportadon, sed ja tiutempe tia situacio estis komprenebla: la kongreso okazis en Varsovio, Pola Radio disponis pri 6 ĉiutagaj elsendoj, la alta protektanto de la kongreso estis estro de la pola parlamento, en la honora komitato troviĝis amaso da altranguloj, kies nomoj malfermis ĉies pordojn kaj faciligis la laboron de la kongresaj raportistoj. Fine la E-Redakcio troviĝis tiam en la kulmino de sia agado, ties estro estis samtempe membro de LKK-Varsovio. En tia situacio ne utiligi la ŝancon de preskaŭ 3-hora diurne raportado pri UKo estus nepardonebla peko. Do - en la elsendoj, apud la ampleksaj sonraportoj pri ĉiuj plej gravaj kongresaj kunvenoj, oni aŭdigis fragmentojn de teatraĵoj, prelegoj de la kongresa universitato, raportojn pri la infana kongreseto kaj pri la kongreso de blindaj e-istoj, ne parolante pri la ampleksaj raportoj dediĉitaj al la diversaj antaŭkongresaj konferencoj (ekz. tiu de ILEI), kongresoj (fervojistoj en Katovice), TEJO-kongreso en Krakovo, ktp.

Teknikaj problemoj

En la unuaj jaroj de la prikongresa raportado unu el la plej gravaj malfacilaĵoj, kiujn oni devis fronti estis la teknikaĵoj. Ne ekzistis malgrandaj kaj samtempe malpezaj magnetofonoj, facile porteblaj de loko al loko. La son-raportojn surbendigitajn en la kongresejo oni devis pli poste transkopii al alia rapideco kaj prilabori (ĉefe per muntado de elektitaj fragmentoj) en loka radiostacio, kompreneble helpe de loka teknikisto. Por sekve transkabli ilin per speciala sistemo de "koncentritaj" radiokabloj al Pola Radio. Tiam grandan rolon ludis lokaj helpantoj. Ekz. en 1988 dum mia laboro en Roterdamo, sen la helpo de Gerardo van der Horst, mia laboro en la loka radiostacio, estus preskaŭ neebla aŭ ege malfacila. Same estis en Hamburgo (1974), kie kelkaj homoj helpis min, same en Helsinki en 1969 (la neforgesebla helpo de Olavi Kaleva; tiam mi ankoraŭ ne komencis lerni la finnan lingvon, do mi ne povis senpere interkompreniĝi kun teknikistoj) kaj fine la mirinda helpo de Emil Vokal en 1970 en la radiodomo de Viena Radio Internacia. Mi ne intencas ĉi-momente klarigi, kiajn problemojn mi devis tiam fronti, ĉefe pro la ŝparemo de la estroj de Pola Radio, sed Emilo solvis tiujn problemojn kaj ĝis hodiaŭ mi memoras lian grandegan kontribuon al miaj sonraportoj. Teknikaj problemoj evoluas En 1989, kiam mi iris al Brajtono por raporti pri la 74-a UKo, ŝajnis al mi, ke mi antaŭvidis ĉiujn eblajn embuskojn, kiujn mi povus trovi survoje al mia raportado. Tamen montriĝis, ke ne! Kiam en la tago de la kongres-inaŭguro, mi i.a. surbendigis la bonegan festparoladon de H. Tonkin kaj mi iris al la loka BBC-stacio, por transkabli ĝin al Varsovio, montriĝis, ke la afabla brita teknikisto kapablis funkciigi la mikrofonon, voki Varsovion, kies voĉo venis tute klare, sed li ne disponis pri tipa kablo por ligi mian tute tipan magnetofonon SONY kun la lineo konektita kun Varsovio. En tia situacio mi laŭtlegis fragmentojn de la parolado de Tonkin kaj per miaj propraj vortoj rakontis, kio okazis en la kongresejo dum la inaŭgura ceremonio. Tio estis por mi ŝoko! Mi eĉ ne imagis en miaj plej koŝmaraj sonĝoj, ke ĉe BBC povas manki tipa kablo magnetofona.

Tiam naskiĝis tute novtipa raportad-formulo, kiu daŭras ĝis hodiaŭ...

La estro de Gazetara Servo en Brajtono estis profesia ĵurnalisto, cetere nia ŝatata aŭskultanto samtempe, Will Green. Post la unua missperto kun BBC, mi instalis min ĉe Vilĉjo, kiun mi ege ekŝatis, kaj interkonsentinte la novan raport-manieron kun Barbara Pietrzak, kiu deĵoris en Varsovio, mi komencis ĉiutage, pertelefone, raporti pri la okazaĵoj akompanate de altrangaj kunlaborantoj, estraranoj de UEA, komitatanoj ktp. Simple je difinita horo mi kunvenigis 4-8 personojn, kiuj povis interese rakonti pri la kunvenoj, kiujn ili mem gvidis, la varsovia telefono vokis min, ni libere parolis, la telefona aŭskultilo iris de manoj al manoj, la kvalito de la telefon-raportoj estis tiagrade bonega kaj perfekta, ke mi decidis sammaniere daŭrigi ankaŭ en estonteco. Sen troigo oni povas diri, ke en Brajtono naskiĝis tute novtipa en niaj E-elsendoj, aktualeca raportado, kiu daŭras ĝis hodiaŭ. Telefono fariĝis portilo de aktualaj informoj en la manoj de radioraportistoj, de Brajtono ĝis Adelajdo kaj Montpeliero.

Kompreneble, dum la universalaj kongresoj la raportistoj de Pola Radio samtempe surbendigas amason da sonscenoj kaj intervjuoj, kiujn pli poste oni aŭdigas post la reveno al Varsovio. La kongresoj plu-vivas en la aŭtuna periodo kaj eĉ pli poste vintre, inspirante al novaj iniciatoj favore al E-o. ĉar fakte la celo de la intervjuoj - kutime registrataj en la kongresejo kaj pli poste aŭdigataj en la aŭtuna-vintra periodo - estas prezenti interesajn, imitindajn iniciatojn, inspiri, instigi, aktivigi.

Ne ĉiuj komprenas la aktivigan rolon de la E-elsendoj de Pola Radio!

Tre malofte en la historio de la E-elsendoj de Pola Radio, la direkcio de Pola Radio subvenciis la vojaĝojn de la kongresaj raportistoj. ĉi tio okazis ekz. kelkfoje en la jaroj 1960-1962, jes - ankaŭ en 1966, 1973 kaj 1983! Plej ofte la raportistoj mem pagis siajn vojaĝkostojn kaj en plej bona kazo ili ricevis senpagan loĝigon ĉe lokaj e-istoj, kion ĉiufoje aranĝis UEA aŭ LKK. Estas iom amuza, sed samtempe bedaŭrinda estas tio, ke en 1993, kiam la E-Redakcio de Pola Radio estis ricevonta la premion Onisaburo Deguchi, Andreo Pettyn ne nur mem pagis siajn vojaĝkostojn kaj li eĉ ne dekalkulis ilin de la monpremio, kiun oni disdividis inter la 4 tiutempaj laborantoj. La premiito krome faris servon por Pola Radio ĉiutage raportante pri la kongresaj okazaĵoj.

Optimismiga estas tio, ke UEA diversmaniere helpis la raportistojn de Pola Radio, ekz. disponigante senpagan loĝejon proksime de la Kongresejo, ktp. Ofte prezidantoj de LKK, komprenante la gravecon de la raportado pri la kongreso kaj pri la propra lando (!) pere de Pola Radio, disponigis kaj loĝadon kaj ofte manĝojn k.s. Kelkaj LKK-estroj tamen ne komprenis, ke ili ricevas senpagan publikecon kaj eĉ reklamadon. Kaj tute ne emis helpi. Ekz. en 1991 mi skribis al la prezidantino de LKK-Bergen petante helpon al raportisto de Pola Radio kontraŭ... senpaga reklamado de la kongreso kaj de la kongreslando pere de la elsendoj kaj informado pri la kongresaj okazaĵoj. Mi klarigis, ke Pola Radio ne donos monon por E-raportisto. Mi ricevis la respondon, ke mi povas elekti el la loĝiga oferto de UEA. En tia situacio la kongreso en Bergen estis preskaŭ plene prisilentita de Pola Radio. Post la paso de multaj jaroj mi ne bedaŭras mian decidon, ja oni ne povas raporti pri la kongreso, kies LKK ne volas helpi. Se oni ne komprenas, kion oni ricevas senpage, kontraŭ minimumaj kostoj de loĝigo de radioredaktoro, oni nenion komprenas.

Aliflanke en mia ĵurnalista kariero, ankaŭ de la kongresa raportisto, mi tre ofte, ankaŭ mia kolegino - Barbara Pietrzak - renkontis amason da helpo, amason da faciligoj. Pro kio ni estas ege dankemaj, ĉar ĉio ĉi ebligis nian raportistan laboron. Espereble same estos en Berlino kaj aliaj kongresurboj en estonteco. Pola Radio elspezas monon por disponigi teknikan helpon kaj elsendo-tempon, pagas preskaŭ unuhoran (ĉiutage!!!) telefonadon el la kongresurbo al Varsovio. Se oni tion komprenas kaj ĝuste taksas, oni povas multon atingi en la intereso de la tuta E-movado. Pro la drastaj ŝparoj en Pola Radio tutcerte mi povas nun diri, ke la estontaj raportadoj pri la universalaj kongresoj estos eblaj nur en kunlaboro kun LKK-oj, kiuj aŭ disponigos loĝ- kaj labor-kondiĉojn aŭ ne. La tasko raporti pri UKoj ne estas deviga por Pola Radio, sed Pola Radio pretas kunlabori kun ĉiuj, kiuj emas kunlabori kaj komprenas la gravecon de ĉi-speca raportado ankaŭ por la kongres-lando.

Surprizoj kaj amuzaj momentoj

La vivo de kongresraportisto abundas je surprizoj kaj amuzaj momentoj. Mi mem travivis multajn tiajn. Ekz. en 1986, kiam mi estis en Pekino, duonhoron antaŭ la komenciĝo de la inaŭguro mi provis suriri la podion por instali tie mian mikrofonon, sed fortike ĉarpentitaj ĉinaspektaj uloj, parolantaj nur la ĉinan lingvon, ne nur malhelpis min, sed eĉ montris al mi la vojon eksteren. La sekurecservistoj, al kiuj mi sekve prezentis mian ĵurnalistan legitimilon kun franclingva frazo, ke oni donu helpon al la indikita ĵurnalisto, tute ne interesis ilin. Feliĉe lastmomente rekonis min iu el la Esperanto-Redakcio de ĉina Radio Internacia kaj la problemo solviĝis. Pli poste la samaj sekretpolicistoj vartis min kiel reĝidon helpante ĉiamaniere.

Tute amuza, sed la nervostreĉa por mi estis la inaŭguro de la kongreso en Hamburgo 1974. La lokaj gardistoj de la Kongresa Centro, cetere neesperantistoj, unue forpelis min, kiam kune kun mia magnetofono je horduono antaŭ la kongres-inaŭguro mi provis suriri la podion kaj instali tie mian mikrofonon. La klarigoj tute ne helpis. Fine Hans Schuett el LKK-Hamburgo solvis miajn problemojn kaj mi ricevis la permeson plu iri. Mi devis transiri super la ŝnuro apartiganta la scenejon disde la spektejo. Mi levis mian gambon por transsalti la ŝnuron kaj tiam - krak! La pantalono, cetere tute nova, krevis meze de la du gamboj ĉe la supro. Mi preskaŭ ricevis korinfarkton, ĉar intertempe la salonego pleniĝis de la kongresanoj. En tia situacio mi trovis lokon en la malantaŭscenejo, instalinte intertempe la mikrofonon kaj ĉiuj kablojn. En la laboril-sako mi trovis kelkajn metalojn paperklipojn, per kiuj mi kunfiksis la pantalonpartojn.

Neforgesebla kaj samtempe streĉoplena estis la komenco de la raportado pri la Beograda UKo. Mi venis en la urbon du tagojn pli frue, ĉi-foje Pola Radio, kio malofte okazas, mendis kaj pagis por mi belan hotelon. Kune kun mia pola amiko, Stanislav Svistak, mi ricevis luksan ĉambron. Pli poste montriĝis, ke, kiam ni volis preni duŝon, venis nur varmega bolanta akvo. Ne helpis telefon-intervenoj. Oni ne sukcesis ripari la difekton. Ni plenigis la bankuvon per bolanta akvo, kiu ĝis la mateno iomete malvarmiĝis, kio donis al ni la ŝancon finfine lavi nin. Mi kelkfoje provis interveni telefone, sed ĉiufoje hazarde mi trafis la saman (juĝante laŭvoĉe!) maljunan samideaninon, kiu ankaŭ loĝis en la sama hotelo. Unue mi pensis, ke hotel-servistoj parolas Esperanton kaj mi eĉ ekĝojis. Post tri tiaj provoj, mi rezignis. Imagu, post la finiĝo de la kongreso mi telefonis al la - onidire "intervena numero de la hoteltelefono" por peti pardonon pro mia nokta konduto antaŭ unu semajno kaj mi aŭdas la konatan voĉon:

- Do, vi denove! ĉu vi finfine sukcesis lavi vin?!

Kiu estis la virino ĝis hodiaŭ mi ne scias. Onidire kanadanino.

La vivon en socialismo montras la aventuro, kiun mi spertis en Varna. La kongreso estis finiĝonta sekvonttage, mi estis revenanta en la hotelon kune kun Jerzy Grum, kiu tiukongrese estis la oficiala raportisto, kaj subite ni renkontis du konatajn al ni finninojn - Sirkka Salmivara kaj Terttu Tyynelae.

- Bonege, ke ni renkontis vin - diris Terttu - imagu ni estis devigitaj aĉeti amason da manĝokuponoj, kiujn ni poste ne povis uzi. Hodiaŭ vespere estas la lasta ŝanco.

- Ni invitas vin, Andreo kaj vin, Jerzy, al la komuna vespermanĝo! - diris Sirkka.

Ni ekĝojis, ĉar la vespero, aŭ pli ĝuste nokto, estis bela kaj ni kune iris al la restoracio "Casino" proksime de la apudmara korso. Tiam montriĝis, ke jam estis kelkaj minutoj post la noktomezo kaj la restoracio funkcias nur ĝis la 24-a horo. Mi vidis la seniluziiĝon en la okuloj de la finninoj - kiam Jerzy interpretis al ili la vortojn de iu kelnero. Subite Jerzy preskaŭ krivoĉe diris al mi:

- Andreo, tuj donu al mi la foton, kiun vi ricevis en la kongresejo!

Mi elpoŝigis la foton nenion antaŭsupozante, sed fakte mi miris, por kio li tuj bezonas la foton, sur kiu videblis kelkaj estraranoj de UEA.

Grum flankeniris kune kun la kelnero ion klarigante kaj jen kaj jen montrante la foton kaj pli poste min. La kelnero bulgarmaniere jesis, prenis la foton kaj revenis kune kun iu, ŝajne, superulo, kiu denove babilis kun Jerzy Grum kaj sekve kelkfoje rigardis la foton kaj min, kiu estis dume atendanta kune kun la du finninoj. Fine li faris permane invit-geston kaj montris tablon meze de la restoracio.

Jerzy revenis, sed mi tuj rimarkis, ke li devis trudi al si sindetenemon de la rido, kiun li evidente dampis ene de sia brusto. La finninoj ekrigardis lin per demandoplenaj okuloj. Jerzy diris:

- Mi klarigis al la kelnero kaj pli poste al la estro de la restoracio, ke redaktoro Pettyn, kiu videblas sur la foto kune kun la prezidanto de la bulgara parlamento Trajkov estas persona amiko de la parlamentestro kaj li, Pettyn, estos malkontenta, se li endormiĝos malsata.

Post kelkaj minutoj ni sidis ĉe la tablo kovrita per pura, freŝa tablotuko. Sur la tablo aperis Pliska-botelo, kiel ni eksciis - regalo de la restoraci-estro - kaj poste sekvis amaso da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiujn ni kvarope gustumis dum du horoj jen kaj jen tostante je la sano de kamarado Trajkov. ĝis hodiaŭ mi ne memoras, ĉu la finninoj, kiuj ege amuziĝis pro la okazaĵo, donis al la kelnero tiujn manĝokuponojn. La regalo estis grandioza kaj ĉe la fino ni vivukriis je la glora estonteco de Bulgario kaj ĝiaj mirindaj restoracioj.

Pri amuzaj kaj ne tute ĝojigaj situacioj mi povus rakonti ankoraŭ longe, sed ja ĉio devas havi sian finon. Kelkfoje mi bedaŭris, ke mi ne kuraĝis eltiri mian magnetofonon por surbendigi tion aŭ tion, ekz. ĉe la manĝotablo en la ĉina parlamentejo, kie mi kunsidis i.a. kun ges-roj Grattapaglia aŭskultante la ĉarman rakontadon de ĉino pri specifaj manĝopladoj de Ĉinio. Eble por la fino mi substreku, ke en diversaj landoj ni, la kongres-raportistoj, ricevis grandan helpon de multaj helpemaj kaj komplezemaj gesamideanoj, pro kio ni estas ege dankemaj. Danke al ili niaj prikongresaj raportoj povis realiĝi. Espereble simila kunlaboro sekvos ankaŭ en estonteco.

Andreo Pettyn