Ĵuse pluraj eventoj markis avancon de Unikodo. Ni parolos pri tiuj, kiuj koncernas Eŭropajn normojn kaj la Tut-Teran Teksaĵon.
Du Eŭropaj normojRealigo de la plena Unikoda normo, entenanta pli ol 30 mil signojn, rimedojn por la dedekstra skribo ktp prezentas seriozajn teĥnikajn problemojn. Tamen iom post iom oni komencas solvi ilin. Por bezonoj de la Eŭropa Komunumo la normo ENV 1973:1995 difinas du grandajn subsignarojn de Unikodo, kiuj sufiĉas por la skribsistemoj de ĉiuj Eŭropaj lingvoj, kaj interalie entenas ĉiujn literojn de Esperanto:
La Tut-Tera Teksaĵo internaciiĝasAnkaŭ la programaj varoj komercaj ĉiam pli multe atentas Unikodon. Majkrosofto ellaboris firmaan normon WGL4 (de la angla "Windows Glyph List 4"). Temas pri signaro entenanta 652 signojn sufiĉajn por la skriboj de la Eŭropaj lingvoj, inklude la slavajn, la grekan kaj la turkan. WGL4 estas bazita sur la kapablo de Windows-95 kaj Windows-NT adresi (almenaŭ el kelkaj aplikaĵoj) signojn per ilia Unikoda dubajta kodono (numero en koda tabelo). Vd la informojn ĉe la Majkrosofta servilo www.microsoft.com/truetype/unicode/cscp.htm. |
Nun tia aplikaĵo ekzistas. La ĵusa eldono de Netscape [neckejp], la versio 4.0b3, disponigas al la posedantoj de Tut-Eŭropa (Pan-European) vario de Vindozo pretan rimedon por foliumi tre internaciajn dokumentojn en TTT, kiuj povas kombini en unu sama paĝo tekstojn en la lingvoj franca, sveda, pola, rusa ... kaj Esperanto (tamen plu mankas literoj por la skriboj armena, kartvela, kaj la Cirilaj literoj por neslavaj lingvoj, ekz-e por la tatara, uzbeka, kazaĥa ktp). Du vortojn pri detaloj teĥnikaj. Por transsendi Unikodon tra la Interreto estas uzataj normoj UTF-7 (kun sepbitaj bajtoj) kaj UTF-8 (kun okbitaj bajtoj). En ambaŭ normoj la signoj Askiaj (tiuj kies numeroj estas malpli grandaj ol 128) estas prezentataj per unu bajto; por la pli grandaj numeroj oni uzas dekuman numeralon (en UTF-7), aŭ pli komplikan kombinon da tujsekvaj bajtoj (en UTF-8 ĉiuj signoj de la Eŭropaj signaroj prezenteblas per dubajtaj kombinoj). Ekz-e la vortojn "Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde" oni kodas en UTF-7 per Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde Mi aldonas foton de ekrana fenestro, sur kiu Netscape 4.0b3 prezentas fragmenton el la reta versio de mia "Komputika Leksikono". Atenta leganto trovos tie literojn Esperantajn, rusajn, polajn, signojn de fajna tipografio (haltostreko, citiloj), mankantajn en la Latina-1a. |
Oni povas trovi Netscape 4.0b3 laŭ la indikoj el:
http://home.netscape.com/comprod/mirror/client_download.html
(sufiĉas elŝuti "Netscape Communicator Preview Release 3 --- Typical Install").
Instalinte tiun foliumilon en vian komputilon, vi povas legi HTML-tekston de ĉi tiu artikolo en UTF-8 el la TTT-ejo de FEL, http://...