Estas supozeble, ke ĉiu atentema leganto de Monato jam konscias, ke estas iu problemo rilate Esperanton kaj la modernan ĉiopovulon la komputilon. Al tre malmultaj homoj tamen la tiurilata problemaro kaj ĝiaj ĉiutagaj praktikaj signifo kaj signifikeco estas vere konataj. Tiu artikolo celas iom prilumi tiun terenon, tamen ne aplikante amason da komputilaj Volapukaĵoj. Pro tio la ekirpunkto estu terpomo.
|
Nu por paroli pri tiuj aferoj oni evidente bezonos kelkajn terminojn. Sen vortoj oni restus ja senvorta kaj, ĉar artikoloj pagiĝas laŭcentimetre, tion mi ne intencas. Do ni kun komuna fortostreĉo ataku la aferon. Prezentu al vi, ke vi deziras presi mil reklamafiŝojn. Vi tamen nek posedas iun specon de presilo, nek havas la monon presigi viajn afiŝojn en presejo. Aliflanke via fileto posedas farbskatolon por la lernejo, estas sako da terpomoj en la kelo kaj vi havas sufiĉe da papero. Kion fari? Tute simplan aferon. Tamen unue ni ĝisdetale esploru vian reklamtekston. Jen ĝi: Esperantoklubo kun tri edziniĝemaj belulinoj! Por pli da detaloj tuj telefonu al 3955 vespere post la 6a. La supra teksteto konsistas el signoj. Tiuj estas - la literoj: E P a b d e f ĝ i j k l m n o p r s t u v zla ciferoj:3 5 6 9kaj la simboloj:. kaj !La tutaj signoj necesaj por skribi vian mesaĝon estas via minimuma signaro. Kiel oni vidas, ili grupiĝas laŭ tri specoj: literoj, ciferoj, simboloj. Literoj povas esti majusklaj kiel supre la »E« kaj la »P« aŭ minusklaj kiel la aliaj de »a« ĝis »z«. Resume. La signoj estas tio, kion vi poste vidos sur via afiŝa papero. Do signaron konsistigas ĉiuj signoj, kiuj estas necesaj por specifa tasko. Evidente se vi volas presi telefonkodaron, la ciferoj 3, 5, 6 kaj 9 ne sufiĉos. Por sukcesi vi devos aldoni 0, 1, 2, 4, 7 kaj 8. Simile mankas ankoraŭ multaj literoj kaj kelkaj aldonaj tipografiaj simboloj. Do pli ampleksa tasko evidente necesigus pli ampleksan signaron. Ek al la terpomojSed nun vi vizitu vian provizan kelon kaj alportu la terpomojn. El la sako vi prenu la plej grandajn terpomojn troveblajn. Forigu la teraĵon de ties ŝeloj kaj poste tranĉi ĉiun taŭge grandan terpomon tre rekte kaj tre glate tra la mezo. Estiĝu glata pure blanka faco ĉe ĉiu terpomduono. Nun pentru per iu ajn farbo sufiĉe grandan literon »E« sur papero. Premu la terpomduonon glatface kontraŭ la ankoraŭ ne sekiĝinta pentrita litero. Bildiĝos spegulita versio de la litero sur la blanka faco de la terpomo. Nun prenu senŝeligilon kaj turne eltranĉi aron da truetoj ĉie, kie estas la farbo de via litero »E«. Estiĝu sulketoj precize laŭ la rektaj linioj de la »E«. Poste glatigi la sulkajn randojn. Prete, vi havos glatan surfacon kun la negativa reliefo de spegula litero »E«. Nun miksu iom da ruĝa farbo kun akvo al ne tro fluema pasto en subtaso. Trempu vian E-terpomon en la miksita farbo kaj poste stampu ĝin kontraŭ paperfolio kuŝanta sur glata tabulo. Abraka- dabre estigos ruĝa areo sur la papero kun perfekta blanka »E« en sia mezo. Tia unulitera stampilo nomiĝas tipo. Nia ekzempla E-tipo estas fakte negativa tipo. Alivorte ĝi lasas la »E« blanka kaj farbas la ĉirkaŭon. Pozitiva tipo farbus la »E« kaj lasus la ĉirkaŭon blanka. Tamen el modestaj terpomoj estas pli facile pretigi negativajn tipojn, kiuj aldone ne tiom facile difektiĝas dum la uzado. Se vi nun pretigos terpomajn tipojn por ĉiuj aliaj signoj, vi fine havos tiparon precize same ampleksan, kiel la signaro necesa por via afiŝo. Per tiu tiparo vi vere povos »presi« viajn afiŝojn, farbante tipon post tipo kaj stampante ĝin ĝustaloke por estigi la vortojn sur via afiŝo. Tiel pretiĝos unu afiŝo post alia. Fakte vi nun aplikos viajn terpomajn tipojn simile, kiel malnova skribmaŝino aplikas siajn metalajn tipojn. Ĉe tio via brako funkcias kiel tipstango. La kuireja tabloKiam vi estos jam ĉe la presado de via tria afiŝo, vi tamen rimarkos problemeton. Evidente oni devos iel ordigi la tipojn sur la kuireja tablo. Nome tiel, ke vi tuj scias, kie troviĝas la bezonata tipo por la venonta signo. Tio estos speciale necesa, se via fileto nun insistos helpi vin. Do oni devos akordiĝi pri la aranĝo de la terpomoj sur la tablo, ĉar alikaze ĉiu terpoma presisto malŝparos tro da tempo, serĉante la venontan tipon. Bonege estus nun posedi malgrandan ŝrankon kun multe da malfermaj faketoj, kvazaŭ krado. Ĉiu faketo plej konvene ricevu gluetikedon, nomantan signon, kaj en la faketon vi metu la respektivan terpomon. Tiu fakara aranĝo por signoj, pri kiu oni komune akordas, nomiĝas kodo. Do nun vi estas termine teĥnike kompleta. Vi decidis pri taŭga signaro por specifa tasko, vi pretigis signare taŭgan tiparon kaj akordiĝis kun aliulo pri taŭga kodo, laŭ kiu ĉiu povos tuj trovi la ĝustan tipon por presi specifan signon. Terpomaj specialaĵojEvidente oni povus pretigi diversajn tiparojn por unu sama signaro ekzemple unuan tiparon el grandaj terpomoj kun grandareaj signoj kaj duan tiparon el malgrandaj terpomoj por presi la samajn signojn en pli malgranda formato. Fakte diversaj tiparoj povas konsiderinde alie aspektigi la presaĵon, tamen ĉe ĉio ĉi unu afero nepre restu konstanta la signobildo de majuskla »A« aspektu ĉiam kiel majuskla »A«. Same pri cifero »3« aŭ la krisigno »!«. Aliflanke povas ekzisti laŭplaĉa nombro da malsamstilaj tiparoj por la sama signaro temas simple pri alia aro de terpomoj kun, eble, iom alimaniere entranĉitaj signoj. Estas ankaŭ evidente, ke sen terpomoj do sen tiparo oni ne povas presi ion ajn. Nur decidi pri la necesa signaro kaj difini ties kuirejtablan kodon ne sufiĉas. Plue. Se via najbaro komisie simile terpomumas staplon da egalaj afiŝoj por vi, li certe aplikos la saman signaron kaj pretigos iun tiparon iugrade similan al la via. Tamen li tre probable aranĝos siajn terpomajn tipojn tute alie sur sia kuireja tablo, ĉar li laboros ja sendepende de vi. Alivorte li eble aplikos tute alian kodon. La rezultantaj afiŝoj tamen aspektos pro tio neniom malsame kiel la viaj. Alivorte sur afiŝo oni vidas la stampaĵojn de la tipoj kaj ne ekscias ion ajn pri la aplikata kodo. Legante la afiŝon, oni komprenos la signojn kaj eble ignoros la belecon aŭ malbelecon de la aplikata tiparo. Pri la signaro oni ankaŭ ne multon ekkonos, ĉar eble estas pli da signoj en la signaro ol fakte hazarde rolas en specifa afiŝo. Ĉie la AnglaEspereble mi pravas, supozante, ke vi leganto scias, ke komputiloj ne bildigas signojn per terpomoj. Prestipo en komputila kunteksto estas en realo sekvo de instruoj difinantaj, kiel specifa signo estu desegnata aŭ papere, aŭ ekrane, aŭ eĉ lasere en la ĉielo super iu kastelo por amuzi la turistojn. Do komputila tipo estas recepto produkti specifan signon en specifa dezirata stilo. Kodo en komputilo konsistas el aro da koderoj. Ĉiu kodero estas numero ekzemple inter 0 kaj 255 kvazaŭ la etikedo algluita al fako por terpomo. Tamen, kiu kodero estas uzata por la signo »A« (se »A« fakte apartenas al la signaro), tiu povas konsiderinde varii. Netrezulte devas ekzisti unika numero korespondanta al ĉiu signo de la signaro. Evidente signaro kaj kodo koncepte parencas. Kodo estas la aranĝo de signaro. Bedaŭrinde diversspecaj komputiloj kaj ties programoj plej ofte havas malegalajn signarojn laŭ malsamaj kodoj. Krome ili disponebligas malegalajn tiparojn funkciantajn laŭ malegalaj teĥnikaj metodoj por desegni signon. Per specifa komputila aranĝo oni povas certe ĉiukaze iel ajn presi Anglan tekston, tamen, ĉu la signaro entute entenis ekzemple la literon »Ü« por la Germanoj, tio estas pura hazardo. Simile, eĉ se la signaro estas tiurilate kompleta, eble la signo mankas en ĉiuj liveritaj tiparoj. Kaj plue, se kaj la signaro, kaj la tiparoj estas Germanvidpunkte kompletaj kaj specifa Germano eĉ ĝisekstaze ekzaltiĝas pro sia belega pra-Ĝermana komputilo, li eble tamen resobriĝos, spertante alian pli subtilan problemon. Deziras korespondiSe ekzemple la Germano volas doni Germanan tekston en elektronika formo al alia komputilisto tio povos ekzemple efektiviĝi per disketo aŭ per telefonlineo la alia komputilisto tamen eble ne sukcesos ĝuste presi la ricevitan dokumenton. Aparte de milo da aliaj malhelpiloj, diverĝantaj kodoj povos viclaste fiaskigi la aferon. Ekzemple anstataŭ ol ricevi deziratan »Ü« en sia presita teksto, la amiko miros pri aperinta »É«. Tio estus tiel, se la kodloko por Germana »Ü« en la unua komputilo estis tute hazarde samnumera al la kodloko por Franca »É« en la alia. Evidente la signaro, la tiparo kaj la kodo devos kongrui de komputilo al komputilo minimume rilate la fakte aplikataj signoj en specifa teksto por sukcesi. En la praktiko du komputiloj povas tute malkongrui, kongrui nur por la Angla, kongrui por la Angla plus la Franca minus la Germana, aŭ eble tamen je ĉies feliĉo centcentone kongrui. Kompreneble diversaj lingvoj bezonas malsamajn signarojn. Mondvaste iugrade komunaj estas la literoj A ĝis Z, ĉar oni volas en ĉiu lingva medio komputila iam kaj iam skribi en la Angla. Tiuj Anglaj literoj kune kun la ciferoj kaj la plej gravaj simboloj komforte trovas lokon en kodo por 128 signoj. Komputilo, estante principe iom stulta, kapablas interne tamen manipuli nur numerojn kaj pro tio oni etikedas la koderojn do la terpomajn fakojn de 0 ĝis 127. Tiuj unuaj 128 koderoj ofte, tamen ne ĉiam, kongruas de komputilo al komputilo. La kodoj post la etikedo 127 tamen konsiderinde diverĝas laŭ la lingva medio, al kiu la komputilo estas adaptita. Populara strategio estas apliki la sekvantajn 128 koderojn al lingvospecifaj aliaj literoj. Ofte temas pri literoj kun super, sur aŭ subsigno. Alia rimedo estas komuti inter du signaroj. Restas nur ankoraŭ mencii, ke komputiloj ne interŝanĝas signojn, ili interŝanĝas koderojn do numerojn. Do la ricevanta komputilo, supozante, ke ĝi utiligas la saman kodon kiel la sendinto, elektas laŭ la numera valoro specifan tipon kvazaŭ iun terpomon el fako 123 kaj produktas la recepte antaŭdifinitan signon. Fakte se misrezultas »É« anstataŭ »Ü«, la komputilo mem tute ne konscias pri tio. Tion rimarkos nur la homo sidanta antaŭ ĝi. Komputiloj mordasCetere ekzistas forta motivo por teni la amplekson de signaro kaj ties kodo je 256 lokoj. Komputiloj kutimas manĝi siajn datumojn mordon post mordo. La unuo, kiun malgrandbuŝa komputilo kvazaŭ per unu mordo ekprenas, estas hazarde datumaĵo kapablanta montri numeron inter 0 kaj 255 do kun entute 256 variaĵoj. Unu mordo egalas al numero ĝis maksimume 255. Du mordoj egalas aŭ al du apartaj numeroj, aŭ al unu grandega numero ĝis maksimume 1 malpli ol 256 oble 256, kiu ajn tiu estas. Alivorte se signaro etendiĝas ekster la spaco de 0 ĝis 255, la komputilo devos principe ĉiam fari du mordojn por atingi unu signon. Cetere la Angla nomo por tiu datuma unuo estas »byte«. Jen ŝerca misliterumo de la Angla vorto por mordo - Esperante »bajto« aŭ »bitoko«. |
ĈinaĵojĜis tie ĉi kaj eble per kelkaj trukoj eĉ iom plu estis eble efiki ĉiujn solvojn per 256-signa signaro. Do la kodo same konsistis el 256 difinitaj lokoj do koderoj. Ankaŭ por la Araba kaj la Greka sufiĉas 256-signaj signaroj. Por la Ĉina kaj la Japana tamen tiu metodo ege ne plu sufiĉas, ĉar la signaro jam por unu lingvo krevigas la nombron 256 pro la uzataj Ĉinaj ideogramoj. Kio en Esperanto estas radiko, tio en la Ĉina estas ideogramo bezonanta unikan propran signon. Evidente por nur duone elegante skribi tekstojn minimume kvar mil signoj estas necesaj. Tamen eĉ en la pli simpla kazo de 256-signaj lingvogrupoj estiĝas problemo. Se iu uzanto kun ekzemple okcident-Eŭropa komputilo volas aldone apliki lingvon el la orient-Eŭropa grupo aŭ eĉ el la Cirila grupo, li ne povas per simplaj rimedoj fari tion. Do resume ekzistas diversaj 256-eraj kodoj entenantaj la signarojn por specifa lingvogrupo kaj inter tiuj grupoj estas teĥnika barilo. Ĉar por pluraj Aziaj lingvoj tamen la 256-era signaro ne sufiĉas, oni aplikas dubajtan (dumordan) 65536-eran signaregon. Ĝi nomiĝas Unikodo kaj entenas ne nur ĉiujn necesajn Aziajn signojn, sed ankaŭ ĉiujn signarojn de la pli modesta 256-signa speco. Intertempe ekzistas eĉ pli ampleksa kodo kapabla difini eĉ pli da signoj kaj kelkajn aldonajn aferojn. Evidente estus avantaĝe posedi komputilon kun tiom granda signaro. Kondiĉe ke ankaŭ ekzistus sufiĉe da korespondaj tiparoj kaj kondiĉe ke ĉiuj aĉeteblaj programoj por tia komputilo kapablus manipuli tian signaregon, ĉiuj problemoj estus solvitaj. Bedaŭrinde apenaŭ ekzistas kompletaj tiparoj por tiuj signaregoj kaj praktike nenio kapablas kontentige klavare manipuli tiajn signaregojn. Estas eble menciinde, ke la specialaj literoj por Esperanto apartenas al la ankoraŭ ne menciita signaro Latinaĵo 3 kaj ĝuste tiu signaro mankas praktike ĉie. VindozoEn la mondo de personaj komputiloj ekzistas hodiaŭ du bazaj specoj de komputilo - Makintoŝa kaj IBM-kongrua komputilo. La IBM-kongrua komputilo disforkiĝas en plurajn subspecojn laŭ la ŝargita mastruma programo DOS, Vindozo, Vindozo NT, Vindozo 95, OS/2 kaj Unikso. Rilate signarojn, kodojn kaj tiparojn ĉiuj estas malkongruaj. Ankaŭ la amplekso de la signaroj estas ege malsamaj. Merkate plej popularaj estas sendube Vindozaj komputiloj. La venkpovo de la firmao Mikrosofto kun ĝia famega estro Vilĉjo Gejco estas apenaŭ plu bremsebla. Ĝuste tiu medio aplikas 256-eran signaron kaj pro tio estas organizita en lingvogrupoj. Esperanto apartenas al la grupo Latinaĵo 3, kiu tamen ne ekzistas por Vindozo. Eĉ se ĝi ekzistus, tiu ne helpus, ĉar neniu volas rezigni pri sia normala ĉiutaga nacilingva grupo avantaĝe Esperanton. Do por sukcese liveri tekstprogramon por Esperanto kiu evidente bezonas kelkajn specialajn Esperantajn literojn oni devas iel transpasi la limojn de la respektiva lingvogrupo de la Vindoza medio. Kio estas vorto?Ĝis nun ni ĉiam parolis pri signoj do literoj, ciferoj kaj simboloj. En tiu kunteksto ni nun demandu, kio estas vorto? Evidente temas pri vico da literoj (kaj okaze da ciferoj). Ĉio, kio ne estas litero, apartenas iel al la spaco inter la vortoj. Tio validas ekzemple pri spacetoj, punktoj, komoj, steloj, ktp. Tamen programo por prilabori tekston nepre devas ekkoni la limojn de la individuaj vortoj. Tio estas necesa por faldi ĉe specifa vortlimo liniojn tro longajn por enspacigo trans la paĝo. Alia motivo ekkoni vortlimojn estas por ebligi serĉi vorton en vortaro por kontroli, ĉu la literumo estas en ordo. Jen la tasko de la tiel nomata literumilo. Tamen kiuj signoj estas literecaj? Evidente tio varias de lingvo al lingvo. Ekzemple en la Angla la signo »alfa« estas matematika simbolo. En la Greka evidente temas pri la unua litero de la alfabeto. Oni ĉe tio ankaŭ ne forgesu, ke la numero de ĉiu signo, per kiu la komputilo fakte interne manipulas ĝin do ties kodero, estas plene dependa de la aplikata kodo. Ekzemple en la kodo por la okcident-Eŭropa lingvogrupo Latinaĵo 1 en Vindoza komputilo la koderoj enklasiĝas jene ciferecaj: literecaj: simbolecaj: Tiu situacio konsiderinde varias de lingvogrupo al lingvogrupo. Embarasas EsperantoEsperanto apartenas laŭnorme al Latinaĵo 3. Bedaŭrinde praktike neniu medio subtenas tiun normon kaj aparte de tio, preskaŭ neniu uzulo vere volas labori en tiu lingvogrupo. La sola elturniĝo estas substitui Esperantajn signojn al iuj aliaj signoj en pli populara lingvogrupa kodo. Notu, ke tio implicas, ke oni substituu nur al literecaj signoj de la signaro, ĉar la Esperantaĵoj nepre estu ekkonataj kiel literecaj. Por sukcesi mondvaste la elektotaj kodlokoj devas tamen ne nur en Latinaĵo 1 esti literecaj, sed en senescepte ĉiuj lingvogrupaj versioj de Vindozo. Tio estas evidente grava kondiĉo. Fakte se oni prenus la kodlokojn laŭ Latinaĵo 3 kaj substituas al okcident-Eŭropa Latinaĵo 1, tio jam ne funkcias por la literoj Ĥ, ĥ, Ĵ, ĵ. La respektivaj koderoj ne estas literecaj. Bedaŭrinde ĝuste tion oni ekster Ĉapelilo kutimas fari en Esperantujo. Pro tio ĉiuj tiel nomataj Latinaĵ-3-aj tiparoj por Esperanto ne ĝuste funkcias rilate la menciitajn literojn. Se vi ekzemple en la popularega tekstprilaborilo »Word« skribas per tia Esperanto-tiparo la vorton »teĥnikaĵo«, vi konstatos, ke ne plu estos eble per duobla alklako elekti »teĥnikaĵo« kiel vorton. La programo »Word« fakte kredos, ke temas pri tri apartaj vortoj »te«, »nik« kaj »o« kaj reagos konforme tion. La literojn ĥ kaj ĵ ĝi ne ekkonos kiel literojn! Apliki Esperanton ja lingvon el Latinaĵo 3 en medio laŭ Latinaĵo 1, Latinaĵo 2 aŭ aligrupa kodo do restos ĉiam iugrade la kvadratigo de la cirklo. La kodo Latinaĵo 3 per si ja bonege funkcias tamen evidente nur en Latinaĵ-3-a medio, kie ties literoj ankaŭ ekkoniĝas literecaj. Male la Esperantotiparoj kun kodo Latinaĵo 1 modifita nur rilate Esperanton laŭ Latinaĵo 3, kiuj tiuepoke populariĝas en la TTT-paĝoj de Interreto, tute ne taŭgas por altnivela tekstprilaborado. Aldone nomi tian kodmikson Latinaĵo 3 kaj kredi akordi kun iu normo estas evidente erare. Tia kodmikso estas same kiel la pli ruze elektita kaj pro tio fakte funkcianta Ĉapelila kodkoktelo ekster iu por Esperanto provizita oficiala normo. Koda kokteloNome la tiparoj de la pri Esperanto specialigita tekstprilaborilo Ĉapelilo estis de la komenco laŭ kodo, kiu plenumas ĉiujn postulojn. Do la Esperantaj literoj estas en pozicioj, kiuj ĉiumedie ekkoniĝas literecaj. Temas pri modifita kodo laŭ Latinaĵo 1. Ĉar tio en la praktiko neprigas la substituadon al la Skandinavaj literoj en la signaro, oni devas apliki alian tiparon por skribi Skandinave. Tamen en novaj versioj de la Ĉapelilaj tiparoj oni aplikos etenditan signaron kun kelkaj el la mankintaj Skandinavaĵoj reenigataj ĉe liberaj sed neliterecaj pozicioj. Sume mankos nur la specialaĵoj por Islando. Evidente jen kompromiso rilate literecon kaj rilate Skandinavion. Tiu solvo tamen bone sufiĉas por apliki Skandinavajn nomojn en precipe Esperanta teksto, kio ja principe povas necesiĝi en ĉiu korespondaĵo de aŭ al Skandinava adreso. Ĉiukaze iu ajn Esperantuje loka normo estas nepre necesa. Hodiaŭaj presejoj komencas akcepti tekstojn elektronike kaj por tio ni bezonos komune deciditan kodon kaj laŭkodajn tiparojn por la presejo mem. Ankaŭ por la datuminterŝanĝo inter Esperantistoj nepre necesiĝas iu normigo. Ĉiukaze tre uzebla solvo estas interŝanĝi baze de la Ĉapelila kodo. Oni ankaŭ ne preteratentu, ke por tiu kodo ekzistas en la Vindoza mondo jam ĉirkaŭ 70 tiparoj. Fakte la aŭtoro bezonas nur horduonon por adapti iun jam pretigitan tiparon laŭ Latinaĵo 1 al la Ĉapelila Esperanta kodo, ŝovante la Skandinavaĵojn kaj aldonante la Esperantajn literojn. Cetere Vindozaj tiparoj estas projekcieblaj. Tio signifas, ke male terpomojn sola tiparo sufiĉas por generi signobildojn en ĉiu dezirata grando. SensignifecoOni povas tamen supozi, ke ankaŭ estonte la Esperanta merkato restos tro sensignifa por tio, ke iu ne-Esperantista entrepreno vere serioze okupiĝos pri ĝi. Aldone oni plu supozu, ke Esperanto ĉiam estos uzata en kombino kun alia lingvogrupo, kvazaŭ kiel kukola ovo en fremda nesto. De tio estas konkludeble, ke oni ĉiam devos plu kompromisi, aplikante Esperantigitajn tiparojn laŭ modifita signaro laŭ Latinaĵo 1 aŭ Latinaĵo 2. Por tiu tasko la kodlokoj laŭ Latinaĵo 3 ne taŭgas. Tamen taŭgas tiucele la Ĉapelila kodo. Tiu situacio plu restos tiel ankaŭ rilate signaregojn tiajn, kia estas Unikodo. Eĉ se tiu kodego difinas lokojn por niaj signoj, plu ne troviĝos sufiĉe da tiparoj por presi tiujn signojn. Jen la situacio ekzemple en Vindozo NT, kiu fakte aplikas nekompletan version de Unikodo kaj nur duone subtenas la Latinaĵ-3-an sekcion de Unikodo. Tamen ni ne estu sen konsolo. Ankaŭ se Ĉapelilo kune kun sia kodo pro manko de subteno devos malaperi, ja restos por ni krom la sufiĉe alte kosta transiro al vera Latinaĵ-3-a labormedio iu solvo baze de la enkonduke priskribita recepto terpoma. Bonan apetiton! PEJNO Simono Latinaĵo 1 nomiĝas pli ekzakte - la unua Latinida alfabetaĵo de la ISO-normo 8859 |