Ĉapelilo


Bildo kaj detaloj de la aktuala versio Ĉapelilo 2.1
Mi eble volas mendi Ĉapelilon 2.1 (ĉe FEL)

Sub la supra nomo estas lanĉinta la Germana familia firmaeto Professional Consulting kun sidejo proksime al Frankfurto ĉe Majno tekstprilaborilon - kaj por, kaj en la planlingvo Esperanto. Ĝi vendiĝas je la sensacia prezo de nur 250 Germanaj markoj.

Professional Consulting debutas en Esperantujo. Iugrade pli konata estas eble la firmaestro, kiu dum la lastaj jaroj regule skribis por la populara informrevuo "Monato". Temas pri PEJNO Simono - plumaĵo, malantaŭ kiu kaŝas sin la Angla komputilisto Simon Payne. Evidente tiom skribemiĝinta kromprofesia ĵurnalisto tre frue alfrontis jenan konstateblan malakordon inter la teoriaj ebloj per komputilo skribi Esperanton kaj la reale disponeblaj ebloj. Teorie oni devus povi skribi Esperanton en la sama komforto kiel la Anglan. Praktike, minimume al la vasta komputila uzantaro, mankas la eĉ plej bazaj rimedoj.

Kontentige solvinte ĉiujn problemojn por si mem, PEJNO Simono decidis profesiigi sian solvon ĝisatinge de vendeblaĵo taŭga por nefakuloj. Estiĝis en la unua ŝtupo iom komplika tipara solvaro por ĉiu ajn tekstoprilaborilo sub Vindozo. La rezulto tamen ne estis sufiĉe taŭga por laikoj kaj ene de tia solvo ja principe mankis literumadkontrolilo por Esperanto. En la dua ŝtupo estiĝis kompleta tekstoprilaborilo, specialigita pri la bezonoj de ĉiuj Esperantistoj, kiuj ŝatas aŭ devas skribi multe multulen.

Manipulado

Neniukaze pretermenciinda estas la facila manipulebleco de Ĉapelilo. La programo konstruiĝis laŭ la plej modernaj manipulaj konceptoj. Ĝi funkcias surbaze de la furore populara medio Vindozo sur IBM-kongrua persona komputilo kaj estas - kaj klavare, kaj muse, direktebla.

La firmao Professional Consulting havas longdaŭran tradicion pri la dezajno de programfasadoj por komputilaj laikoj. Pro tio ĉiuj funkcioj estas bone kaj intuicie troveblaj. Ofte estas kvar paralelaj vojoj atingi unu menueron - menuklavade, menumusade, per fulmoklavo kaj per ikono. Fone de ĉiu menuero de Ĉapelilo troviĝas detalaj konsiloj el tre ampleksa Esperantlingva helpsistemo. Tiu reagas kuntekstsenteme kaj estas organizita laŭ la tiel nomata hiperteksta skemo.

La helposistemo estas didaktike bone aranĝita kaj servas samtempe kiel lernolibro por Ĉapelilo. Oni povas legi ĝin ekrane paĝon post paĝo kiel libron. Ĉar ĉe Ĉapelilo temas pri profesia komerca produkto, oni evidente zorgis lingvaĵe - nek fuŝi, nek kaprici. Ĉio tekstas en flua kaj bone komprenebla Esperanto. Tiu kaj tiu ne evitebla fakvorto estas laŭeble unuavide ekkonebla - ankaŭ por ne-Anglo. Ĉiu vorto, havante en la komputila medio specialan signifon, estas difinita kaj per sola musklako esplorebla. Nome la helpejo de Ĉapelilo entenas interalie fakvortaron pri komputilado kaj tekstoprilaborado. Pro la celata internacia merkato neologismoj tre ŝpareme aplikiĝas.

Esperanto

Ĉiuj bazaj funkcioj, kiuj bezoniĝas por enigi, alloge aranĝi kaj presi tekston, inklude de grafikoj, estas provizitaj. La entajpo de la Esperantaj ĉapeletaĵoj estas infanece facila. Ĝi efektiviĝas laŭ pluraj metodoj. Unue oni povas atingi la ĉapelitaĵojn helpe de la rega klavo lige al c, g, h, j, s kaj u, kune kun la dezirata uskleco. Due oni povas apliki la senpaŝan cirkumfleksan klavon antaŭ la respektiva baza litero. Trie, kvazaŭ kulmine, oni povas komuti la klavojn Q, X, Y kaj W al ^, Ĉ, Ĝ kaj Ŭ respektive. Ĉiuj tri metodoj funkcias paralele sen problemo, kio permesas por ĉiu litero apliki la plej konvenan metodon.

Uzi Esperantan signaron ene de tekstoprilaborilo sur ne-Esperanta Vindoza platformo estas teĥnike ne tiom facila afero, kiom oni eble supozas tion. Fakte Vindozo estas nur en tre limigata senco entute multlingva. Oni povas efektive aĉeti nur diversajn Vindozajn versiojn taŭgigitajn por grupo da nacilingvoj. La grupoj signare malmulte rilatas reciproke kaj Esperanto troviĝus, se tia versio entute ekzistus, apud la Turka. Tiu lingva neflekseblo de Vindozo estis iu el la precipaj problemoj, kiujn la programista skipo devis solvi.

Tiparoj

Menciinda estas la abundo da skaleblaj tiparoj, pri kiuj Ĉapelilo 2.0 disponas. Temas pri:

Akrido 2
Aladino
Ameriko 4
Baldakeno 2
Ĉizilo
Eŭropo 2
Faksilo 4
Fanfarono
Festo
Foiro 2
Inkujo
Kaplinio
Kastelo
Kolĉeno
Konturo
Kuriero 4
Kvadrato 2
Leono 2
Letero 4
Lernejo
Limuzino 2
Metroo 4
Peniko
Publiko 4
Skribisto
Spuro
Sudo 4
Svisujo 4
Tajpilo 2
Teatro
Tempo 4
Titolo
Unikorno 2
Vento 2
Zamenhofo 4

La apuda numero signas la nombron da fasonoj - jen normala, grasa, kursiva ktp. Aldone Vindozo mem kapablas simuli fasonon mankantan.

La funkcioj ne speciale Esperantaj kaj komunaj al ĉiuj tekstprilaboriloj rangas laŭ takso de iliaj nombro kaj potenco inter tiuj de la Vindoza utilaĵo Write kaj iu pinta produkto sur tiu kampo. En la aktuala versio Ĉapelilo 2.0 jam troviĝas disadresado (ege grava por kluboj), literumadkontrolilo, vortdividilo, enŝovo de bitaĵaj grafikoj, kapoj kaj piedoj kaj memkompreneble la kutimaj bazaj funkcioj kiel serĉo kaj anstataŭigo, diversmaniera rektigo kaj diversspecaj tabelilaĵoj. [plu]

[retro] Ĉio, kio aperas sur la ekrano, aperas ekzakte samaspekte sur la papero de la presilo - do "vidate vidote".

Literumilo

Subtene al verkema "Ĉapelisto" deĵoras tre ampleksa literumadkontrolilo, kiu ne eĉ umeton malsuperas la plej pintan produkton por iu vaste uzata nacia lingvo. Kontraŭe, la Esperanta kontrolilo de Ĉapelilo posedas konsiderindan inteligenton kaj konas la bazajn finaĵojn de Esperanto. Per ĉirkaŭ 250.000 enregistraĵoj la liverata vortaro kapablas efektive kontroli nombron inter 500.000 kaj 1.000.000 da normalaj Esperantaj vortoj. Ĉapelilo povas samtempe konsulti plurajn vortarojn. Tiujn la uzanto povas mem redakti, ŝanĝante kaj kompletigante ilin laŭplaĉe. La liverata vortostoko devenas de la plurjara skribado de PEJNO Simono, la reviziado de artikoloj por Monato, traktado de manuskriptoj de Pola Radio kaj importado de ĉiuj kapvortoj de la fama PIV-o.

Dividilo

Unu el la plej gravaj novaĵoj en la versio 2.0 estis la enkonduko de dividilo por Esperanto. Tiu furoraĵo kapablas dividi vortojn ĉe la fino de la linio kaj metu la vostaĵon sur la sekvantan linion. Kvankam Zamenhofo en siaj Lingvaj Respondoj diris, ke oni rajtas dividi iel ajn, tia solvo fakte ne liverus facile legeblan kaj estetike akcepteblan rezulton. La Ĉapelila dividilo dividis laŭ silaboj, tamen ĉe tio speciale traktas prefiksojn, sufiksojn kaj gramatikajn finaĵojn. Aldone ĝi konas multajn esceptojn kaj traktas tiujn laŭ speciala modelo. La dividada rezulto estas ĉiuokaze tre bona kaj plaĉa.

Plurlingveco

La lingvon de la menuaro oni povas komuti inter la lingvoj Esperanto, Angla kaj Germana. Ene de Ĉapelila dokumento mem oni povas memkompreneble uzi ankaŭ iun nacian lingvon, por kiu oni posedas taŭgan tiparon. Oni simple elektu alian ne-Esperantan tiparon. La liverataj Esperantaj tiparoj fakte subtenas aldone al Esperanto mem preskaŭ ĉiujn lingvojn de LATIN-1 (Angla, Germana, Franca, Itala, Hispana, Itala, Portugala, Dana, Sveda, ktp) sed sen la Islanda kaj la antikva Angla.

Kunlaboremo

Por la interŝanĝo de tekstoj kun aliaj Esperantistoj oni provizis importajn kaj eksportajn funkciojn por ĉiuj popularaj komputilretaj formatoj, por la oficiala internacia ISO-normo LATIN-3 kaj por la dokumenta interŝanĝformato RTF.

Tamen Ĉapelilo vere bonege harmonias kun aliaj Vindozaj produktoj. Por kiu la aranĝfunkcioj de la aktiala versio de Ĉapelilo estas tro modestaj, tiu povas memkompreneble entajpi sian tekston Ĉapelile, ortografie kontroli ĝin Ĉapelile kaj poste eksporti la korektitan kaj elformulitan version al aranĝe pli potenca kompostilo kiel Pagemaker ktp aŭ eĉ al iu alia eble favora tekstoprilaborilo. La eksporto mem povas efektiviĝi rekte tra la Vindoza eltondujo aŭ kiel datumaro. En la fremda ilo oni povas postimporte plu apliki la kunliveratajn Trutajpajn tiparojn de Ĉapelilo, kio signifas, ke oni ne alfrontas iujn problemojn pro nekongruaj kodlokoj por la Esperantaj ĉapelitaĵoj. Kiu volas iom pli amplekse posttrakti sian tekston per la fremda ilo, al tiu disponebligas Ĉapelilo aldone la klavaradaptilon Compose de la firmao DEC.

Limigoj

La aranĝa funkciaro de Ĉapelilo certe sufiĉas por skribi belaspektan leteron aŭ allogan kluban invitilon. Aldone Ĉapelilo povas disadresadi leterojn kaj presi etikedojn - aŭ sur folioj ekzemple en formato A4, aŭ en formo de senfina bendo. Kiu tamen bezonas dukolumnan tekston, komuteblajn kapojn kaj piedojn, piednotan administrilon, aranĝilojn, aŭtomatan generadon de indekso ktp, tiu ne trovos tiujn funkciojn en la aktuala versio. Ĉapelilo unuaŝtupe koncentriĝas pri la Esperanta kvalito de teksto, kiun fakte neniu alia ilo en la personkomputila mondo sufiĉe profesie liveras.

Risko

La liveranto konscias, ke li entreprenas konsiderindan riskon, lanĉante programaran produkton en tiom malgrandnombre popoliĝinta lando kiel Esperantujo. Nur la sukceso de la vidbenda kurso "Mazi" instigis lin fari tian paŝon. Se la afero sukcesos, Professional Consulting plu disvolvos Ĉapelilon. Interalie la produkto ricevos ligilon al datumbankoj laŭ la normo ODBC kaj plion da prilaboradaj funkcioj.

La firmao havas ankaŭ alian atutan ideon en la maniko, aferon, je kiu Esperantujo vere soifegas. Sed jen ero el tute alia rakonto. Plej unue Ĉapelilo devos per la unuaj 1000 vendoj financi siajn proprajn evoluigkostojn. Nur poste oni konsideros la lanĉon de plia produkto.

Do nun estas je la vico de la Esperantistoj montri, ke ili estas pretaj aĉeti veran profesiaĵon por sia ŝatokupo. Se la lingvo Esperanto entute sukcesu en mondo de reklamada perfekteco, la adeptoj de tiu lingvo nepre modernigu siajn skribrimedojn. La tagoj de tiuj kompromitantaj mallertmane bulskribile dekoraĉitaj skribmaŝinaĵoj nun apartenu al la pasinteco - movadhistorie enrubrikigendaj en la antaŭ-Ĉapelila epoko.

Via - PEJNO Simono


Bildo kaj detaloj de la aktuala versio Ĉapelilo 2.1
Mi eble volas mendi Ĉapelilon 2.1 (ĉe FEL)