Ŝancoj kaj defioj por Esperantode 1. Nuntempa monda lingva problemoKiam Esperanto estis kreita antaŭ unu jarcento, la ĉefa monda lingva problemo estis ne-interkomprenebleco inter diversaj nacioj pro malsamaj lingvoj. Pro tio Zamenhof kreis Esperanton celante faciligi lingvan interkomunikadon inter malsamaj nacioj. La malsameco de naciaj lingvoj ankoraŭ estas la baza lingva problemo en la mondo. Sed la nuntempa monda lingva problemo estas la unuiĝanta tendenco de la diversaj lingvoj al unu etna lingvo, t.e. angla lingvo, aŭ pli precize, usona lingvo. Fakte la angla lingvo fariĝis ne-oficiala sed efektiva internacia komuna lingvo, ne nur inter unuopuloj kaj por komercado sed ankaŭ en inter ŝtataj organizaĵoj. UN principe uzas 6 oficialajn lingvojn por formalaj oficialaj kunsidoj, sed por praktika ĉiutaga administrado "laborlingvoj", ĉefe la angla lingvo estas uzataj. La disvastiĝo de la angla kiel monda komuna lingvo estas kaŭzita ĉefe pro la politika, ekonomia, teknologia kaj amas-informila fortoj de Usono. En la moderna mondo la angla lingvo preskaŭ monopolas mondajn amas- informilojn, precipe persatelitajn televidelsendojn kaj la komputilajn aferojn. La populariĝo de la persatelita televido kaj komputila interreto faciligas disvastigon de la angla kiel monda lingvo. La sintrudo de la angla kiel fakta komuna lingvo en si mem alportas diversajn problemojn. La etna lingvo alportas en si kulturon kaj viv- manieron de Usono, kaj tendencas anstataŭigi kulturon de la akceptanta nacio. Sed la plej grava detrua problemo estas, ke la uzo de la etna lingvo en tiu rolo estas lingvovora (aŭ kanibaleca). La angla voras la aliajn naciajn lingvojn en la kampoj de internacia kunveno, komerco, scienco, teknologio, kaj turismo. Por efika internacia diskutado, efika komerca negoco, seriozaj sciencaj disertacioj, priteknologia diskuto kaj turisma ĉiĉeronado por miksitaj nacioj, oni plejofte uzas la anglan lingvon. Ofte eĉ enlande inter samnacianoj oni devas uzi la anglan por esprimi precizajn sciencajn kaj teknologiajn nociojn. Baldaŭ nacia lingvo estos parolata nur en hejmo kaj en kafejo! Tio estas simptomo de la ekkomenco de morto de nacia lingvo. Eĉ la angla anglalingvo estas vorata de usona anglalingvo! La problemo pri lingvovora kaj kulturvora tendenco de la angla lingvo ekinstigis memdefendi politike fortajn lingvojn. Francio jam malpermesis uzon de la angla lingvo en komercaj reklamoj. La ministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio ekde septembro de la pasinta jaro dum la semajnaj gazetaraj konferencoj ne plu uzas la anglan lingvon. Prezidento de Rusio, Boris Jelcin, observinte ke preskaŭ tuta Moskvo estas kovrita de anglalingvaj reklamoj, diris en julio ĉijare, ke li planas malpermesi la uzon de angla lingvo en reklamado. La 26-an de septembro la nova hongkonga registaro sub Ĉinio anoncis, ke ekde la sekva jaro la lerneja instruado pere de la angla lingvo estos malpermesita ekde la 2-a grada mezlerneja nivelo. 2. La ŝancoj por EsperantoLa nuntempa monda lingva problemo provizas oportunojn, favorajn ŝancojn al neŭtrala kaj artefarita (t.e. sen etnokultura) internacia komuna helplingvo por montri ĝian utilecon, ne nur pro la malsameco de mondaj lingvoj sed ankaŭ pro la unuiĝa tendenco de mondaj lingvoj al uzo de nur unu etna lingvo. Jen estas ŝancoj por Esperanto! La plej grava ŝanco por Esperanto estas, ke internacie politike kaj lingve fortaj landoj, kiel Francio, Rusio kaj Ĉinio ankaŭ sentas la detruan minacon de la sintrudo de la angla lingvo kaj komencis defendi siajn lingvojn. Fakte, nuntempe ĉiuj naciaj lingvoj bezonas pro tektŝildon kontraŭ invado de la kultur- kaj lingvo-vora angla lingvo. Artefarita, etne kaj kulture neŭtrala lingvo bone servas tiun celon. Esperanto montris kaj pruvis dum la pasintaj centjaroj sian taŭgecon kiel neŭtrala lingvo, kaj kiel la ŝildlingvo kontraŭ invado de alia etna lingvo. Ŝajnas, ke tia analizo pli facile konvinkas pri la neceso de Esperanto - aldone al ?tradicia esperantismo, t.e. "mondpaco pere de pli bona interkompreniĝado". La plej tuja kaj praktika ŝanco por Esperanto estas en Eŭropa Unio. Unuiĝo de Eŭropo en ekonomio, mono kaj politiko, ne sukcesos sen sukceso en lingva unuiĝo. Nun, lingvoj de ĉiuj membroj de Eŭropa Unio principe devas esti oficiale egale uzitaj. Laŭ tiu principo, 11 lingvoj estas uzataj oficiale en Eŭropa Unio. Imagu la problemon de samtempa tradukado inter 11 lingvoj kiam parlamentanoj parolas en la Eŭropa Parlamento! La malsameco estas nur surfaca problemo. Pli grava problemo estas en ĝia lingve unuiĝa tendenco. Eĉ en Eŭropa Unio, praktikaj laborlingvoj estas plejofte la angla kaj foje la franca. En septembro, en oficiala kunsido de Eŭropa Unio, la delegacioj devis diskuti nur havante anglalingvan dokumenton, ĉar la francalingva versio de la dokumento alvenis tro malfrue! Senetnokultura komuna helplingvo estas bezonata eĉ por la Eŭropa Unio ne nur por interna lingva komunikado sed ankaŭ por defendi sin kontraŭ la lingve-unuiĝa tendenco. La lingva problemo estas la plej grava ŝlosilo sukcesigi la eŭropan unuiĝon, multe pli grava ol la ekonomia aŭ mona unuiĝo. Pro tio, en la Unio ofte okazas seriozaj, oficialaj diskutoj pri lingvaj problemoj. Por la venonta jaro estas planataj eĉ du internaciaj konferencoj pri lingvaj problemoj de Eŭropa Unio, okazigotaj enkadre de la Eŭropa Parlamento por rekomendi lingvajn politikojn al Eŭropa Konsilio kaj Eŭropa Unio. Estas indikoj, ke pli ol 20 procentoj de 627 eŭroparlamentanoj pli malpli favoras Esperanton kiel internacian komunan helplingvon. Mi povas diri, ke se iu interŝtata organizaĵo adoptus Esperanton kiel sia internacia helplingvo, verŝajne Eŭropa Unio estus la unua. En tia senco, Eŭropo estas strategia loko por la Esperanto-movado. Simila problemo troviĝas ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Ses politike fortaj lingvoj estas oficiale uzataj en la oficialaj kunsidoj. Sed nur la ĉina delegacio aŭskultas kaj parolas en la ĉina, kaj nur kelklandaj delegacioj aŭskultas kaj parolas en rusa kaj araba lingvoj. Plejmulto de delegacioj uzas la anglan lingvon. Escepte de oficialaj kunsidoj, la laborlingvo por praktika administrada celo aŭ por neformala interkonsulto estas plejparte la angla, kvankam ankaŭ la franca lingvo ankaŭ laŭnome laborlingvo. Estas ironie, ke ĉiuj landaj delegacioj ĉe Unuiĝintaj Nacioj praktike kapablas regi iunivelan anglan lingvon. Ili devas uzi la anglan por sia ĉiutaga vivo, ĉar ili loĝas en Novjorko, kie situas la centro de la organizo UN. Ankaŭ en la Unuiĝintaj Nacioj ekzistas grava lingva problemo, ne nur pro la ekzisto de naciaj lingvoj, sed ĉefe pro la lingvo-vora potenco de la angla. La problemo estas, ke UN ne volas rekoni la ekziston de sia lingva problemo, aŭ pli precize dirite, ne deziras tuŝi sian lingvan problemon, ĉar "ĝi estas politika bombo", laŭ la vorto de iu ŝtata delegaciano. Ĉijare UN diskutas sian reorganizan planon por pli efika kaj pli ekonomia funkciado, inkluzive de la problemo pri la nombro de la konstanta membraro de ĝia Konsilio pri Sekureco. Sed la reformkomitato ne tuŝis lingvan problemon, ĉar "ĝi ne ekzistas". Nun, la tradukkostoj de la 6 oficialaj lingvoj estas pagataj de ĉiuj membroŝtatoj, inkluzive de landoj, kies lingvoj ne estas oficialaj. La delegacianoj kapablas iunivele uzi la anglan lingvon, la tradukado okazas ĉefe pro politika kialo. Se oni uzus oficiale nur la anglan, tio solvus ekonomian kaj praktikan problemojn, sed kreus pli grandan politikan problemon de lingvovoro kaj lingvohegemonio. Ĉiuj scias, sed neniu kuraĝas oficiale levi la demandon. En la tereno de UN kaj aliaj internaciaj organizoj troviĝas ŝanco por Esperanto kiel internacia ne- etna helplingvo. Sekvajare, UN festos la 50-an jubileon de la universala deklaracio de homaj rajtoj. UN multon faris en la kampo de homaj rajtoj, inkluzive la aferojn pri politikaj rifuĝintoj. Sed ĝis nun UN ne tuŝis lingvajn dimensiojn de la homaj rajtoj. Multaj homoj ne povas defendi siajn proprajn homajn rajtojn en alilando pro lingva nekomunikeblo. Multaj rifuĝintoj al alilandoj, novaj enmigrintoj, aŭ turistoj suferas pro lingvo. Ankaŭ tie estas ŝanco por Esperanto! 3. La defiojSe Esperanto havas ŝancojn solvi nuntempan mondan lingvan problemon, kiel ni efektivigu la ŝancojn? Estas du-nivelaj alproksimiĝoj; internacia organizaĵo kaj internaciaj civitoj. Unue, ĉe la nivelo de interŝtataj organizaĵoj, ni devas instigi, ke ili oficiale rekonu, ke ili havas lingvajn problemojn, kaj ke ili enmetu "Internacianhelplingvon" kiel unu el la tagorderoj de iu oficiala kunsido kaj serioze diskutu ĝin. Se komenciĝos oficiala diskuto pri lingva problemo, ĝi ja estos la komenco de la vojo al la solvo. Ekzemple oni povos nomumi porokazan lingvokomisionon pristudi la problemon kaj rekomendi la solvon. En la procezo, la komisiono povas studi nuntempan staton de Esperanto, kaj provuzi Esperanton kiel pontlingvo de tradukado. La komisiono ankaŭ povos provinstrui Esperanton por pruvi ĝian propedeŭtikan valoron lerni etnajn lingvojn. Surbaze de tiuj studoj, la komisiono povos rekomendi ĉu Esperanto taŭgas kiel la internacia komuna helplingvo. Do, kiu fakte povos influi interŝtatan organizaĵon, kiel UN, diskutigi la lingvan problemon? Ŝtataj reprezentantoj, speciale de politike aŭ ekonomie influpovaj ŝtatoj kiel Ĉinio, Germanio, Japanio kaj Italio, povas bone influi UN-n diskuti la enajn lingvajn problemojn. Due, por montri praktikan taŭgecon de Esperanto kiel vivanta lingvo kaj por montri ĝian praktikan propedeŭtikan valoron lerni etnajn lingvojn, ni devas instigi eksperimentan instruadon de Esperanto en multaj landoj por pruvi ĝian propedeŭtikan valoron. Ni povas instigi homojn lerni Esperanton kiel ilo por pli facile lerni etnajn lingvojn. Se ĉiuj lernos Esperanton kiel pontlingvo por lerni aliajn lingvojn, ja ĉiuj scios Esperanton, kaj ĝi ja estos la komuna lingvo! Tiamaniere, ni povas komence lernigi Esperanton kiel ilo, kaj post tiam la "lernado de Esperanto" mem fariĝos ne nur ilo, sed ankaŭ celo. Tio estas la evolua procezo "de Esperanto kiel ilo, al Esperanto kiel celo". La nove lanĉita Kampanjo 2000 celas alfronti tiujn defiojn. Esperantujo bezonas subtenon kaj aktivan partoprenon de ĉiuj esperantistoj kaj komunumanoj. LEE Chong-Yeong 15 okt. 1997 el Eventoj 138-139, duobla numero. 1-2/decembro-1997 Notu: Mi substituis ĉie al vorto "oportuno" la pli ĝustan "ŝanco". PEJNO Simono |