Angla komplete venkas en EU


de Stefan MAUL


Franca lingvo forpuŝita de unua rango! - Laŭ nova studaĵo, kiu konatiĝis meze de januaro 1998, en instancoj kaj servoj de Eŭropa Unio (EU) nun klare unuan rangon de uzataj lingvoj tenas la angla, kiu forpuŝis de tiu loko la francan. La germana, plej granda lingvo ene de EU, draste falis sur la skalo, aliaj eŭropaj lingvoj ludas preskaŭ nulan rolon.

Oni analizis proksimume unu miliardon da dokumentaj paĝoj, kiujn tradukis la lingvoservo de EU-komisiono dum la pasintaj du jaroj. La rezulto estas: 42 elcentoj de tekstoj tradukitaj en aliajn lingvoj de EU (en kiu ja laŭkontrakte ĉiuj havas egalan rajton) venis el anglaj originaloj, 40 elcentoj el francaj originaloj, nur 6 elcentoj el la germana kaj nur 3 el hispana aŭ itala. Tio do signifas, ke plimulto de dokumentoj estas verkita originale en la angla lingvo.

 

Dum multaj jardekoj, post la fondo de l' unua eŭropa komunumo, tiu pri karbo kaj ŝtalo en 1951, kaj en posta Eŭropa Ekonomia Komunumo (fondita en 1957) la franca lingvo tenis tute klare la unuan rangon en ĉiuj komunaj instancoj kaj servoj. Eĉ post aliĝo de Britio en 1972 la franca restis la plej grava lingvo. Sed tio nun evidente pasis. EU-korespondantoj, kiuj raportis pri la menciita nova analizo, atentigas krome ke jam delonge ankaŭ en interparoloj de ministroj, oficistoj kaj parlamentanoj de EU oni uzas preskaŭ nur la anglan, kiun scias ĉiuj; la germanan, ekzemple, regas preskaŭ neniu brito, franco kaj sudeŭropano.

Laŭ la raportoj, konkretiĝas ankaŭ onidiroj, ke la franca registaro - pro la evidenta venko de la angla - volas ŝanĝi sian lingvopolitikon kaj enkonduki en mezlernejoj kiel unuan fremdan lingvon por ĉiuj la anglan. Nun lernantoj povas elekti ekzemple ankaŭ la germanan kiel unuan fremdlingvon, sed tion faras nur ĉ. 10 elcentoj. La germana lingvo en Francio anstataŭis la iamajn elitismajn lingvojn, la antikvajn latinan kaj grekan. Laŭ analizoj, la germanan elektas la plej bonaj francaj lernantoj. Inverse, ankaŭ en Germanio (eĉ en regionoj najbaraj de Francio) nur ega malplimulto da lernantoj elektas la francan kiel unuan fremdan lingvon, ĉiuj aliaj la anglan.

Kelkajn semajnojn antaŭe, opinisonda instituto Gallup enketis en 8 EU-ŝtatoj pri enkonduko de ununura oficiala lingvo de EU. La rezulto estis, ke 47 elcentoj kontraŭis la ideon, 48 estis por. Demandite, kiun lingvon oni preferus, se oni devus elekti oficialan lingvon, en unua, dua aŭ tria rango 86 elcentoj indikis la anglan, 65 elcentoj la francan, 47 la germanan, 30 elcentoj la hispanan kaj 21 elcentoj la italan.

 

En 4 landoj plimulto pledis por ununura oficiala lingvo: Italio (70 %), Belgio (54 %), Hispanio (53 %) kaj Nederlando (51 %). En la aliaj 4 landoj oni plimulte kontraŭas tian solvon: Francio (51 % kontraŭ), Germanio (52), Luksemburgo (54) kaj - oni miru! - plej forte Britio (65 %). 64 elcentoj de ĉiuj enketitoj diris, ke enkondukon de ununura oficiala lingvo oni devus decidi per referendumo.


laŭ retventoj