Libroproduktado en Esperantujolaŭ artikolo de Aleksandro Korĵenkov Ĉiujare "La Ondo de Esperanto" (vidu en n-ro 40) aperigas trarigardon de la Esperanta libroproduktado - kiun iam lanĉis Vilmos Venczik en "Hungara Vivo" - surbaze de la rubriko "Laste aperis" en "Esperanto", kiu listigas la librojn, kiujn la eldonejoj sendis duekzemplere al Roterdamo en la kuranta jaro. Tia kalkulado ne estas senrezerve fidinda, ĉar ĝi, unuflanke, ne mencias la librojn nesenditajn al CO, kaj ĉar ofte registriĝas libroj eldonitaj antaŭ jaroj. Tamen ĝi rivelas tendencojn. Ĉiun labortagon unu libroLa progreso de la tekniko faris eldonadon multe pli facila ol ĝi estis ankoraŭ en la jaroj 1960-aj. Investinte nur 5 ĝis 10 mil dolarojn oni povas disponi en sia hejmo pri mezkvalita komputilo kun necesa programaro, skanilon kaj presilon, kiuj ebligas produkti pres-originalon por nemultekosta ofseta presejo aŭ prepari prestaŭgan dosieron. Tial senpene fabrikeblas kelkdek-paĝaj broŝuroj kun la eldonkvanto 200 ĝis 500 ekzempleroj, kio antaŭ 30 jaroj postulus konsiderindan financan elspezon. Tial la verdstelan publikon ĉiujare regalas pli ol 100 eldonemaj entuziasmuloj, kiuj kutimas bonvole ŝpari por ni (kaj por si) ekstrajn kostojn, evitante profesiajn kompostistojn, redaktorojn, pentristojn kaj provlegantojn. Tial dum kelkaj sinsekvaj jaroj lalibrokvanto kreskas, kaj en 1997 ĝi atingis la nombron 273, kiu signifas, ke averaĝe je ĉiu labortago pasintjara enmondiĝis nova libro esperanta. Tamen la du sekvantaj grafikaĵoj montras ankaŭ, ke niaj libroj signife maldikiĝis, kaj la paĝokvanto ĉi-jare malsuperas je preskaŭ mil paĝoj al la pasint-jara rezulto.
|