Antaŭparolo


de Amri Wandel


Lingvo kaj scienco

Esperanto estas unika fenomeno en la soci-kulturo de lingvoj, kaj la Internacia Kongresa Universitato estas unika institucio ene de la fenomeno Esperanto. Ĝi rekte ligiĝas al la rolo de Esperanto en la scienco kaj en universitata instruado. La nuntempa scienca kaj akademia mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon kaj por internaciaj kaj ofte ankaŭ naciaj aranĝoj. Tio tamen ofte malhelpas la progreson de la scienco, kiu bezonas la liberan interŝanĝon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo. Sciencistoj el ne angla-parolantaj landoj ofte spertas la lingvajn barojn, kiam ili provas raporti pri sia esploro en internaciaj forumoj. Kontraŭe, universitata instruado kutime okazas en la nacia lingvo, kaj ekzistas do lingva breĉo inter la instrua kaj labora-konferenca nivelo. Tiujn malavantaĝojn povas solvi Esperanto kiel internacia komunika lingvo, kaj la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estas unu el la plej famaj institucioj en la Esperanto komunumo, kiuj okupiĝas pri universitat-nivela instruado. Ĉiujare ĝi ofertas al centoj da aŭskultantoj kadre de la Universala Kongreso ĉirkaŭ ok ĝis dek prelegojn de spertuloj, pri tre diversaj temoj, variantaj de astronomio ĝis ekonomio, de komputiko ĝis literaturo.

Pri la libroforma eldono

En antaŭaj jaroj IKU-prelegantoj estis petataj provizi la tekston de sia prelego post la kongreso, sed tio ne ĉiam okazis, kaj kompreneble la teksto estas plej utila ĝuste antaŭ kaj dum la prelego. Kontraŭe, en multaj internaciaj sciencaj konferencoj kaj ankaŭ en ordinaraj universitataj kursoj, la tekstoj de la prelegoj estas haveblaj dum la konferenco, antaŭ la prelegoj, en formo de broŝuro aŭ libro enhavanta ĉiujn prelegojn kune.

En la pasintjara UK en Adelajdo UEA unuafoje provis sekvi tiun modelon, kaj la tekstoj de la IKU-prelegoj aperis en broŝuro, kiu estis akirebla antaŭ la prelegoj kaj en la libroservo, haveblaj al ĉiuj kongresanoj (ne nur al la partoprenantoj de la IKU). Tiu metodo ebligas al la aŭskultantoj utiligi la tekstojn por prepariĝi kaj pli bone sekvi la prelegojn, kaj la kongresanoj, kiuj ne deziras viziti ĉiujn prelegojn, tamen povas konatiĝi kun la enhavo.

Pro la malfrua decido kaj anoncado de la IKU-prelegoj ĉi jare la prelegantoj havis malmultan tempon por pretigi la tekston kaj transsendi ĝin – kelkaj sukcesis tion fari nur letere aŭ eĉ fakse, sekve la aspekto de la tuto ne estas tute kohera. Tamen mi preferis inkluzivi ankaŭ la prelegojn, kies aŭtoroj ne povis liveri sian tekston elektronike.

En la venontaj paĝoj vi trovos la tekstojn de la prelegoj. Tri el la prelegoj en la enhav-tabelo estas indikitaj kiel AIS-kursoj. Tio signifas, ke la koncernan IKU-prelegon sekvos pliaj du aŭ tri prelegoj, kiuj kune konsistigas kompletan kurson kadre de la AIS-IKU-komuna sesio. Montpeliero estas jam la tria AIS-IKU-sesio, post tiuj en Tampereo kaj Prago.

Dankoj kaj esperoj

Mi ŝatus danki al profesoro Hans Michael Maizen, UEA komisiito por la IKU, kiu faris multan laboron por la kolektado de la prelego-proponoj kaj ilian gradigon. Apartan dankon meritas Luis Ensuque, sekretario de la LKK, kiu prizorgis la multobligadon de la IKU-libro en Montpeliero.

Fine, mi ŝuldas multajn dankojn al la geprelegantoj, kiuj verkis altkvalitajn tekstojn de siaj prelegoj en mallonga tempo. Omaĝe mi ŝatus citi leteron de unu el ili, kiu certe reprezentas la pensojn de pluraj aliaj: "Pro mia longa foresto de la UK-oj mi ne konsciis, ke malfeliĉulo, kiu sin proponas por fari IKU-prelegon, estas punata per la devigo ne nur pretigi ĝin pres-preta ses semajnojn antaŭe, sed ankaŭ per la pretigo de resumo anglalingva aŭ franclingva".

Nu, mi devis konfesi, ke ne kulpis lia longa foresto de UK-oj, sed mia iniciato eldoni la IKU-prelegojn antaŭ la UK, kaj la celo de la resumo alilingva estis povi uzi tiun gravan dokumenton en kontaktoj kun UNESKO, Internacia Asocio de Universitatoj kaj aliaj internaciaj instancoj, kiel demonstrilo de scienca agado per Esperanto. Mi kredas, ke anticipa preparo de la teksto estas utila ne nur por la kongresanoj sed ankaŭ por la prelegantoj (la devigo skribi la tekston antaŭ la prelego ordigas la pensojn kaj ofte plibonigas la prelegon), kaj plej grave: oni havas libroforman dokumenton, kiu bele prezentas la investitan laboron, anstataŭ disaj folioj sur breto en la Centra Oficejo...

Mi esperas, ke post du "eksperimentaj" eldonoj de la IKU-prelegoj la valoro de la IKU-libro estos rekonata kaj estonte UEA surprenos la taskon regule aperigi la tekstojn de la IKU-prelegoj libroforme, kio garantios la aperon kaj la konserviĝon de la tekstoj, provizos dokumentadon de la IKU, kaj kreos serion de altnivelaj sciencaj dokumentoj en Esperanto.

Mi deziras al vi ĉiuj interesajn kaj klerigajn prelegojn!

Amri WANDEL

Estrarano pri faka kaj scienca agado.