|
En Germanujo kvestorganizaĵo povas havi du leĝajn statusojn. Oni distingas inter la statuso "de publika utilo" kaj la statuso "por karitataj celoj". La dua statuso tre strikte limigas la uzon de la kolektaĵoj por kirkaj celoj kaj estas pro tio malmulte populara ĉe la diversaj organizaĵoj. Kontraŭe la statuso publikutila estas pli malstrikta kaj ĝin havas praktike ĉiu organizaĵo. La impostoficejo respondecas pri la permeso firmai sub la respektivaj statusoj, ĉar unue la kvestorganizoj tute ne estas impostataj kaj due la alkvestitoj ricevas impostavantaĝon por la kvestaĵo.
Por atingi la statuson de publika utilo, kiu praktike signifas samatempe entrepreni sen iu ajn imposto, oni devas fondi kvestcelan societon kaj jare prezenti bilancon al la impostejo, kiu montras, ke ne pli ol 50 elcentoj de la enspezoj estas utiligitaj por la propra administrado. Rigardate de alia vidpunkto, tio signifas, ke neniu kvesta organizaĵo bezonas nur iomete honti elspezi duonon de la kvestaĵoj por la salajroj de la propra direktoraro. Do en la realo ne hontas pri multe pli.
La preterleĝaj trukoj
Ekzistas du precipaj metodoj frizi la bilancon. La unua metodo baziĝas sur nemonaj donacoj. Kvestaĵoj de tiu tipo estas valore taksataj kvazaŭ monaj kaj fluas rekte en la bilancon same kiel monaj enspezoj. Lerta kvestorganizaĵo kolektas duonon de ĝiaj enspezoj per tiaj nemonaĵoj precipe el la farma kaj infannutra industrio. Tiuj estas ege supervalorigataj kaj ŝveligas la kvestejan bilancon. Kromefike tiu nemonaj kvestaĵoj povas esti rekte liverataj al povruloj kaj malsatantoj, kio donas tre prezenteblan bazon por ŝajnigi karitatan agadon de la organizaĵo. Aliavorte oni povas reteni la monon nur transdonante la nemonajn rimedojn.
Inter la organizaĵoj kaj la industrio ekzistas reciproka kompaneco. La industriaj alkvestatoj skribas formalan fakturon pro la liverataj varoj, normale varoj, kiuj estas ĵus pasintaj la limdaton por vendado. La donacitaj komercaĵoj aperas kiel malprofitigaj kostoj en la bilancoj de la alkvestataj entreprenoj kaj tial la fakturvaloro estas maksimume troigata por malkreski la profiton por tiumaniere ŝpari konsiderindan kvanton da impostoj.
Sed ju pli alta la valoro de la fakturo, des pli ĝi ankaŭ plaĉas al la kvestanto mem. Ĉiu nemona enspezo liberigas egalvaloran monan enspezon por la propra uzo kaj kromefike oni ricevas ion senkostan por transporti al la celitoj, tiel samatempe minimumiginte la aĉetendaĵojn. Cetere kiel kulmino la transportado de rimedoj al iu katastrofejo estas tre ofte financata kaj efektivigata de ŝtataj instancoj. Refoje la kvestorganizaĵo elspezas nenion.
La dua metodo optimumigi la bilancon baziĝas sur la fakto, ke kvestorganizaĵo, kiu mem donacas al alia kvestejo same posedanta la publikutilan statuson, rajtas deklari la tutan elspezon mem publikutila. Tial oni starigas ĉenojn el publikutilaj kvestejoj. La unua kolektas la monon de la publiko kaj memkompreneble retenas duonon por administraj celoj. La alian duonon oni donacas al dua samtipa organizaĵo. Tiu refoje enkasigas la duonon por transdoni la ceteron al la neksta organizaĵo. De stafeto al stafeto malaperas duono de la kvestaĵo en la propran poŝon. Memkompreneble ĉiuj ĉeneroj havas la samajn direktorojn kaj konsilianojn aŭ deĵorigas parencojn kaj amikojn de tiuj. La lasta ŝtupo de la ĉeno troviĝas plej ofte en subevoluinta lando ekzemple ie en Afriko, kie la hejma impostoficejo praktike ne plu povas kontroli la celkonformecon de la elspezoj. Simila metodo baziĝas sur projektoj. Iom naive la impostejoj pritraktas projekton kiel tutaĵon. Tial la organizaĵoj kutimas alkroĉi kelke de siaj dungitoj salajre al iu eksterlanda projekto, refoje malŝarĝante la hejman administran buĝeton.
Evidente por bilance kongrui kun la leĝaj postuloj konforme al la statuso de publikutileco ne necesas multo. Tial ne surprizu, ke nur oneto de la kvestaĵoj alvenas ĉe la kvestcelitoj la bedaŭrindaj viktimoj de iu vetera aŭ milita katastrofo. Se reale 30 elcentoj estas celkonforme utiligataj, branĉinterne tio estas taksata laŭdinda. En multaj kazoj atingas ne eĉ 5 elcentoj la celitojn de la kvesto. Alia afero estas, ke la alveno de rimedoj en iu fremda cela lando ne nepre signifas alveno ĉe la celatoj. Tial ne malofte alvenas absolute nenio. ![[plu]](rechts.gif)
|
|
La sekretoj
Tre ofte oni alvokas kolekti malnovajn vestojn. La donacantoj kredas, ke iliaj vestoj estas transportataj al iu katastrofejo. Refoje naiva takso. La kvestorganizaĵoj komisias komercajn entreprenojn kolekti la vestojn kaj eltiri maksimuman valoron el tiuj. La plej bonaj ekzempleroj estas aŭ enlande revendataj sur tiel nomataj pulaj merkatoj aŭ eksportataj al la komercistoj en la tria mondo. La ceteraj vestoj finiĝas en la glufabriko. La kvestorganizaĵo ricevas parton de la profitoj.
Ĝis antaŭ nelonge oni kutimis tre avantaĝe eluzi la situacion starigitan per la fera kurteno. Tipeca strategio estis presi bibliojn en Sovetio. Evidente tio ne estis permesata en tiama Sovetio kaj tial oni devis efektivigi tion sekrete. Tiom sekrete, ke la hejma impostejo ne povis kontroli tion. Ĉar la celo provizi kristanan literaturon al komunisma lando aperis honora kaj la neceso de sekreteco ŝajnis evidenta, oni akceptis tiaĵojn sen protesto. Lerta organizaĵo simple konvertis kelke da miloj da markoj en kontantajn rublojn kaj poste sekrete retro. Oni ŝajnigis, ke la rubloj estis kontrabande portataj al Sovetio. Por tiu truko ne estis eĉ Rusa kvitanco necesa. La kvestistoj argumentis, ke ili ne postulis kvitancon pro la risko de malkaŝo fare de la sekreta polico, kiu tiukaze kaptus spuron al la Rusa presejo.
Alia populara truko koncernas porinfanajn patronaĵojn. Oni instigas donacemulojn monate pagi malgrandan sumon por subteni infanon en la tria mondo. Nu la tria mondo estas fora kaj kiel komfortigilo por la patrono oni prezentas polaroidaĵon de iu taŭgaspekta ekzotika infano. Kun tiu oni povas letere korespondi. Memkompreneble la leterojn oni sendas al kaj ricevas de la eksterlanda filio de la kvestorganizaĵo. Tie oni diktas jarduone enhavotaŭgajn leterojn al grupo da infanoj por sendado al la pagantaj patronoj. Iuj organizaĵoj eĉ rezignas pri tiu nacilingvo ŝtupo kaj tuj liveras memkomponatan tradukon! Leteroj sendataj al la infano estas legataj de la dungitoj en la filio kaj taŭge prirespondataj.
La konscienco
Kvankam oni povas jaron post jaro legi en la gazetaro pri rivelitaj trompoj flanke de diversaj kvestorganizaĵoj, la civitanoj sen hezito plu donacadas. Laŭ enketo de la Nurenberga instituto por socia esplorado "xit" la homoj plejgrandparte pro tute logikaj tialoj donacas ekzemple por konkreta katastrofo, pro timo pri iama propra bezonego aŭ simple pro kompato al la malfortuloj de tiu mondo. Nur 3 elcentoj ligas sian donacemon al propra maltrankvila konscienco.
Tamen ensuspektiĝas, ke perturboj de la propra konscienco ludas pli grandan rolon ol la konfesatan. Nur tiukaze estus klarigebla, kial oni pagas ion kaj tute ne koncerniĝas pri la celkonforman uzon de la pago. La donaco al kvestorganizaĵo estas anonima, komforta kaj senpena metodo akiri alibion por kaŝi la propran fian ignoradon de malriĉo, malsukceso, malfeliĉo kaj bezonego en la ĉirkaŭaĵo rekte apud oni mem. Ekzilinte la propran malfortikiĝintan avinon en maljunulejon, kutime tiom fora kiom nur eble, oni kristnaske malavare donacas por la tria mondo. Por trankviligi la propran konsciencon ja plene sufiĉas la ago de donacado mem. Kio reale okazas pere de la donaco, estas sen signifo kaj iuj ekscioj pri iu misuzo nur ĝenus.
La elspeza premo
Sume restas konstati, ke ne ĉiuj kvestorganizaĵoj estas nepre krimaj aŭ krimetaj. Inter la nigraj ŝafoj paŝtiĝas ankaŭ blankaj. Do unu lasta kuriozaĵo estas raportinda. En Germanujo pluraj grandaj organizaĵoj apartenantaj al la pli honoraj establejoj de tiu branĉo, estas enspezintaj tiom da mono, ke ili pure financteknike entute ne plu povas sufiĉe rapide elspezi ĝin. La mono amasiĝas kiel akvo en la hejma kuireja kuvo, kiam krano akcidente plene malfermita pli rapide liveras akvon, ol tiu povas fuĝi tra la kuvfunda defluilo. Tamen anstataŭ troaĵo da akvo en kuvo amasiĝas milionoj da Germanaj markoj sur la kontoj de la kvestejoj. Jen afero, kiu certe ege surprizos iun kaj iun alkvestiton.
PEJNO Simono
|