Invito al ĝardena festo






Ĉu vi jam vidis mian ĝardenon 
inter la domoj ĉi? 
Semis ja rondan verdan razenon, 
bedojn da floroj mi. 


Nun mi invitas veni festenon 
meze de florharmoni' 
mian najbaron kantu li henon 
laŭde al ĉi poezi'. 


Tamen substreke, mi ne azenon 
blindan ignoran sen kri', 
ne preparitan ricevi la benon, 
preĝi fervore al Di' ... 


... volas aŭ ŝatas. Ek nun Edenon 
strigo per vortlitani', 
flatu papage en la antenon 
sentan de pomppapili'. 


Laŭdu laŭeble, al ĉio Amenon, 
miru senfine kun pi', 
plaĉu ne kraĉu vian venenon, 
pensu nur fi! C'est la vie! 

Hi, hi! 


                              PEJNO Simono