Ido - nia nevolata infano



En rondoj niaj oni ofte aŭdas, ke iam ekestis reformita versio de la planlingvo Esperanto kun la nomo Ido. Plej ofte oni taksas la tiamajn Idistojn herezuloj, kiuj grave endanĝerigis la movadon. Pro tio la tuta temo estas iomete tabua. Fakte Ido estas interesa plua evoluado de Esperanto kaj eĉ hodiaŭ troviĝas Idistoj. Do antaŭ ol principe damni ion, oni eble unue informu sin, pri kio entute temas.

Laŭ la Idistoj la lingvo Ido havas multajn avantaĝojn, inter kiuj estas pluraj, kiujn iam proponis Zamenhofo post sia sperto pri Esperanto en praktiko. Iliaopinie Ido estas pli internacia kaj pli facila ol Esperanto - ĝi restas tamen laŭ ties "spirito" kaj liveras rezulton sume pli bonan.

Laŭ mia opinio Ido entenas multe da bonaj ideoj. Al mi mem malplaĉas nur la parta rezigno pri la Ida ekvivalento de nia prefikso mal- kaj la ne plu regulaj tabelvortoj. Ankaŭ la Ida varianto de elizio ŝajnas al mi iom tro. Ĉio alia, nu, pri tio, la leganto prefere mem decidu. Do jen konciza prezento de Ido laŭ tekstoj, kiujn mi prenis el du Idaj TTT-ejoj. Laŭnecese mi tradukis el la Angla kaj aldone iomete redaktis la malsupran Esperantan informaĵon. Do nun parolu la Idistoj.

Alfabeto kaj prononco

La alfabeto estas la "Latina" alfabeto sen supersignoj. Do, sen la ses Esperantaj literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, kaj kun la literoj q, w, x, y.

Kiel multaj lingvoj, Ido uzas digrafojn, sed nur du. Anstataŭ ĉ estas digrafo ch (Angla kaj Hispana ch, Franca tch, Germana tsch), kaj anstataŭ ŝ estas digrafo sh (Angla sh, Franca ch, Germana sch). La sono ĥ ne estas uzata.

Multaj lingvoj ne konas distingon inter la du sonoj ĝ kaj ĵ, kaj en Ido oni ne bezonas fari tiun distingon; j estas prononcata kiel en la Franca lingvo (do kiel ĵ en Esperanto); se oni prononcas ĝin kiel ĝ (kiel en la Angla lingvo) tio ne ĝenas. La litero u anstataŭas ŭ post vokalo sen ŝanĝo de prononco; do au estas prononcata kiel .

La "novaj" literoj estas kvar: q ĉiam estas sekvata de u, kaj la du kune havas sonon kiel Esperanta . La litero w estas duon-konsonanto kaj havas la sonon de ŭ antaŭ vokalo (ekzemple: westo, wiskio), do kiel en la Angla lingvo. La litero x anstataŭas ambaŭ ks kaj kz, kaj sen ĝeno oni rajtas prononci ĝin kiel ksgz laŭvole. Fine, la litero y estas duon-konsonanto prononcata kiel en Angla yes aŭ Franca yeux, kaj ĝi anstataŭas j antaŭ vokalo (ekzemple: yaro, yes, yuna).

Akcento

La regulo estas preskaŭ sama kiel en Esperanto: la akcenton ricevas la antaŭlasta silabo de vorto, tamen la litero iu kun vokalo sekvanta formas unu silabon, ne du: do, radio (ne radio), familio, historio, linguo (lingvo). Estas unu escepto: la infinitivo havas akcenton je la lasta silabo (vidu sube pri verboj).

Pluralo

Substantivoj finiĝas singulare je -o sed plurale je -i. Ĉi tiu finaĵo estas prenita de la Itala, Rumana kaj Slavaj lingvoj. Ekzemple: monato, monati; pomo, pomi; vokalo, vokali; tablo, tabli.

Adjektivoj

Kiel la artikolo en Esperanto, kaj kiel artikolo kaj adjektivo en, ekzemple, la Angla lingvo, la adjektivo ne ŝanĝiĝas por akordiĝi kun substantivo. Ekzemple: bela floro, bela flori (belaj floroj); granda domo, granda domi; bona hundo, bona hundi. Zamenhofo agnoskis en 1892, ke akordo adjektiva estas superflua.

En Ido oni uzas adjektivon, ne adverbon, en frazoj, kiaj "estas necese trovi ...", "estas certe, ke ...", "estas klare, ke ...". La uzo de adverbo tiukaze estas slava idiotismo. Do oni diras, ekz., lernar Ido esas facila. Ĉar infinitivo havas kvaliton substantivecan, oni ankaŭ povas libere uzi prepozicion rekte antaŭ ĝi, anstataŭ diri, ekzemple, "antaŭ ol paroli".

Akuzativo

La normala vortordo en Ido estas: subjekto - verbo - rekta objekto. La akuzativa finaĵo -n estas uzata por la rekta objekto, nur kiam ĝi venas antaŭ la subjekto. Ekzemple, hundo vidas katokaton vidas hundo.

Aliaj uzoj de -n ne ekzistas en Ido. Por indiki movon oni uzas prepozicion ad (al), ofte kune kun alia prepozicio kiel en. Ekzemple, ni iras ad Nederlando (ni iras Nederlandon); aden la domo (en la domon). En esprimoj, kiaj "unu matenon" aŭ "la duan tagon", oni ne uzas en Ido la finaĵon -n.

Personaj pronomoj

En Ido personaj pronomoj estas pli facile distingeblaj aŭde, speciale telefone:

Ido Esp
me
vu
tu
ilu
elu
olu
lu
mi
vi
ci
li
ŝi
ĝi
li aŭ ŝi
ni
vi
li
ni
vi
ili
su
onu
si
oni

La pronomoj ilu, elu, olu, onu havas mallongajn formojn il, el, ol, on, kiujn oni rajtas uzi laŭ prefero. Estas ankaŭ komuna, tre utila, formo lu por eviti la necesecon indiki sekson, kiam tio estas aŭ ne ebla aŭ ne taŭga (aŭ diri ĉiufoje "li aŭ ŝi"). La pronomo lu estas singularo de li (ili). Simile, ilu, elu, olu havas plurali ili, eli, oli sed ĝenerale oni uzas nur la komunan formon li. La pronomo vu (singularo de vi) indikas, ke oni parolas al unu persono.

Verboj

Verboj ĝenerale havas samajn finaĵojn kiel en Esperanto, sed anstataŭ -u estas -ez (de la Franca lingvo). Anstataŭ -i estas -ar (de lingvoj Hispana, Itala, Portugala), kaj infinitivo ricevas akcenton je ĉi tiu fina silabo (kiel en tiuj fontlingvoj).

Por mallongigi formojn tiajn, kia estis preninta, estas alternativa formo per sufikso -ab-. Ekz. prenabis (estis preninta) kaj prenabos (estos preninta).

Por pasivaj (kaj medialaj) formoj Ido uzas la sufikson -es- anstataŭ --. Ekz.: trovesas (troviĝas); perdesis (perdiĝis).

Kelkaj verboj en Ido estas kaj transitivaj kaj netransitivaj, tiel evitante heziton ŝanceliĝan inter alternativoj kiel "ĉesi/ĉesigi, daŭri/daŭrigi, fini/finiĝi, komenci/komenciĝi, ŝanĝi/ŝanĝiĝi". Do, "nia laboro komencas, duras, finas" kaj "ni komencas, duras, finas nia laboro".

Propraj nomoj

Propraj nomoj, ankaŭ nomoj geografiaj, en Ido ne bezonas finiĝi per -o. Ekzemple: Azia (Azio), Europa (Eŭropo), India (Hindujo), Kanada (Kanado), Polonia (Pollando).

Sekso

Vortoj por personoj kaj bestoj estas sen seksa signifo (kun malmultaj esceptoj kiel viro). Tiel vortoj - kiaj aktoro, aŭtoro, dicipulo, kantisto, kuzo, prezidanto, kato, hundo, bovo - estas neŭtralaj pri sekso.

Kiam oni bezonas indiki la sekson estas du eblaj sufiksoj: vira (-ul-) kaj virina (-in-). Ekzemple, kuzo povas esti aŭ kuzulo (virseksa kuzo) aŭ kuzino (virinseksa kuzo). [plu]

[retro] Kiam necese oni povas diri aktoruloaktorino, sed alikaze oni diras aktoro sen risko, ke aliaj personoj ne scios ĉu kompreni "aktoro (de iu sekso)" aŭ "aktoro (virseksa)".

Skribis Zamenhofo pri la ideo de neŭtrala radiko kaj du finaĵoj por la du seksoj: "Pripensinte tiun ĉi proponon, mi trovis, ke ĝi estas ne sole tre logika sed ankaŭ tre oportuna."

Vortderivado

  1. Derivado de substantivo de adjektivo. Kiel en Esperanto, "persono kantanta" estas kantanto (ne kantantulo), kaj "persono vidanta" estas vidanto (ne vidantulo). Simile, en Ido "persono blinda" estas blindo (ne blindulo), kaj "persono riĉa" estas richo (ne richulo). Do, Ido uzas nur unu metodon por ŝanĝi iun ajn adjektivon al substantivo kun la senco "kiu estas ...".

  2. Derivado de adjektivo de substantivo. Simile, adjektivo derivita rekte de substantivo havas sencon "kiu estas ...". Ekzemple, patra (kiu estas patro), ligna pordo (pordo el ligno), papera ludilo (ludilo, kiun konsistigas papero). Por trovi adjektivon, kiu signifas "kiu rilatas, kiu koncernas ...", oni uzas sufikson -al- kiel en la vortoj naturala (natura), dorsala (dorsa), mondala, nacionala, originala, radikala, universala. Inter aliaj sufiksoj estas -oz- por indiki enhavon de io: glorioza (glora), danjeroza (danĝera).

  3. Derivado de verbo de substantivo, kaj inverse. Kiel ĝenerale en Esperanto, substantivo derivita rekte (sen afikso) de verbo indikas agon aŭ staton, kiel parolo, hezitomovo. Por derivi verbon de substantivo oni ĝenerale uzas afikson. Ekzemple: salizas ("salas"), kie la sufikso -iz- indikas "provizi" aŭ "aldoni". Tiel la vorto salizo indikas la agon. La plej ĝenerala sufikso por derivi verbon de substantivo estas -ag- (de la verbo "agas"); ekzemple, martelagas (martelas), donante la substantivon martelago. Ripeta aŭ daŭra martelago estas martelagado.

Prepozicioj

Speciale gravaj estas la tri prepozicioj, kiuj, por eviti miskomprenon, anstataŭas la multsignifan vorton "de". Por indiki apartenon, oni uzas di: parto di mashino; domo di nia amiko; tempo di paco. Por indiki devenon aŭ originon oni uzas de: homo de la nordo; de la maro venis fishi; libro de biblioteko; donaco de ni. Por indiki faranton de ago aŭ aĵo oni uzas da: libro da Zamenhof; pikturo da lia amiko; kato trovita da ni. Rimarku la uzon de ĉiuj tri: pago da amiko di nia flugo de Nederlando. La tri vortoj, da, de, di, respondas al tri sencoj (kiel ekz. la Anglaj by, from, of) kaj klarigas la intencon de la skribanto.

Alia distingo estas inter la tempaj kaj spacaj sencoj de la vortoj "antaŭ" kaj "post". Por indiki tempan sencon oni uzas ante kaj pos. Por indiki spacan sencon oni uzas avan kaj dop (malantaŭ). Do, patro venis ante la familio diferencas de patro venis avan la familio. En la unua kazo oni parolas pri tempo-diferenco (ekz. dudek minutoj), en la dua pri spaco-diferenco (la patro promenis antaŭe, ne malantaŭe).

Vortaro

Tre multaj vortoj de Esperanto restas sen skriba ŝanĝo en Ido. Aliaj vortoj estas malsamaj pro diversaj motivoj.

  1. Ortografie, por forigi supersignojn kaj uzi la plenan alfabeton. Ekz.: richa (riĉa), mashino (maŝino), gardeno (ĝardeno), jus (ĵus), jurnalo (ĵurnalo), lauta (laŭta), cielo (ĉielo), quar (kvar), quankam (kvankam), wiskio (viskio), texto (teksto), exemplo (ekzemplo), bayoneto (bajoneto), yes (jes).

  2. Por faciligi prononcon por popoloj, kiuj ne havas en siaj lingvoj tiajn akumulaĵojn de konsonantoj. Ekz. punto (punkto), funciono (funkcio), cienco (scienco), eceso (eksceso).

  3. Por fari vortojn pli internacie rekoneblaj kaj malpli artefaritaj. Ekzemple:

    imaginar (imagi) - A: to imagine, F: imaginer, H: imaginar, I: immaginare.
    mencionar (mencii) - A: to mention, F: mentionner, H: mencionar, I: menzionare.
    mentala [mento kun sufikso -al-] (mensa) - A: mental, F: mental, H: mental, I: mentale.
    pistono (piŝto) - A: piston, F: piston, H: pistón, I: pistone.

    Oni rimarkas, ke iuj vortoj en Esperanto estas (iomete kiel multaj vortoj en Volapuko) ŝanĝitaj de la plej internaciaj kaj ĝenerale rekoneblaj formoj.

  4. Por eviti vortojn dubasencajn. Ekzemple, la vorto "pruntas" estas anstataŭigita per la vortoj pruntas (prunteprenas) kaj prestas (pruntedonas, alpruntas). La vorto "eble" estas anstataŭigita per posible kaj forsan, kaj la vorto "neebla" per negebla kaj neposibla, ĉar la du sencoj estas tute malsamaj. Simile "atendi" havas du sencojn: (a) vartar, A: await, F: attendre, G: warten; (b) expektar, A: expect, F: s'attendre à, G: erwarten. Kiel jam menciite, la vorto "de" havas eĉ tri sencojn!

Afiksoj

Por eviti tro oftan kaj ĝenan uzon de la prefikso "mal-" por sencoj ofte uzataj estas vortoj senprefiksaj. Ekz.: apertas (malfermas), chipa (malmultekosta), enemiko (malamiko), falias (malsukcesas), febla (malforta), kurta (mallonga), lenta (malrapida), mikra (malgranda), poka (malmulta), povra (malriĉa), leda (malbela), tarda (malfrua).

Oni rajtas uzi prefikson, se oni ne memoras la pli mallongan vorton. La prefikso uzata en Ido havas pli internacian formon, des-. Ekz. desfacila (malfacila), desavantajo (malavantaĝo).

Elizio

En Ido oni povas elizii la finan -a de adjektivo kaj de la artikolo (la), kaj la finan -as de verbo prezenca. Ekz.: la sam autori, bon espero, grand avantajo; vi kant bele, li parol rapide. Elizio estas aparte utila por poezio, sed en la kazo de unu vorto ĝi estas pli ĝenerala - la vorto es (esas = estas) estas tiom ofta, ke la malpli longa formo estas relative populara: ta libro es tre bona (tiu libro estas tre bona).

Kelkaj oftaj vortoj havas alternativajn formojn malpli longajn. Ekz. ada (al), ede (kaj), odo (aŭ), itata (tiu), icaca (ĉi tiu), iluil (li), eluel (ŝi), oluol (ĝi). Oni rajtas uzi tiujn formojn, kiujn oni preferas.

Pliaj informoj

Jen du Idaj TTT-ejoj:

Do, se klasika Esperanto ne plu sufiĉe plaĉas al vi, aŭ, se ĝenas viajn trankvilon kaj individuemon troo da samlingvanoj, nu ek, ek, ek! Provu Idon!


Gramatiko de Ido panoptike


Verbaj finaĵoj

Jen la finaĵoj de la Ida verbo:

-ar prezenca infinitivo, -ir pasea infinitivo, -or futura infinitivo

-as prezenca tempo, -is pasea tempo, -os futura tempo

-us kondicionalo

-ez imperativo

-ab- sufikso aplikebla kun la finaĵoj de la paseo, futuro kaj kondicionalo por formi perfektajn tempojn. En 1947 oni decidis, ke oni ankaŭ rajtas apliki -ab- por formi prezenca perfekta tempo: me vidabas - mi estas vidinta.

-ant- prezenca aktiva participo
-int- pasea aktiva participo
-ont- futura aktiva participo
-at- prezenca pasiva participo
-it- pasea pasiva participo
-ot- futura pasiva participo

Plej ofte oni uzas la participojn kun la adjektiva finaĵo -a, tamen iam ankaŭ kun -e (adverbo) aŭ -o / -i (substantivo).


Gramatikaj finaĵoj

La finaĵoj de la diversaj vortspecoj estas:

-o singulara substantivo
-i plurala substantivo
-a adjektivo
-e adverbo

plus la verbaj finaĵoj jam traktitaj supre.


Rekta vortderivado

Estas kvar metodoj de rekta vortderivado en Ido:

Verbo iĝu substantivo: Per anstataŭigo de -ar ĉe infinitivo per -o, oni formas substantivon kun la signifo de la simpla ago aŭ stato implicita de la verbo: brosar - brosi, broso - brosadeto. La kontinuan aŭ oftan agon oni indikas per -ad-: brosado - longdaŭra aŭ ofta brosado.

Adjektivo iĝu substantivo: Per anstataŭigo de -a ĉe adjektivo per -o, oni formas personon aŭ aĵon kun tiu propraĵo: bona - bona, bono - bonulo, bonaĵo.

Substantivo iĝu adjektivo: Per anstataŭigo de -o ĉe substantivo per -a, oni signas ion, faritan el la substanco indikata de la substantivo: oro - oro, ora - ora, el oro (tamen tiu ne egalas al "rilatanta al oro" - por tio estas speciala sufikson).

Adjektivo iĝu adverbo: Per anstataŭigo de -a ĉe adjektivo per -e, oni signas ion, kio okazas laŭ la maniero indikata de la adjektivo: bela - bela, bele - bele.


Prefiksoj

Tiujn oni almetas antaŭ vorto (ofte kun dividstreketo) por modifi la signifon.

arki- arki-: arki-episkopo arkiepiskopo
bo- bo-: bo-patro bopatro
des- mal-: des-facila malfacila
dis- dis-: dis-sendar dissendi
equi- sam-: equi-distanta samdistanca
ex- eks-: ex-oficiro eksoficiro
ge- ge-: ge-frati gefratoj
(Notu: en 1929 genitori estis substituata al ge-patri por "gepatroj".)
ho- nun-: ho-die hodiaŭ
mi- -duono: mi-horo horduono
mis- mis-: mis-komprenar miskompreni
ne- ne-: ne-utila neutila
par- fin-, el-: par-lektar ellegi, tralegi
para- forpuŝa, kontraŭprotekta: para-suno sunombrelo
poli- mult-, plur-: poly-silaba multsilaba
pre- antaŭ: pre-dicar antaŭdiri
prim- pra-: prim-avi prapatroj
retro- retro-, reen: retro-venar reveni
ri- re-, denove: ri-dicar rediri
sen- sen-: sen-viva senviva

Aparte de tiuj estas sciencaj prefiksoj kiel ĉe ni (ekz "centi-").


Sufiksoj

Tiujn oni almetas fine de vorto, tamen antaŭ la gramatikan finaĵon por modifi la signifon. Tiuokaze oni ne uzas dividstreketon.

-ach- -aĉ: populacho popolaĉo
-ad- -ad: dansado dancado
-aj- -aĵ: manjajo manĝaĵo
-al- rilatas al: nacionala nacia
-an- -an: senatano senatano
-ar- -ar: homaro homaro
-ari- ricevanto: legacario heredanto
-atr- -simila: sponjatra spongeca
-e- -kolora: rozea rozkolora
-ebl- -ebl: videbla videbla
-ed- -pleno: manuedo manpleno
-eg- -eg: pluvego pluvego
-em- -em: laborema laborema
-end- -end: solvenda solvenda
-er- amatoro: fotografero fotamatoro
-eri- establejo: distilierio distilejo
-es- esti, fariĝi: amesar esti amata
-esk- ek-: dormeskar ekdormi, endormiĝi
-estr- -estr: urbestro urbestro
-et- -et: rivereto rivereto
-ey- -ej: kavaleyo ĉevalejo
-i- -domeno: komtio paroĥo
-id- -id: Izraelido Israelido
-ier- -ingo: sigariero cigaringo
-if- -ig, -produkti: florifar flori
-ig- -ig, -kaŭzi: beligar beligi
-ik- -malsana: alkoholiko drinkulo
-il- -il: brosilo broso
-in- -in: fratino fratino
-ind- -ind: aminda aminda
-ism- -ism: socialismo socialismo
-ist- -ist: artisto artisto
-iv- -pova: instruktiva instrupova
-ivor- -manĝa: karnivora viandmanĝa
-iz- -iz: armizar armi
-oz- -oz: poroza poroza
-ul- vir-: katulo virkato
-um- -um: foliumar foliumo
-ur- -rezulto: pikturo bildo
-yun- jun-: bovyuno juna bovo
-uy- -uj: inkuyo inkujo

Aparte de tiuj estas sciencaj sufiksoj kiel ĉe ni (ekz "-oid").


Numeraj sufiksoj

Tiuj aplikiĝas nur al numeroj.

-esm- ordinaloj: unesma unua
-im- frakcioj: duimo duono
-op- distribuiloj: quarope kvarope
-opl- obligiloj: triopla triobla


Korelativoj (tabelvortoj)

La sekvanta tabelo montras la korelativojn, kiuj ekzistas en Ido.


ki- ti- i- i- ajn neni- ĉi-
-u, -uj qua/i (i)ta/i ulu/i irgu/i nulu/i omnu/i
-o, -oj quo/i (i)to/i ulo/i irgo/i nulo/i omno/i
-e ube ibe ul-loke irga-loke nul-loke omna-loke
-am kande lore ul-tempe irga-tempe nul-tempe sempre
-el quale tale ul-maniere irga-maniere nul-maniere omna-maniere
-al pro quo pro to pro ulo pro irgo pro nulo pro omno
-om quanto/e tanto/e ul-quanto/e irga-quanto/e nulo/e omno/e


Frazoj en Ido kaj en Esperanto

La sequanta frazi montras kelka aspekti linguala.
La sekvantaj frazoj montras kelkajn aspektojn lingvajn.

La puerino iras aden la chambro.
La knabino iras en la ĉambron.

La kurta tempo di via vizito esis joyo.
La mallonga tempo de via vizito estis ĝojo.

Lernar lingui nacionala esas desfacila.
Lerni lingvojn naciajn estas malfacile.

Morge ni vidos la bateli vizitanta nia bela ma streta riveri.
Morgaŭ ni vidos la boatojn vizitantajn niajn belajn sed mallarĝajn riverojn.

La libro qua mencionas ta gramatikala punti esas hike.
La libro, kiu mencias tiujn gramatikajn punktojn, estas ĉi tie.

Vivo persuadis multa personi irar de ruro ad urbo.
Vivo persvadis multe da personoj iri de kamparo al urbo.

Regretinde multa Esperantisti ankore havas poka savo pri Ido.
Bedaŭrinde multaj Esperantistoj ankoraŭ havas malmultan scion pri Ido.

Tamen propozi da Zamenhof helpis la developo di Ido.
Tamen proponoj (faritaj) de Zamenhofo helpis la evoluigon de Ido.

Ido esas probable la maxim facila linguo en la mondo.
Ido estas verŝajne la plej facila lingvo en la mondo.


Kelka vorti en Ido

Nun vu povas lektar e komprenar multa texti en Ido - Esperanto reformita e plu bona kam Esperanto originala. Vu anke komprenas pro quo Zamenhof ed altra personi propozis la chanji pri qui vu jus lektis en apuda pagini.

Inter la personi qui developis Ido esis Louis de Beaufront e prof. Louis Couturat di Francia, prof. Wilhelm Ostwald di Germania, e prof. Otto Jespersen di Dania. Jespersen deskriptis la developo di la linguo en "Historio di nia Linguo".

La literaturo di Ido esas plu granda kam onu forsan supozas. Esas adminime 600 libri e libreti skribita en o pri la linguo Ido. La "Antologio di Idolinguo" (en du tomi, kun plu kam 630 pagini) kontenas verki da multa aŭtori.

Tamen Ido restas regretinde preske sekreto inter Esperantisti. Un persono dicas ke Ido mortis; altra persono dicas ke ol ne havas literaturo. La prejudiki pri Ido esas tre simila a la prejudiki di la generala publiko pri Esperanto!

Uniono inter la Esperanto-movado e la Ido-linguo esus maxim bona. La mondo regardas Esperanto e vidas ulo stranja e nekomprenebla. La mondo, plu facile en la formo di Ido, aceptus la ideo quan Esperanto reprezentas.


Ni bezonas ulaspeca Fundamento

(Progreso, 1996, Jean Martignon)

Komence me pregas pardono pro la tono di mea letro, qua esos kelke akra e sioro Tom Lang esas amiko, ma me esas fresh Idisto ed iracoza pro la ne-realismo di la granda majoritato dil Idistaro.

Omnakaze, me ne aprobas la propozita reformo pro ke me lernis ne longe ante nun: il(u), el(u), ol(u) e la komuna formo lu. Se on aceptus la formi ila, ela, ola la linguo ne ganus regulozeso e facileso, e me ne deziras ke to quon me lernis ed aprobis desaparos pro ke kelka homi volas reformo. Evoluciono mustas eventar spontane e ne per decidita senfina reformi.

Me opinionas ke ta inklino sencese volar reformar la linguo esas la precipua motivo por la disfalo e dizastroza prezenta stando di nia linguo. Amiko Idisto dicis a me ke lo ne esas vera, forsan... ma la mentala stando qua karakterizas ta reformemeso esas responsiva por la nunatempa katastrofo di nia movemento. Dum ke onu diskutachas pri ne-necesa e ne-utila reformi en nia linguo, on oblivias plu urjanta e valida taski ed onu disipas tote vane sua energii. To pensigas me pri la Bizancana teologiisti qui diskutis pri la sexuo dil anjeli dum ke la Turki esis siejanta l'urbo balde falonta e perisonta. Me ne divenis Idisto por partoprenar tala revaji. On dicas anke a me ke ta novaji esos fakultativa, ma lore quon divenos l'uneso di nia Linguo Internaciona? Ni ne bezonas chanji kande olti ne esas absolute necesa.

Cetere ube ni trovus la pekunio por imprimar nova libri e nova gramatiki? Pro ito ipse la reformi ne esas posibla, do ne valoras la peno diskutar pri oli.

Esus multe plu grava adoptar la vorti di la moderna vivo quin nia linguo indijas kruele. Forsan oportus pruntar oli a nia verda mifrati. Diskuto pri la temo esus plu oportuna.

Me opinionas, ke se la Esperanto-movemento standas multa plu bone kam la nia, to probable debesas a la Fundamento di Esperanto qua donas stabileso a la linguo, e impedas olua des-unesesko, ma tote ne impedas olua racionoza evoluciono. Certe onu povas opozar a me - tote juste - ke la Fundamento di Esperanto esas tro rigida, nam ol impedas mem la maxim mikra chanjo en la fundamentala strukturi di la linguo. Ito produktas problemi, precipue hodie, pro la supersigni (chapelizita literi) qui ne povas fitar kun informadiko e komputili. Pro to existas nun serioza tensi en l'Espo-movemento, quankam ne dramatala.

Ni povus decidar pri plu flexebla Fundamento, to esas ke de nun, on aceptos chanji en la linguo nur en la kazo di koaktanta neceseso. Komprenende, to koncernas nur la gramatiko e la gramatikala vorti, min la ordinara vorti qui povas evolucionar, chanjar o remplasesar sen tro multa problemi o granda danjeri por la linguo, kelkafoye mem kontree. Exemple, me aceptas tote bone dubito vice dubo, movemento vice movado o delegaciono vice delegitaro. Anke Espo subisis simila chanji. Tamen, anke tadomene onu restez prudenta.

Ma ni ne-eviteble bezonas stabileso, se ni volas salvar (se esas ankore tempo!!!) nia linguo, qua malgre olua plu granda valoro kam Esperanto minacesas da balda kompleta periso. Ni absolute mustas krear nova plu realista movemento, surbaze de serioza Fundamento. La transvivo di Ido dependas de lo.


Kelkaj libroj


Internacia Lernolibro por Esperantistoj (H. Jacob), 28p. En Esperanto.
Vortolibro di Ido-Esperanto (Kuriyama Hitosi), 93p.
Kompleta Gramatiko Detaloza di la linguo internaciona Ido (L. de Beaufront), 232p. Tre detala, kun multaj informoj lingvistikaj.
Dicionario de la 10000 Radiki di la linguo universala Ido (M. Pesch), 631p.
La Strukturo di Ido (H. Jacob), 16p. 1000 vortoj en Ido, Angla, Franca kaj Germana.
Historio di nia Linguo (prof. O. Jespersen), 21p.
Antologio di Idolinguo, Tomo I, 274p.
Antologio di Idolinguo, Tomo II, 275+89p.
La Serchado (A. Juste), 177p. Brila poemo.

Lernolibroj kaj vortaroj estas haveblaj por diversaj lingvoj.


Vortareto de diverĝoj - Ido-Esperanto

absent.a - forestanta
acens.as - supreniras, ascendas
acept.as - akceptas
a(d) - al
ad.avan.e - antaŭen
ad.en - en [+ akuzativo]
adher.as - al(glu)iĝas
adi.as - adiaŭas
adicion.as - adicias
ad.minim.e - almenaŭ
ad.maxim.e - plejmulte
adult.o - plenaĝulo
agost.o - aŭgusto
agreabl.a - agrabla
agr.o - kampo
akut.a - akra
-al- - [ekz.: natur.al.a, soci.al.a, praktik.al.a]
alonge - laŭlonge de
altr.a - alia
an - tuj ĉe
ancien.a - malnova
anke - ankaŭ
ankore - ankoraŭ
ante - antaŭ [tempe]
anunc.as - anoncas
apar.as - aperas
apene - apenaŭ
apert.as - malfermas
apt.a - taŭga
aqu.o - akvo
aquir.as - akiras
arbor.o - arbo
ariv.as - alvenas
arm.o - armilo
artific.al.a - artefarita
artikl.o - artikolo
asist.as - ĉeestas
askolt.as - aŭskultas
aston.as - mirigas
atenc.as - atentas
avan - antaŭ [space]

balde - baldaŭ
baln.as - banas
bas.a - malalta
batel.o - boato
besti.o - besto
biliet.o - bileto
bitr.a - amara
bok.o - buŝo
boli.as - bolas
bord.o - rando
braki.o - brako
bruis.o - bruo
butr.o - butero
bux.o - skatolo

ca - ĉi tiu
cel.as - kaŝas
ces.as - ĉesas, ĉesigas
chambr.o - ĉambro
chanc.o - ŝanco
chanj.as - ŝanĝas, ŝanĝiĝas
cher.a - multekosta
chip.a - malmultekosta
ciel.o - ĉielo
cienc.o - scienco
cirkum - ĉirkaŭ
co - ĉi tio

da - de [indikanta la aganton]
damzel.o - fraŭlino
darf.as - havas permeson por, rajtas
de - de [indikanta devenon, originon]
deb.as - ŝuldas
decens.as - malsupreniras
decept.as - malkontentigas la esperojn de
defens.as - defendas
defin.as - difinas
demand.as - petas
de.o - dio
depart.as - foriras
des- - mal-
deskript.as - priskribas, vortpentras
destrukt.as - detruas
dev.as - devas morale
develop.as - evoluigas, disvolvas
di - de [indikanta apartenon]
dic.as - diras
din.a - maldika
di.o - diurno [tago kaj nokto]
diret.a - malplej longa [vojo, metodo]
dist.as - estas je iu distanco
diven.as - fariĝas
divin.as - divenas
doc.as - instruas [temon]
dolc.a - dolĉa
dop - malantaŭ [space]
drink.as - trinkas
dubit.as - dubas
dukt.as - kondukas
dur.as - daŭras, daŭrigas
durst.as - soifas

ecept.as - esceptas
e(d) - kaj
egard.as - enkalkulas, kunkonsideras
ek - el
el(u) - ŝi
elu.a - ŝia
employ.as - okupas kontraŭ pago
enemik.o - malamiko
-er- - [sufikso por tiu, kiu ofte faras ion: fotograf.er.o, kant.er.o]
-eri- - [sufikso por establaĵo: lakt.eri.o, direkt.eri.o]
eror.as - eraras
-es- - -ec- [sufikso, de la verbo "es.ar", por kvalito: fort.es.o,
simil.es.o] es.as - estas
-esk- [sufixo] - ek- [prefikso]
est.o - oriento
ev.as - aĝas
event.as - okazas
expekt.as - atendas [opinias, ke io okazos, iu venos, ktp]; A: expect, F: s'attendre à, G: erwarten
explik.as - provas klarigi
expres.as - esprimas
-ey- - -ej- [ekz.: abad.ey.o, abel.ey.o, dorm.ey.o]
-ez - -u [ekz.: venez!, irez!]

fac.as - faras
fali.as - malsukcesas
fang.o - koto
fatig.as - lacigas
febl.a - malforta
felic.a - feliĉa
femin.a - inseksa
ferm.a - firma
fili.o - filo aŭ filino
fili.in.o - filino
fili.ul.o - filo
fil.o - fadeno
firm.o - firmo, firmao
forest.o - arbarego
formac.as - formas
forsan - "eble"; A: perhaps; F: peut-être, G: vielleicht; H: tal vez, quizá(s); I: forse
frat.o - frato aŭ fratino
frat.in.o - fratino
frat.ul.o - frato
funcion.as - funkcias
furt.as - ŝtelas
futur.o - estont(ec)o

gamb.o - kruro
gan.as - gajnas
garden.o - ĝardeno
general.a - ĝenerala
genitor.o - patro aŭ patrino
guid.as - gvidas

habil.a - lerta
hard.a - malmola
hard.ig.as - hardas
hast.as - rapidas
hem.o - hejmo
hiere - hieraŭ
hike - ĉi tie
hungr.as - malsatas

ibe - tie
ica - ĉi tiu
ico - ĉi tio
-if- - [sufikso, kiu signifas "produkti, sekrecii": pan.if.ad.o, sang.if.as]
il(u) - li
ilu.a - lia
imagin.as - imagas
import.as - estas grava, gravas
import.ant.a - grava
imprim.as - presas
infant.o - infan(in)o
infr.a - malsupra
inklin.as - klinas
instrukt.as - instruas [iun]
ips.a - mem
irac.as - koleras
irg.a - iu ajn
ita - tiu
ito - tio
-iv- - [sufikso por "kapabla, povanta": instrukt.iv.a, rezist.iv.es.o]
-iz- - [sufikso, kiu signifas "provizi je": kolor.iz.as, sal.iz.as, sal.iz.o]

ja - jam
jet.as - ĵetas
jok.as - ŝercas
jorn.o - tago [ne nokto]
jovdi.o - ĵaŭdo
joy.as - ĝojas
ju.as - ĝuas
judici.as - juĝas [juĝiste]
judik.as - juĝas [ĝenerale]
junt.as - kunigas
just.a - ĝusta, prava

ka(d) - ĉu
kafe.o - kafo
kam - ol, kiel [en komparoj]
kambi.as - interŝanĝas
kande - kiam
kaŭd.o - vosto
kaval.o - ĉevalo
kin - kvin
klam.as - kriegas [vortojn]
klef.o - ŝlosilo
klim.as - grimpas
klosh.o - sonorilo
kloz.as - fermas
kold.a - malvarma
kom - estante, kiel
kombat.as - kontraŭbatalas
komend.as - mendas
kompr.as - aĉetas
kon.o - konuso
konoc.as - konas
konstrukt.as - konstruas
konten.as - enhavas
kontribut.as - kontribuas
konvers.as - konversacias
koqu.as - kuiras
kor.o - ĥoro
kordi.o - koro
kost.o - ripo
koz.o - aĵo
kurt.a - mallonga
kust.as - kostas
kustum.as - kutimas
kuvert.o - koverto

led.a - malbela
ledr.o - ledo
leg.o - leĝo
lekt.as - legas
lent.a - malrapida
letr.o - letero
li - ili
line.o - linio
liv.as - foriras de
lor - je tempo de
lor.e - tiam
lu - li aŭ ŝi aŭ ĝi
lundi.o - lundo

ma - sed
mal.a - malbona
malad.a - malsana
mardi.o - mardo
mariaj.as - edz(in)igas
maskul.a - virseksa
matin.o - mateno
matr.o - patrino
maxim - plej
me - mi
me.a - mia
mem - eĉ
mencion.as - mencias
ment.o - menso
merkurdi.o - merkredo
mestier.o - metio
mikr.a - malgranda
min - malpli
minim - malplej
mobl.o - meblo
must.as - devas [pro neceseco, ne pro moraleco]

nacion.o - nacio
nask.as - naskiĝas
nat.as - naĝas
nav.o - ŝipo
no - ne [malo de "jes"]
non - naŭ
nul.a - neniu [adj.]
nul.o - nenio
nul.u - neniu [pron.]

oblivi.as - forgesas
obten.as - havigas al si
o(d) - aŭ
odi.as - malamas
ofr.as - oferas
old.a - maljuna
ol(u) - ĝi
omn.a - ĉiu
omn.o - ĉio
opinion.as - opinias
opoz.as - kontraŭ(star)i
ordin.as - ordigas
-oz- - havanta, plena je [ekz.: danjer.oz.a, por.oz.a, joy.oz.a]

pagin.o - paĝo
par- - el- [prefikso]
paz.as - paŝas
ped.o - piedo
pekuni.o - mono
pel.o - haŭto
permis.as - permesas
pikt.as - pentras
ple.as - ludas [rolon, muzikilon]
plez.as - plaĉas
plu - pli
pok.a - malmulta
popul.o - popolo
pos - post
posibl.a - ebla
post.o - poŝto
povr.a - malriĉa
poz.as - metas
precipu.a - precipa, ĉefa
prec.o - prezo
pres.as - premas
prest.as - pruntedonas, alpruntas
prevent.as - malebligas
prezent.o - estanteco
priz.as - ŝatas
pro quo - kial
probabl.a - verŝajna
promis.as - promesas
pront.a - preta
pronunc.as - prononcas
propoz.as - proponas
proxim - proksima je
prunt.as - prunteprenas
puer.o - knabo aŭ knabino
puer.ul.o - knabo
puer.in.o - knabino
puls.as - puŝas
punis.as - punas
punt.o - punkto

qua - kiu
quo - kio
qual.a - kia
qual.e - kiel
qual.es.o - kvalito
quankam - kvankam
quant.a - kiom da
quar - kvar
question.as - demandas
quik - tuj

recent.a - lastatempa, antaŭnelonga
red.a - ruĝa
regret.as - bedaŭras
renkontr.as - renkontas
recev.as - ricevas
refuz.as - rifuzas
regard.as - rigardas
repast.as - manĝas [vidu sube]
repast.o - manĝo; A: meal; F: repas; G: Mahl(zeit); H: comida; I: pasto
respons.as - respondecas
retro - reen
retro- - [kiel prefikso] re-, retro-
ri- - re- [ripeta signifo: ri.skrib.as, ri.lekt.o]
riv.o - bord.o
rot.o - rado
rupt.as - rompas
rur.o - kamparo

saj.a - saĝa
salv.as - savas
sat - sufiĉe, taŭge multe
satisfac.as - kontentigas, plenumas
saturdi.o - sabato
sav.as - scias
segun - laŭ
seman.o - semajno
sembl.as - ŝajnas
sempre - ĉiam
separ.as - malkunigas
sham.as - hontas
signat.as - subskribas
signifik.as - signifas
sik.a - seka
singl.a - ĉiu unuope
sinistr.a - maldekstra
sior.o - sinjoro
sis - ses
situ.as - situaciigas, lokumas
situ.es.o - situacio
siz.as - ektenas subite
skol.o - lernejo
skop.o - celo
sordid.a - malpura
sorg.as - zorgas
spar.as - ŝparas
spens.as - elspezas
spoz.o - edzo aŭ edzino
spoz.ul.o - edzo
spoz.in.o - edzin.o
stac.as - staras
stand.as - fartas, statas
stat.o - ŝtato
ston.o - ŝtono
strad.o - strato
strat.o - tavolo
stranj.a - stranga
stranjer.a - fremda
stret.a - mallarĝa
studi.as - studas
stul.o - seĝo
su - si
suces.as - sukcesas
sufic.as - estas sufiĉa
sukr.o - sukero
sul.o - grundo
sundi.o - dimanĉo

ta - tiu
to - tio
tal.a - tia
tal.e - tiel
tam ... kam - tiel ... kiel, tiom ... kiom
tant.a - tiom da
tant.e - tiom
tard.a - malfrua
tekt.o - tegmento
tens.as - streĉas
til - ĝis
titul.o - titolo
tot.a - tuta
tren.o - trajno
trist.a - malgaja
trubl.as - maltrankviligas
tu - ci
tur.o - rondvojaĝo
turm.o - turo

ube - kie
ucel.o - birdo
-ul- - [sufikso virseksa: av.ul.o, bov.ul.o (virbovo), kat.ul.o]
ula - iu [adj.]
ulo - io
ulu - iu [pron.]
ultre - krom
un - unu
union.o - unio

vakanc.as - ferias
vaku.a - malplena
vars.as - verŝas
vart.as - atendas [resti, por ke io okazu]
veh.as - veturas
vek.as - vekiĝas
venerdi.o - vendredo
vers - en la direkto al
vest.o - vestaĵo
vest.iz.as - vestas
vetur.o - veturilo
vice - anstataŭ
vicin.a - najbara
vink.as - venkas
voc.o - voĉo
volunt.ez - bonvolu
vu - vi [unu persono]

west.o - okcidento

yar.o - jaro
ye - je
yen - jen
yes - jes
yun.a - juna
yur.o - rajto

zer.o - nulo

Notu: Mi iomete dubas pri kelkaj de la donitaj tradukoj - ekz "yuro" = "rajto". Mi kredis, ke la aŭtoro de la listo eble tradukis unue de Ido al iu pontlingvo, eble la Angla, kaj poste aplikis pontlingvo-Esperanto-vortaron pro trovi Esperantan ekvivalenton. Aldone mankas sufiĉe multaj aliaj malsamaĵoj.