La salutmesaĝo de Boutros-Ghali





Mesaĝo de s-ro Boutros Boutros-Ghali
eksa Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj
Ĝenerala Sekretario de la Internacia Organizaĵo de Franclingvujo
okaze de la 83a Universala Kongreso de Esperanto



Sinjoro Prezidanto, gesinjoroj,

Estas por mi granda plezuro povi saluti vin okaze de la 83a kongreso de Universala Esperanto-Asocio.

Tio havas plurajn kialojn. La unua estas, ke la temo, pri kiu vi elektis okupiĝi dum la tuta semajno -

Mediteraneo, ponto inter kulturoj

estas por mi temo kara el pluraj vidpunktoj.

El persona vidpunkto, evidente, sed ankaŭ kiel respondeculo dum multaj jaroj de la egipta diplomataro. Ankaŭ mi havis plurfoje la okazon renkontiĝi kun mediteraneaj demandoj dum miaj kvin jaroj ĉe la pinto de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj.

Ankoraŭ nun, en miaj novaj funkcioj kiel Ĝenerala Sekretario de la Internacia Organizaĵo de Franclingvujo, la mediteranea areo estas denove en la fokuso de miaj okupiĝoj. Tio montras, kiom min koncernas la diskutoj, kiujn vi okazigos dum tiu grava aranĝo.

Cetere estas por mi grave omaĝi la lukton, kiun daŭrigas via Asocio jam dum 90 jaroj.

Lukto sub la emblemo de amikeco kaj solidareco inter la popoloj, sub la emblemo de respekto al kultura diverseco.

En momento, kiam tutmondiĝas la komerco, kiam konturiĝas la minaco de lingva monotoniĝo kaj malapero de kulturaj valoroj, ni ja devas mobilizi nin, por ke la monda komunumo, al kiu celas la leĝoj de la merkato, ne estigu tutmondan kulturon kun egaliĝo de la modeloj, la kondutmanieroj kaj la pensoj. Temas pri la demokratigo, je monda nivelo, de la rilatoj inter la popoloj!

Por fini mi volas diri al vi, ke en la vorto 'Esperanto' mem troviĝas komuna espero. Espero pri solidareco kaj toleremo, espero pri komprenemo kaj respekto al aliuloj. Troviĝas ankaŭ certeco - certeco pri la unueco de nia destino kaj pri la fakto, ke ni ĉiuj apartenas al unu sola homa komunumo.

Tiujn valorojn mi dividas kun vi.

Kaj tial mi deziras al via kongreso la plej bonan sukceson.



Boutros Boutros-Ghali