Bonvenon
Francujo estas internacie fame konata pro siaj variaj pejzaĝoj, sia longa historio, sia kulturo, kaj sia kuirarto. Dum viaj ekskursoj antaŭ, dum aŭ post la kongreso vi povos iom sperti la diversecon kaj kulturan riĉecon de la lando, sed unu vizito certe ne sufiĉas por malkovri ĉiujn aspektojn de tuta Francujo, eĉ ne de tuta Langvedok-Rusiljono. Montoj kaj maro, dezertecaj altaĵoj kaj fekundaj ebenaĵoj, sablaj strandoj kaj densaj arbaroj. Langvedok-Rusiljono prezentas kompletan paletron, kun Montpeliero en la centro. Vi ŝatos kongresi en la koro de histoririĉa urbo, kies moderna kongresejo situas apud agrabla ombra promenejo, tuj ĉe la rando de la malnovaj kvartaloj kun ties mallarĝaj stratoj kaj imponaj domegoj, ankaŭ tuj ĉe vigla komerca centro kun multnombraj butikoj vendantaj plej diversajn varojn. Plaĉos al vi sidi ĉe la apudaj terasoj kaj promeni en la friskaj stratetoj. Post nur kelkaj kilometroj vi estos ĉe la Mediteranea Maro, kie vi trovos larĝajn sablajn strandojn, pitoreskajn havenetojn, ostrobredejojn, aŭ ĉe la montoj, kie ravos vin ŝtonaj vilaĝoj, misteroplenaj kavernoj, kolorplenaj pejzaĝoj. Romiaj restaĵoj, mezepokaj preĝejoj, modernaj feriejoj, vastaj vitkampoj, ĉiu trovos turisman celon laŭ sia gusto. Ĉie bonvenigos vin la varma mediteranea suno, kaj la bunta kulturo. Venu gustumi la regionon! Montpeliero estas urbo, kie vi ĝuos kongresi. |