Decidu vi, kion UEA farude UEA estas bela asocio. Ĝi estas la perfekta ekzemplo de neorganizita entuziasmo. Ĉiuj faras tion, kion ili volas fari, ĉar finfine ĉiuj pagas mem per sia tempo kaj per sia mono. En ĉi tiu senco, mi agnoskas tion, ĝi estas multe pli postmoderna postmodernaĵo ol io strukture kaj hierarĥie organizata kiel la praa roma armeo aŭ kelkaj nunaj multnaciaj kompanioj. Eble pro tio estas multe pli komforte vivi en ĝi. Oni vekiĝas iun belan printempan matenon kaj decidas, ke la fina venko povos nur veni per esperantigo de norvegaj fajrobrigadistoj aŭ de nepalaj skoltoj. Kaj oni tuj ekagas kaj lanĉas senrezultajn alvokojn, por ke ĉiuj helpu pri la novaj agadoj. Tamen, de tempo al tempo, estas ankaŭ bele senti sin parto de pli vasta agado. Tiucele, interalie, estis lanĉata la kampanjo 2000. Ĝi antaŭvidas esence tri agocelojn:
Ĉiu Esperanto-organizaĵo estas stariganta (se ĝi tion deziras) sian konkretan agad-planon. La detalan agad-planon de UEA vi rajtas ricevi per simpla poŝt-karto al la Centra Oficejo (Nieuwe Binnenweg, 176 NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando). Nun, tamen, venis la momento de la vero. Ĉiu agado postulas monon. Oni jam ricevis dekojn da miloj da guldenoj, sed oni entute bezonas eble 300.000 guldenojn. Se vi, individua membro aŭ eĉ nemembro, deziras kontribui per kiu ajn malgranda sumo, vi sendu tiun sumon al UEA kun la indiko "konto 2000". Samtempe vi rajtas decidi, por kio oni uzu la sumon, kiun vi sendas. Se vi notos "por celo 1-a", ĝi estos uzata por produkti materialojn en Esperanto por altigi la lingvan kaj organizan nivelon de la anoj de nia komunumo. Mi volas reemfazi tion, kion nia prezidanto, Lee Chong-Yeong, jam diris: por ni ne ekzistas distingo inter movado kaj komunumo, ambaŭ, kaj la komunumo kaj la movado, ekzistas kaj la movado estas ilo, per kiu la komunumo atingas siajn celojn. Se vi notos "por celo 2-a", via mono estos uzata nur por propagandi Esperanton al neesperantistoj per produktado kaj disvastigado de nacilingvaj informiloj kaj anoncoj. Se vi notos "por celo 3-a", via mono estos uzata esence por subteni la agadon de niaj homoj ĉe UN, Eŭropa Unio, Unesko, ktp. Krome, vi rajtas ankaŭ noti "por la ĝenerala kaso de kampanjo 2000". En tiu kazo via mono estos uzata laŭ la bezono en la unuopaj momentoj. Do, vi, kiuj entuziasme respondis je la alvoko subskribi la Manifeston de Prago, nun same entuziasme respondu per malgranda konkreta helpo al la "konto 2000" kaj krome ĝuu la senton por unu momento esti prezidanto de UEA kaj dikti al ĝi, kion ĝi prefere faru. Cetere, tio ne estas nur tute ŝerca, ĉar el viaj indikoj oni ricevos ideon pri tio, kiun el la tri celoj esperantistoj preferas, kaj sekve oni povos stiri la tutan agadon al la kampo, kiu rikoltas pli da preferoj. De Ret-Ventoj |