|
Kampanjo 2000
UEA
Por difini la celojn kaj manierojn de Kampanjo 2000, la Komitato taskis al grupo de aktivuloj verki bazan dokumenton, diskutotan en la Adelajda UK. Jen ĝisdata versio de tiu teksto, kiu jam konsideras proponojn de landaj asocioj kaj komitatanoj ĝin pristudintaj, sed ne estas definitiva. Ĉies komentoj estas bonvenaj.
Premiso 1:
En la lastaj jaroj la Esperanto-movado P spertis serion da sukcesoj en kelkaj medioj/landoj kaj alfrontis serion da problemoj en aliaj. Kvankam ĝenerale ekzistas pli serioza sinteno al Esperanto, la konscinivelo de la ĝenerala socio rilate al demokrata solvo de lingvaj problemoj ankoraŭ ne estas kontentiga. Aliflanke la organiza (idea kaj laborforta) stato de Esperantoorganizaĵoj ne atingas la dezirindan nivelon, tiel ke ankaŭ eventualaj sukcesoj je la nivelo de parlamentoj aŭ internaciaj organizaĵoj riskas resti vanaj pro la malebleco por niaj organizaĵoj efektivigi la necesajn paŝojn por ekspluati tiujn favorajn kondiĉojn. En pluraj landoj la laborfortoj kaj laboraj rimedoj de niaj organizaĵoj ne kreskas aŭ en kelkaj kazoj eĉ falas; la instruado kaj lernado de Esperanto bezonas novan impulson en formo de novaj lerniloj kaj pli efika aliro al la publiko; kaj la merkatado de Esperanto ne utiligas aktualajn metodojn. En aliaj landoj okazis tamen sukcesoj, kiujn ni devas ĝeneraligi al tiuj landoj kie ili forestis.
Premiso 2:
La konscio pri la fakto ke lingvaj rajtoj estas parto de la homaj rajtoj, progresas en kelkaj lokoj kaj en kelkaj tavoloj de iuj socioj, sed en la praktiko la solvo al komunikaj problemoj restas ankoraŭ ligita al tradicia kaj nedemokratia sistemo. Multa informa laboro estas bezonata por vaste konsciigi la homaron pri la neceso de nova aliro al lingvaj demandoj, aliro kies konstitua parto estu la internacia lingvo Esperanto, kaj kiu celu la respekton de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj. Por aliri tiun tutan kampon nepra antaŭkondiĉo estas zorga analizado de la potencfluoj kaj tendencoj en la nuntempa mondo kiuj decide influas la lingvopolitikon de ŝtatoj, interŝtataj unuiĝoj kaj internaciaj organizaĵoj (fakaj, profesiaj, sciencaj kaj aliaj ) kaj - ne laste - la sintenon de la ĝenerala publiko al fremdaj lingvoj. Samtempe oni devas sobre analizi la nunan staton de la Esperanto-movado por fiksi celojn vere atingeblajn. Por respondi al la defioj kiujn la nuna mondo prezentas al la Esperanto-movado, UEA lanĉas la kampanjon ĉi-sekve priskribitan.
Ĝeneralaj celoj
- Levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto
komunumo.
- Levi la prestiĝon de la internacia lingvo.
- Influi la internacian vivon.
|
Detalado de la celoj kaj prioritataj taskoj
La unua celo entenas signifan levon de la idea kaj organiza niveloj de ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, por igi ilin pretaj alfronti la defiojn de la nova jarmilo. En la praktiko tio signifas ke ĉiu Esperanto-organizaĵo devas zorgi pri akiro de rimedoj homaj kaj financaj. Tio en si mem ne alportos la finan venkon, sed estas la premiso por havi pli da aktivuloj, pli da influhavaj kaj laborpretaj intelektuloj, kio siavice ebligos al la organizaĵoj iĝi pli stabilaj kaj malpli dependaj de individuoj. Samtempe oni klopodu levi la idean nivelon de la movado per klerigado de la membroj pere de seminarioj, revuoj, renkontiĝoj, por ke ili posedu almenaŭ la bazajn sciojn pri la movado kaj pri ties celoj. Ni ne forgesu, laste, igi niajn labormetodojn kongruaj kun la modernaj teknikaj rimedoj.
Prioritataj taskoj:
- La komitatanoj de UEA iĝu kunrespondecaj por la plenumo de ĉi tiu plano en sia lando, organizaĵo aŭ medio.
- Ĉiu landa kaj faka organizaĵo difinu por si mem kaj por siaj lokaj aŭ alispecaj subgrupoj konkretan cel-grupon varbotan kaj konkretan membronombron atingindan, kaj ĝi ekagu laŭ tiuj celoj.
- Ĉiu landa kaj faka organizaĵo pretigu programon de klerigaj okazoj por siaj membroj. Tiuj okazoj povus varii laŭ la apartaj kondiĉoj, sed ili devas antaŭvidi la neceson ke ĉiu (nova) membro estu almenaŭ informata pri la historio de la Esperanto-movado, pri ĝiaj nunaj konsisto kaj celoj. (Tiucele estas esence konigi al ĉiu unuopa esperantisto la Manifeston de la Esperanto-movado, kiu ĝis nun estas konata kiel Manifesto de Prago.)
- La Estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, reviziu la ekzistantajn instruilojn kun la celo plibonigi la instruadon de Esperanto surbaze de modernaj metodikaj malkovroj, uzante ankaŭ novajn eblojn de komputiloj, elektronikaj retoj k. s. kaj zorgante pri la integrado de la finstudintoj en la komunumon.
- La landaj organizaĵoj zorgu ke la landaj ILEI-sekcioj estu pli fortaj kaj kunligu ĉiujn instruistojn en la unuopaj landoj.
- La Estraro kaj la financa komisiono de UEA okupiĝu pri financa evoluigo, kaj metu la akiron de mono inter siajn ĉefajn zorgojn.
La dua celo (levi la prestiĝon de la internacia lingvo) invitas al informado pri la internacia lingvo kaj ties seriozaj sociaj celoj, por ke la erara bildo de Esperanto, kiu ankoraŭ ekzistas en multaj medioj, ŝanĝiĝu. Oni devas produkti modernan inform-materialon kaj sisteme sendi ĝin al instruistoj, lingvistoj, ĵurnalistoj kaj tiuj politikistoj kiuj okupiĝas pri kulturo kaj internaciaj rilatoj, kaj kompreneble al la ĝenerala publiko. Ĝenerale oni celu plibonigi la informadon kaj klerigadon en kaj ekster la komunumo, per stimulado kaj kunordigado de esploroj, eldonaĵoj, klerigaj kaj trejnaj aranĝoj, kaj bone preparitaj prezentoj aŭ kunlaboraj agadoj en diversaj medioj.
Prioritataj taskoj:
- La Estraro de UEA pretigu liston de la plej bonaj informiloj nun ekzistantaj kaj tradukeblaj al la naciaj lingvoj kaj sendu ekzemplerojn de tiuj informiloj al ĉiuj landaj kaj fakaj organizaĵoj.
- La landaj kaj fakaj organizaĵoj prizorgu la tradukon kaj disvastigon de tiuj informiloj al siaj lokaj kaj aliaj grupoj.
- La komitatanoj zorgu ke tiu traduko kaj disvastigo okazu.
- UEA kaj la ceteraj organizaĵoj starigu aŭ/kaj aktivigu informan fakon.
- UEA kaj la landaj kaj fakaj organizaĵoj transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado (al la membroj de la homgrupoj supre menciitaj kaj al la ĝenerala publiko).
- La Estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por informi lingvistojn kaj ellaboru, interkonsente kun la taŭgaj instancoj, lingvopolitikon por Esperanto kaj pri esperantologiaj studoj.
La tria celo (influi la internacian vivon): La Esperantoorganizaĵoj de la ĝusta nivelo devas pristudi la eblojn influi la internacian vivon, interalie per internaciaj organizaĵoj, al kiuj oni, post esplorado de la konkretaj kondiĉoj, faru konkretajn proponojn pri kunlaboro.
Prioritataj taskoj:
- La Estraro de UEA konsultiĝu kun antaŭaj kaj nunaj okupiĝantoj pri rilatoj kun UN, Unesko, aliaj organizaĵoj de la UN-familio kaj internaciaj regionaj organizaĵoj (Eŭropa Unio, Organizaĵo pri Afrika Unuiĝo, Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj ktp).
- La Estraro de UEA instigu fakajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizaĵoj kiuj okupiĝas pri sama aŭ apuda temo.
- La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj kiuj tenas ligojn kun internaciaj organizaĵoj
- Surbaze de tiuj kaj aliaj zorgaj analizoj kaj preparoj, la Esperanto-organizaĵoj de la ĝusta nivelo kreu kaj flegu kontaktojn kun influaj ekstermovadaj simpatiantoj, starigu pozitivajn kaj konkretajn kunlaborajn rilatojn kun taŭgaj organizaĵoj, kaj helpe de tiuj kunlaborantoj pretigu kaj akceptigu konkretajn proponojn por ŝanĝi la lingvopolitikon de internaciaj organizaĵoj.
Aliaj rimarkoj
- Ĉi tiu laborplano estas nur kadra laborplano. Ĉiu instanco de la Esperanto-movado fiksos sian propran laborplanon rilate al sia agad-kampo. Estas esence jam nun komenci diskutadon por la detalado de la konkreta laborprogramo de ĉiu partoprenanta instanco.
- Ĉiu organizaĵo en la kazo de traduko al nacia lingvo rajtas traduki la sencon de la esprimo "Por nova internacia lingva ordo" uzante tiujn vortojn kiuj ŝajnos plej akcepteblaj en la nacia lingvo kaj en la nacia medio.
- UEA starigu konton kiu funkciu kiel transira konto por kolekti monon por la realigado de ĉi tiu plano. Ĝi ricevu donacojn de esperantistoj kaj eventuale de neesperantistoj, kaj ĝi transdonu monon al la normalaj kontoj de la administra sistemo laŭ la bezono. La mono, memkompreneble, necesas por la eldonado de informiloj kaj bazaj dokumentoj, por la okazigo de internaciaj seminarioj, por publikaj reklamoj en ĵurnaloj, por sendi volontulajn instruistojn al kelkaj landoj ktp. Por certigi ke la CO per la celata kampanjo ne estu konsiderinde pli ŝarĝata ol ĝis nun, parto de la kolektitaj rimedoj povos esti uzata por kapabla volontulo kiu administre subtenu la kampanjon rekte en la CO aŭ sub gvido de elektota oficisto de la CO aŭ de estrarano.
- Kiam temas pri la financoj de la asocio, daŭre validas la konsiloj de la Laborplano 1989-1992. Tiu laborplano esence instigis la respondeculojn pri financoj de la asocio sisteme serĉi monfontojn en kaj ekster la Esperanto-movado, kiel ekzemple grandaj privataj fondaĵoj aŭ mecenatoj, sed ankaŭ eblaj publikaj fontoj, kiel la urbo Roterdamo. En tiu sistema serĉado devas esti kunlaborigataj ankaŭ la landaj asocioj. La celo estas trovi eksteran monon. Tre verŝajne ĝi ne estas trovebla por Kampanjo 2000 kiel tia, sed ja por pluraj el ĝiaj eroj, kiel la klerigaj seminarioj kaj similaj.
- Ĉi tiu laborplano kaj la Manifesto de la Esperantomovado devas esti daŭre disponeblaj ĉe la CO de UEA kaj vaste dissendataj al Esperanto-organizaĵoj kaj individuaj esperantistoj en ĉia ebla maniero.
- La Estraro de UEA raportu ĉiun jaron al la Komitato pri la progreso de la kampanjo.
Fina noto
Ĉi tiu laborplano estas intence tre ĝenerala. Ĝi celas instigi ĉiunivelajn Esperanto-organizaĵojn partopreni laŭ siaj ebloj kaj kompetentoj. En la venontaj jaroj, ĝis la jaro 2000, ĉiu devos streĉi siajn fortojn por komune antaŭenporti la internacian lingvon al tiu pli firma pozicio en la mondo dum la venonta jarcento kiun Esperanto meritas.
Ĉi tiu plano rekonas ke la kunlaboro de ĉiu parto de la movado estas esenca. Ĝi estas ankaŭ ebla, ĉar ĉiu esperantisto estas simple petata pliintensigi siajn klopodojn jam faratajn. La tasko de la unuopuloj ne estas zorgi ke Unesko, UN ktp ekuzu Esperanton, sed plifortigi sian lokan agadon. Tio estas la plej bona maniero apogi la klopodojn kiujn aliaj faras ĉe tiuj instancoj.
Renato CORSETTI por la Komitato de UEA
LEE Chong-Yeong por la Estraro de UEA
64 ESPERANTO aprilo 1997 1091 (4)
|
 |