Goraĵdo inter reklamaĵetoj



Fine de Aprilo (1994) en la Germana televida informkanalo NTV, kiu normalokaze relative kompetente kaj amplekse raportas pri la milito en Bosnujo, io vidiĝis, kio estas specimena koncerne la hodiaŭan moralan situacion de la okcident-Eŭropaj socioj.

Post sensukcesaj klopodoj por instigi malmoviĝeman UNon peti malkuraĝan NATOn lanĉi tujajn aviadilajn atakojn kontraŭ la Serbojn aŭ entute fari ion ajn, egale kiom modestan, por lastminute savi la Bosnan urbon Goraĵdo de la alruliĝantaj tankoj kaj pezartileria pafado de la Serboj, la Bosnuja ministro prezidanto Silajĝiĉo estis intervjuata televide per satelita ligilo kun Sarajevo. Helpe de interpretisto la Germana novaĵanoncistino parolis kun li.

Seniluziiĝinta kaj pro dormomanko videble lacega Silajĝiĉo priskribis la Goraĵdan inferon. Tie, kaptite en faligilo, liaj urben fuĝintaj samlandanoj suferegis sub senĉesa Serba obusado. Ĝuste dum la interparolo batis sekunde po pafaĵo. Li amarvorte riproĉis al UN, NATO kaj EU pro iliaj senintereso kaj malemo entrepreni ion por savi la Bosnan popolon de tiu genocida atako. Silajĝiĉo en sia justa kolerego per fortaj frazoj akuzis la Usonanojn kaj Eŭropanojn ambaŭ nerekte kunkulpi je tiu popolbuĉado. La senespera prezidanto aŭdigis plendon, kiu pelis la larmojn en la okulojn de ĉiu ne lignoŝtipa sanmensulo. Antaŭ haste starigita kamerao en iu provizora Sarajeva ŝirmejo vortigis li la entombigan prelegon honore al siaj elsangantaj kamaradoj en Goraĵdo.

Tamen oni ne ebligis al li ĝisfini sian parolon. La maltrankvileta kaj apenaŭ atentanta intervjuantino daŭre provis interrompi lian parolfluon. Utiligante paŭzeton post la interpretado, ŝi subite adiaŭis kaj oni ektranĉis. Pro kio oni senpacience kaj maldece ĉesigis tiun kortuŝan apelacion al la monda publiko, tio estas hontego senkompara. Ŝi tranĉis por cedi la elsendan tempon al kvin minutoj da reklamo. [plu]

[retro] Jen aperis la stultaj sloganetoj kaj la ridindaj vendoklaŭnoj rolante en siaj sensignifaj reklamaĵetoj propagande al fasteta margarino, grenflokoj, hamburgaĵoj, dukolora dentopasto kaj kalsonetaj paperetoj. En nia fisocio reklamo estas evidente pli grava ol detala informo pri la masakro je Bosna urbeto. Memkompreneble por la 65000 sieĝatoj reklamo jam delonge ne plu ludas rolon. En la Goraĵdoj de tiu mondo mono estas sensignifa, gravas nur la nuda vivo. Tamen ĉion ĉi, same kiel multajn aliajn realaĵojn sur tiu terglobo, ni cerbopigraj sataj supercivilizitoj forpuŝeme preferas ne percepti.

En kia mondo ni loĝas? Sur kiu morala ŝtupo ni vivaĉas? Ĉu necesas, ke la Serbaj obusoj estos rubigintaj la gvidturon kaj pasaĝerejojn de la flughaveno Frankfurta, antaŭ ol ni fine do vekiĝos el nia remburfotela apatio antaŭ niaj buntaj ekranetoj?

Iun tagon, ĵus elluliliĝinte, ankoraŭ streĉante la membrojn kaj vastfaŭke oscedante, ni stumblos obtuzmense eksteren sur nian tiom netan strateton. Rekte ĉe la pordeto en la nete tondita heĝaro parceligantan nian same nete bedigitan ĝardenon ni per sola ŝokego ekspertos la militon malfikcian la realmondan "Apokalipso nun".

Tiam, ekaŭdante la kanonaran muĝegon, ekflarante la obusgasan haladzon, ni eksentos la doloron de la kuglo dumduma, dum ĝi eksplode sternas nian propran intestaron trans la sabatmatene tiom diligente balaita trotuaro du paŝojn antaŭ ni. Ĉirkaŭite de flamoj kaj fumoj, tro malfrue ni ekkonos la interreklamaĵe kaŝitan veron. Eble ni nur ekmortaj ekscios, ke la milito Bosna estas milito Eŭropa.

PEJNO Simono