Mediteraneaj silaboj kaj la universala fonologio


de Marc van Oostendorp


Ĉar mia lango ne sufiĉe elastas, mi ĝojas ke la influo de la berberaj lingvoj sur Esperanto estas relative malgranda. Se tio ne estus vera, ni dirus ekzemple tĥznt anstataŭ 'vi estas metinta', kaj mi trovas tion malfacile prononcebla.

Lingvoj unuavide malsamas ĉiel. Ili diversmaniere konstruas frazojn, ili diversmaniere kunmetas novajn vortojn el ekzistantaj vorteroj, ili diversmaniere uzas diversajn sonojn. Se dum unu monato ni laŭvojaĝus la bordojn de la Mediteraneo, ni verŝajne ĉiutage aŭdus novajn sonojn kaj sonkombinojn ne antaŭe renkontitajn.

Mi estas lingvisto kaj tial interesas min la fenomeno homa lingvo, ne nur individuaj homaj lingvoj. La malsimilaĵoj inter lingvoj certe estas pristudindaj por mi kaj por miaj lingvistaj kolegoj, sed la similaĵoj ofte estas eĉ pli interesaj. Ili ja povas klarigi al ni kiel funkcias tiu parto de la homa menso kiu pritraktas lingvon. Ĉar la anoj de ĉiuj etnoj averaĝe verŝajne havas la saman mensajn eblojn, kaj la saman spiriton, kaj ĉar ankaŭ la paroliloj ne ege malsimilas inter unu homo kaj alia, estus surprize se ekzistus grandegaj diferencoj inter lingvoj. Kaj fakte tiel ankaŭ ne estas.

La lingvo estas komplika fenomeno. Lingvistoj plejofte specialistas en iu branĉo de la lingvoscienco. La branĉo kiun mi plej bone konas, estas la fonologio, t.e. la pristudo de la sonstrukturoj de lingvoj -- la maniero laŭ kiu la sonoj estas metitaj en vortojn kaj frazojn. Multaj homoj, kiuj scipovas la latinan alfabeton, kaj pli specife homoj, kiuj mastras la Esperantan ortografion, konas almenaŭ unu nivelon de tiu strukturo. Tio estas la nivelo de la individuaj sonoj, la vokaloj kaj la konsonantoj kiel e, c, o kaj n. Tiujn individuajn sonojn oni kutime nomas fonemojn. Sed tiu ne estas la ununura nivelo: la konsonantoj kaj la vokaloj estas organizitaj en iom pli grandaj sonstrukturoj, kiuj nomiĝas silaboj.

Laŭ nia nuna scio -- lingvistoj ĉiam devas esti tre singardaj, ĉar ekzistas miloj da lingvoj, kaj ni iom detale konas nur kelkdekon -- ĉiuj vortoj en ĉiuj lingvoj strukturiĝas per silaboj. Por kelkaj el vi, tio eble ŝajnas iom triviala rimarko, ne inda eĉ esti menciata, sed fakte dum la plejparto de la dudeka jarcento ĝi estis la temo de malamikaj diskutoj inter fonologiistoj. Multaj gravaj kaj famegaj fakuloj pensis, ke la silabo ne povas esti sciencmaniere esplorata; ĝi estas artefarita nocio de la ortografio, ne de la fonologio. Aliflanke nuntempe la plimulto da lingvistoj supozas, ke la silaboj estas realaĵoj -- ne nur surpapere, sed ankaŭ en la kapoj de ĉiuj homoj, negrave ĉu ili vivas laŭ la Mediteraneaj bordoj aŭ ne. En ĉi tiu prelego, mi parolos nur pri la lingvoj parolataj ĉirkaŭ la Mediteraneo, inkluzive de Esperanto, sed similaj faktoj veras por aliaj lingvoj.

Intuicioj

La unua -- kaj eble la plej grava -- argumento estas, ke ĉiuj homoj ŝajnas intuicie koni almenaŭ la nombron da silaboj de ĉiuj vortoj en sia denaska lingvo. Tiuj intuicioj estas multe pli fortaj ĉe silaboj ol ĉe individuaj fonemoj. Kiom da fonemoj troviĝas en la vorto trinki? Kiom da silaboj en la vorto enciklopedio? La lasta demando estas pli facila ol la unua, kvankam la respondo estas la sama en ambaŭ kazoj. Kaj tio ŝajnas esti eĉ pli vera por tiuj homoj kiuj ne konas fonembazitan skribsistemon; kiuj aŭ vivas sen alfabeto, aŭ lernis skribmanieron, kiu ne baziĝas sur fonemoj, sed ekzemple sur vortoj aŭ silaboj.

Tiaj intuicioj ankaŭ evidentiĝas el la tiel nomitaj 'langopintaj fenomenoj': parolanto volas diri iun vorton, sed li aŭ ŝi iel ne povas trovi ĝin. En la angla lingvo oni tiam diras, ke la vorto estas on the tip of the tongue, sur la pinto de la lango; tio estas la kialo por la nomo 'langopinta fenomeno' aŭ 'langopinta stato'. Se vi volas sperti tiun staton dum kelkaj onoj da sekundo, provu trovi la vorton, kiun PIV difinas kiel 'naŭtika instrumento por mezuri precipe vertikalajn angulojn, speciale la angulan alton de astroj super la horizonto'. La plimulto da homoj ne tuj memoras tion: dum iom da tempo, ili estas en langopinta stato.

Psikolingvistoj montris ke langopintstatulo kutime povas mencii almenaŭ kelkajn karakterizajn trajtojn de la vorto. La nombro da silaboj plejofte estas unu el tiuj trajtoj. Dum vi provis rememori la PIVan vorton, kiun mi ĵus difinis, vi eble jam sciis, ke temis pri trisilaba tamtamo, antaŭ ol vi ekkonsciis ke mi parolis pri sekstanto.

Ankoraŭ unu fakto montrante la psikologian realecon de la silabo estas la fenomeno de paroleraroj. Se ni homoj parolas, ni senĉese eraras. Surbendigu iun konversacion inter du personoj, kaj poste eltajpu ĝin: mirigos vin la granda nombro da eraroj. Eĉ se la parolantoj uzas Esperanton, ja la 'plej simplan lingvon en la mondo', kaj eĉ se ili estas akademianoj, ili stumblados kaj erarados. Tiel ja estas la homo. Sed eĉ tiuj eraroj ne estas arbitraj: ili preskaŭ ĉiam montras ion pri la strukturo de la lingvo. Kaj unu tre komuna eraro estas, ke oni interŝanĝas silabojn, ekzemple oni erare diras poĉi mamon anstataŭ maĉi pomon. Certe, Freud havis teorion pri tiaj eraroj; sed li ne eksplikis, kial estas ĉiam fonologioj songrupoj, kiuj interŝanĝas siajn poziciojn. Por tio ni bezonas la fonologion: estas tre verŝajne, ke la sonoj en nia kapoj estas silabe organizitaj.

Akcento

Alian, iom pli komplikan, argumenton por la silabo donas la akcento. En multaj lingvoj en la mondo ĉiu vorto enhavas precize unu ĉefakcenton. Kaj en multaj lingvoj en la mondo oni povas trovi la lokon de tiu akcento nur, se oni precize kalkulas la nombron da silaboj. La regulo en Esperanto estas memkompreneble relative malkompleksa:

Esperanta akcento:
Metu la akcenton ĉiam je la antaŭlastan silabon de la vorto.

Ankaŭ la franca konas simplan regulon ĉi-rilate:

Franca akcento:
Metu la akcenton ĉiam sur la lastan silabon de la frazo.

Do, en la franca oni diras famil¡‚, parl‚r, radi¢ (mi enmetis akcentojn neortografiajn). Sed krom lingvoj, en kiuj la akcento estas en fiksa pozicio, oni ankaŭ trovas lingvojn, kie la akcento estas pli fleksebla. Ekzemplo de tia lingvo estas la itala, kie la akcento povas esti sur la antaŭlasta silabo (ekzemple: stud‚nte) aŭ sur la antaŭantaŭlasta silabo (ekzemple: p¢polo), kaj en kelkaj kazoj ankaŭ sur la lasta silabo (ekzemple: citt , urbo).

Ankaŭ en la itala lingvo oni ne trovas akcenton sur iu ajn silabo de la vorto. Ĝi ĉiam troviĝas sur unu el la lastaj tri silaboj de la vorto. Ne ekzistas ekzemple kvarsilabaj (unumorfemaj) vortoj kun akcento je la unua silabo: mAcaroni neniam ajn estus itala vorto. Fonologiistoj tial diras, ke italaj vortoj havas trisilaban fenestron je la fino. La akcento povas vidi nur la tri silabojn en la fenestro; sed ĉiu vorto estas relative libera elekti, kiuloke ene de la fenestro ĝi volas meti la akcenton. Multaj lingvoj en ĉi tiu regiono fakte havas tian trisilaban fenestron; ne nur la itala, sed ankaŭ la hispana, multaj arabaj dialektoj kaj verŝajne ankaŭ la hebrea.

En ĉiuj lingvoj tamen la akcentosistemo, negrave ĉu ĝi estas simpla aŭ kompleksa, dependas de la silabo. Ial kaj iel ĉiuj homoj, almenaŭ en Mediteraneujo, kalkulas la silabojn de la vorto por vidi, ĉu aŭ ĉu ne la silabo portu akcenton.

Eblaj kombinaĵoj

Tria argumento baziĝas sur la sekvanta rezonado. Se ni metus ĉiujn fonemojn de iu lingvo en iu ajn sinsekvo, ni vidus, ke multaj tiel konstruitaj fonemgrupoj ne vere aspektas kiel vortoj de la lingvo. Ekzemple, la fonemsinsekvo *tkznto ne estas ĉiutaga Esperanto vorto, kaj verŝajne ne multaj homoj akceptus ĝin kiel neologismon, eĉ se ili jes laŭdus ekzemple *tipotongo kiel nova, ege bezonata vorto por la langopinta stato. Estas iu diferenco inter *tipotongo kaj *tkznto. Kvankam neniu el vi verŝajne iam ajn antaŭe aŭdis tiujn vortojn, mi esperas, ke vi ankaŭ ĉiuj kunsentas, ke principe *tipotongo povus esti en PIV, sed trovante *tkznto-n tie, la leganto certe pensus, ke temas pri preseraro aŭ io tia.

Mi estu iom pli precize. Dum momento ni konsideru nur la komencon de la vorto. Ni tuj vidas, ke kelkaj kombinaĵoj de konsonantoj estas tre ofte trovitaj tie, sed aliaj ŝajnas tute neeblaj. Ekzemple, ni trovas multe da vortoj komenciĝantaj per tr- kiel tri, trinki, truda, trajno aŭ bl- kiel blua, blovi, bleko; sed ni ne trovas vortojn komenciĝantajn per ekzemple *rt- aŭ *lb-: *rtinki kaj *lbua estas neekzistantaj Esperantaj vortoj.

La vortoj ĵus menciitaj enhavas precize du konsonantojn. Ni ankaŭ havas vortojn, kiujn komencas sinsekvo de tri konsonantoj. Tiam la unua konsonanto ĉiam estas s (strato) aŭ ŝ (ŝtrumpo); krome, la dua kaj la tria konsonanto povus ankaŭ memstare komenci vorton; komparu ekzemple sklavo kun klavo, ŝtrumpo kun trumpo.

Tiajn silabokomencajn konsonantarojn oni kutime nomas atakoj en la lingvistiko. La konsonantoj je la fino de vortoj kaj silaboj estas nomataj rimfinoj. Se ni dum momento malkonsideras poete mallongigitajn formojn kiel harp' kaj kapr', ni trovas kutime nur unu konsonanton rimfine: ĉar, sed, kvankam, bonan matenon. (Se la duonvokalon j estus konsonanto, ĝi formus escepton: bonajn matenojn.)

Nun ni konsideru la internan strukturon de la vorto. Ankaŭ tie ni trovas konsonantarojn, kaj ili povas esti eĉ iom pli longaj ol komence de la vorto. Ekzemple ni havas vorton kompromiso kun konsonantaro mpr; sed ne ekzistas vortoj komenciĝantaj per mpr-. Tamen ankaŭ ene en la vorto ne ĉiu sinsekvo de konsonantoj estas bona konsonantaro: ekzemple *koprmomiso enhavas ne pli ol tri konsonantoj. Tamen ĝi ne sonas kiel bona ĉiutaga Esperanta vorto. (Mi nun parolas pri simplaj, nekunmetitaj vortoj.) Ni havas aliajn regulojn por kunmetitaj vortoj; en tiuj vortoj, almenaŭ teorie, ni ankaŭ povus trovi kaprmetisto por la ulo kiu profesie metas kaprojn.

La envortaj konsonantaroj povas ĉiam esti disigitaj en (a) bona rimfino -- ekzemple m; kaj (b) bona atako -- ekzemple pr. La maksimuma nombro da pozicioj por vortinternaj atakoj tial estas 3. La esceptoj estas vortoj kiel ekstra, kie la dua konsonantarero ĉiam estas s. Tiu konsonanto do estas escepta komence de kaj ene en la vorto. La aferoj, kiuj estas veraj pri la komenco kaj pri la fino de la vorto, estas ankaŭ veraj pri la konsonantaroj envortaj. Ni povas bone kompreni tion, se ni akceptas, ke ĉiu vorto konsistas el silaboj, ke ĉiu konsonanto aŭ vokalo apartenas al silabo, kaj ke silaboj sekvas certajn regulojn.

Kio estas vera por Esperanto, ankaŭ estas vera por aliaj lingvoj. Ekzemple la franca lingvo sekvas pli-malpli la samajn regulojn. Sed eĉ en la berbera dialekto, en kiu oni povas diri tĥznt, la homoj sentas, ke tiun vorton enhavas du silabojn, tĥ kaj znt. Kaj ankaŭ en tiu lingvo tiuj silaboj sekvas kelkajn regulojn. Kaj ankaŭ en tiuj lingvoj la reguloj estas ne tro malsimilaj al tiuj de la franca aŭ de Esperanto.

Silabolongo

Ĉiuj silaboj en la vorto kom-pro-mi-so enhavas du aŭ tri fonemojn. Tio estas koincido. Ni havas ankaŭ silabojn, kiuj konsistas el nur unu fonemo (la unua silabo en i-ko-no) aŭ kvar fonemoj (la unua silabo en trin-ki). Se la unua fonemo estas s aŭ ŝ, ni povas trovi eĉ kvin segmentojn en la silabo: stran-ga.

La nombro da fonemoj en unu silabo do havas minimumon (unu) kaj maksimumon (kvin). La minimuma silabo ĉiam konsistas el nur vokalo, kaj fakte ni povas diri, ke ĉiuj Esperantaj silaboj enhavas vokalon. En PIV ni trovas nur manplenon da 'esceptoj' je tiu regulo: eroj kiel ŝŝ kaj sss, alivorte: interjekcioj. Tiaj 'vortoj' estas fonologie esceptaj en preskaŭ ĉiuj lingvoj de la mondo. Ekzemple, multaj eŭropaj lingvoj havas iun interjekcion, kiun mi transskribus t-t-t, kvankam la sono ne estas vere normala t. Ĝi estas sono, kiu ne ludas iun rolon en aliaj partoj de la fonologio. (Verŝajne ne estas koincido, ke en multaj kazoj temas pri dentalaj konsonantoj kiel t kaj s.)

Ni jen do trovis diferencon inter vokaloj kaj konsonantoj en la fonologio de Esperanto. Ĉiu silabo devas havi 'kernon' vokalan, sed estas nenecese, ke silabo enhavas ankaŭ konsonanton. Alia diferenco estas, ke ĉiu silabo povas havi pli ol unu konsonanton (kiel trinki), sed ne pli ol unu vokalon: vortoj kiel lui aŭ kio estas ĉiam dusilaba. (Nur se ni konsideras la duonvokalojn j kaj ŭ vokaloj, la silabo aŭ kaj la lasta silabo de la vorto homoj estas esceptaj.)

Estas do facile kompreni, kio estas la minimuma silabo. La maksimuma silabo aliflanke enhavas kvar konsonantojn. Tiuj kvar konsonantoj ne povas ĉiuj stari ĉe la sama flanko de la silabo: antaŭ la vokalo povas stari maksimume tri, negrave ĉu sekvas la vokalon iu konsonanto aŭ ne. La konsonantoj antaŭ kaj malantaŭ la silabo do estas sendependaj.

Kutime fonologiistoj tial disigas la silabon en du partoj: la atako kaj la rimo. Pri la atako mi jam parolis: ĝi estas la unua parto de la silabo, ĉiuj konsonantoj antaŭ la rimo estas atakaj. La rimo konsistas el la vokalo plus ĉiuj konsonantoj sekvantaj ĝin. En la unua silabo de stranga, str do estas la atako, an la rimo. (Se la rimo enhavas konsonantojn, ni nomas ĝin 'fermita'.)

La distingo inter atako kaj rimo ankaŭ havas psikologian bazon: paroleraroj ne nur koncernas konfuzon inter silaboj kiel en poĉi mamon; oni ankaŭ ofte interŝanĝas atakojn kaj diras knondaj blabinoj, aŭ rimojn kaj diras tra greva afero.

Poezia rimo

La fonologia termino 'rimo' kompreneble metaforumas la poezian terminon 'rimo'. En la tiel nomita vira poezia rimo, la fonologiaj rimoj de la lastaj silaboj kongruas:

  
        Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
        El mia brusto nun ne saltu for!

        (L.L. Zamenhof) 

La fonemaro or estas la fonologia rimo de la vortoj kor' kaj for. Tio estas la kialo, kial tiuj vortoj rimas poezie.

Ankaŭ ekzistas rimformo, kiu uzas la atakon: la aliteracio. Ekzistas formoj de aliteracio, en kiu la atakoj de rimantaj vortoj devas precize kongrui:

        Grandaj gruntantaj grizaj grekoj

Sed ĉi tio ne finas miajn rimarkojn pri poezia rimo. Krom vira, multaj poetoj uzas ankaŭ tiel nomitan virinan rimon, en kiu ne nur la fonologia rimo de la akcentita silabo, sed ankaŭ la sekvantaj neakcentitaj silaboj kongruas:

        Mi prunteprenis libron el la librar' publika
        Ĉar jukis mian menson demand' metafizika
        Sur paĝo dudek-sepa mi trovis araneon
        Ĝi volis filozofi, sed trovis la pereon.

        (L.N. Newell) 

Kiel ajn ni komprenu la virinan rimon, estas klare, ke rimsistemoj de ĉiuj lingvoj en la mondo metas klaran kradon inter la atako kaj la rimo. Mi ne konas rimsistemojn, kie ekz. nur la vokalo kaj la konsonanto tuj antaŭ ĝi devus kongrui. En tia rimsistemo, krampo estus en rimparo kun brava kaj radio, sed ne kun lampo aŭ krevi. La fakto, ke tiun hipotezan sistemon neniu iam ajn konstruis, estas grava indiko por la psika realeco de la distingo inter atako kaj rimo. La minimuma enhavo de atako kaj rimo. Nia teorieto pri la Esperanta silabo nun resumiĝas jene:

  • A Silabo enhavas atakon kaj rimon.
  • B Ne ekzistas minimuma nombro de fonemoj en la atako.
  • C Rimo konsistas el minimume vokalo.

Tiu teorio estas vera ankaŭ por multaj aliaj mediteraneaj lingvoj. Ekzemple, ankaŭ en la franca ĉiu silabo enhavas minimume vokalon, sed ne bezonas krom tio enhavi iun ajn konsonanton, kiel montras la unua silabo de ai-mer (ami, prononcu: eme'). Ankaŭ en la franca, la maksimuma nombro da konsonantoj en la atako estas du.

Tamen ni povas diri iom pli pri teoriero B ĉi-rilate. Se tio nur iel eblas, silaboj tamen preferas havi almenaŭ unu konsonanton en la atako. Konsideru ekzemple la francan vorton piano. La silabostrukturo de ĉi tiu vorto povus esti pi-a-no, kaj la dua silabo enhavus nur vokalon.

Tio tamen ne estas la preferata prononcado de la vorto en la franca. Anstataŭ tio, oni diras pi-ja-no aŭ pja-no. (Ni ĉiuj scias kompreneble ke almenaŭ la unuan formon ankaŭ estas tre ofta en Esperanto.) Multaj fonologiistoj pensas, ke la j kaj la i estas fakte la sama fonemo: la j estas tre mallonga i en la pozicio de konsonanto, ekzemple en la atako. Franclingvano do povas selekti sian strategion: aŭ li metu la i en la rimo de la unua silabo pi kaj en la atako de la dua silabo ja, aŭ li metu ĝin nur en la atako de iu kombinita silabo pja. En ambaŭ kazoj, li kreas 'pli bonan' silabon. Kvankam silaboj sen atakaj konsonantoj estas permesitaj, ili ne estas preferataj. En la vorto aimer, oni povas fari nenion. La vorto piano, aliflanke, povas esti plibonigita.

Maksimumo por la atako

Tio sufiĉu pri la minimumaj fonemaroj en atako kaj rimo. Ni nun konsideru la maksimumon por la du partoj de la silabo. Pri la atako mi jam mallonge parolis. Ĝenerale ni povas diri, ke la atako estas maksimume dufonema. Pli longaj fonemaroj estas malpermesataj: knabo kaj krabo estas bonaj vortoj, sed *knrabo aŭ *krnabo ne. Sed ni jam vidis, ke silaboj kun tri segmentoj en la komenco ankaŭ ekzistas, kaj ke ili ĉiam komenciĝas per s aŭ ŝ. Multaj fonologiistoj tamen pensas, ke tiuj s -- kaj ŝ, sed de nun mi parolos nur pri s -- ne estas vera parto de la silabo, ke ĝi estas iel 'ekstersilaba', en iu speciala pozicio en la vorto.

La plej klarajn argumentojn por tio ni trovas en la itala. Strangtipa itala vorto estas 'strano' -- do ĉi-rilate la itala silabostrukturo estas kiel la Esperanta. Nun, la str de strano estas stranga afero. Unue, ĝi estas metita ekster la silabo, kiam ĝi nur povas. La italoj diras Š strano, sed silabigas tion kiel es.tra.no, ne kiel *e.stra.no.

Ankaŭ ene de la vorto oni vidas, ke la s preferas esti en la rimfino, ne en la atako. La vorto raspa silabiĝas ras.pa, ne ra.spa. Unu fakto klare montrante tion estas la akcento. Akcentitaj vokaloj en la itala estas ĉiam longaj: la a de mare ekzemple estas pli longa ol la e en tiu vorto, ĉar la unua vokalo estas akcentita, kaj la dua ne. Oni do diras proksimume maare: la vokalo okupas du poziciojn en la rimo anstataŭ unu.

Pli ol du poziciojn la itala rimo ne havas: tial la vokalo ne plilongiĝas, se tiu rimo jam havas konsonanton: parto ne iĝas *paarto, kvankam la unua silabo en tiu vorto estas akcentita. Sed oni diras ankaŭ ekzemple ras.pa, ne *raa.spa. Tio montras, ke la s ne estas en la atako sed en la rimo en ĉi tiuj kazoj.

Plian argumenton donas la artikolo. Estas du formoj por tiu artikolo (kiam ĝi kombiniĝas kun vortoj de vira genro). Se la vorto komenciĝas per atako, tiu formo estas il: ekzemple, il tipo. Tamen se la vorto ne komenciĝas per atako, la formo estas lo: l'albero (la o perdiĝas pro la kontakto kun la sekvanto vokalo.) Interese estas, ke vortoj komenciĝantaj per s plus alia konsonanto(j) ĉiam havas la formon lo: lo straniero. Oni povas konkludi el tio (denove), ke tiuj vortoj fakte tute ne komenciĝas per atako.

Ankaŭ la helena lingvo montris siatempe, ke por ĝi la s inter la konsonantoj estis iel speciala. Kiel multaj aliaj lingvoj, la helena montris procezon de silaboduigo. Por formi la 'perfektigan tempon' de verbo, oni metis kopion de la unua silabo en la komencon de la vorto, sed anstataŭis la vokalon per e. La verbo luo (malligi), ekzemple iĝis leluka en la perfekta tempo. Se la vorto komenciĝis per vokalo, la antaŭenmetita silabo estis iom pli malfacile videbla. Ĝi estis nur e, sed tiu e estis asimilita de la sekvanta vokalo. Ekzemple: angelo (anonci) iĝis eangelka, kaj poste aangelka. Kiel en la itala, ankaŭ en la helena, vortoj komenciĝantaj per s kaj iu alia konsonanto montris, ke ili ne vere komenciĝis per atako. La helena vorto por 'segi' estis spero, kaj ĝia perfekta tempo ne *spespermai aŭ sespermai, sed espermai.

Se ni pristudas aliajn lingvojn, ni ofte trovas, ke la dentalaj konsonantoj, kaj precipe la s, estas iel specialaj, kaj ke ili povas esti 'ekstersilabaj'. Ekzistas ankaŭ lingvoj, en kiuj tiuj ekstersilabaj konsonantoj ne estas permesataj. La hispana estas fama ekzemplo; en tiu lingvo oni ja ne parolas pri studanto sed pri estudianto. Oni almetas e kaj kodaigas la s. Eble la s en itala strano kaj Esperanta stranga ne okupas veran pozicion en la silaba atako. Tiam ni povas diri, ke atako konsistas el maksimume du fonemojn.

Ke ankaŭ la franca obeas ĉi tiun regulon, montras la jena fakto. Mi jam klarigis, ke silaboj ŝatas havi almenaŭ unu konsonanton en sia atako, kaj tial piano povas iĝi pjano. Tamen tio ne okazas en vorto kiel triade: ĝi povas esti prononcata kiel tri.jad, sed nepre ne kiel *trjad. La kialo, mi kredas, estas la ĵus menciita maksimumo. Maksimuma rimo Ankaŭ la rimo konsistas -- en la itala, kiel ni ĵus vidis, sed ankaŭ en Esperanto -- el maksimume du fonemoj: unu vokalo kaj unu konsonanto aŭ unu duonvokalo. Interesa el tiu vidpunkto estas ekzemple la fato de la latina vorto corpus. En multaj eŭropaj lingvoj ĝi estis la fonto por du vortoj. La vorto por korpuso kaj la vorto por korpo. En la plejmulto de tiuj lingvoj, ambaŭ vortoj estas io kiel corps, corpse, k.s. Sed Esperanto ne havas vorton *korp-son, kiu enhavus tro longan silabon. Zamenhof, kaj aliaj kunmetantoj de vortoj, nur tre malofte 'forgesis' tiun regulon: punkto, arkta ktp. Mi ne scias, kial tiuj ekzemploj ofte havas la sinsekvon kt. (Mi substrekas, ke mi parolas nun pri nekunmetitaj vortoj; en la lasta klaso oni kompreneble trovas formojn kiel fruktdona kaj tiel plu.)

Ekzistas unu granda aro da esceptoj al tiu regulo en Esperanto: la pluraloj akuzativaj kiel bonajn matenojn. Ĉi tie ni trovas tri poziciojn en la rimo. Verŝajne ne estas koincido ke la lasta konsonanto ĉi tie estas n. Tiu sono estas dentala, kiel la s.

Verŝajne ankaŭ ne estas koincido, ke ĉi tiu silabo estas la lasta en la vorto. Multaj lingvoj permesas pli longajn silabojn vortrande. Kiel ekzemplon mi nun prenas la araban dialekton parolatan en Kairo. En tiu dialekto -- kiel en multaj arabaj dialektoj -- la rimo de silabo ne povas enhavi pli ol du poziciojn. Oni do havas vortojn kiel kataba 'li skribis', en kie ĉiun rimon okupas nur unu vokalo, martaba 'matraco', en kiu la unua rimo enhavas vokalon kaj konsonanton, kaj hadaani 'ĉi tiuj du', en kiu la dua silabo enhavas longan vokalon. Vortoj kiel *maartaba ne ekzistas, ĉar por tio ni bezonus tri fonempoziciojn en 'longega' rimo. La kair-araba do estas kiel la itala ĉi-rilate. Tamen, fine de la vorto, la lingvo allasas la tiel-nomatajn 'longegajn' silabojn, en vortoj kiel katabt 'mi skribis' kun unu vokalo kaj du konsonantoj, kaj sakakiin kun longa vokalo kaj unu konsonanto. Koncerne longegajn silabojn, la kairaraba do pli similas Esperanton ol la italan.

La hierarkio de sonoreco

Por la pristudo de ĉiuj ĝis nun diskutitaj ecoj de la silabo, ni devis kalkuli la kvanton da fonemoj en unu aŭ alia parto de la silabo. Sed la mondo de sonoj konsistas el pli ol nur kvantoj da fonemoj. Komparu ekzemple la formon granda kun *rganda, aŭ knabo kun *nkabo, aŭ flamo kun *lfamo. Ne nur gravas, kiom da fonemoj troviĝas en la atako; ankaŭ gravas, en kiu ordo tiuj konsonantoj troviĝas. Tio estas observebla ne nur en Esperanto, sed verŝajne en ĉiuj lingvoj. Almenaŭ de la komenco de ĉi tiu jarcento, oni konas tiun observaĵon en la lingvoscienco kiel la Sonorecan Principon: La sonoreco de fonemoj en la silabo kreskas en la atako, kaj malkreskas en la rimo. Por apliki ĉi tiun principon, ni unue devas asigni gradon de sonoreco al ĉiuj fonemoj en la vorto:

Sonoreca Hierarkio
vokaloj (a, e, o, i, u)5
likvidoj (l,r)4
nazaloj (n, m)3
frikativoj (f,s,z)2
plozivoj (p,t,k,g,b,d)1

(Ĉi tio estas nur ekzempla skemo; mi ellasis kelkajn fonemojn, kiel v, h, ĥ, j, ŭ, c, ĉ, ŝ, ĝ, ĵ, ĉar por ili ne estas klare, kie ni metu ilin. Mi bezonus pli da tempo, ol mi nun havas, por esplori ĉi tiun temon.)

Sonoreco estas proksimume: simileco al vokalo. La plozivoj p, t, g, ktp tute ne similas vokalojn. Ekzemple: dum la aŭdigado de vokaloj la buŝo estas malfermita, dum la prononcado de plozivoj ĝi estas iuloke (ĉe la lipoj, la dentoj, aŭ la malantaŭa parto de la lango) malfermita; vokaloj povas esti plilongigita (aaaaa), sed plozivoj ne. Frikativoj jam estas iom pli proksimaj al vokaloj: ili povas esti plilongigitaj, sed la buŝo ankoraŭ estas preskaŭ tute fermita. Dum elparolo de nazaloj, la buŝo povas esti fermita, sed la aero tamen libere estas elspirita, tra la nazo. Likvidoj, finfine, estas preskaŭ vokalaj ĉiurilate.

Se ni nun alrigardas la sonorecon de la fonemoj en gran kaj komparas tiun kun la sonorecon de la fonemoj en rgan, ni vidas la jenon:

g r a n
r g a n

1 4 5 3
4 1 5 3

La sonoreco en gran aspektas kiel monteto, kun la vokalo kiel pinto. Tio tamen ne estas vera pro *rgan. La Sonoreca Principo nun diras: silaboj estu montetoj. Estas bone observi, ke ekzistas ekzakte unu fonemo, kiu estas iom problema ĉi- rilate; kaj ke tiu fonemo estas s. Komence de la vorto stranga la sonoreco ne kreskas, sed restas je la sama nivelo dum iom da tempo. Tio estas nova indiko, ke la s ne vere estas en la silabo.

La silabo do estas monteto, kaj en Esperanto ĝia pinto devas esti kiel eble plej alta: nur vokaloj estas permesitaj. Ekzistas tamen lingvoj, kie la pinto povas esti iom malpli alta. Unu ekzemplo estas la kroata, kie oni havas vortojn kiel brk (lipharoj). En tiu lingvo la pinto de la monteto havu minimume sonorecogradon 4; en Esperanto la sonorecogrado estas minimume 5.

Kaj nun ni povas diri ankaŭ pli pri la berbera dialekto, kie oni diras tĥznt. Tio parenteze estas la dialekto de Imdlawn Taŝlhiyt. La vorton tĥznt oni prononcas tie kiel tĥ.znt; laŭ la intuicioj de denaskaj parolantoj, h estas la pinto de la unua rimo; n tiu de la dua rimo. La ununura diferenco inter la berbera de Imdlawn Taŝliyt kaj la aliaj lingvoj estas, ke ĉiu fonemo povas esti la pinto de la berbera silabo. Tamen ĝi devas esti vera pinto: la sonoreco devas kreski antaŭ ĝi kaj malkreski post ĝi. La vorto *tĥ.ztn, ekzemple, ne estas bona berbera vorto, ĉar ĝi havas atakon kun malkreskanta atako.

Sufiĉe granda malsimileco

Ĉar nia teorio pri la silabo kombinas la kalkulado el la komenco de ĉi tiu prelego kun la hierarkio de sonoreco, ni jam povas multe kompreni pri la la strukturo de la silabo. Tamen ni bezonas ankoraŭ unu lingvistikan leĝon por kompreni la sonstrukturon de la homaj lingvoj. Tio estas la Leĝo de 'Sufiĉe Granda Malsimileco': la sonoj en la silabo ne povas esti tro similaj.

Komparu la vortojn plapi kaj pnapi, streto kaj stmeto. Neniu el tiuj vortoj ekzistas; tamen espereble vi konsentas, ke plapi sonas pli esperanteca ol pnapi, kaj streto pli bona ol stmeto. Tamen ĉiuj tiuj vortoj obeas la Sonorecan Principon:

p l a p
p n a p

1 4 5 1
1 3 5 1

Ambaŭ ekzemploj montras monteton. La ununura diferenco estas, ke la 'sonoreca distanco' inter p kaj l estas pli granda (nome 4-1=3) ol tiu inter p kaj n (3-1=2). La Leĝo de Sufiĉe Granda Malsimileco diras, ke distanco de 4 estas pli bona ol distanco de 3.

La Leĝo ankaŭ sentas aliajn ecojn de individuaj sonoj ol nur ilia sonoreco. Ekzemple ankaŭ la ĝusta loko, kie la sono estas elparolata, gravas por tiu Leĝo. Tiel treto estas pli bona ol tleto, kaj pnapo, kvankam jam ne tro bela, estas ankoraŭ malpli malbona ol pmapo. La kialo estas, ke t kaj l estas ambaŭ prononcataj per la langopinto ĉe la dentoj, sed la r ne (ĝi povas esti prononcata langpinte, sed ne ĉe la dentoj); m kaj p estas prononcataj ĉelipe, sed la n ne. Pmapo kaj tleto do enhavas konsonantojn ne sufiĉe malsimilajn. (PIV enhavas unu vorton tlaspo, sed verŝajne ne multe da esperantistoj konas tiun vorton.)

Ankaŭ en la rimo ni kelkfoje vidas la efikojn de ĉi tiu leĝo. Ekzemple, kvankam ni povas havi rimojn kiel -oj, -aj, -uj kaj -ej, ni ne aŭdas -ij. Ni jam vidis ke i kaj j tiagrade similas, ke la unua kelkfoje iĝas la dua. Ĉi tie ni vidas, ke ili ne povas stari kune en unu rimo.

La leĝo ŝajnas malpli strikta inter atako kaj rimo ol en tiuj du grupoj. Ekzemple ni havas la silabon ji (en la vorto jida) kun ataka j kaj rima i. Sed fakte ne koincidas, ke tio estas kun jingo la ununura PIVa vorto komenciĝante per tia silabo. Inter silaboj la leĝo ne plu funkcias: tial ni ja povas formi pijano el piano en la franca, kaj ankaŭ en la Esperanto de multaj parolantoj.

La similecoj inter lingvoj

Ni do trovis multe da similaĵoj inter la lingvoj de la mediteraneo. Kiel ni nun ekspliku tiujn similaĵojn? Unu ideo povus esti, ke la komuna kulturo de la mediteraneaj popoloj iel rolas en ĉi tio. Tio certe estas simpatika ideo, sed mi povus esti prezentinta ankaŭ faktojn el aliaj lingvoj, el ĉiuj aliaj partoj de la mondo. Kiom ni nun scias, ankaŭ la vortoj en la indiĝenaj lingvoj de Aŭstralio aŭ Ameriko, ankaŭ la lingvoj en Orient-Azio, Nord-Eŭropo kaj Sud-Afriko konsistas el silaboj, kun atakoj kaj rimoj. Ankaŭ en tiuj lingvoj, la silaboj havas pinton. Ni certe povus diri, ke ĉiuj homoj en la mondo havas la saman kulturon; sed tiam la vorto 'kulturo' ne plu havus interesan difinon.

Alia ebla klarigo estas fizika: vortoj sen silaboj ne estas bone prononceblaj. Nu, la limigoj de la homa korpo certe klarigas kelkajn ecojn de la vorto. Ekzemple, dum la parolado oni ne povas spiri, kaj tio klarigas, kial silaboj en neniu lingvo enhavas ekzemple ducent fonemojn. La parolantoj de tiaj lingvoj tre rapide mortus pro manko de spiro.

Sed aliflanke, la ĉi tie eksplikitaj principoj pri la strukturo de la silabo estas sufiĉe abstraktaj. Mi ne konas ekzemple bonan fiziologian klarigon, kial la silabo konsistas el ekzakte du grupoj, la atako kaj la rimo, kaj ke tiuj du enhavas po du fonemoj. Homoj povas certe prononci tri konsonantojn en unu grupo, kiel pruvas la vorton stranga; sed en la menso tiuj tri ne estas unu grupo.

Mi pensas, ke la menso ankaŭ estas la loko, kie ni povas trovi la klarigon por la similecoj inter la lingvoj. La gravo de la nombro du estas grava indiko por tio. Miaj kolegoj lingvistoj en aliaj branĉoj informas min, ke ankaŭ en aliaj partoj de la lingva strukturo, oni malkovris, ke lingvistikaj strukturoj ĉiam povas esti dividataj per du. Se tio estas vera, la gramatiko en la menso estas bazita sur tiu nombro du.

Kiel lingvisto mi apartenas al skolo, kiu kredas, ke la lingvistikaj strukturoj estas denaskaj. Kiam homa bebo naskiĝas, ĝi jam havas ideojn pri la eblaj formoj, kiujn -- ekzemple -- vortoj povas havi. Ĝi do jam scias, ke la silabo enhavas atakon kaj rimon. Ĝi devas lerni nur, ĉu tiuj atako kaj rimo povas enhavi po du fonemojn, aŭ nur unu; ĉu je la fino de la vorto oni povas havi 'longegan' silabon, kaj kiom alta la pinto de la silaba monteto povas esti. Tio estas ankoraŭ granda tasko, sed la infano ŝajnas preni ĝin sur si senprobleme. Ni plenkreskuloj tamen bedaŭrinde iel perdis tiun talenton: por ni estas tre malfacile lerni novajn sonstrukturojn. Estas nur pro nehavo de talento, ke mi ĝojas, ke la berberaj dialektoj ne pli influis Esperanton.


ABSTRACT

Mediterranean Syllables and Universal Phonology

On first sight, the sound structures of languages spoken in Mediterranean countries are very diverse. In Imdlawn Tashliyt Berber, for instance, we find words such as txznt, which are impossible to pronounce in Italian or French. In spite of superficial dissimilarities such as these, it can be shown that all of these languages employ several more or less abstract principles to organize the sounds of their words. A particularly important organizing unit is the syllable. It can be shown that native speakers always have a lot of -- possibly subconscious -- knowledge about the syllable. Furthermore the syllable can be divided into two subconstituents, an onset and a rhyme. These two subconstituents in turn are organized according to sonority principles. The fact that all languages around the Mediterranean organize their sound structures in more or less the same way can readily be understood, by reference to the minds and bodies of the people who speak them and who are so similar themselves.