|
La Regno de Nenie
La regno de Nenie nestas
sur la mara fundo.
La reĝo Ĉiukaze estas,
Neniu, korteghundo.
Reĝino jen, Neniukaze,
je statur' pigmeas.
Per cigna kolo ŝi emfaze
ĉion kape neas.
Nesolahom', kortegmarŝalo,
ventotrinkdiboĉas,
en domo (ĉe Nenies stalo)
gruzodore loĝas.
Rezidas ankaŭ Olga Neplu
ĉe Nesolahomo.
Ŝi ĉiam viŝas por ke eblu
puro en la domo.
Funebron ŝi kuiras ĝoje,
ĝemojn ŝi altranĉas,
kaj en kastel' Neniufoje
jen Neniu manĝas.
La kat' Neniam tumultigas
ĉe Nesolahomo.
Neniun oni prikulpigas
nun je ĝia nomo.
Neniu nun pro ĉi afero,
punbatota estu!
Nesolahomo! Al karcero!
Neplu! Domarestu!
La reĝo Ĉiukaze pie
regas per humano,
kaj tial reĝon de Nenie
amas popolano.
Mi mem kutimis iri foje
tien tiam kaj
trapasis mi Neniufoje
iam dum la Maj'.
Nesolahom' post min rigardis
kalme kaj trankvile
Neniu ueste oston gardis
dekstre ĉebarile.
La regno de Nenie nestas
sur la mara fundo.
La reĝo Ĉiukaze estas,
Neniu, korteghundo.
El la Germana
tradukita de PEJNO Simono
|