UEA-membrostatistikode Aleksander Korĵenkov Ankaŭ en 1997 daŭris la malkresko de la membraro de la plej amasa esperantista organizo. Pasintjare ĝi reduktiĝis je pliaj 467 personoj. Nun en UEA membras 20.131 membroj - 46 %-oj kompare al la jubilea jaro 1987.
La malkresko okazas ĉefe pro la ŝrumpo de la aligitaj membroj (AM), t.e. personoj, pro kiuj la landaj asocioj kotizas al Roterdamo. En 1997 la ĉefa "kulpinto" estis la bulgara asocio, kiu pagis je 429 AM-kotizoj malpli ol en 1996.
Faletis ankaŭ la individua membraro (IM) - la financa bazo de UEA. Tiun falon klarigas la relative malamasa kongreso en Aŭstralio, kaj ne estas sekreto, ke kelkcent orient-eŭropanoj pagas sian IM-kotizon al UEA por havi rabaton ĉe aliĝo al UK.
Prognozoj estas maldankinda afero, sed mi riskas konstati, ke la membronombro de UEA je ties 90-jariĝo estas ĉe pleja nadiro. En la proksimaj du jaroj la nombro da IM-oj probable kreskos ĝis 7300-7500 pro la antaŭvideble amasaj kongresoj en Francio kaj Germanio, kvankam UEA apenaŭ iam reakiros 9.424 individuajn membrojn (tiom ĝi havis en la fora jaro 1925). Aliflanke, plua falo de la aligitaj membroj estas apenaŭ ebla, ĉar en la lasta jardeko ĝin kaŭzis la natura reduktiĝo de la asociaj kotizoj el la t.n. "popol-demokratiaj landoj". (De 22.593 kotizoj en 1987 ĝis 1.410 kotizoj en 1997). Antaŭe tiujn kotizojn pagis la ŝtato, sendepende de la reala membrokvanto, sed nun la orient-eŭropaj asocioj inkludas la AM-pagojn en la bazan asocian kotizon - simile al la asocioj el la aliaj landoj. Ŝajnas, ke nuntempe nur en Ĉinio AM-oj superas la realajn enlandajn kotizojn, sed ne estas indikoj, ke la stato tie ŝanĝiĝos, dum oni rajtas atendi, ke en Roterdamo denove enkasiĝos kotizoj el Slovakio, kie la landa asocio refondiĝis, kaj, ke la landa asocio en Polio post la aŭtuna "velura revolucio" iom post iom ekprogresos membrokvante. Rezulte la nova estraro de UEA, elektota en Montpeliero, rajtos ĉe la sekva elektojaro 2001 raporti pri la fino de la membrokrizo en UEA kaj pri "modesta kresko ĝuste je la Granda Jubileo". el La Ondo de Esperanto n-ro 42 iom mallongigite |