|
Kantu pri ses pencoj
Kantu pri ses pencoj,
poŝo da sekalo.
Dudek kvar kornikoj
bakitaj en bakaĵo.
Malfermiĝas la bakaĵ',
la birdoj kanti ekas -
"Kia bela bongustaĵ'
por reĝa tablo estas!"
La reĝo en la kalkulejo
nombras sian monon,
reĝino en la provizejo
manĝas mielpanon.
En ĝarden' la servistin'
pendigas jen lavaĵon,
korniko subfaligas sin
kaj bekas for la nazon.
El la Angla
Tradukita de PEJNO Simono
|