La Korvo kaj la Vulpo






Fraŭlo Korvo, jen arbopinte, 
Tenis enbeke fromaĝon. 
Fraŭlo Vulpo, tiun spurinte, 
Voĉis allogan omaĝon. 
"He, saluton, sinjoro Korvul'. 
Vi bela! Vi rava! Vi ĝu' por l' okul'! 
Sincere, se via fanfaro 
Egalus al via plumaro, 
Vi estus fenikso de l' boska popol'." 
La Korvo ĝojegis ĉe tiu parol'. 
Li por najtingali 
La bekon malŝlosis, igante la predon elfali. 
La Vulpo ĝin kaptis kaj diris "Bona moŝto, 
Ke flatado je l' kosto 
De l' aŭdintoj bonvivas, lernu vi nu. 
Valoras fromaĝon do tiu instru'." 
La Korvo, konfuza kaj honta, 
Malfrue nun ĵuris pri klero estonta 


                      DELAFONTENO Ĵano 
                      Tradukis PEJNO Simono