|
Kiel konate, la E-movado, kiu volis rompi la lingvajn barojn inter la nacioj, kreskis daŭre inter 1887 kaj 1914, precipe post la disfalo de la Volapuka movado dum la jaroj ĉirkaŭ 1900 kaj post la inspira unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro en Francujo en 1905. Kion la esperantistoj ofte ne volas aŭdi estas la fakto pri la malkresko de la movado ekde 1915 ĝis 1940/45 kaj la relativa stabileco sur malalta nivelo de publika negraveco en la lastaj 20, eble 40 jaroj (kun klara tendenco al plua malkresko). La nescivolo rilate al tiu evoluo kaŭzas, ke la plej multaj E-istoj ne volas diskuti pri strategio necesa por ŝanĝi tion. Ĉu ili timas la oficialan konstaton, ke bezoniĝas pliaj streĉoj por sukcesigi Esperanton? Aŭ ĉu ili kaŝe jam perdis sian fidon je la estonta sukceso de E-o kaj pro tio silentas? Aŭ ĉu ili ne volas, ke E-o iĝu la mondlingvo? Tiutipaj esperantistoj, nomataj "raŭmistoj" (laŭ la suoma urbo Rauma), ja ekzistas. Sed en enketoj, ili normale estas la malplimultularo, se oni povas kredi je la respondoj...
Malkresko
Jes, la E-movado estas parte vigla, parte altnivela kaj profesia. Sed ĝi apenaŭ havas influon al la hodiaŭa socia vivo.
La statistiko pri aperintaj titoloj montras, ke hodiaŭ ne pli da libroj aperas, ol antaŭ la unua mondmilito. Se oni komparas tion al la fakto, ke la naciaj libroproduktadoj ekde tiam ege multobliĝis, oni devas konstati gravan malkreskon de la procentaĵo de la E-a libroproduktado.
Ankaŭ la uzo de E-o en internaciaj organizoj estas hodiaŭ pli malalta, ol en 1913 aŭ en 1930. Tiam - kaj eĉ ankoraŭ en la 50-aj jaroj - ekzistis reklamo por internaciaj foiroj, firmaoj aŭ hoteloj en E-o, hodiaŭ ne plu. Nur restas kelkaj urbaj varbiloj, kiujn plejparte faris la lokaj E-istoj.
Konataj altranguloj de politiko, publika vivo, scienco ktp iam estis publikaj adeptoj de Esperanto aŭ almenaŭ de iu planita mondhelplingvo, ekzemple Friedrich August III (la saksa reĝo), Lev Tolstoj, Otto Jespersen, Albert Einstein, Hugo Schuchardt, Wilhelm Ostwald (Nobel-premiito de 1909), Alfred H. Fried (Nobel-premiito de 1911), kaj multaj aliaj. Hodiaŭ, preskaŭ neniu konata politikisto, aŭtoro, sciencisto aŭ muzikisto pledas publike por Esperanto. Kie estas la multaj Umbertoekoj kaj Rajnhardseltenoj? La Seltenoj ŝajnas esti raraj... (por la negermanlingvanoj mi klarigu, ke la germana adjektivo "selten" signifas "rara". Umberto Eco estas konata kaj sukcesa itala aŭtoro kaj profesoro por semiotiko en Italujo. Li publike propagandas Esperanton. Reinhard Selten estas nobelpremiito por ekonomiko kaj iama Frankfurtano, kiu tiam estis vicprezidanto de ESF).
En la jaro 1888, preskaŭ ĉiuj homoj kredis, ke la lingvoproblemo estas solvita per Volapuko, la gazetoj skribis tion, en ĉiuj kontinentoj estis kursoj pri la lingvo publikigitaj de oficialaj organoj de urboj aŭ landoj, Ŝipoj sur la riveroj Rejno kaj Majno havis la nomon "Volapük", librovendejoj varbis per la nomo de tiu lingvo ktp. En la jaro 1908, Volapuko ne plu estis temo, sed kelkaj dekmiloj da laboristoj en Eŭropo lernis Esperanton aŭ Idon, organizoj disputis pri ilia enkonduko en lernejojn aŭ por internacia uzo en kongresoj. En la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, Ido ne plu viglis, sed 80 medicinaj kaj aliaj fakgazetoj liveris resumojn en ia planlingvo Interlingua.
La lasta Esperantisto
Hodiaŭ, neniu el tiuj sukcesoj plu ekzistas, nur la Esperanto-movado kaŝe vegetadas, sed ankaŭ ĝi publike ŝajnas morta. La plej multaj homoj, kiuj hazarde aŭdas pri Esperanto, reagas proksimume tiel: "Esperanto? Ĉu tiu planlingvo? Ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas? Mi kredis, ke ĝi jam delonge ne plu ekzistas." Kaj ili tre miras, kiam oni volas konvinki ilin, ke ekzistas "vigla" movado, "granda" eldonkvanto da libroj kaj gazetoj, okazas "multaj" kongresoj ktp. Sed ĉu vere viglas la movado, se neniu "normala" homo konas ĝin? Mi en la lastaj jaroj pli kaj pli dubas pri tio. Jes, viglas la esperanta movado, se oni rigardas la viglon popersone. Sed ĝi ankaŭ malkreskos, malkreskos vigle ĝis eble la fina, tre vigla malapero. Malpli kaj malpli da personoj produktas pli kaj pli da kvalito, eldonkvanto kaj kontaktoj. Ĉiu esperantisto averaĝe certe legas (aŭ almenaŭ ricevas) multe pli da gazetoj ol averaĝe neesperantistoj. La lasta esperantisto certe eldonos 128 gazetojn, kiujn li mem ĉiujn abonos, skribos jare 21 librojn kaj vizitos kongresojn (kiujn li mem organizos) en ĉiuj landoj. Tiam ekzistos abunda amaso da fakvortaroj uzeblaj por ĉiu homa sfero imagebla. Sed kio post la morto de la lasta esperantisto?
Tiuj plendoj ne estas sen fakta baze. Vi eble pensas, ke ili estas kaŭzitaj per la loka impreso en mia loĝloko, urbo, en kiu la E-movado mortas. Tute ne. Ekde mia ekagado an Frankfurt(majn)o, la nombro da klubanoj kreskis de 39 al 53, la nombro da kunvenoj duobliĝis, ekeldoniĝis gazeto, kaj nun denove ekzistas E-kurso, kiu havis lastatempe kvin partoprenantojn, kiuj atingis la lastan ĉapitron de la instrulibro kaj poste membriĝis al la klubo. Sed kio ŝokis min, estis la ekscio, ke en aliaj urboj, kien mi venis aŭ de kie mi ricevis leterajn respondojn, la situacio estas averaĝe multe pli malbona - mi antaŭ kvin jaroj ja estis kredanta, ke Frankfurto estas aparte malvigla loko rilate al E-o, sed mi devis lerni: ĝi estis tiam tute averaĝa kaj hodiaŭ eĉ pli aktiva ol la plej multaj aliaj grupoj. La "Esperanto-movado" pli kaj pli konsistas el kelkaj aktiveguloj kaj pli multaj bontaguloj kun la averaĝa aĝo de 60 jaroj. Mi iam ekzemple rimarkis dum la legado de kajeroj de "Der Esperantist", ke s-ro Detlev Blanks mem skribis 50% de ĉiuj tekstoj en la tiama oficiala GDR-a E-gazeto, kaj por kaŝi tion indikis sian nomon nur ĉe lingvikaj artikoloj. Aldonajn 30% liveris nur tri aŭ kvar aliaj aktivuloj. Se unu homo liveras la duonon en lando kun "forta" E-movado (kompare al la averaĝa forteco en aliaj landoj), tio devas alarmi nin, ĉu ne?
Kelkaj faktoj
Ni rigardu kelkajn faktojn pri la E-movado: la nombro da partoprenantoj en UK-oj stagnas jam delonge, kvankam la ebleco por vojaĝi kreskas rapide kaj la trafiko multobliĝis en la lastaj 40 jaroj. La UK-oj - same kiel la plejparto de la tuta movado - fakte estas afero de preskaŭ nur eŭropanoj, anglosaksoj, japanoj kaj koreoj. Ĝis hodiaŭ neniu UK okazis en Afriko, neniu en la araba kultursfero, neniu en Hindujo, nur tri en Azio kaj unu en Suda Ameriko. En Eŭropo okazis 75 (en vortoj: sepdek kvin)! Kaj la estontaj okazos en: 1996: Eŭropo, 1997: Aŭstralio, 1998: Eŭropo, 1999: Eŭropo!
Tio certe havas kaj plu havos grandan influon al la evoluo de la tuta movado, kiu ja volas esti "neŭtrala" kaj "internacia" (laŭ kelkaj eĉ "sennacieca"). Oni facile povas vidi, ke al kongreso en Polujo venas pli da poloj, ol al kongreso en Anglujo (kaj inverse). Ankaŭ dum UK okazanta en Suomujo, la plej grandaj grupoj estas ekz. Poloj kaj Germanoj, sed ne Brazilanoj kaj Hindoj. En Aŭstralio certe estas multaj aŭstralianoj, novzelandanoj, usonanoj kaj kelkaj riĉuloj el Germanujo kaj Japanujo. Kiom da afrikanoj kaj araboj ĉeestos? 50? 20? 10? Oni ne diru, ke la kaŭzo estas trovebla en la pagopovo de la lando aŭ jam ekzistanta forte de la movado. Fakto estas, ke Bulgarujo, Polujo aŭ Ĉeĥujo ne estas pli riĉaj ol Meksikujo, Brazilo aŭ Argentino (male!), sed en la antaŭaj landoj multe pli ofte okazis UK-oj, ol en la lastaj. Kaj la neglekto (malatento) de la (ja ekzistantaj) movadoj en Suda Ameriko certe ne subtenas la movadojn tiel, ke ili evoluos al la ĉeĥa aŭ franca nivelo. La UK-oj ja estas tiom gravaj, ĉar ili motivigas multajn esperantistojn, kiuj regule vizitas ilin. Ĉu ne estas la horo, demandi, kial ekzemple estas preskaŭ neniuj araboj en la movado?
Sed estas ja pli facile gajni adeptojn inter tiuj homoj, kiuj apartenas al la sama kristana, eŭropdevena kulturo aŭ jam adaptiĝis al tiu kulturo por transvivi, kiel la japanoj aŭ koreoj (tamen, eĉ tie la sukcesoj pli kaj pli mankas). Ĉinujo kiel plej homriĉa lando en la mondo ne kontribuas eĉ kvanton, kiu atingas la hungaran, ĉu temas pri literature, kongresoj, kunlaboro en organizoj aŭ io ajn, escepte de politika literaturo: 70% de la E-lingvaj broŝuroj aŭ libroj el Ĉinujo estas ja politika propagando de la administracio, kiujn preskaŭ neniu volas legi - kaj vere esperantista literaturo preskaŭ ne ekzistas, ĉar la movado preskaŭ ne ekzistas. Sed ĉar en Ĉinujo tamen - pro ĝia grandega kvanto de loĝantoj - ekzistas kelkaj miloj da esperantistoj, oni ofte false trompas homojn per la malĝusta "informo", ke Esperanto havas precipe en Azio multajn adeptojn. Mensogo tio estas laŭ mia impreso! Nur en tri landoj de Azio estas konsiderinda kvanto da E-istoj, kaj eĉ ili nur imponas pro la preskaŭa neekzisto de movadoj en aliaj landoj. En niaj stagnaj UK-oj, 50% de la mondaj ŝtatoj ne estas reprezentataj, kaj same kiel antaŭ 85 aŭ 90 jaroj, ses aŭ sep eŭropaj landoj sendas ĉiam pli ol 50% de la partoprenantoj.
Stagnas
Ankaŭ multaj aliaj kongresoj, regulaj kunvenoj, lernaj semajnoj ktp. aŭ stagnas aŭ malaperas, kaj nur malmultaj nove establiĝas. Same, la nombro da membroj en diversaj organizoj falas. SAT ekzemple hodiaŭ apenaŭ estas konkuranto aŭ samranga partnero al UEA - sed ne, ĉar UEA tiom kreskis, sed ĉar SAT tiom malkreskis. La plej multaj esperantistoj ne eĉ scias pri la ekzisto de SAT kaj kredas, ke UEA estas la organizo de la E- movado. Ili fakte hodiaŭ pravas. En la jaro 1954, UN en Montevideo decidis rezolucion favore al la uzo kaj bona rolo de Esperanto. Tiam, entuziasmaj artikoloj en ĉiuj E-gazetoj konstatis la venkon de la bona afero kontraŭ ĉiuj obstakloj. Poste nenio okazis, kaj same la E-movado kaj la UN-politikistoj forgesis pri la tuta afero. Hodiaŭ, neniu scias ion certan pri tiu "venko", kaj la UN-uloj de tiam jam ne plu vivas.
Fakto estas, ke ni eŭropanoj malsukcesis enkonduki Esperanton kiel interlingvon en - kaj la monda skalo (kie regas aŭ kondukas plejparte Usono, kiu ne havas intereson subteni Esperanton), kaj eĉ en Eŭropo mem, kie la situacio ja estas teorie multe pli favora, ol en 1910, ĉar ekzistas multlingva Eŭropa Unio. Ni tamen malsukcesis - ĉu ni do ne bezonas la helpon de la afrikanoj kaj azianoj? Ĉu ni ne bezonas ilian pledon en UN- kunvenoj, ke la sola rimedo por lingva samrajteco estas neetna lingvo kiel Esperanto?
En Germanujo
Kaj kio en nia lando? En la jarfino 1912/13 ekzistis en Germanujo 164 Esperantogrupoj en 135 lokoj. En la jaro 1995 nur restis 74 grupoj en 64 lokoj. Samtempe, la averaĝa nombro da membroj po klubo falis. Hodiaŭ, estas eĉ multe malpli organizitaj esperantistoj, ol en la jaro 1888 volapukistoj. Ekde tiam, la loĝantaro de Germanujo kreskis je 25% kaj la nombro da plenkreskuloj eĉ je 50%.
En la kajero 4/96 de la germana nacia E-organo, "Esperanto aktuell", oni povas legi pri la nombro da membroj en Germana Esperanto- Junularo, ke ĝi ekde 1985 falis de 250 tra maksimumo de 328 en 1991 al 194 an 1995. Samtempe, la membraro de Germana E-Asocio kreskis de 935 al 1240, sed kun maksimumo de 1345 en 1992. Tio signifas ne nur, ke unu el la plej aktivaj kaj kontribuaj landaj asocioj de la mondo perdis en la lastaj kvar jaroj pli ol 10% de siaj membroj, sed ankaŭ, kiom terure malalta estas la nombro da E-aktivistoj entute: estas unu organizita E-isto inter 50.000 germanoj. Mi dubas, ĉu la rilatoj an aliaj grandaj landoj estas pli bonaj. La nombro estas eta kaj tiu eta nombro eĉ malkreskas. Kion ni faras malĝuste? ![[plu]](rechts.gif)
|
|
Aliloke
Kaj ne estas alie en aliaj landoj. Mi ne havas la nombrojn de aliaj landoj prete, sed eksterlandaj esperantistoj raportas pri similaj statoj. En landoj sen Esperanto-movado inter 1910 kaj 1930 ankaŭ hodiaŭ rare ekzistas viglaj movadoj, en landoj tiam gravaj por la Esperanto-movado hodiaŭ agas malpli multaj esperantistoj. La franca E-Asocio havis en 1907 pli ol 3.000 membrojn, sed jarfine 1961 nur 1.483 (laŭ ILR IX (1962-62) 29-30). Kiom da ili ĝi havas hodiaŭ? Kion vi kredas: 3000, 2000 aŭ 1000? Eĉ se estus 4000: ĉu tio estus sukceso? Ĉu oni nomu agadon sukceso, kiu gajnis la unuajn 3.000 membrojn dum 10 jaroj kaj aldonajn 1000 dum aldonaj 90 jaroj? Sed mi timas, ke hodiaŭ ne estas 4.000 membroj an Francujo (kio estus ĉiukaze nur 0,007% de la loĝantaro). La Interlingue-ano L.M. de Guesnet skribis en artikolo en ILR IX (1962-62) 29-30: "Antaŭ 1914 ekzistis ... en Parizo 100 kursoj por lerni Esperanton. La ĉefaj fervojaj stacioj havis enskribojn en Esperanto ... Kie estas tiuj faktaĵoj hodiaŭ?" Mi ne dubas, ke tiuj konstatoj estas ĝustaj: tute simile estis la ŝanĝoj en Germanujo.
Kiom da?
Kaj ĉu ni nomu "sukceson", ke la aktuala nombro da UEA-membroj estis en 1993 nur ankoraŭ 7.280? Kiom da aktivaj esperantistoj do ekzistas mondvaste? Mi bone scias, ke multaj esperantistoj nek membriĝis al UEA nek al SAT. Nur 10% de la de mi konataj frankfurtmajnaj esperantistoj estas membroj en UEA. Eĉ se mi kalkulus per nuraj 5%, tio signifus ĉe similaj kondiĉoj en aliaj landoj, ke ekzistas mondvaste proksimume 150.000 - 200.000 esperantistoj. Tre similan nombron jam taksis s-ro Nagy en la UEA- gazeto "Esperanto" en la 60-aj jaroj: 170.000. Tio estus tre malpli da esperantistoj ol multaj esperantistoj ofte supozas, reklamante per nombroj inter 2 kaj 16 milionoj.
Mi bone scias, ke Hitler kaj la nazioj ĉefe kaŭzis la pereon de la E- movado inter 1933 kaj 1945. Sed ili nur kontrolis Eŭropon, ne Amerikon. Kaj kio klarigas la stagnon de la movado post la revigliĝo 1945-1955? Ĉu la sukceso de la angla, kion praktike 70-85% de nia loĝantaro ne povas paroli? Ĉu la neagado de 95% de la esperantistoj? Ĉu ni ne plu havas ŝancon aŭ devas provi alian taktikon?
Kotizoj
Ankaŭ estas grava problemo, ke multaj neokcidentuloj ne povas pagi la membrokotizon de UEA, Ĉar ĝi superas la monatajn enspezojn de ordinara homo. Estas ŝerco, ke la kotizoj diferencas nur je 50%. Tiel evidentiĝas, ke estas tre malbone, ke UEA.loĝas en okcidenta Eŭropo kaj pro tio ŝajne ne kapablas pensi mondvaste. Mi kredis, ke esperantistoj kapablus fari tion, sed ŝajnas, ke ne. Por ebligi liberan membriĝon, vere internacia organizo devus postuli membrokotizojn, kiuj rilatas al la averaĝaj monataj enspezoj de ordinaraj laborantoj. Do certe germano devas pagi 100~oble la kotizon de multaj afrikanoj.
Nur 100 jaroj
Oni de tempo al tempo povas legi aŭ aŭdi de iu esperantisto, ke Esperanto havas fakte sukcesan historion: oni ja ne povos atendi la "finan venkon" post nur 100 jaroj, sed devas esti jam impresata per la fakto, kiun terenon E- o gajnis dum nur 100 jaroj! Kiom da jaroj bezonis ja la angla por gajni sian fortan staton!
Sed tiu argumentado tute maltrafas la celon kaj estas denove trompo. Jes, estas impone, kion kreis la E-movado. Kiu riĉeco de libroj. ideoj, verkoj, eventoj! Estas multe pli, ol mi atendis, kiam mi eklernis Esperanton. Sed la forto de la movado estas eĉ malpli alta, ol mi tiam atendis. La E-movado estis ja en la jaro 1910 pli forta ol hodiaŭ, kaj tio estas, kion mi prezentas ĉi tie, ne, ke la celo ne jam estas atingita! E~ jam delonge perdas terenon, ne gajnas, kaj la angla lingvo gajnis sian fortan pozicion en la plej multaj eŭropaj landoj nur en la lastaj 100 (kontraŭ la jam ekzistintaj lingvoj franca kaj germana). ja ofte eĉ nur 50 jaroj, kaj en la orientaj eŭropaj landoj ĝi verŝajne nur bezonas 20. Se iu taksas Esperanton esti sukceso post la lastaj 50 jaroj, do: bonan atendon de la fina mondvasta sukceso! Dormu bone kaj ne miru, se vi estos la lasta esperantisto, kiam vi vekiĝos. Eĉ kompare al la komenca tempo, la stato de la E-movado hodiaŭ estas malgaja. La nombro da E-Kluboj hodiaŭ estas multe pli malalta ol en 1912 kiel mi ĉi-supre jam montris (malaltiĝo je 50%!). La nombro da membroj verŝajne eĉ pli malkreskis, ĉar tiam multaj kluboj havis pli ol 40 membrojn, dum hodiaŭ simila nombro estas tre rara, kaj la tiam konataj grandaj kluboj hodiaŭ apenaŭ havas membrojn (se ili ankoraŭ plu ekzistas).
Pri Frankfurto
Al la monda kaj landa rigardoj mi aldone volas liveri iujn lokajn indikojn, pri kiuj mi eksciis en la lastaj jaroj: La Frankfurta foiragentejo ("Frankfurter Messeamt"), la organizo de la plej granda foiro de la mondo, uzis E-on inter la du mondmilitoj, sed hodiaŭ ne plu. Ĝi havis propran E-sekcion, kiu varbis en Esperanto kaj korespondis en Esperanto. Ĝi organizis en 1923 internacian kongreson en Venecio (Venezia/Venedig) pri la lingvoproblemo en la internacia komerco, en kiu partoprenis ĉirkaŭ 200 firmaoj kaj organizoj. En tiu Venecia kongreso, partoprenantoj de diversaj landoj parolis esperantlingve. Se mi hodiaŭ proponus similan al tiu foiragentejo, la homoj tie certe kredus, ke mi estas frenezulo, kaj sub ridegoj ili estus elĵetontaj min.
Frankfurto havis tra sia historio entute 6 diversajn E-klubojn, la plej granda nombro da samtempe ekzistantaj estis verŝajne 4. La plej granda klubo estis la fervoja grupo en F-Nied, kiu sole havis pli ol 100 (!) membrojn, sed hodiaŭ - same kiel la laborista grupo de Frankfurto, la grupo en F-Bomheim kaj la du grupoj en F-Höchst - tute ne plu ekzistas. La sole restanta klubo, nia ESF, havis en 1906, kiam Zamenhof vizitis ĝin la unuan fojon, pli ol 80 membrojn. En 1996 ĝi havas 53 membrojn, kaj tio estas preskaŭ la hodiaŭa germana rekordo (nur du aŭ tri grupoj an Germanujo havas pli). Sed tiu nombro eĉ ankoraŭ belŝajnigas la situacion: oni ja devas enkalkuli, ke Frankfurto hodiaŭ havas duoblon de la loĝantarkvanto, ke la frankfurta klubo estas hodiaŭ la sola por multaj ĉirkaŭaj urboj (ne nur la iamaj aliaj frankfurtaj, sed ankaŭ la iamaj grupoj de Offenbach, Bad Homburg kaj Hanau ne plu ekzistas), kaj ke la aĝdistribuo de la loĝantoj ŝanĝiĝis: hodiaŭ, multe pli granda parto de la enloĝantaro estas plenkreskuloj ol tiam. Se oni sumigas ĉiujn nombrojn, oni povas taksi, ke la nombro da esperantistoj hodiaŭ estas rilate al la loĝantara potencialo nur 10% de tiu de la plej bonaj tempoj.
Nekonsiderinda solvo
Kio ankaŭ devas alarmi nin estas la fakto, ke en lingvaj kaj politikaj gazetoj oftege aperas tekstoj pri la lingva problemo, pri la malavantaĝoj de la lingva imperiismo fare de la angla, foje ankaŭ de la franca aŭ aliaj lingvoj, sed tamen, oni rarege povas legi pri la ebla solvo per relative neŭtrala interlingvo kiel Esperanto. Ĝi ne eĉ ŝajnas esti plu reala, diskutinda elekteblaĵo.
Oni hodiaŭ diskutas, ĉu oni "solvu" la lingvoproblemon per aldona lingvoinstruado, por ke ĉiu kapablu paroli tri fremdajn lingvojn flue, aŭ ĉu oni pli forte subtenu la evoluigon de tradukmaŝinoj. La unua solve estas tute utopia, la dua altkosta kaj ne same bona solvo kiel unu interlingvo por ĉiuj. Tamen, Esperanto ĉiukaze ŝajnas esti por la plej multaj homoj hodiaŭ eĉ pli utopia ol tiuj multkostaj, streĉaj kaj utopiaj solvoj. Estis tute alie antaŭ 100, 85, 65 kaj eĉ 45 jaroj. Kial Esperanto perdis sian allogecon en la lastaj 40 jaroj? Kial homoj hodiaŭ kredas, ke estas utopia frenezaĵo enkonduki Esperanton, sed reala deziro, ke preskaŭ ĉiuj eŭropanoj lernu paroli du aŭ tri fremdajn etnajn lingvojn flue?
Eĉ pli stranga ŝajnas al mi, kiuj du opinioj estas la maĵoriaj rilate al la vortigo de la fakta solviĝo, la angla kiel sola interlingvo, kiu tamen ne jam tute estas politike korekta, sed baldaŭ estos: La kompleta angliĝo estas paradokse aŭ ne jam dezirata, kaj pro tio ne jam diskutebla, pli prefere prisilentata, aŭ jam akceptata, pro tio ne plu diskutenda, ĉar memkomprenebla. Kaj la dua grupo ne havas intereson diskuti tion - por ne veki la unuan.
La lasta ŝanco
Denove: kion ni malĝuste faras? Ĉu ni agas erare, varbas malĝuste, organizas malbone? Aŭ ĉu la valoroj de la hodiaŭa epoko malhelpas nian sukceson? Ĉu la mondo ne plu bezonas Esperanton kaj la tempo por ĝia ebla sukceso jam estas pasinta? Ĉu la du mondmilitoj kaj la nazia detruo de la eŭropa E-movado ekstermis la movadon je ties sola sukceskapabla tempintervalo? Ĉu la lingvoproblemo estas solvita? Ĉu Esperanto ne estas la respondo al la lingvoproblemo?
Kio ŝajnas al mi esti certa, estas tio: se Esperanto ne iĝos la internacia komprenilo aŭ almenaŭ gajnos oficialan pozicion subtenata de iu ŝtato aŭ potenca organizo, kiel ekzemple Eŭropa Unio, dum la venontaj 50 jaroj, ĝi verŝajne neniam plu havos ŝancon por esti la solvo de la monda lingvoproblemo. La tempo forflugas. la ŝancoj pasas. EU estas eble la lasta ŝanco. Se ni ne kaptas ĝin, la estonteco estas klara: en la jaro 2200, la sola gepatra lingvo de la mondcivitanoj estos iu formo de la angla lingvo (espereble kun reformita ortografio!), kaj maksimume kelkaj intelektuloj, stranguloj kaj frenezuloj lernos ankoraŭ Esperanton por amuziĝi. La verŝajneco, ke ili ĉiuj ne havas tre fortan anglan manieron de prononco estos ne alta. Ili certe "pairolas Espeŭantou".
Kion ni esperas?
Nek Zamenhof nek la fondintoj de nia unika movado, kiu multe pliriĉigis nian vivon, celis al tio. Ĉu ni akceptu tian estontecon? Ĉu ni volas ŝanĝi ĝin? Se jes, tio estas klara: entuziasmeto ne sufiĉos kaj ni ĝis nun evidente ne havas sufiĉe taŭgan strategion - aŭ volon. Ĉu tio estas nur mia impreso?
Sed eble mi tute eraras pri la celoj de la esperantistaro. Se por la plej multaj esperantistoj sufiĉas la estanta stato de la Esperanto-movado kaj la raŭmisma pozicio taŭgas kiel bazo por la E-a estonteco, miaj timoj estas nur privataj kaj pro tio ne gravaj por la plimultularo. Strange estas nur, ke en enketoj, la plej multaj E-istoj ne estas raŭmistoj, sed nomas E-on la ideala internacia lingvo por ĉiuj. En praktiko, ili ne agas tiel. Ankaŭ estas ja certe akcepteble, se esperantisto diras: sufiĉas por mi uzi Esperanton en la eta movado, kiun ni nun havas! Tamen ŝajnas al mi strange, ke tiaj homoj ĝoje rigardas la pereon de Esperanto (kiel la faktoj diras), ne nur la stagnon (kiel tiaj homoj supozas). Sed eĉ se tiuj homoj ne malŝatus la totalan malaperon de Esperanto, ekzistas ja fakte ankoraŭ la bezono de simpla internacia komprenilo por la resto de la mondo, kaj ŝajnas al mi strange, ke neniu potenca forto prenas la ekzistantan kaj taŭgan. Por mi ŝajnas esti eble, ke la E-movado ne donas la ĝustajn signalojn al tiuj potencoj kaj la publiko. Ĉu atendi plu? Kion esperas la esperantistoj?
de FELMANO Ulriko
|