Lunfluvo






Lunfluvo,
Mejle larĝa vast';
Mi velus en pintklas'
Trans vin -
Sopirfonto,
Korŝironto,
Mi, kien vi fluos,
Kunfluos
Ĝis fin'.


Drivuloj,
Ambaŭ flosu for,
Kun mondo por esplor',
Jen ni. 
Samcelas ni du
Al feliĉ' -
Ĉirkaŭ la kurbiĝ'
Mirtel', ho vi amik',
Lunfluvo
Kaj mi.


            Teksto de MERCERO Ĵano
            Muziko de MANCINO Henriko
            Tradukita de PEJNO Simono