Tiu sondaĵo efektiviĝis baze de la Esperanta enhavo en tiu TTT-ejo. Mi jam delonge estas esplorinta substituajn sensupersignajn alfabetojn unue specife por retmesaĝoj kaj due por tute ĝenerala enkonduko. Mi iam konkludis, ke ĝenerala enkonduko ne estas dezirinda, kaj anstataŭe decidis pretigi ĝeneralan ilon por skribi Zamenhofe - do kun supersignoj. (Tiel naskiĝis Ĉapelilo.)
Estas notinde kaj sufiĉe surprize, ke signifikaj literfrekvencaj varioj konstatebliĝas de specimeno al specimeno laŭ Esperantaj aŭtora stilo kaj dokumenta speco. Mi supozas, ke tio rilatas al la averaĝa longo de frazoj kaj al la de tio dependanta ofteco de substantivoj kaj verboj kontraste al adjektivoj kaj adverboj. Eble tiu stildependa variemo estas eksklude Esperanta propraĵo sekve de ties regulaj finaĵoj por la respektivaj gramatikaj frazeroj. Tiu fenomeno miaopinie meritas pluan sciencan esploron.
Por la matematikuloj inter ni jen tabelo de la konfidintervaloj.
| 10,0% | 5,0% | 2,0% | 1,0% | 0,5% | 0,2% |
| ±0,10% | ±0,07% | ±0,05% | ±0,03% | ±0,02% | ±0,01% |
Cetere, vidinte la mizeran rangon de nia bela Ĥ, mi decidis lanĉi mian tute personan kampanjon "Savu la mortantan Ĥ". Alivorte mi nun obstine aplikas ĝin, kie ajn tio estas entute ebla. Eĉ en Ĥinujo!
PEJNO Simono