Komputiloj kaj EsperantoEstas ankaŭ supozeble, ke rilate al Esperanto la komputiloj salde estos pli malavantaĝaj ol avantaĝaj. Sendube komputilistoj, kaj certe tre baldaŭ ĉiuj Esperantistoj, povos perfekte presi la alfabeton, pretigi bonaspektajn skribaĵojn aü gazetojn, kaj retumi tra la tuta mondo. Sed por kiu celo? Por apliki Esperanton, ĉu skribe, ĉu parole, devos ja ekzisti iuj komprenantoj. Kompreni oni nur povos, lerninte. Sed kiu entute ankoraŭ lernos ion ajn? Do hobie, sen iu mongajna celo. Jam antaŭe la vendado de planlingvo estis malfacila komerco. Eĉ en epokoj, en kiuj la homoj estis pretaj lerni ion. Sed hodiaŭ? Konkurence al konstanta fluo da bildoj multkomunikilaj? |
Zorgegiga estas la enkonduko de komputiloj en infanĉambrojn kaj lernejojn. Gepatroj same kiel lernejoj aplikas bonajn kaj evidentajn argumentojn favore al tiuj. La maŝinetoj estos por pli bone lerni la matematikon kaj helpi ĉe la lernado de fremdlingvaj vortoj. Ja, la ido lernos eĉ la programadon, li iĝos specialisto pri BASIC, C++ kaj PASCAL. Ĉu vere?
En realo la idoj nur ludos per la disponebligita komputilo kaj certe lernos malpli kun la komputilo ol sen ĝi. Estas nur ege malgranda malmaĵorio, kiu vere lernos ion per la komputilo. Ankaŭ en la lernejo, kie oni jam revis pri duoble efikaj seninstruistaj klasoj, la unuaj praktikaj rezultoj estas pli sobrigantaj ol instigantaj. Opiniiĝas, ke pro multaj tialoj estas pli konvene restigi instruiston en la ĉambro, persono, kiu pedagogie tre multfacete rolas ene de sia infana kuratoraĵo.
Televidiloj, vidbendiloj kaj komputiloj senpaŭze inundas nin per siaj buntaĵoj. La plej nova slogano tekstas multkomunikileco - la kombino de komputiloj kun la plej popularaj elektronikaj distriloj, ĉu bildaj, ĉu sonaj. Por la industriŝtatanoj, enmergiĝantaj en tian spektaklon, neege plu restos tempo por legi librojn. Ĉu la akirata vidada alfabeteco - t.e. lerni, instrui kaj komuniki per bildoj anstataŭ tekstoj - sufiĉos por iel intelekte kompensi, estas pli ol nur dubinde.
Kredeble povas esti, ke vidada alfabeteco nur estas eŭfemismo por bildetareco - iu eco "legi" bildetarojn pri iu s-ro Vespertulo, iu Asterikso, iu Fredejo Fajroŝtono, iuj Nuksetoj. Oni konsciu. La literaturo de la venonta generacio, hodiaŭ jam bobeliĝinte, morgaŭ prezentos sin bobene. Senĉese dancanta bildsekvo el malluma bendujo aŭ de iriza surfaco de kompakta disko. En la nova multkomunikila medio teksto nur ĝenus, bremsante la informadan fluon. Supozeble libroj, ne malsame kiel iuj lingvoj aŭ popoletoj, ĉesos ekzisti. Ĉu progreso? Ja cerbfone ie piketas la ideo, ke la norda hemisfero eble perdos sian alfabeton, antaŭ ol la suda hemisfero entute estos trovinta la sian.
Ne nur la legado estos morte trafata, ĉiuj intelektaj okupiĝoj suferos. La socioj en la industriiĝintaj ŝtatoj de la norda hemisfero sinkos en mensan letargion. La plej valora parto de ĉiu homo, tiu, kiu ja plej frape distingas lin de la tuta alia bestaro, estas lia cerbo. Sed ankaŭ cerbo bezonas trejnadon por progresi, kaj individue, kaj gente. Sed ni preferas ripozi sur remburaĵo el robotoj. La maŝinoj meĥanikaj estas jam igintaj nin fizike malfortaj. La maŝinoj programeblaj elektronikaj nun igas nin intelekte malfortaj. Ne plu cerbumante, la homaro endanĝeriĝas rekreteniĝi, kvankam ĝia jam atingita intelekta ŝtupo ne eĉ estas tiom optimuma.
En la politika areno estas la negativaj efikoj de tiu bildemo jam hodiaŭ mezureblaj. Politikistoj rapidege estas akomodiĝintaj al la muraj skribaĉoj de la nova epoko. Niaj demokratioj estas misevoluintaj al telekratioj. Kiu posedas la televidon, tiu posedas la balotojn. Vere detale ellaborita politika programo ne plu estas bezonata. Sperta politikisto harlekenas sin en la korojn de siaj elektontoj televide.
Estas bone konate, ke la populareco de la hodiaŭa Usona prezidanto grandparte rezultas el lia tre regula figuriĝo en specifa babilejo en la satelita informkanalo CNN. Rekte tiu babilejo, kiu plej bone karakteriziĝas per la senlima afableco kaj ĝentila nekritikemo de ĝia babilejestro, fieras pri altega spektadindico. Simila afero estas en Italio observebla.
Oni jam haŭtkontakte perceptas tiun ĝeneralan intelektan degeneron ĉe la prapropra ĉirkaŭularo. Ne estas necese analizi iun foran malfacile difineblan kaj sondeblan socion. La problemoj estas senteblaj jam hejme. Plej ofte estas la geavoj tiuj, kiuj grumblas pri tia malprogreso.
La maljunularo en ĉiu socio kutimis plendi pri sia respektiva junularo, profetante iun baldaŭan socian kraŝon. Oni eble timu tamen, ke la diversgeneraciaj maljunularoj fakte pravis. Mankas nur unu korektaĵo. Nome la okcidentaj socioj ne kraŝas, ili kontinue de generacio al generacio kraŝetadas. Sed nun en la komputila epoko eble atendas nin iom pli granda intergeneracia salto malsupren. Oni vidos.
PEJNO Simono