|
Ruĝgorĝo
|
|
|
Kiu murdis Ruĝgorĝon?
Mi, la Pasero,
Per sago tra l' aero,
Mi murdis Ruĝgorĝon.
|
|
|
Kiu vidis lin morti?
Mi, la Museto,
Per l' okuleto,
Mi vidis lin morti.
|
Kiu kaptis la sangon?
Mi, la Fiŝ' diris,
En pelvon ĝi iris,
Mi kaptis la sangon.
|
|
|
Kiu faris la drapon?
Mi, l' Aglo, solene
Ĝin kudris fadene,
Mi faris la drapon.
|
Kiu fosos la tombon?
Mi, la Guf', tuj
Per trulo de mi,
Mi fosos la tombon.
|
|
|
Kiu rolos la pastron?
Mi, la Korniko,
Kun libro, prediko,
Mi rolos la pastron.
|
Kiu estos skribisto?
Mi, la Alaŭdo,
Se hele, kun laŭdo,
Mi estos skribisto.
|
|
|
Kiu tomben lin portos?
Milvo ekmiis,
Ne nokte li kriis,
Mi tomben lin portos.
|
Kiu ĉeffunebranto?
Mi, la Kolombo,
Mi ploros ĉe l' tombo,
Mi ĉeffunebranto.
|
|
|
Kiu portos la ĉerkon?
Ni tri la Parvolo,
Gekokoj, kun volo,
Ni portos la ĉerkon.
|
Kiu laŭtsonorigos?
Mi la Virbovo,
Ne manku tirpovo,
Mi laŭtsonorigos.
|
|
|
Ĉiuj birdoj de l' aero
ĝemis kaj ploris,
Aŭdinte pri l' afero -
Ruĝgorĝo ekmortis.
|
|