Mesaĝo de la federacia kanceliero de Aŭstrio









Estimataj gesinjoroj

Ne nur la legendo de la babilona lingvokonfuzo instruis al la homoj, ke la plej grava komunikilo Lingvo povas disigi, sed ankaŭ kunligi. Estas homara revo venki lingvobarierojn kaj esti komprenata kaj akceptata de ĉiuj.

Pro tio oni serĉis en ĉiuj tempoj lingvojn, kiuj estu lerneblaj kaj uzeblaj de ĉiuj. Bedaŭrinde tio restis ĝis hodiaŭ revo, kvankam ĝuste per la planlingvo Esperanto oni sukcesis evoluigi mondampleksan kaj vivantan lingvomodelon, kiu ja faris rimarkindajn progresojn.

Vi prenis por via kongreso la devizon "Mediteraneo: pontoj inter kulturoj". Esperanto estas infano de la mediteraneaj lingvoj; ĝi prenis multnombrajn vortradikojn el la latina kaj estas ankaŭ sone parenca kun la mediteraneaj lingvoj. Kvankam arte konstruita sur la desegnotabulo, Esperanto montras fortan vivovolon kiel parolata lingvo. Antaŭ ĉio la radiofonio fariĝis nemalhavebla ilo por la disvastigado de Esperanto.

Esperanto kontribuas al la alproksimiĝo de homoj kaj kulturoj. Pro tio mi opinias, ke ankaŭ ĉi tiu lingvo gajnos signifon en la procezo de la elformiĝo de universala socio.

Estu la konsultiĝoj de via kongreso kontribuo por tio.

Klima