Ŝoseo informaĵa - kien?



Senlaboriginte kaj sensociiginte la homojn, la komputila fako nun proponas novan substituan ĉirkaŭularon - la realo virtuala. Antaŭaĵo de tiu evoluo estas "la Vilao", virtuala renkontejo, kiun oni ĵus starigas en Germanujo. Tie povos sociemuloj interagi helpe de siaj hejmaj telefonoj kaj ties klavaretoj. Ĉu jen la videbliĝintaj simptomoj de la histrika sindromo?

Tiujare malfermiĝos nova iom tikla telefonservo en Germanio. La financpotenca filio de la plej granda kaj ege sukcesa ekspedejo por seksaĵoj funkciigos la unuan akustikan version de "realo virtuala". Temas pri virtuala vilao, en kiu maksimume 60 samtempaj telefonantoj povos renkontiĝi - "la Vilao", naŭĉambra, kompleta kun festokelo kaj dormĉambro, ŝajnigos ĉion, kio estas necesa por en afabla etoso sentabue babili kaj reciproke amindumi, ne plu devante timi pri iuj sociaj konsekvencoj aŭ komplikaĵoj.

Ĝis nun ekzistas tiaj servejoj nur komputilskribaj por malgranda elito. Sed nun enmerkatiĝas servejo voĉa por publiko pli vasta. Efektivigata estos tiu tuta akustika ŝajnkosmo per kalkulforta komputilo, kiu laŭbezone kreos perfektan akustikan scenejon por la teleagantoj. Oni estas investinta 1,5 milionojn da Germanaj markoj en la necesaj aparataro kaj programaro.

La histrika sindromo

Ni konsumantoj krozas inter du mondoj. La unua mondo baziĝas sur la ekonomia neceso labori kaj gajni monon por vivdaŭre subteni sin. Jen la ŝtalkrada kaĝo, en kiu ni preskaŭ ĉiuj devige sidas. La alia mondo apartenas al la regno de revoj. Efemeraj iluzioj plenaj je beleco kaj romantiko tiaj, kiajn tiu ĉi nova iluzia kasteleto - "La Vilao" - al ni proponas. Ekzistas Usonaj prognozoj, kiuj profetas, ke iuj el la plej profitigaj estontaj komercoj baziĝos sur homa soleco. Jen ekzakte tio, kion ekspluatos "la Vilao".

Tiaj renkontejoj estas jam delonge konataj en la komputilaj retoj. Solecaj klavaruloj sidas nokte antaŭ siaj ekranetoj kaj interŝanĝas mesaĝojn, iufoje eĉ tre intimajn, kun foregaj geamikoj, kiujn ili reale iam renkontantaj nek estis, nek estas, nek estos. Nova tipo de amikecaj rilatoj elmuldiĝas. Tiukadre oni parolemas pri la histrika sindromo. Unuaflanke homo volas amikecon tenerecon, amon - jen tiu volas socii. Aliaflanke homo volas individuecon, privatecon, izolecon - jen tiu volas malsocii. Rezultas el tiuj kontraŭaj impulsoj memteno, kiu egalas al tiu de fikcia grupo da histrikoj, kiu celas dense ariĝi por reciproke varmigi sin. Tro interproksimiĝante, ili pikos sin. Pro tio ili devos gardi specifan minimuman malproksimon por ne reciproke tro suferi je pikdoloro. Male, tro malproksimiĝante, ili memkompreneble ne sufiĉe varmiĝos. Sekve ili kompromisu. [plu]

[retro] En nia moderna aidosa epoko tro proksima kontakto endanĝerigas pereigi la kontaktantojn. Alivorte la socia pikdistanco relative al tiu de antaŭaj epokoj estas grandiĝinta. Tial modernuloj ĉiam pli ofte inklinas rilati pli forece. Sed ne nur fizike, hodiaŭ oni ankaŭ spirite preferas reteni specifan gradon de anonimeco en siaj rilatoj.

La ciberkosmo

La ciberkosmo kun sia realo virtuala estas la logika respondo al tiu socia fenomeno. Reto de komputiloj, interkonektiĝintaj per la nova ŝoseo informaĵa, dukto, kiu kapablas transporti la necesan kvanton da sinkronigaj datumoj, ligas retanojn, projekciante al tiuj imagan bildon de la partnera aliulo. En neekzista kosmo retano povas vidi per sia ĉiudirekta stereoskopo, speco de kasko, tridimensian koloran figuron, kiu reprezentas, tamen tute ne estas, la fora amiko aŭ amikino. Ili komune agas kaj reagas en scenejo kreata de iliaj respektivaj komputiloj. Ili troviĝas komune en la realo virtuala de ilia cibernetika kosmo - la fama ciberkosmo. Ekipitaj per senlime modifeblaj korpoj kaj vizaĝoj el stoko da pretaĵoj, ili aŭdas kaj vidas siajn reciprokajn ŝajnaĵojn.

En tiu freneza mondo panoptika ili povas pere de datuma ganto reciproke "tuŝi" kaj "senti" sin. Ili povas eĉ kisi sin robote - tute sen danĝero de iu infektiĝo aŭ socia konsekvenco. Sed oni havas gantojn ne nur por la manoj. Ni staras sur la sojlo de la epoko de virtuala seksumado, speco de reciproka telemasturbado.

Helpe de la ŝoseo informaĵa estiĝos la baza vojaro por subteni tian monde vastan ciberkosmon, permesantan perfektan akomodiĝon al la hodiaŭ plidistanciĝinta histrika sindromo. Baldaŭ instalote de la filo de seksbazaristo, "la Vilao", per kiu homparoj povas akustike renkontiĝi kaj eble iom maldece babili, estas nur provizora afero. Nur ĝis kiam la ŝoseo informaĵa estos prete makadamita. Tiam estos la vera ciberkosmo grandskale disponebla. La modernaj komputiloj kaj la ŝoseo informaĵa kunaj ebligos tion. Fakte la hodiaŭaj komputilaj retoj jam estas intensege uzataj por transporti bildojn pornografiajn. La ciberkosmo intencas liveri la kulminaĵon tiukampe. Ekbatas la horo demandi sin - kien la Ŝoseo Informaĵa estas kondukonta nin?

PEJNO Simono