topilo estis la nomo de la ĥemiinstruisto. Memkompreneble jen ne lia ĝusta nomo, sed tio ne speciale interesu. Ĉiuj nomis lin Ŝtopilo, iam eĉ li sin mem. Ŝtopilo estis iomete dikeca bonhumora fraŭlo. Li certe jam estis pasinta sian vivan apogeon kaj fakte laŭ la firma opinio de la plimulto de siaj klasanoj li estis tute senseksa. Pro tio eble kelkaj krizaj butonoj de lia pantalonfendo regule troviĝis en malfermita stato, fenomeno, kiu estis interrompita nur dum la mallonga periodo, kiam oni eksperimente kaj ege tro kuraĝe dungis la solan instruistinon en la centjara tradicio de tiu katolika knaba lernejo, regata de ordeno de monaĥoj. Ŝi instruu pentradon, kio tuj eklanĉis rimarkindan populariĝon de tiu aliokaze tre flanka fako. Dum tiu periodo Ŝtopilo, unu el la malmultaj nemonaĥoj en la instruistaro, eĉ kombis la mizeran reston de sia haro kaj per superhoma peno iel sukcesis eviti makuli sian nekutime rekte aranĝitan kravaton per sia matenmanĝa ovo. Kion sufiĉe multaj tre bedaŭris, tiu virin-eksperimento daŭris nur du semajnojn, ĉar la dungitino estis simple tro bela kaj tro alloga por tia unuseksa medio. Sekve ŝi rapide remalaperis kaj la lernejo - jen renoma kolegio en Brituja Bristolo, urbo kun profitiga sklavkomerca historio, bela bestoĝardeno kaj tre impona transravina pendoponto - nu, tiu lernejo refalis en sian normalan ĉiutagan letargion. Tiel, jaron pli poste, Ŝtopilo rebrilis en sia kutima senorda fraŭla ĉarmo kaj lia kravato atestis ne nur pri la bongustaj produktoj de la Brita kokinaro, sed ankaŭ pri la verda spinaco duoblaporcie konsumita en la lerneja manĝejo antaŭsemajnan ĵaŭdon. Iujn malkonvenajn odorojn de nelavitaj ĉemizo kaj subvestoj, aŭ de konsiderinde translimdataj ŝtrumpoj, Ŝtopilo tre efike kontraŭbatalis per la rekta anestezado de la odorsentaj nervoĉeloj de sia ĉirkaŭularo. Tiun medicinan mistifikon li efektivigis per senĉese haladzanta pipo.
Ŝtopilo estis bonega instruisto, kiu sciis kapti la intereson de vere ĉiuj lernantoj pri sia fako. Ŝtopilo estis ankaŭ tre tolerema homo kaj sen lia doto veki intereson pri ĥemio en la torditaj mensoj de flavbekaj junuloj lia klaso estus ĥaosiĝinta pro lia senpovo iel dismontri aŭtoritaton kontraŭ liaj ribelemaj instruotoj, ĉiuj meze de sia adolesko kaj kun obsedo pri seksaj ŝercoj kaj mensogaj fanfaronaĵoj pri spertoj ne spertitaj. Li neniam ajn estis batinta klasanon per la tiuepoke tiucele provizita ledrimeno, kiun la monaĥaj instruistoj, anstataŭ ol svingi ĝin kontraŭ herezuloj, prefere svingis kontraŭ misagantaj knaboj. Pro tiu retenemo oni Ŝtopilon amegis kaj verdire oni kun granda intereso sekvis liajn eksperimentojn, kiujn li normalokaze unue demonstraciis, kaj kiujn poste la tuta klaso kvaropule ripetu. Por tio la ĥemiejo estis bonege ekipita. Plurvice estis longaj mallumlignaj tablegoj kun po vico de enmuntitaj ortangulaj lavkuvoj kun po flanka akvokrano. Malantaŭ ĉiu lavkuvo estis rako por provtuboj kaj malgranda breto por du aŭ tri boteloj de la plej gravaj acidoj. Dekstre de ĉiu kuvo estis tripiedeto sur kio troviĝis plata dratreto. Sub ĝi estis la plej interesa ilo entute, la bunseno, speco de brulilo por kiu tutaj generacioj da lernantoj fervore danku ĝian inventinton, iun s-ron Bunseno. Bunsenoj funkcias per gaso kaj pro tio kondukis de ĉiu bunseno po ruĝa kaŭĉuka flektiĝema tubo al po gaskraneto en la malantaŭa angulo de ĉiu laborloko sur la tabulo.
Evidente en tiu medio ankaŭ ŝtopiloj ludas gravan rolon - ĉu por la lavkuvo, ĉu por la provtuboj, ĉu por flakonoj filtraj, konusaj, sferaj, bulbaj, cignokolaj. Estas ŝtopiloj el kaŭĉuko kaj el vitro. Kelkaj kaŭĉukaj havas centran traboraĵon por traŝovi vitran tubon. Per tiaj oni ligas diversajn umojn. De tiu impona sortimento de ŝtopiloj nia Ŝtopilo evidente heredis sian nomon.
Ŝtopilo havis tre specifan instrumetodon. Antaŭ ĉio li firme kredis je praktiko. Pro tio kun li oni estis pli ofte en la ĥemiejo ol en sia normala klasĉambro. Se fakte la klasĉambro estis pro la de la edukministrejo starigita instruplano tute ne evitebla, Ŝtopilo simple diktis tekstojn taŭgajn por la hejmtaskoj, tre bonvena trajto de lia instrumetodo, kiu evidente mezureble komfortigis la lernejanan vivon kaj aldone certigis, ke dum vizito de ministreja kontrolisto perfektaj kaj vere ekzemplodonaj hejmtaskoj estis montreblaj.
Komforta sin sentis Ŝtopilo nur en "sia" ĥemilaborejo. La fakto, ke klaso devis akompani lin tien, nu, jen nur flanka ĝeneto. Por li ĥemiejo kaj hejmo tre interrilatis. Ĉiam oni povis fidi pri tio, ke sur la fenestrotabulo staros imponan ligaĵon de tuboj, flakonoj kaj vitraj cilindroj, kiuj kunage dum pluraj semajnoj produktis ion strangan, kaj ĝuste tiuj ne laŭprogramaj eksperimentoj estis la plej interesaj. Ofte temis pri konkurso inter li kaj la juna apudĉambra same laika fizikinstruisto, Stevo. Ekzemple pri tio, kiu povos bredi la plej grandan kaj perfektan kristalon aŭ simile. Kiel ĝardenistoj konkuras pri kukumoj kaj kukurboj, tiuj du filoj de la scienco konkuris pri purpuraj kristaloj el kupra sulfato.
Aliflanke Ŝtopilo ne malatentis instrui la bazan unu-oble-unu-on de la ĥemio. Pro tio ĉiu knabo jam estis tute persone rulinta arĝentkolorajn hidrargajn gutojn trans sia tabulo, ĉiu jam estis ĝispulmfunde enspirinta flave verdetan venenan klorgason kaj ĉiu havis leopardecan pluron da nigraj makuloj sur siaj fingroj, jen la tipaj markoj de arĝenta nitrato sur homa haŭto kaj la prifierindaĵo de ĉiu estonta ĥemiisto. Hodiaŭ la lernantoj estis tiom efike protektataj de ĉio venena aŭ danĝera, ke ili nun plene malkapablas ekkoni ion ajn per la propra sensaro.
Pri ĉiu fako troviĝas en klaso mezumuloj kaj pintuloj. Ne surprize, pintaj lernantoj pri ĥemio rikoltis specialan estimon ĉe Ŝtopilo kaj pro tiu estimo ili ricevis eksterordinarajn rajtojn. Al tiuj apartenis la rajto pri la propra eksperimento - la sola kondiĉo estanta, ke oni jam estis farinta ĉion necesan por plenumi la normalan planon. Plia nurpintula rajto estis la senlima uzo de ĥemiaj substancoj laŭ ajna kvanto. Neniam Ŝtopilo rifuzis replenigi flakonon de acido aŭ alkalo por ĥemiista frakciano. Ĉion li ĉiom disdonis, nur eble ne funte oron kaj arĝenton. Same pri uranio, kiun li "oficiale" ne havis en sia stokejo. Tiel estiĝis tute normale, ke la plej malantaŭa tablego apartenis eksklude al la pinta grupo, kiu tie regule realigis propran eksperimenton tre diverĝantan de tiu, kiun Ŝtopilo ĵus montradis por la cetera klaso. Fakte tiuj malantaŭaj agadoj pli parencis kun industriskala produktado ol kun lernejaj eksperimentoj. Oni estis jam kokteliginta la plej interesajn substancojn - ekzemple jenan pulvoron el brunece nigraj kristaletoj, nur stokeblaj en flakono kaj merge en specifa fluido. Post sekiĝo kaj sterno trans la trotuaro sufiĉis jam la alteriĝo de muŝo por eksplodigi la tutan areon. Des pli interese estis observi la reagojn de nenion suspektanta hundo aŭ de virino ŝovanta infanĉareton.
Simile oni iam produktis grandkvante fersulfidon kaj ŝtopis ĝin en ĉiujn inkujojn de la iomete antikviĝintaj klasĉambraj skribtabloj. La botelegojn da blua inko oni kompletigis per malavara dozo da klorida acido. Kiam la instruisto pri la Helena venis, kiu suferis je malgranda frenezetaĵo pri ĉiama sufiĉo da inko en inkujoj, oni tuj raportis pri ties manko kaj insistis, ke replenigo estas nepre necesa. Fakte ĉiuj uzis jam de jaroj kartoĉajn fontoplumojn kaj inko en inkujoj ne plu havis iun ajn praktikan valoron. Sed tiaj banalaj realaĵoj tute ne tanĝas Helenistojn, kiuj konate prefere ĉielas ie duondistance inter Diana kaj Apolono. Do la bonulo ordonis replenigi la inkujojn. Du kuraĝaj kaj mortspitaj volontuloj portis po botelegon de la danĝera "inko" de skribotablo al skribotablo, ĉie verŝante iom de la enhavo en la inkujon. Ĉe tio la tabla ligno rekte ĉirkaŭ la inkujoj iomete suferis pro la acidbrulo. Ĝis la lasta vico ili ne plu venis, ĉar nun ĉio laŭleĝe evoluis laŭ la de Ŝtopilo iam malsekretita ĥemia formulo FeS + 2HCl -> FeCl2 + H2S. Tiu generprocezo de la nevidebla tamen des pli bone flarebla gaso H2S - jen tio, kio normalokaze produktiĝas en homaj intestoj post la manĝo de unu telero da faboj, plena pato da frititaj cipoj, funto da ŝimfromaĝo kaj eble aldone dek bulboj de ajlo - tiom abunde ŝprucis, ke oni devis eĉ kure evakui la klasĉambron. Fakte la diabla produkto de tiu nehaltigebla reakcio prifurzis la tutan etaĝon.
Do kiel la ĝisĉiloka leganto eble jam konjektas, iugrade sukcesi en ĥemio neniel rilatas al honorado de moralaj valoroj kaj tiu konstato des pli trafis la malvirtan trion da pintuloj el la klaso 6 alfa. Jen Grimŝavo, kiun ĉiuj volontege batis, ĉar li tiom korŝire ploretaĉis, jen Pobo, baptonome Patriko O-Briano, kies patro onidire posedis kurĉevalon, kaj jen Anuso, iomete stranga orfo kun tre voluta vivvojo. Grimŝavo estis kreske iomete postrestinta. Pobo estis duona urso, tre forta, tamen sufiĉe afabla. Anuso impresis pli per sia vigla spirito ol per sia korpo. Li estis inteligenta - eco superita nur de lia mallaboremo - kaj pro la unua naturdoto konsistigis la "profesoron" de tiu bando. Fakte, se oni ne ĝuste nomis lin Anuso, oni nomis lin Profesoro, ĉar li kutimis liveri tre bonajn planojn, egale por kiuspeca krimeto. Anuso eknomiĝis iam laŭ la protagonisto de epopeo de Vergilio, kies Latina nomo sone iomete parencas kun lia laŭleĝa nomo. Tamen ne eĉ du semajnojn post ĝia enkonduko, la heroa Latinaĵo iel degeneris al la iomete pli ĉi-monda Anuso, kaj tiel ĝi nun restis jam ekde jaroj. Pri tiu stabiliĝinta formo Anuso tre fieris. Vere ne ĉiu havas la ŝancon ricevi tiom estetike plaĉan etikedon kun tiom edifa etimologio.
Ĉiuokaze, eĉ fronte al tiom da amo al Ŝtopilo kaj spite al laŭdinda fervoro pri ĥemio, oni ne pretervidu, ke la de naturo destinita malamiko de ĉiu lernanto estas la instruisto. Sekve estas nur nature, ke ankaŭ Ŝtopilo iam kaj iam suferu. Tiun tagon la ĥemiista trio estis decidinta okazigi fizikan anstataŭ ĥemia kromeksperimento dum la leciono de Ŝtopilo. Efektive jen tute malĝusta ejo por tio, ĉar la fizika laborejo troviĝis en la apuda ĉambro. Sed defende al tiu laŭĉambra misasigno de intereso pri fizikaj fenomenoj estu raportate, ke tiu specifa fizika eksperimento trafu la gasfluon al la bunseno de Ŝtopilo sur la instruista tablo. Tiu tablo troviĝis rekte antaŭ la vando kun la puliekipita nigra tabulo kaj ĝi frontis la tutan klason sur malgranda kelkcentimetre altigita podieto. Hazarde por sia tiutaga afero Ŝtopilo nepre bezonis la bunsenon kaj ĝuste ties uzon oni kun samgrada nepreco celis fiaskigi.
La Anusa plano por tiu okazo estis sufiĉe simpla. La tuta trio komune blovu vezikon de elspirita aero en la gasdistribuan tubaron. La veziko fluu tra la sistemo rekte al la bunseno de Ŝtopilo kaj estingu ĝian flamon. Oni jam la tutan matenon anticipe amuziĝis pri la vidota konsterno. Evidente, li bele sakros, relumigos la bunsenon, kaj poste eĉ pli miros, kiam post nur kelkaj sekundoj, danke al nova komuna blovego en la gastubaron, la flamo tuj remortos. Por efektivigi tiun atencon oni simple tiru la kaŭĉukan tubon de sia propra bunseno, malfermu la gaskranon ĝis maksimumo, kaj fortege blovu venke kontraŭ la premo de la elfluanta gaso siajn tutajn pulmojn da karbondioksido tra la tubo. Por fortigi la blovpovon de la skipo kaj tiel centelcente certigi la sukceson oni estis invitinta Tarzanon, la pintan sportulon de la klaso, esceptokaze same sidi malantaŭe inter la honoruloj. Kiel aldona kvara knabo vera atleto kunblovu.
Anuso kalkulis, ke per lerta sinkronigo de ĉiuj agantoj oni povos produkti sufiĉe grandan vezikon, kiu post nur kelksekunda plutransporto tra la ĉefa gastubo atingos la instalaĵon sur la instruista tablo kaj sufiĉe longe interrompos la fluon de brulpova gaso. Evidente, tion oni povos laŭplaĉe ripeti. Jen la genia plano kaj kompreneble la tuta klaso kun kiel piankordoj streĉitaj nervoj jam atendis ĝian samtagan realigon. Por tiu insidaĵo nur la malantaŭa labortablego taŭgos, ĉar nur tiun Ŝtopilo ne povos bone supervidi de la malgranda podio, sur kiu li sidis.
Posttagmeze la leciono fine komenciĝis. Ŝtopilo kunmuntis ĉiujn necesajn umaĵojn kaj pretigis sian bunsenon. Ĉe tio li atentigis la klason, ke ĝuste por tiu eksperimento pri la produktado de oksigeno el hidrogenperoksido, likvaĵo aspektanta kiel simpla akvo, per kiu oni povas blankigi sian haron, oni bezonos tre konstantan aldonon de varmenergio. Nome la varmigota peroksido aldone per si mem reakcie varmiĝos. Oni la distililon ne varmigu tro, sed ankaŭ ne maltro. La klaso, pensante pli pri la dua eblo ol pri la unua, ĝentile ridetis, dum kio Grimŝavo, Pobo kaj Anuso plus la pruntita Tarzano faris kelkajn profundajn spirojn jam antaŭekzerce.
Ŝtopilo traserĉis sian tablan tirkeston, hezitis momente por grati kaj aldone pli komforte rearanĝi kelkajn aĵojn proksime al sia denove malbutonumita pantalona fendo - iomete malvalidigante la senseksan hipotezon de sia spektantaro - ekreatentis pri sia serĉado kaj eltiris skatoleton da alumetoj. Kun lerto, pri kiu disponas nur pipuloj, li unumane bruligis la alumeton, dum li per la alia malfermis la gaskranon. Tute senprobleme li lumigis la bunsenon. Li alĝustigis ĝin, ĝis ĝia flamo bluiĝis, kaj kontente retrokliniĝis sur sia seĝo. La scenejo pretis.
La ruĝgumaj tuboj ĝis la malantaŭtablaj bunsenoj estis jam antaŭprepare malmuntitaj kaj misuzpretaj. Anuso donis la antaŭdeciditan signon. Kvar manoj malfermis kvar gaskranojn kaj ok pulmoduonoj pleniĝis preskaŭ ĝiskreve. Kvarope oni blovegis gigantan vezikon en la gassistemon kaj tuj ŝtopis la tubojn per la kontraŭpremata dikfingro.
Ĉe Ŝtopilo nenio okazas. Li murmuris, ke en tiu vitra cilindro kolektiĝos oksigeno. Dum tio li jam prepare ŝmiris kelkajn cirklajn vitrajn diskojn per vazelino. Li planis kolekti multe da oksigeno en deko da vitraj cilindroj - ankaŭ li ŝatis grandajn kvantojn - kaj pro tio li bezonos por ĉiu cilindro po tian platan diskan kovrilon. Tiucele estis granda vitra pelvo da akvo kun speco de fiŝkastelo en la mezo, sub kiu malaperis la longa mallarĝa kolo de la varmigata distililo. Sur tiu li metis renversitan cilindron plenigitan de akvo, kies subakvan malfermejon kovris vitrodisko. Tiam li fortiris la diskon kaj bobeloj de oksigeno leviĝis en la cilindron por ariĝi supre en ĝi. Ĉe tio la akvonivelo en la cilindro malrapide malleviĝis.
La blovtrupo konsterniĝis. Post iom da flustrado, oni decidis nun tri fojojn blovi, laŭpove senpaŭze. Oni blovegis.
Strange, la flamo de Ŝtopilo ne eĉ tremetis. Plenpove ĝi plu siblis kun sia blua flamo.
Anuso panikiĝis. Ĉu lia tuta strategia famo per unu frapo nun neniiĝu pro tia prihontinda publika malsukceso de lia plano? Ne! Oni blovu senĉese! Lia prestiĝo ja endanĝeriĝis! Post mallonga akordiĝo oni rekomencis la blovatakon, nun senĉese. Nur por la neevitebla rapida reenspiro oni mallonge dikfingrumis la tubon por malhelpi, ke tro da gaso refluu en la buŝon.
Ŝtopilo gaje manipulis inter siaj ujoj kaj umoj. Ĉe tio la bunseno brulis tiom perfekte, kvazaŭ ĝi rolis en reklamfilmo pri bunsenoj. Ŝtopilo mem jam estis kaptinta la kvaran cilindron da oksigeno. La eksplodemo de la bolanta hidrogenperoksido neniel malhelpis, ke li kiel kutime plu fumis sian pipon. Supozeble li pilotus eĉ likantan Zepelinon kun brulanta pipo.
La blovskipo hontis kaj des pli fervore blovis kun des malpli da tempo inter la blovoj. Ankaŭ pri preciza ŝtopado de la el la tubo reelfluanta gaso oni apenaŭ plu atentis. Tutaj kubikmetroj da lernejana spiro eniris la gassistemon kaj kompense proporcia volumeno da karbogaso penetris en la pulmojn de la blovantoj.
La bunseno de Ŝtopilo plu bruladis kun mirinda stabilo.
Menciinde estas, ke tiuepoke oni ankoraŭ ne uzis naturan gason. La gaso en la tuboj de tiu Bristola lernejo venis rekte de la Bristola Gas-Uzino. Jen staris imponega teleskopa gasujo, speco de cilindrego, kiu, kiam plena, havis la alton de ses etaĝoj. La gason oni produktis dum la koksigo de karbo kaj oni kolektis ĝin en la giganta gasujo. Ĉiuvespere ĝi estis maksimume plenpumpita por plenumi la postulojn de la dommastrinoj de la posta tago. Bedaŭrinde, ĝuste tiuspeca gaso, unue tre malbonodoras, due ne tre bone gustas kaj trie estas sufiĉe venena.
La unua, kiun tiu triunuo de negativaj propraĵoj trafis, estis Grimŝavo. Lia vizaĝo estis plene flaviĝinta kaj li videble balanciĝis. Post tri pliaj blovegoj li falis - tute senspektakle - de sia seĝo. Nun li kuŝis senkonscia sur la planko. La aliaj duongasumitoj tute ne rimarkis lian malvolontan malaperon, ĉar ili laŭŝajne sufiĉe jam mem batalis kontraŭ la efikoj de karbogaso en la pulmoj.
Intertempe Ŝtopilo kolektis jam sian okan cilindron da oksigeno kaj feliĉe suĉis sian pipon.
La sekvanta gasumito estis Tarzano. Kvankam li estis la plej trejnita el la tuta grupo, lia organaro estis pli alkutimiĝinta al la freŝa aero de la sportejo ol al la produktaĵo de la Bristola Gas-Uzino. Li tamen ne falis, li simple iumaniere en si ŝrumpis kiel kampada matraco, el kiu oni eskapigas la aeron por kunfaldi ĝin. Intertempe du kaŭĉukaj tuboj pendis sen posedanto kaj el tiuj fluis ne regata kvanto da gaso. Anuso, rimarkinte la dumbatalan falon de du el siaj soldatoj, nun strebis leviĝi por rapidi transkuri kaj fermi la du kranojn. Plene freneza ankaŭ Anuso ne estis. Je sia teruro li tamen tute ne plu kapablis ekstari kaj fakte li sukcesis per lasta forto nur fermi sian propran kranon. Tiun agon li akompanis per mallaŭta ne plu homa bleko. Lia bleko estis kiel tiu de kontenta apro ĵus trovinta bongustan fungon. Ĝi laŭŝajne same kiel ĉe manĝtrova apro ne vere celis alarmi aliulojn.
Estis la urso Pobo, kiu kelkajn minutojn pli poste savis la situacion. Supren rigardante por vidi ĉu eble la bunseno de Ŝtopilo tamen nun iomete flagras, li okulangule ekvidis la malsanan koloron en la vizaĝo de ne plu agpova apriĝinta Anuso. Tiam li rimarkis ĉe sia alia flanko la aliajn du duongasumitojn, Grimŝavon, kiu ruliĝis sur la planko sub la tablego, kaj Tarzanon, kiu inertis sur sia seĝo kiel sako da terpomoj. Ties vizaĝo memorigis lin pri la verdnigra vezikfuko ĉie trovebla sur la rulŝtona strandeto de Portishedo, buse atingebla urbeto rande de la Bristola Ŝanelo. La fukvezikojn oni povis krevigi kun tre obtuza "plup". Inter la branĉoj de tiu fuko rampis dekoj kaj dekoj da grizaj kankroj kaj kulmine oni trovis tie grandajn malplenajn spiralformajn konkojn, en kiuj la maro eĉ hejme plu siblis, tene kontraŭ la orelo. Cerbumante pri tiu neklara rilato inter fuko kaj la vizaĝo de Tarzano kaj sopirante pri la konusoj da glaciaĵo aĉeteblaj en la triaklasaj turistaj kafejoj de Portishedo, li ĉesis blovi, fermis sian kranon, kaj senhaste iris fermi la du kranojn de la najbaroj. Laŭ propra takso li mem troviĝis en perfekta sanstato. Laŭŝajne karbogaso ne mezureble damaĝis lin. Post tio li residiĝis, silente enpensiĝinte kvazaŭ kojnumite inter la halucinaj kankroj, moluskoj kaj marhorizonte videblaj transportŝipoj kaj realaj cerbumoj pri la enigma topografio de la labirinto de enmuraj gastuboj, kiuj evidente kondukis ĉien, nur ne al la bunseno de Ŝtopilo.
Rekte kiam Grimŝavo rerampis sur sian seĝon por laŭpove tre mallaŭte vomi en sian lavkuvon kaj Tarzano komencis reinteresiĝi pri la okazantaĵoj ĉirkaŭ si - nur Anuso plu dormis - okazis tumulto en la koridoro. Tiun ĉiu zoologo kun surkampa sperto estus senpene identiginta kiel la panikfuĝon de dudeko da afrikanaj elefantoj. Fakte la Bristola zoo posedis nur unu elefanton, jen jam tre aĝiĝinta kaj sufiĉe laca besto, kiu tiumomente pace maĉis buŝplenon da bruniĝintaj pomoj. Kronike ĝuste temis nur pri la preterkuro de la fizika klaso, kiu estis evidente en tre gaja humoro. Mallonge poste aŭdiĝis frapo sur la laboreja pordo.
Ŝtopilo, kiu intertempe havis tutan kolekton da cilindroj da oksigeno, anoncis, "Nu jen sufiĉe!", estingis sian tiom fidele funkciantan bunsenon kaj elgorĝigis afablan "Eniru!" inter du pipsuĉoj.
Enpaŝis la juna fizikinstruisto de apude. Kun granda ekscito kaj plene de junvira indigno li kriis: "Imagu Ŝto... - ummm - estimata s-ro kolego, mi devis ĉesigi la lecionon pri varmokondukado kaj sendi ĉiujn en la korton! Ĉe ni ĉiuj dudek bunsenoj ne plu funkcias! Ili post ĉiu eklumigo tuj reestingiĝas! La tuta ĉambro estas ne plu uzebla pro la eskapinta nebrulinta gaso."
Do la blovoj ne estis plene vanaj.
"Nu," solene respondis Ŝtopilo, "ĉe mi ĉio estas en ordo."
Tiu raporto pri la apudĉambra sukceso iomete konsolis Anuson, kies cerbo tiumomente luktis pri sia plena relumiĝo.
Tiam, turniĝante al la malantaŭa tablego kaj kun ĝisorele larĝiĝanta tre ruza rideto, Ŝtopilo daŭrigis: "Sciu, nur ĉe nia plej malantaŭa tablego, kiu, konate, hazarde dividas la saman gastubon kun vi, nu, jen efektive estiĝis kelkaj problemetoj."
Anuso resvenis.
PEJNO Simono