|
Kongresaj Tekstoj
- Koko
Jen la tiuĉijara nomo de la ĉiutaga kongresa gazeto de la 83a UK. Plena kun la plej novaj informoj rekte el Montpeliero.
Ĉu asocio, movado, komunumo, civito?
de Humphrey Tonkin. La 3-an de aŭgusto okazis la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo, kiun la unuan fojon en la lastaj jardekoj partoprenis reprezentantoj de praktike ĉiuj (aŭ preskaŭ ĉiuj) signifaj E-organizoj. Jen la enkondukan bazan prelegon de tiu histori-fara kunsido.
- Antaŭparolo IKU
de Amri WANDEL. Ankaŭ en tiu ĉi jaro okazas Internacia Kongresa Universitato kun deko da bonaj prelegoj. Tiuj aperas ne nur libroforme sed ankaŭ elektronike en tiu ĉi TTT-ejo.
- Interkultura komunikado
de Ilona KOUTNY (AIS-kurso). La afero pri la komunikado ne estas tiom facila, kiom oni eble tuj supozas tion. Jam beboj komencas komuniki. La diablo tamen embuskas en la detaloj kaj ĝuste tiuj ĉi detaloj diverĝas de etno al etno. Tiun fenomenon iom pli precize prilumas la aŭtorino.
- Shakespeare - interlingvisto
de Humphrey TONKIN. Nu, ĉiu - espereble - konas la Britan bonulon Ŝekspiro. Sed kiel li rilatu al interlingvisto? La aŭtoro klarigas tion al ni. Nome troviĝas amaso da lingvaj kaj lingvosociaj aludoj en Ŝekspiraj teatraĵoj kaj liaj karakteroj sursceneje diras multon, kio rilatas surprize rekte al niaj konkludoj pri la neceso de Esperanto por ĉesigi ĉiuspecan lingvan hegemonion.
- Mediteraneaj silaboj
de Marc VAN OOSTENDORP. Ke vortoj konsistas el silaboj, kaj tiuj el vokaloj kaj konsonantoj scias ja ĉiu. Pli precize kiuj rilatoj ekzistas inter vokaloj kaj konsonantoj - ĉu absolute, ĉu envorte - tio estas ne ĝenerale konata. La aŭtoro klarigas tion al ni kaj montras ĉe tio, kiuj komunaj trajtoj estas troveblaj en la interna konstruo de silaboj eĉ trans gamo de tre malsamaj lingvoj. Fakte la nocio silabo estas unu el la homaj bazaĵoj.
- Sociaj aspektoj en la epidemiologio de la aperantaj infektaj malsanoj
de Jose Antonio VERGARA. Kiu tro feliĉas kaj naive de tago al tago simple ĝojas pri sia vivo, nun por optimume malĝojiĝi legu tiun prelegon pri la modernepoka disvastiĝo de malmodernepokaj malsanoj. Nia tuta scienca ekkono pri la meĥanismoj de la malsanoj ne vere klarigas, kiam homo ne estas malsana. Aldone nia altteĥnologio liveras al ni tro mallarĝan vidon pri sanigiloj. Aliflanke la malsanigiloj kun niaj industriaj socioj kvazaŭ kunkreskis kaj kun-tutglobiĝis, minacante nin hodiaŭ kiel longe ne plu.
- Ĉu ni estas solaj?
de Amri WANDEL. Ni Esperantistoj evidente jes. Sed ĉu la tuta homaro? Kie estas la "verdaj hometoj"? Sur Marso? En nifo? Nu, tion ankaŭ la aŭtoro ne scias, sed li des pli certe scias, ke estas multege da planedoj en la universo - praktike ĉirkaŭ ĉiu angulo. De tiuj sendube multaj taŭgas por gastigi vivon.
Raportoj
Kampanjo 2000
- Kampanjo 2000
Por difini la celojn kaj manierojn de Kampanjo 2000, la Komitato taskis al grupo de aktivuloj verki bazan dokumenton, diskutotan en la Adelajda UK. Jen ĝisdata versio de tiu teksto, kiu jam konsideras proponojn de landaj asocioj kaj komitatanoj ĝin pristudintaj, sed ne estas definitiva. Ĉies komentoj estas bonvenaj.
- Ŝancoj kaj defioj por Esperanto
Kiaj ŝancoj, ebloj kaj perspektivo estas por Esperanto en la nuno, proksima estonto kaj en la 21-a jarcento. Argumentoj de d-ro LEE Chong-Yeong, la prezidanto de UEA.
- Same kiel sapo
Eugeny S. PEREVERTAJLO opinias, ke la lingvo Esperanto estas instrumento, rimedo. Same kiel sapo, biciklo, gasforno, kuracilo, elektro, komputilo, dinamito...
- Decidu vi, kion UEA faru
Oni vekiĝas iun belan printempan matenon kaj decidas, ke la fina venko povos nur veni per ...
- UEA-membrostatistiko
Jen la sufiĉe maltrankviliga statistiko pri la evoluo de la membronombro de UEA de 1987 ĝis 1997.
- Disponigi nian kulturon por ĉiuj
En Eventoj en titolpaĝa artikolo aperis alvoko arkivigi ĉiujn freŝe eldonitajn librojn kaj revuojn aŭ komputile aŭ Interrete. Tiu
artikolo el La Ondo de Esperanto ligiĝas al tiu temo - sed de la alia flanko: ni ekagu por redisponigi la ĝis nun aperintajn librojn!
Tio kaj jeno
UK-aj aspektoj
Andreo Pettyn de Pola Radio liveras al ni ampleksan pritrakton de la pasintaj UK-oj. Ĉerpante el sia propra sperto - ĉu gasta, ĉu preparada, ĉu agula, ĉu raportista, li prezentas kelkajn aspektojn de la UKoj, kiuj nepre estas priatentindaj. Samtempe li celas malfermi la diskuton pri tiuj aferoj. Notu, ke tiu serio de artikoletoj estas tre taŭga por republikigo en la loka E-gazetaro kaj Andreo kore invitas ĉiujn preni tiucele la tekstojn.
Mallonga raporto pri Pola Radio kaj UK-oj
Jen kelkaj vere belegaj anekdotoj el la trezorkestego da spertoj de Andreo Pettyn rolanta raportiste en diversaj UK-oj. Aldone estas iom da statistiko.
La besto de Vakareso
Jen recenzo de la libro aperinta en 1926 de Joseph d'Arbaud (1874-1950), kiun el la Okcitana tradukis Jean-Luc Tortel.
- Libroproduktado en Esperantujo
En Montpeliero, kiel ĉe ĉiuj UK-oj, vendiĝos sendube tre multe da libroj. Do kiom da libroj estas produktataj por ni ĉiun jaron? Ĉu tiu nombro kreskas? Ĉu malkreskas? Jen la plej novdataj informoj.
- Unu verkanta esperanto
Mia plej bona lingvo estas tiu, kiu pleje dependas de mi, tio estas, en kiu mi estas la plej libera, la malplej limigata per lingvaj mensobaroj, en kiu mi plej bone povas diri precize tion, kion mi estas pensanta, juĝanta, 're-prezentanta'. Sed ĝuste tion, ke mi estas pli libera en la esperanta, ol ekzemple en mia gepatra lingvo, oni ne volas kredi.
- Pensante pri mono
Ĉiu asocio devas pensi pri mono, des pli, ju pli granda ĝi estas. En Esperantujo UEA estas la plej granda kaj ĝiaj monpensoj do la plej grandciferaj. Do jen kelkaj tiutemaj pensoj de Osmo Buller.
- Demandoj al Vincent Charlot
La komunisma ĵurnalo "L'Humanité" aperigis tiun intervjueton mallonge antaŭ la kongreso. Temas pri la kutimaj demandoj - interalie, kiom da homoj parolas Esperanton. Nu, kiom estas? Ĉu 100? Ĉu 1.000? Ĉu 10.000? Ĉu 100.000? Ĉu eĉ 1.000.000? Legu, kion samideano Vincento opiniis pri tio.
- Cent jaroj - Esperanto
Mallonga historio de la evoluo de la E-movado en Francujo.
Pri Montpeliero
- Historio de Montpeliero
Mallonga historio de Montpeliero de la jaro 1000 ĝis hodiaŭ.
- La okcitana
La lingvo okcitana - ĝia historio kaj ĝia hodiaŭa situacio.
- La katarisma religio
Tute nova mondkoncepto aperis en suda Francujo - Okcitanujo - en la 12-a jarcento.
- La galla, ĉu malaperinta?
En la lernejoj kaj universitatoj de Eŭropo oni lernadas, tute prave, la modernajn lingvojn. Ankaŭ la klasikajn. Sed pri la galla lingvo la nescio estas konsterna, eĉ ĉe la kleruloj.
- Pri la regiono
Turismaj informoj pri la regiono Langvedok-Rusiljonio.
- La hodiaŭa vetero
Jen la hodiaŭa vetero en Francujo.
Kongresaj Informoj
Aliaj gravaj TTT-ejoj
- Franca TTT-ejo pri UK
Jen la oficiala TTT-ejo pri la "Congrès Mondial d'Espéranto en France". Pri tiu TTT-ejo laboras Dominika Couturier ĉeloke en la "Korumo". Interalie oni povos trovi tie multajn fotojn de la ĝenerala kongresa umado. Do, ek, ek, ek! Vizitu! Turnu ŝian nombrilon!
- (UEA)
La oficiala tamen malplena paĝo de UEA.
- SAT - Sennacia Asocio Tutmonda

Interesaj kaj informaj paĝoj pri la celoj de SAT.
- Adelajdo
Kiu ne estas kontentigita de unu virtuala uko, nu, por tiu jen eble dua - nome la antaŭulo en vintra Adelajdo. Ĝi havas la nedisputeblan avantaĝon jam antaŭ jaro esti okazinta kaj rezulte estas des pli kompleta. Cetere, kelkaj el la prelegtekstoj estas vere interesaj.
- Berlino
Kaj jen jam la unuaj informoj pri la venonta UK en Berlino. Do ne kontentiĝu nur per la vino de Montpeliero, ek al Berlino por trinki bieron!
- IJK en Kroatio
Kaj jen la TTT-ejo de la 54-a Internacia Junulara Kongreso, kiu en tiu jaro okazas en Kroatio.
- Pejno Simono
Ampleksa ligaro estas trovebla en la TTT-ejo de Pejno Simono. Li stokas tamen nur ligojn al vere pintaj TTT-ejoj, do vi ne malŝparos vian tempon. Cetere, ĉe li troviĝas ankaŭ kolorfoto de Zamenhofo kaj multe da aliaj interesaĵoj.
|
 |