ILEIde Intstrutrejna seminario de ILEI somere de 1998 - NULIGITA!Antaŭ la Universala Kongreso ILEI okazigos en Francio dusemajnan pedagogian seminarion por trejni personojn kiuj deziras plispertiĝi pri la instruado de Esperanto. Ĝi okazos kadre de la programo de la Esperantista Kulturdomo Gresillon inter la 20-a kaj la 31-a de julio. Ĉefinstruistoj estos d-ro Duncan Charters kaj d-rino Katalin Smidéliusz. Estos eble aliĝi por la du semajnoj aŭ nur la dua. Pliaj informoj kaj aliĝiloj riceveblaj ĉe: Kultura Esperanto-Domo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio 32a ILEI-konferenco, 8a-14a aŭgusto 1998Mortpeliero - Francio, Temo: Lingvoinstruado, ponto al la mondo Tradicia ĉiujara aranĝo de la Ligo okazos tuj post la UK en Mortpeliero. Aliĝkotizo, kiu inkluzivas nur la programon (do ne la loĝadon kaj manĝadon) varias lau la lando (A kaj B sistemo) kaj dato de la aliĝo de la 20 ĝis 54 NLG. La loĝado kun la matenmanĝo estas aparte pagenda. En la du- kaj tri-litaj ĉambroj kun la necesejo kaj duŝejo 265 NLG. En unulitaj ĉambroj kun la komuna necesejo kaj duŝejo 225 NLG, dulitaj ĉambroj 215 NLG. Ĉiuj menciitaj prezoj estas po personaj. La tag- kaj vespermanĝoj estas mendeblaj aparte, sed ĝis la 31-a de majo 98. Atentu: la lokoj estas limigitaj. Informoj, aliĝoj: Bertil Andreasson, Södra Rörum pl 455, SE-242 94 Horby, Svedio. ILEI-gimnazio - NULIGITA!Post unujara paŭzo paralele kun la ILEI-Konferenco okazos la ILEI-Gimnazio. Al tiu tutsemajna kunrestado estas bonvenaj E-istaj junuloj en la aĝo de 13-16 j kun bona kono de la lingvo. Programo estas tre varia: oni havos studhorojn pri literaturo, historio, geografio, muziko... Krome, oni ekskursos, sportos. Informoj, aliĝoj: Bertil Andreasson, Södra Rörum pl 455, SE-242 94 Horby, Svedio Se vi havas informojn por diskonigo, (kun mencio de la celo) sendu al |