Proverbaro Esperanta




Jam delonge mi serĉas pri senchava prezentado de la Zamenhofaj proverboj. Kiel unu longan liston kun amplekso de pli ol 100k ne ŝajnas esti tiom bona ideo, kaj, aparte de tio, tia prezento estas trovebla aliloke en TTT. Do mi demandis min, kion, se ion ajn, oni volas de TTT-a proverbaro. Mi decidis, ke temas pri la serĉo laŭ specifa vorto.

Kion oni sendube ne volas, tio estas atendi ĝis la tuta proverbaro elŝutiĝas. Tiel naskiĝis la nova ordiga sistemo.

La tuta proverbaro estas nun organizita en rubrikoj laŭ la ĉeesto de vorto komenciĝanta per specifa litero. Ĉe tiu pritrakto nur "gravaj" vortoj rolas. Fakte temas pri

  1. verboj (sen "esti")
  2. substantivoj (sen pronomoj kaj rilativoj)
  3. adjektivoj (sen pronomaj adjektivoj)
  4. adverboj (sen kelkaj mallongaj helpaj - ekz "tre", "pli")

Aliflanke, se io aperas inter citiloj, ĝi taksiĝas grava.

Por vidi, kiel la afero funkcias, plej bone alklaku "C" en la indekso. Poste vi ricevos ĉiujn proverbojn, kiuj entenas gravan vorton komenciĝantan per "C". Por reatingi tiun tekston, alklaku "uzilo".

Ĉar tiom multaj vortoj en la proverbaro komenciĝas per "mal-", tiuj ricevis specialan rubrikon aparte de "M".

Do por serĉi ĉiujn proverbojn, kiuj mencias "fiŝon", oni unue per la indekso elektu la aron kun F-vortoj. Kiam la proverboj kun F-vortoj estos aperintaj, vi vidos, ke la proverboj estas ordigitaj laŭ serĉvortoj. Do ĉiuj "fiŝoj" naĝos reciproke apudaj.