Unuaj informoj





Konstanta adreso

UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Kongresa Temo

Sub la kunordigo de Renato Corsetti (Colle Rasto, IT-00036 Palestrina, Italio), la temo "Mediteraneo - ponto inter kulturoj" ebligos pli bone kompreni la kulturon de la mondregiono kie la kongreso okazas - kaj ankaŭ esplori la rolon de nia specifa interkultura ponto, Esperanto. Unua kaj Dua Bultenoj La vaste dissendita Unua Bulteno estas nun preskaŭ elĉerpita, do se vi bezonas pli, bv. mendi plej baldaŭ. La Dua Bulteno aperos en decembro, kun i.a. detala oferto de loĝ-ebloj, ekskursoj, antaŭ- kaj postkongresoj. Ĝin ricevos ĉiuj aliĝintoj.

Glumarko, Afiŝo

La moderna glumarko de Bernard Legeay (simila al la supra) spertis jam tri represojn. Ĝi estas daŭre mendebla ĉe la Libroservo de UEA, same kiel la tre populara, grandformata (A1) kolora afiŝo de la UK (6,90 gld.).

Vizoj, invitiloj

Ĉar Francio proceduras tre strikte pri enirvizoj por loĝantoj de (precipe) triamondaj landoj, konsilindas kontakti frue ĝiajn konsulejojn por esplori kio estas bezonata por prezenti vizpeton. LKK kaj UEA sendos oficialajn invitleterojn nur al la jam aliĝintaj kongresanoj, kaj ne eblas fari deklarojn pri financa garantiado. Oni memoru ke kongresa kotizo ne estas repagebla, sen konsidero al la kialo de nepartopreno.

Loĝado, vojaĝo

En la turisma urbo Montpeliero la sezono pintas komence de aŭgusto. Tial nepre rekomendindas frue mendi hotelĉambron. UEA kaj LKK jam rezervis lokojn en ĉiuj prezkategorioj. Post la ricevo de la Dua Bulteno bv. rapide certigi viajn lokojn per mendo, ĉar temas pri limigita nombro. UEA plejparte sukcesis ricevi prezojn pli favorajn ol eblas ĉe aliaj liverantoj. Lokoj en unulitaj ĉambroj de studenta hejmo kostos nur 140 gld. por la tuta semajno!

Bv. frue mendi ankaŭ viajn vojaĝbiletojn! Organizantoj de grupvojaĝoj kontaktu la CO anticipe.

Pri ĉiuj petoj pri loĝado kaj ekskursoj bv. ne skribi al la Regiona Turisma Oficejo, sed prefere al la CO de UEA.

Antaŭkongresoj

En la kvartaga oficiala antaŭ kongreso en Parizo oni vizitos la plej famajn lokojn de tiu mirinda metropolo: la avenuon Champs Élysées, Ejfelturon, la muzeon Luvro, la katedralon Notre-Dame ktp. Prezoj: ekde 1200 gld. Alian antaŭkongreson gastigos dum ses tagoj la spirhaltiga alpa regiono de Francio, kies naturo ravas somere ne malpli ol vintre. Prezoj: ekde 1470 gld.

Postkongresoj

La oficiala postkongreso spuros, sudokcidente de Montpeliero, la abundajn postrestaĵojn de la karakteriza kaj admirinda kulturo kiun kreis la adeptoj de mezepoka religia doktrino hereza, la katarismo. Alia postkongreso donos bildon pri la vidindaj Langvedoko, Rusiljono kaj pri regionoj de meza Francio, ĝis Poitiers. Tria postkongreso vizitos la oriente najbaran regionon Provenco, kies same riĉaj naturo kaj historio meritas fundan esploron.

Infana Kongreseto

En la urbeto Sommière troviĝas ideala loko por gastigi ĉ. 60 infanojn paralele al la UK. Kotizo: 450 gld. ĝis la jarfino, 500 gld. ĝis aprilo, 550 gld. poste. Aliĝoj kaj informoj ĉe: Christopher Fettes, St. Columba's College, Whitechurch, Dublin 16, Irlando; .fl+353/1/493-66-55.

Aliĝoj

Ĝis la fino de oktobro aliĝis ĉ. 400 personoj el pli ol 40 landoj.

Kotizoj

Ĝis la jarfino:

ĝis 97 12 31 A-kategoriaj landoj B-kategoriaj landoj
ne kiel sube IM 225 gld 170 gld
ne-IM 280 gld 212 gld
komitatano, kunulo de, junulo, handikapito IM 112 gld 85 gld
ne-IM 170 gld 128 gld


Laŭ 1097 (11) novembro 1997 ESPERANTO 185