|
Malfidela Neli Grej Patosa balado
Ĉu netradukebla Neli? El "Pri Lingvo kaj Aliaj Artoj" de W. Auld :- Amiko mia provis konvinki lernejeston pri la meritoj de Esperanto. "Bone," diris la lernejestro (konfesinde iom stulte!), "se vi sukcesos traduki en Esperanton la vortludan versaĵon ...
Ben Battle was a soldier bold
And used to war's alarms,
But a cannon ball took off his legs
So he laid down his arms.
... mi konsentos, ke la internacia lingvo estas taŭga traduklingvo. Nia franca profesoro jam certigis al mi, ke estas neeble traduki ĝin en la francan.>"
Leginte tion, mi ne povis rezisti la tenton, kaj kun multe da helpo de Vilĉjo Auld mi produktis tradukon. Jen ĝi.
Rik Dalton
|
|
Malfidela Neli Grej Patosa balado
Ben BATAL estis militist'
Sed diris por milit',
Ĉar glav' senigis min de krur',
Nur taŭgas por mi lit'.
Li diris, dum ni portis lin,
Post fino de milit'
"Ho nomu min ne plu soldat',
Mi estas jam soldit'."
Senkrura devis stari li,
Sed li fieris, "Ĉar -
Miaj membroj estas lignaj
Kiel parlamentanar'.
Ben amis iun Neli GREJ,
Ŝi lin gastigis ĉe si.
Li iris rerenkonti ŝin,
Kiam drinko devis ĉesi.
Sed malestime diris ŝi:
"Ne povas plu vi min am-uzi,
Ĉar duonviro kiel vi
Jam servas simple por amuzi."
"Ŝtonmalmolkora Neli GREJ"
Li diris: "Vi pro l' am'
Promesis vin - ĉu licas nun
Rifuzi min pro lam'?"
"Min foje logis" diris ŝi,
"Ĉe vi l' ameblaj kruroj
Sed viron mi ne amas plu
kun nur la meblaj kruroj."
"Soldaton enamiĝis mi
Dum tempo de junaĝ',
Sed kvankam brava estas vi,
Forpasis la kur-aĝ'."
"Ho Neli GREJ, ho Neli GREJ,
Ne moku. En batal' mi
Vundiĝis pro la patroland'
Ho kia jen bat' al mi.
"Do," diris ŝi, "kripliĝis vi,
Luktante tiel arme,
Sed malbonvene estas jam
Ruktante tie larme."
"Ho amortrompa Neli GREJ
Mi certas, ke Nel amas
Alian viron tute nun
Sendube li ne lamas."
Ho Neli GREJ, ho Neli GREJ,
Mi konvinkiĝis, ke
En estonteco ne lig' re-
Alkroĉos Neli GREJ.
Kaj diris BATAL kun amar'
"La viv' dependas nur
De ŝi. Finiĝu mia viv'
Jam nun de penda ŝnur'."
Li kolon ligis al plafon',
Ĉar brogis ŝia vort',
Ŝi nomis min jam nur viron'
Ne viron trafos mort'.
Arbidajn krurojn prenis Ben
kaj ĵetis al la ter'
Kaj, kvankam nun senkruris li,
Li dancis en aer'.
La gorĝon stringis nun la ŝnur'
- Ne ĝenu vin la leg':
Ke sola mortis povra Ben
Sed ankaŭ kun kol-eg'.
Pro sinmortigo, l' enterig'
Senpastris laŭ konven',
Sed malgraŭ manko de la preĝ'
Ne restis ĉerk' sen Ben.
de HUDO Tomaso
tradukita de Rik DALTON
|