Rolo de Ĉapelilo por Esperanto



Jen eltiraĵo el reta mesaĝo de PEJNO Simono al LUTERMANO Vilhemo en la reto Kompuservo. Vilhelmo opiniis, ke ties enhavo estu publikigata por profitigi aliajn Esperantistojn same ne komprenintajan la specialan rolon de Ĉapelilo por Esperanto.

Mi atentigas tamen, ke la precipa rolo de Ĉapelilo estas simple "skribi belajn leterojn per belaj literoj". Tiu fakto estas tiom baza kaj fundamenta, ke mi regule forgesas mencii ĝin. Evidente la efiko de skribita Esperanto eksteren estas grava ĉe la serĉo pri novaj adeptoj. Tio, kio tre ofte atingas la eksteran mondon, estas sen iu lerto aranĝita kaj dek fojojn mistajpita skribmaŝinpaĝo kun dudeko da bulskribile aĉe aldonitaj supersignoj. Alivorte speco de optika kontraŭpropagando pri ni kaj nia kulturo.

Fakte Ĉapelilo celas rekte al komputilaj laikoj kaj nur duarange - kvazaŭ fone pasante - kontentigas kelkajn precipajn bezonojn de la fakuloj.

PEJNO Simono

Jen la eltiraĵo:


Subject: Chapelilo kaj MuLiVo
From: Simon Payne 100103,24
To: LUTTERMANN 100070,2001
Date: 24-Jun-95 14:19:54

Hola Vilhelmo

"Sed por la informinterŝanĝo, ekz-e per la reto, oni povus utiligi iun ajn ilon kapabla aperigi la literon x, ĉu ne? Au ĉu vere ne? Tiam klarigu al mi!"

Jes kaj ne. La Zamenhofa h-kodo evidente kaŭzas kelkajn problemojn ĉe la retraduko kaj eĉ la tiom populara x-kodo ne estas ĉiam unusignifa. Aldone ĝi vere eksklude taŭgas por pura Esperanta teksto. Ĝi tute ne taŭgas por mikslingvaj tekstoj. Jam la unua Franca litero "é", do kun streko supren, en iu nomo fiaskigos la tuton. Jen la tialo, kial x-kodo ne vere estas solvo.

Do oni bezonas kodojn, kiuj difinas ĉiujn necesajn literojn, kaj oni evidente komuniku nur baze de tiaj kodoj. Nu, grava propraĵo de la RTF-formato (provizata de Ĉapelilo) estas la aŭtomata registrado de la nomoj de ĉiuj tiparoj, kiuj estas uzataj ene de dokumento. Ekzemple, se vi aplikas "Esp Sudo", tiu fakto estos registrata en la RTF-aĵo. Se mi nun malfermas vian traretigitan dokumenton ĉe mi en Uzingo, ĝi same elektos la tiparon "Esp Sudo" kaj ja implice elektos ties kodon. Mi fakte povas eĉ apliki tute alian tekstilon ol Ĉapelilo, nur kondiĉe, ke mi disponas pri iu taŭga tiparo laŭ la Ĉapelila konvencio. Jen la normiga rolo de Ĉapelilo, pri kio mi parolis.

Memkompreneble se ambaŭ komunikantoj same posedas Ĉapelilon, ne estas necese apliki la ĉirkaŭvojon per RTF. Ili povas ja rekte intersendi Ĉapelilajn dokumentojn. RTF nur necesiĝas por iĝi tekstprilaborile plene sendependa sur internacia nivelo. Tiukaze estas nur interkompreniĝo pri la aplikenda kodo necesa.

Sed vi troviĝas en bona kaj eminenta kunularo. Ankaŭ UEA absolute ne komprenas tiun aferon.

En la tekstinterŝanĝa praktiko oni ĝis nun aplikas x-kodon. Poste oni simple eklanĉas la literumilon por trovi iujn mistradukojn. Memkompreneble, tion oni nur povas fari, se oni ENTUTE HAVAS literumilon por Esperanto (kiun Ĉapelilo ja liveras).

Mi havas, vi havas, la revuo Monato havas kaj ankaŭ ĉiuj Ĉapelilposedantoj havas. Kiu ankoraŭ?

Do resume.

Per Ĉapelilo oni povas interŝanĝi tekstajn datumojn:

  • 1e - per propra Ĉapelila formato
  • 2e - per RTF kaj la Ĉapelilaj tiparoj.
  • 3e - per ĉiuj ĝisnunaj popularaj askiaj substituaj alfabetoj kun posta korekto helpe de la Ĉapelila literumilo. Ĉe tiu metodo evidente perdiĝas la aranĝa informaĵo.

[plu]

[retro] Sekve jen la grava rolo de Ĉapelilo rilate al teksta komunikado kaj Esperanto.

Ne tute sen signifo en tiu kunteksto estas la decido de Monato migri al Ĉapelilo por la reta komunikado inter la redaktistoj kaj la centra redaktejo. Paŭlo Perarco vere jam komprenas tiun tutan aferon kaj estas aĉetonta Vindozan komputilon en la redaktejo por la ekstera komunikado kaj antaŭprilaborado de la tekstoj, kiuj rete alvenas de la redaktistoj. La redaktistoj mem tamen jam en sia hejmloko povos komplete redakti kaj ortografie korekti la aŭtorajn tekstojn, afero, kiu ĝis nun ne estis ebla. Aldone ili povos jam elekti la uzotajn tiparajn stilojn kaj ĝeneralan aranĝon por la presado. La rezulton de tiu laboro la redaktistoj povos traretigi kiel Ĉapelilan dokumenton al la centrejo. Tie Paŭlo ŝovos la rete Vindoze alvenintan dokumenton al sia Uniksa sistemo, en kiu li ĝisfine kompostos ĝin. Kiel liga formato inter la Vindoza Ĉapelila komputilo kaj la Uniksa aplikiĝas RTF!

Ankaŭ Haroldo Schicke kondutas tre simile. La tekstojn de la aŭtoroj li nun akceptas diskete en x-kodo kaj unuaŝtupe "importas" kaj prilaboras tiujn per Ĉapelilo. Poste li ŝovas la ortografie ĝustigitan rezulton al sia "Next"-a komputilo por la fina komposto en libroformo.

Refoje resume.

Ĉapelilo havas du aspektojn - kodnormigan kaj komunikadan.

Mi eble menciu ankaŭ trian tiumesaĝe tute ne tuŝitan aspekton. La fasado kaj helpejo de Ĉapelilo evidente konsistigas proponon normigi la fakan terminaron por komputiko kaj tekstprilaborado. (datumo - uskleco - tajpsigno - eltondujo - forviŝi - alklaki, ktp, ktp.) Memkompreneble "Vindozo" ne apartenas al tiu aro. Ja temas nur pri ŝerco, tamen, konsentite, pri tre praktika ŝerco. (Vindoza - Vindoz-rilata - Vindoz-taŭga - Vindoz-kongrua - sur-Vindoza - Vindozaĵo - Vindoze - Vindoz-ulo - Vindoz-ano, ktp.)

Efektive Ĉapelilo venus por ĉiu ajn alia malmaĵoria lingvo minimume dek jarojn tro malfrue. Tamen laŭ miaj ĝisnune akiritaj spertoj en Esperantujo mi konkludas, ke Ĉapelilo venas por Esperanto minimume dek jarojn tro frue.

Ho mia kor'!

Simono