Kiom lingvolernemaj estas la homoj en la diversaj Eŭropaj landoj? Kiom vasta estas la breĉo inter tio, kion la ŝtataj edukaj aŭtoritatoj supozigas al ni, kaj la vera situacio reganta inter niaj popolanoj?
Jen la rezultoj de enketo, kiun mi trovis en la Franca parto de la TTT-ejo de Dominika Couturier. Temas pri enketo efektivigita en 1991 en la landoj de la tiama EU plus Svisujo kaj Norvegujo. Claude Hagège citas ĝin en sia libro "L'enfant aux deux langues" p.151, eldonejo Odile Jacob, fonto - Eurodata. Oni demandis al plenkreskuloj de tiuj landoj, kiun lingvon ili kredas scii paroli. La enketistoj ne kontrolis la veron de la eldiroj kaj oni eventuale supozu kelkajn deviojn kaŭzitajn de ebla kompleksio de sudaj popoloj kaj maltroigemo de la nordaj popoloj aŭ iam eĉ inverse.
Estas malfacile interpreti tiujn ciferojn. Oni pripensu, ke
Dominika komentis, ke la Francoj ne havas pintan pozicion rilate lingvolernemon, celante prezenti Esperanton kiel logikan kaj dezirindan solvon.
El la tutaj datumoj mi kalkulis la suman lernemon de la diversaj landoj. Do en la histogramoj la plej lernemaj landoj staras nun maldekstre kaj la plej mallernemaj staras dekstre. Kiel oni vidas, Francujo okupas iom malpli ol mezan rangon.
Ankaŭ baze de aliaj esploroj estas konstateble, ke en Eŭropo ĝenerale la Angla lingvo ne estas komprenata. Tian rezulton donis enketo de la reklamagentejo Lintas en Parizo (1996?). En 4500 telefonaj intervjuoj oni diris al loĝantoj de Belgujo, Francujo, Italujo, Hispanujo, Nederlando kaj Germanujo tri testfrazojn.
Jen la plej facila kaj malfacila:
El takskalkulo rezultis, ke en la ses (?) landoj kapablas traduki nur 8 % la lastan frazon.
Tamen mi forte atentigas, ke ni Esperantistoj ne senprudente ĝoju pri tiuj pruvoj pri la malfacilo lerni fremdan lingvon. Mi eble memorigu, ke, se oni okazigus similan enketon inter la Esperantistoj nur rilate sian propran planlingvon, la rezultoj estus sendube samgrade seniluziigaj. Ni ne forgesu, ke en ĉiu klubo sidas granda frakcio de eternaj komencantoj.
PEJNO Simono