Alvokoj kaj sciigoj
UK ĉiutage el VarsovioLa Esperanto-Redakcio de Pola Radio ankaŭ ĉi-jare regule informos la aŭskultantojn pri la eventoj de la UK. Eŭropanoj povas ĝui la 10-, 15- kaj 20-minutajn sonraportojn en la kutimaj frekvencoj. Ne nur la alikontinentanoj, sed ĉiuj povas ĝui la 4-minutajn interretajn elsendojn per Real-Audio, ene de kiu estas dediĉitaj ĉiutage 2 minutoj por la okazintaĵoj de Montpeliero. La kongresa raportisto ĉi jare estas Barbara Pietrzak. Programo de ILEINi bonvenigas vin al la programeroj dum la ĉi-jara UK:
Marija Belosevic Faka Agado dum la UKLa ĉi-suba informo espereble interesos ankaŭ tiujn, kiuj ne enfokusiĝas pri Faka Agado. La UK ja estas manifestacio de la tuta E-movado, kaj kiel tia, la plej grava podio por eksponi la fakajn asociojn al la ĝenerala membraro. Faka kaj scienca agado en la UK en Montpeliero:
Karaj geamikoj, Baldaŭ ni renkontiĝos en la UK en Montpeliero. Por certigi plej efikan utiligon de tiu okazo mi ŝatus emfazi la aktivaĵojn rilatajn al Faka Agado (pliaj punktoj troviĝas en mia cirkulero de decembro 1997). La dumkongresaj fakaj servoj de UEA - la Faka Forumo kaj la Faka Giĉeto - funkcios ankaŭ en Montpeliero. Por ke vi povu plene utiligi tiujn servojn, necesas iom da preparado. Se vi intencas uzi la Fakan Giĉeton, (kiu estas senpaga por Asocioj aliĝintaj aŭ kunlaborantaj kun UEA), vi prefere kunportu al la UK materialon kaj afiŝojn pri via FA. Kiel pasintfoje, la Giĉeto estos je dispono de la FAj dum la tuta kongresa semajno, laŭ tempodivido interkonsentota de la uzantoj. Tamen, la tempo al ĉiu FA estos limigita depende de la bezonoj de ĉiuj uzantoj. Tial estas grave, ke jam komence de la UK via reprezentanto indiku la preferatan tempo-blokon aŭ -blokojn de via asocio en la plan-tabelo provizota ĉe la Faka Giĉeto sabate kaj dimanĉe. Oni antaŭvidas entute 6-8 horojn por ĉiu FA, divideblajn en 1-3 tempoblokojn. Se aperos problemoj surloke, mi aŭ la KKS estos je dispono por ilin solvi. La Faka Forumo, okazinta en Adelaido kaj en Prago, okazos ankaŭ en Montpeliero, kaj provizos al vi podion por prezenti vian agadon kaj ideojn. Ĝi ankaŭ estas la taŭga loko por sugestoj pri plibonigo de la servoj de UEA al la FAj. Por la Faka Forumo estas rezervata granda salono kaj sufiĉe da tempo, por ebligi al ĉiuj FAj, kiuj tion deziras, prezenti sin, kaj aldone havi tempon por diskuti la servojn de UEA, proponi kaj diskuti novajn servojn, kaj plani rilatojn kaj kunlaboron kun aliaj FAj. Ĉi-jare estos speciala okazo, kie eblos diskuti pli ĝeneralajn aspektojn eventuale rilate ankaŭ al via agado, nome la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo (3 aŭgusto 1998), al kiu pluraj el vi jam aliĝis. Pri ĝi vi jam ricevis apartan cirkuleron. Amike salutas, Amri Wandel Bicikla karavanoLa asocio Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) organizas turisman biciklan karavanon de la eŭropa parlamento en Strasburgo, al la universala kongreso en Montpeliero.
Ĉu interesate? Do bonvolu kontakti: Cyrille PINARDON IKEF-aranĝoj1. Ĝenerala Kunveno Nia ĉi-jara Ĝenerala Kunveno okazos dum la 83a UK en Montpeliero je merkredo 5 aŭgusto 1998, horo 13.00-14.30 h., en salono Hodler. Ĉiuj membroj kaj interesitoj estas invitataj partopreni. Jen la tagordo:
Koncerne tagorderon 1-3 ni atentigas pri la skribitaj raportoj en La Merkato n-ro 60. Koncerne tagorderon 4: La oficperiodo de estraranoj Braun (Prezidanto), König kaj d-ro Picasso finiĝos. Braun denove kandidatiĝas, Konig kaj Picasso ne. Necesas la elekto de anstataŭantoj por König kaj Picasso. Ĝis fine de majo anoncis sin nur unu kandidato, nome d-ro Rainer Kurz, Stuttgart, Germanio. Eble dum la Ĝenerala Kunveno pliaj kandidatoj prezentiĝos. 2. Vizito al la Komerca Ĉambro de Montpeliero Tia vizito por IKEF-membroj kaj interesitoj okazos ĵaŭdon, la 6-an de aŭgusto 1998 je 15-a horo (sidejo: Hotel St. Come, Grand'rue Jean Moulin). En la Komerca Ĉambro ni ekscios multon pri la ekonomia situacio de la regiono de Montpeliero kaj entute pri suda Francio. Krome per tiu vizito ni volas demonstri al la Komerca Ĉambro la bonan funkciadon de nia lingvo ankaŭ en komercaj aferoj. Roland ROTSAERT Perspektivoj per EsperantoProgramo de la simpozio pri lingvo-politiko kaj interkultura edukado, okazonta enkadre de la UK, en Montpeliero.
Informas: ILEI, UEA Tradukantoj bezonatajDum la UK okazos oficiala renkonto kun la lokaj gejaj grupoj, lundon la 3an de aŭgusto, je la 20a horo, ĉe la Montpeliera geja centro: "Centre gai et lesbien" (CGL) Tiuokaze tradukantoj de la franca al esperanto estos bezonataj. Volontuloj anoncu sin ĉe CGL. Gejoj gajosAmikaj kunvenoj por LSG-anoj okazos ĉiuvespere ekde la 19a horo ĉe: "Martin's Bar" Tiu geja trinkejo povas laŭbezone disponigi lokon por aparta kunveno, eĉ ĝeneralasembleo, se necesas. Pliaj informoj ĉe Johano en Strasbourg (F). Seminario pri rilatado kun amaskomunikilojĜenerala informado pri Esperanto estas unuavice tasko de la landaj asocioj. UEA klopodas laŭeble apogi ilin, por ke ili povu plenumi tiun gravan taskon kiel eble plej bone. Por tiu celo la laborplano de UEA pri Kampanjo 2000 inkluzivis okazigon de seminario pri rilatoj kun amaskomunikiloj kadre de la UK en Montpeliero. Ĝi okazos ĵaŭdon, la 6-an de aŭgusto, de la 14-a ĝis la 18-a horo en la kongresejo. La ĉefprelegantoj estos la konataj ĵurnalistoj Stefan Maul, fondinto de MONATO kaj prezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kaj Andrzej Pettyn, estro de la Esperanto-redakcio de Pola Radio. La seminario celas unuavice personojn, kiuj en sia asocio respondecas pri ekstera informado, sed ĝi estos malferma ankaŭ por ĉiu alia, kiu serioze okupiĝas pri informado ekz. sur loka nivelo. La ĉefa celo estos montri, kiel Esperanto-asocioj povas altiri la atenton de ĵurnalistoj, kaj diskuti, kion ni volas diri al la amaskomunikiloj. Prelegantoj serĉatajDum la sekvonta UK en Montpeliero okazos la unuan fojon serio de prelegoj de junaj sciencistoj. Temas pri mallongaj prelegoj (15 minutoj + 5 minutoj por diskutoj), en kiuj la prelegantoj prezentas sian laboron al interesata, sed ne nepre samfaka, aŭskultantaro. Se iu volas ankoraŭ oferti prelegon en tiu serio, bonvolu kontakti min tuj. Ĉiaj sciencaj temoj estas akceptataj, do ne timu esti "strangulo" AIS ĉe Internacia Kongresa UniversitatoAnkaŭ dum la UK en Montpeliero (FR), AIS okazigas Internacian Studadsesion lige kun la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de UEA. "AIS-IKU" konsistos el tri kursoj po ok-lecionaj. La unuaj lecionoj de du kursoj estos samtempe prelegoj de IKU. Prelegos kaj kursestros:
La precizaj temoj estos anoncitaj surloke. Aliĝo kaj partopreno en la kursoj estas senkosta por ĉiuj kongresanoj. La kursoj havas nivelon taŭgan por homoj kun gimnazia eduko. AIS kun ĝojo konstatas, ke la AIS-IKU-aranĝoj, kunlabore kun UEA, jam fariĝis tradicia ero de la UK-programoj. AIS-IKU estos ĉi-jare la tria el almenaŭ kvar AIS-konferencoj; post Moskvo en marto kaj Bydgoszcz (PL) en aprilo/majo. En aŭgusto / septembro okazos "SUS 19" en Rimini (IT) kaj San-Marino (SM). La planoj pri jarfina konferenco ankoraŭ ne definitiviĝis. Dum SUS 19 okazos riĉa kadra programo, kiu enhavos literaturan vesperon kun kontribuoj el la verkaroj de la italaj aŭtoroj Leopardi kaj Casanova. La tradicia "Akademia Forumo" verŝajne daŭrigos la diskuton pri temoj de la Eŭropa integriĝo, komencitaj dum la Moskva AIS-forumo, al kiu kontribuis ankaŭ la Sovetia eks-prezidento Miĥajl Gorbaĉov, profesoro de la Teknika Sektoro de AIS.
Strategia forumo de la E-komunumo kunsidosJam kelkdeko da fakaj asocioj, kulturaj centroj kaj aliaj organizaĵoj, kiuj laboras por aŭ per Esperanto, akceptis la inviton de la prezidanto de UEA al la unua kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo. La ĉefa celo de la Forumo estas serĉi vojojn por plej vasta kaj plej efika kunlaboro en spirito de reciproka kompreno inter ĉiuj asocioj kaj instancoj, kiuj iel okupiĝas pri Esperanto. La unua kunsido okazos lunde, la 3-an de aŭgusto, de la 15-a ĝis la 18-a horo, en la kongresejo de la 83-a UK en Montpeliero. Post la bonvenigaj vortoj de la invitinto, prof. LEE Chong-Yeong, tri bazaj prelegoj enkondukos la diskutojn. Prof. Humphrey TONKIN, multjara prezidinto de UEA, klopodos en sia prelego trovi respondon al la demando: "Ĉu asocio, movado, komunumo, civito?", dum la prezidanto de SAT, Yves PEYRAUT, prelegos pri "Esperanto kaj la necesaj taskoj de sociala solidareco". La konata aktivulo kaj eseisto Aleksander KORJHENKOV traktos la temon "Esperanto kaj socio". Ankaŭ asocioj kaj organizoj, kiuj ankoraŭ ne konfirmis la partoprenon de sia reprezentanto aŭ eventuale ne ricevis la inviton, estas bonvenaj. La partopreno en la Strategia Forumo ne antaŭkondiĉas akcepton de iu ajn dokumento, sed nur malfermitecon al novaj ideoj kaj pretecon diskuti kaj eventuale kunlabori kun aliaj sur ia komuna bazo, kiun la Forumo eble povos difini. Pli da informoj pri la Forumo oni povas peti de la Centra Oficejo de UEA, kiu teknike asistas la preparojn. Ĝi akceptas ankaŭ aliĝojn al la Forumo.
Futbalistoj serĉatajNi serioze serĉas homojn, kiuj intencas veturi al UK en Montpeliero kaj scipovas aŭ tutsimple kutimas regule ludi futbalon. Tiel ni organizas renkontiĝon kontraŭ teamo de okcitanistoj. Tio estos reklamo por Esperanto, ĉar ankaŭ en tiu momento estos Monda Ĉampionado en Francio. Se vi volontulos, kontaktu min! Ĝis! JoMo Beletraj babilrondojEn Montpeliero la ibera rondo de verkemuloj renkontiĝos ekster la oficiala UK-programo en t.n. beletraj babilrondoj. Bonvenas ĉiu interesiĝanto pri literaturo. Informojn oni trovos supozeble sur tabuloj aŭ en la kongresa kuriero. Miguel Gutierrez Buso inter IJK kaj UKLa du ĉefaj someraj kongresaj urboj - tiuj de IJK (Rijeka) kaj de UK (Montpeliero) estos kunligota per aŭtobuso. La zagreba firmao Generalturist aŭspicias la busan vojaĝon de IJK-kongresanoj al la francia kongreso, tiel ke ili povu vojaĝi per malaltaj elspezoj (tien-reen: 220 DEM, unudirekte: 110 DEM). Ĝis nun aliĝis al la aŭtobusa karavano krom la kroataj kaj la italaj kongresanoj ankaŭ partoprenantoj el Hispanio, Israelo kaj Germanio. S. Ŝtimec Ĉu antaŭkongresi en Valencio?Jen informoj pri la "1-a Apud-mara Kultura Esperanto-Semajno", kiu okazos en Valencia (Hispanio) inter la 25-a kaj la 30-a de julio, tuj antaŭ la UK en Montpeliero, por tiuj esperantistoj, kiuj deziras somerumi apud la Mediteranea Maro, malmultekoste, kaj en Esperantista etoso. Ene de la Semajno okazos interalie
Tuj post la fino de la "Semajno" tiuj, kiuj tion deziros, inter ili multaj valencianoj, translokiĝos al Montpeliero, atingebla de Valencio en nur 8 vagonaraj horoj, por ĉeesti la UK-on. Tiuj, kiuj deziros pli longe resti en Valencio por somera ripozo, povas tion fari en la samaj loĝejoj kaj kondiĉoj, kiujn ofertas la Organiza Komitato. Mi petas al vi, ke laŭ la eblaĵoj vi diskonigu tiun informon. Elkore salutas: Augusto Casquero Infanprizorgo dum UKDum la Universala Kongreso en Montpeliero okazos infanprizorgo en ĉambro de la kongresejo. Tiu nova servo akceptos bebojn kaj infanojn ĝis 8-jaraĝajn. Estos aktivaĵoj laŭ la aĝoj (pentrado, desegnado, perlumado, modla pasto, konstruaĵoj, sporto, rondodancoj, ktp...). Estos ripozmomento por la beboj ĝis 4-jaruloj posttagmeze. La ejo estos malfermata de la 9h00 ĝis 19h30 (fermata inter 12h15 kaj 13h45). Notu, ke ĉiuj gepatroj de gardata infano deĵoru almenaŭ unu tagduonon subtene al tiu servo. Krome, la kunordigantino serĉas helpantojn, kiuj povos kontribui tagduonon en la semajno. Se vi mem interesiĝas, volas proponi ideojn por aktivadoj, doni iom de via tempo surloke, ktp, ne hezitu kontakti la kunordigantinon: Catherine Giangrossi Propagandu pri la simpozio en MontpelieroKaraj geamikoj, sekvas informilo pri Simpozio okazonta en Montpeliero dum la ĉi-jara UK. Ni proponas al vi repreni la specimenan tekston atingeblan per unu el la subaj butonoj kaj sendi ĝin per ret-mesaĝo al ĉiuj lingvistoj, lingvoinstruistoj kaj edukistoj en via lando, kies ret-adreson vi havas aŭ povas akiri. La celo de ĉi tiu sendado ne estas konvinki ilin veni al Montpeliero sed simple informi ilin, ke esperantistoj ekzistas (pri kio multaj dubas) kaj aranĝas profesi-nivelajn aranĝojn eĉ kun la subteno de Unesko. Tiu informado okazas pere de profesia alvoko al kunveno. Esence, do, temas pri agado en la kadro de la 2-a celo de la Kampanjo 2000: Levi la prestiĝon de Esperanto. La plejmulto el la ricevantoj eĉ ne reagos, sed ili notos en sia menso, ke Esperanto ankoraŭ vivas kaj aktivas. BONVOLU SENDI LA TEKSTON EN PRECIZE LA SAMA FORMO, KIUN VI RICEVAS, TIO ESTAS EN LA ANGLA, EN LA FRANCA KAJ EN ESPERANTO. BONVOLU NE ALDONI ION AJN. CERTE NE ALDONU INFORMOJN PRI VIA LOKA KLUBO AŬ INVITON AL INFORM-VESPERO AŬ ION AJN ALIAN. ESTUS BONE EĈ NE ALDONI VIAN RETPOŜTAN SUBSKRIBON (MULTAJ EL NI HAVAS FANTAZIAJN SUBSKRIBOJN KUN FANTAZIAJ SLOGANOJ PRI ESPERANTO). VI NUR RAJTAS ALDONI, SE VI TROVAS TION NECESA, TRADUKON AL VIA NACIA LINGVO. Dankon pro la kunlaboro kaj tre amikajn salutojn Renato Corsetti Internacia Ligo de Esperantista Instruistoj - ILEI Renato Corsetti 5-a ILEI-Gimnazio - NULIGITA!Instruistoj, geknaboj 13-17-jaraj, atenton! - Tuj post la 83-a UK, de la 8a ĝis la 14a de aŭgusto 1998, paralele kun la 32-a ILEI-Konferenco en la ĉi-jara kongresurbo, Montpeliero, en la franca riviero okazos la 5-a ILEI-Gimnazio. ILEI atendas geknabojn en la aĝo de 13-17 jaroj el la tuta mondo por kune pasigi unu semajnon en harmonia, vera internacia etoso. Partoprenantoj havos krom tradiciajn (literaturo, geografio, muziko) nekutimajn lecionojn (ekologio, folkloro, komputiko kaj moderna vivmaniero). La instruistaron konsistigos spertohava internacia kolektivo. Partoprenkotizo: 29 aŭ 24 NLG (iamaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo, ĉiuj landoj de Azio /krom Israelo, Japanio, Korea Respubliko/, Afriko kaj Latinameriko). Gimnazianoj ricevas 20%-an rabaton el loĝ- kaj manĝokostoj! Posttagmeze okazos ekskursoj, kulturprogramoj, sportludoj kaj estos tuttaga aŭtobusa ekskurso kun la konferencanoj. Aliĝu kiel eble baldaŭ ĉe la kasisto de ILEI: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl 455, SE-242 94 Horby, Svedio. Ne preterlasu unikan okazon por lerni, ripozi kaj amuziĝi en amika rondo. Akiru por vi neforgeseblajn travivaĵojn! (Aliĝante informu ankaŭ la gvidanton. Lia adreso: Geza Kurucz, Hitel u.10.fszt.16, H-6000 Kecskemet, Hungario) Amike invitas vin: Geza KURUCZ, gvidanto de ILEI-Gimnazio redaktoro de Juna Amiko "Festo"La kutima granda renkontiĝo, nomata "FESTO" plu okazos kaj ĉijare estos plene integrita en la UK. Junaj aliĝintoj al la UK povos profiti servojn speciale por ili. JEFO preparas gejunulojn programerojn, kiuj estos parto de la ĝenerala programo de UK. Servoj de la Junulara Programo estas:
NOTU, KE ONI DEVAS PRUVI SIAN KONGRESANECON SURLOKE. Antaŭvideblas, se estos sufiĉe da personoj, busoj inter IJK kaj FESTO, kaj inter FESTO kaj KEF. Por aliĝi kaj informiĝi kontaktu: Pascal Lecaille - B.P. 3019 - FR-69394 Lyon cedex 03 Junece sed scienceKadre de la junulara programo de la UK 1998 en Montpeliero, Francio estas planita serio de sciencaj prelegoj de junaj sciencistoj. Por tiu programero mi nun serĉas prelegontojn. La prelegoj estu dudekminutaj kaj temu pri la esplorlaboroj de la prelegontoj, do NE temas pri enkondukaj kursoj aŭ vasttemaj prelegoj, kontraste al la tradicia Internacia Kongresa Universitato (kiu okazos sendepende). Aliflanke, la prelegoj estu kompreneblaj por interesataj nefakuloj, do ne tro fakaj kaj detalaj. Estus bone havi ankaŭ skriban version por publikigo en la reto, kaj eble surpapere - ja ege mankas sciencaj tekstoj en Esperanto. Do se vi laboras pri iu ajn scienco kaj kapablas bone klarigi vian laboron, skribu al mi. |