|
La akrega angulo de la razklingo ŝovas sin profunde an la glatan brunan haŭton de la ĉarma Etiopa knabineto, jen sepjaraĝa vivgaja kaj ludema etulino kun la nomo Roda. Al ŝi doloregas. "Panjo, panjo, kie vi estas?" ŝi krias, tute ne komprenante, kio okazas al ŝi.
Sed panjo ne venas - kvankam ne estante tre fora. Jen ŝi, rekte antaŭ la pordo. Zigzage kurante tien kaj tien en sia sensukcesa strebo rebati du hororaĵojn samtempe - kaj la korŝirajn timkriojn de ŝia filino, kaj siajn proprajn spertojn tiom profunde enĉizitajn en ŝia memoro. Ŝi restas ekstere, la manojn prematajn sur siaj oreloj, angore klopodante nek vidi nek aŭdi ĉion, kio tuj estas sekvonta.
La virinoj de la vilaĝo tenas plu la gambojn de Roda firme disigataj, eksponante ŝian nudan intimaĵon. "Kial vi faras tion?" Roda tordas sin pro doloro, "Ĉesu tranĉi!" ŝi kriegas. La maljuna vilaĝa sanigistino sen iu esprimo de kompato tiregas al ŝia klitoro kaj tranĉas de la dekstra flanko eĉ pli profunde en ŝian karnon. "Tio tiom doloras!" Roda en sia agonio stertoras. La maljunulino nun tranĉas same profunde de la alia flanko en la sangan vundon. "Lasu min trankvila!" la infano hundblekete petegas, "Aĉulino vi!" La sanigistino per sia lasta tranĉo estas sukcesinta kaj tenas trofee alte malgrandan peceton inter la fingroj, la sangan klitoron de Roda kun ĝia radiko. Ŝi estas certiginta, ke tiu tiom beleta malhelhaŭta knabino neniam povos iam senti la ĝuon de amoro. De nun ŝi estos senama eŭnuĥino. "Helpu min!" Roda kriegas per sia tuta voĉa forto, sed neniu atentas.
La torturo daŭras
Tamen la barbara rito ne estas finiĝinta. Senkompate oni forigas la reston de la eksteraj seksaĵoj de la eta Roda. Jam senklitorigite, ŝi nun plu suferu. La sanigistino klinge forsegetas ŝiajn vulvajn lipojn, la internajn kaj la eksterajn. Ŝi lasas nur reston de la eksteraj lipoj ĉirkaŭ la sanganta kavaĵo, kiu iam estis la seksaĵo de Roda, tute normala sana juna knabino. Ŝi ekprenas la kunportitajn akaciajn dornojn kaj kuntiras la sangantan restaĵon kaj pinglas la flankojn kunaj. Ĉio ĉi okazas al Roda sen iu sensentigilo. La najbarinoj simple tenas la knabinon firme ŝovata kontraŭ la tero. Kiam la maljunulino finege estas preta, la sangaĵo estas fermita per la krudaj pikiloj.
Restas nur mallarĝa trueto en la vaginon de la kompatinde ploreganta infano. En tiun sangruĝan trueton la maljunulino ŝtopas apenaŭ sufiĉe purigitan vergeton, kiu servos por malhelpi la histan kunkreskadon je tiu loko. La arte farita truo estonte ellasu ŝian urinon kaj, kiam Roda estos adoleskinta, ŝian monataĵon. Nun la sanigistino ŝmiras miksaĵon el ovo kaj herbaĵoj ĉie sur sia diabla verko, celante, ke ĝi pro tio ne plu tiom facile infektiĝu. Kiel lasta ŝtupo oni ŝnure ligas la krurojn de Roda kunaj, femuron al femuro, genuon al genuo, piedon al piedo. Dum la venontaj semajnoj ŝi ne plu povu paŝi, helponte, ke la vundego ne disfendiĝos.
Roda estas ekde tiu tago sekse morta. Same kiel ŝia patrino, same kiel ŝia avino, same kiel ŝiaj onklinoj, kuzinoj kaj fratinoj. Same kiel ĉiuj ŝiaj najbarinoj en la oriente Etiopa limproksima urbeto Ĵiĵigo. Tiom sekse morta kiom 100 milionoj da aliaj samfatalaj virinoj en nia hodiaŭa mondo. Por tiu sub tiaj nehigienaj kondiĉoj kastritaj virinoj la tuta junulineco estas longdaŭra apenaŭ eltenebla turmentado. Pro la mallarĝeco de la lasita vundotruo la urino kaj monatsango endigiĝas kaj regule kaŭzas gravajn kaj ege dolorajn infektojn. Ĉio restos tia ĝis la neevitebla edziniĝo.
La nupta koŝmaro
Fine de la edziniĝa festo la sanigistino ankoraŭfoje vizitos Rodan por enscenigi plian torturon. Nome necesos per tranĉilo bori tunelon tra la malnova kunkreskinta vundaĵo, sufiĉe grandan por tralasi la penison de seksema juna ĵusedzo. Ĉio, kio nun nokte sekvados, nur alportos novajn suferojn al Roda kaj ne daŭros tre longe ĝis la unua ido devos pasi inversvoje tra ŝia vivdaŭra dolorejo. Dum la naskado ofte estiĝas problemoj pro la tiom mutilita malfermejo de la vagino de tiaj eŭnuĥinoj. Okaze estas necese mortigi la naskoton kaj pece eltiregi ĝin. ![[plu]](rechts.gif)
|
|
Tiu kripliga operacio, pro kiu multaj de la tiel suferigataj junaj knabinoj mortas sub teruraj doloroj kelkajn tagojn post sia eltranĉo, estas tradicio. Ĝi postlasas ĉe la viktimoj nesanigeblan psiĥan ŝokon. Ĉu inter muzulmaninoj, kristaninoj aŭ judinoj, tiu tradicio trafas sendepende de la religia kredo milionojn da Afrikaninoj kaj Arabinoj. La priskribitaĵon estas vera okazo dumoperacie filmata. En oktobro ĝi montriĝis sur la ekranetoj de la Germana televido, naŭzante la spektantaron.
La filmita operacimetodo nomiĝas "Faraona Eltranĉo" kaj estas la plej radikala versio de eŭnuĥinigo hodiaŭ praktikata. Plia versio de senklitorigo estas la metodo "Sunaa Eltranĉo", kiun la Usona informkanalo CNN antaŭ kelkaj monatoj spektigis. Tiu vere vomigan Faraonan Eltranĉon prezentis la porvirina programo "Mona Liza" de Dua Germana Televizio (ZDF). Ĝin registris skipo, veninta rekte el inter la kadavroj de la eks-Jugoslavia milito, do sufiĉe alkutimiĝinta al ĉiuspecaj sadismaĵoj. La raportistino same kiel la kameraisto, sukcesinte kapti la scenon, poste rakontis, ke ili neniam estas vidintaj ion ajn tiom teruran, kiom tiu nekredebla krimo al juna knabineto.
La fakuloj scias
Tiu amasa senklitorigo de la virinoj estas delonge konata de la medicinaj fakuloj. Oni kutime beligas la aferon, misnomante ĝin virina cirkumcido. Tamen evidente vira cirkumcido - la forigo de la peniskapa faldhaŭto pro religiaj kaj higienaj motivoj - estas tute alia afero ol virina senseksigo. Multa Eŭropaj kuracistoj, kiuj, kiel junaj homoj, iam kun la plej noblaj motivoj eliris en la trian mondon por helpi per sia kuracarto, finiĝas en iu provinca sanstacio, mem kastrante la regionajn virinojn. Ili argumentas, ke estas ja pli bone ĥirurge kaj per seninfektigitaj instrumentoj rabi al la knabinoj la sekson, ol lasi tiujn en la manoj de iu laika vilaĝa maljunulino. Ili plendas, ke simple ne estas eble konvinki la ĉelokan socion, ke tiu kripligo estas tute ne necesa barbaraĵo. Laŭ la loka tradicio nur tiel ĉi senseksigitaj knabinoj estas konsiderataj decaj kaj estas ricevontaj edzon kaj doton.
La tialoj por tiu rito ne plu estas certece klarigeblaj. Temas ĉiuokaze pro tre malnova kutimo el la epoko de la fruaj faraonoj, supozeble celanta oferi al la dioj. Hodiaŭ multaj viroj kredas, ke la virina stimulilo estas venena kaj tial devas esti forigata por protekti edzon. Nur tiel viro povas sendanĝere koiti. Aliuloj kredas, ke se oni lasas al la virinoj ilian sekson, ili kondutos beste, ne povante regi sian seksemon. Tamen ofte estas rekte la virinoj mem, kiuj postulas la daŭrigon de tiu kripliga frenezaĵo. Ili kredas, ke ilia klitoro iĝos giganta, se oni ne jam junuline fortranĉas ĝin. Ili opinias, ke Eŭropaninoj eĉ mense malsaniĝas pro la netranĉo. Eŭropaj kuracistinoj tute senefike montras sian propran normalan sekaĵon al la konvinkotinoj, tame tiuj simple ignoras la evidentajn faktojn. Nur se la lokaj religiestroj klare vortigus sian malaprobon en tiu afero, ekestus eble espero ĉesigi tiun barbaran kutimon.
Religiestroj influu
Por jena eta singulte ploranta Roda venos ĉiu helpo tro malfrue. Oni nur povos helpi, ke ŝiaj iamaj filinoj ne estos suferigataj al la sama fatalo. Tamen la religiestroj de nia mondo malgraŭ sia ekzakta scio pri ĉio ĉi ĝis nun preferas silenti. Nome la malalta statuso de la virinoj, heredaĵo el niaj praaj socioj, estas transvivinta ĝis hodiaŭ. Plej ofte tiu statuso iugrade estas firmigata de la malnovaj religiaj dogmoj. Tio estas speciale tia en la parencaj kristaneco, judeco kaj muzulmaneco kaj pro tio efektive la pastroj, rabenoj kaj mulaoj hezitas kondamni tiun teruran praktikon, ne volante ŝanceli la patriarĥecon en siaj respektivaj socioj. Sed ankaŭ socie ekster la religioj la virinoj estas plej ofte diskriminaciataj. La kulmino de la tradicia diskriminacio estas la socivasta senklitorigo de la knabinoj, praktiko, kiu ja manifestas neracian viran timegon pri virina sekseco. Per tiu nekredebla kvazaŭ venĝa fiago oni malhavigas al la virino bazan rajton, nome la rajton pri la propra vivo seksa.
Oni povas nur esperi, ke la vasta amaskomunikila raportado pri tiu nehomaĵo fine instigos la religiestrojn de la tria mondo tamen elpaŝi kaj klopodi influi siajn respektivajn sekvantarojn ĉesigi tiun hororaĵon. 100 milionoj da virinoj tiom kruele kripligitaj ne plu estu prisilentataj.
PEJNO Simono
|