u via unua flugo?«
»Jes.«
»Nu, mi estas anĝelino 47, via trejnisto. Kaj vi?«
»Anĝelino 1024.«
»Bone. Kiun rangon vi atingis en navigado?«
»95 elcentojn. Fakte mi ne havis iun eraron en la magneta kaj optika partoj, nur ultraviole mi unu fojon miskalkulis je 5 gradoj.«
»Nu jes, bedaŭrinde. Tio bele fuŝetos vian navigadateston. Kiun temperaturon vi mezuras?«
»14,3 gradojn akvobolajn.«
»La 14-gradan regulon vi konas, ĉu?«
»Kiel komencanto neniam forlasu la stacion sube de 14 gradoj. Je 11 gradoj ĉesas la flugpovo pro la negativa energibilanco.«
»Ŝargita?«
»Tiumomente mi disponas pri 500 glukozunuoj.«
»Bone! Unue mi atentigas vin ne panikiĝi, vidantan la unuan diablon. Vi scias ekzakte, ke ili persekutas nur nekredantojn. Ni estas protektataj per nia papina emblemo. Due ĉiam kontrolu vian energibilancon kaj ne forgesu regule kontroli la temperaturon. Trie en kazo urĝa ĉiam strebu atingi iun platformaron. Evitu misalteriĝi en la ĝangalo pro la nekredantoj, kiuj tie abundaĉas. Ili disŝiros viajn membrojn, dum vi ankoraŭ vivos. Same ne alteriĝu sur iu pluredro, ĉar tiuj plej ĝenerale rilatas al golem'oj. Lastvice evitu ĉiujn likvejojn«, ordonis la trejnistino. »Ĉu vi jam estas notinta la koordinatojn de la stacio?«
»Jes.«
»Bone. Atentu pri via ekazimuto kaj ne ĝenu la ceteran trafikon. Restu ĉiam rekte malantaŭ mi. Kontrolu vian flugilaron.«
»Ĉio okea!«
»Bone. Nu ni komune startu. 3! 2! 1! Lanĉo!«
La flugtrejnistino ekflugis kaj tuj komencis longan elegantan kurbon dekstren, for de la precipa trafika fluo, kiu okazis hodiaŭ matene laŭ la azimuto de 50 gradoj kaj havis densecon de proksimume dudek anĝelinoj sekunde. Anĝelino 1024 sekvis, kiel instruite, rekte malantaŭ la trejnistino.
La salto en la abismon, jam centfoje ekzercita en la simulilo, nun en la praktiko efektiviĝis tute nature, preskaŭ kiel iu de infanaĝo konata dancopaŝo. Ankaŭ la angula alĝustigo de la planeoj por la reala ekflugo kaj la korekto por la tuj sekvanta normalfluga fazo ne kaŭzis problemon al la trejnatino. Sed la stomake estiĝanta nervtikla sento de flugado ekravis ŝin. Jam de post kelkaj sekundoj ŝi komencis enreviĝi, ebriigite de la tiom konfuza kaj sentkirla sensacio ne plu havi firmaĵon sub la piedaro. Ensorĉis ŝin la gaspreterflua siblado kaj la zumsonoj de la propra flugila motoriko. Aldone la flugilara energiperdo, kiu ja transformiĝis en agrablan korpan varmon, ege ekscitis ŝin.
»Pli da alto! Vi ne finiĝu tie sube ĝangale!« oni interrompis de antaŭ ŝi. »Mi petas poziciiĝi iom supre de mi kaj aldone pli proksime.« La trejnistino semaforis tiun mesaĝon tiom postuleme, ke la novulino vere ne povis miskompreni. Baldaŭ sekvis vortmalabunda: »Jen alteriĝu!«
La duo atingis altan platformaron apenaŭ 20 sekundojn for de la stacia eklanĉejo.
»Ĉu la UV-faska krado estas komprenebla por vi?«
»Jes, mi atentas ankaŭ pri ĝia tempopasada rotacio.«
»Bone. Kiun koloron havas tiu platformo?«
»Verda 17.«
»Same bone. Kaj kia la centra apogakso?«
»Bruna 22, bruna 35 kaj brunega 3.«
»Bonege. Sciu, mia lasta trejnatino estis preskaŭ kolorblinda. Ŝi kapablis distingi ne eĉ bruna 1 de bruna 100! Rigardu super vin, azimuton 17 gradojn, altitudon 80 gradojn, distancon 3,0. Kion vi ekkonas?«
»Diablon kun silueto P-37, pozicio sidanta«, raportis la trejnatino militiste koncize.
»Neniam forgesu! Antaŭ ĉiuj diabloj flirtigu viajn papinajn kolorojn, ke ne okazu iu miskompreno!«
La trejnatino turnis sin por optimume montri sian ĝis brilego poluritan 6-e flavan kaj 50-e nigran plurstrian konigilon, la oficialan papinan emblemon. Ĝojigis ŝin nun praktiki la aferojn, pri kiuj ŝi estis tiom diligente studinta en la stacia fluglernejo. La temperaturo estis intertempe atinginta preskaŭ 15 gradojn kaj la sankta stelego ĵetis bone interpreteblan ultraviolan faskaron projekcie kontraŭ la tuta sudĉiela sferduono. Neniu problemo misi-fine retrovi la stacion.
Ne estis forta gasfluo, kio ja faciligis la flugadon. Eĉ malnecesis pro la vere feblega troposfera perturbiĝo antaŭkorekti la datumojn por la navigado. Ankaŭ la gaspremo estis tute averaĝa. Ŝi konstatis, ke ŝia energio sumiĝis ankoraŭ je 495 glukozunuoj.
»Nu 1024«, interrompis ŝiajn pensojn la trejnistino, »mi intencas konduki vin al la plej proksima pluredro, ĉar pri tiuj vi plej bone tuj en la praktiko informiĝu. Do ni unue trifoje gvatcirkli por certigi, ke ne estas iuj golem'oj en tiu kvadrato. Nur, se la tereno estas sengolem'a, ni risku ĝisiri la pluredron. Se ne, ni revenu tien ĉi. Ĉu vi jam enmemorigis la platformajn koordinatojn?«
Post tiom da rigora instruo en la stacia lernejo estis evidente, ke anĝelino 1024 ĉiukaze estis priatentonta pri la koordinatoj de la respektive plej lasta sekura platformo. Afero de tia graveco staris en unuaranga loko de ŝia eksterstacie transvivada kurso kaj entute, ĝuste tiu admono registriĝis komence de la dua ĉapitro de la kateĥismo. Ankaŭ sufiĉe multaj himnoj fabelis pri anĝelinoj senkoordinataj, kiujn lastverse iuj herooj el la sukurtaĉmento sukcesis savi de pereo certa.
»Polusskeme - 11,7 unuojn, 13 gradojn, 250 gradojn. Platformebena koloro verda 17, loka alto 2,7, gasfluo nulo«, ŝi blekis. Anĝelino 47 rigardis kontente al sia lernanto, inteligenta junulino vere bela kaj en plena suko.
La duo reekflugis laŭ azimuto de 120 gradoj. La trejnistino akcelis ilin kaj danke al hazarda loka termiko ili baldaŭ soris ĝis la preskaŭ duobla alto de la tuta platformaro, kiu sub ili konuse pintiĝis. La aĉa P-37 kaŭris plu sen iu moviĝo el sia ĝistiama loko, evidente embuskpreta, atendante la preterflugon de iu puninda nekredanto. Verŝajne ĝi krome observis la venadon kaj iradon sur la multaj platformoj, sed ĉiukaze pri la du anĝelinoj ĝi tute malatentis.
Post plia duminuta flugstreko trans vastan ĝangalan areon videbliĝis grandega pluredro, kies ĥemiaj eligaĵoj jam de fore malagrable tiklis la sentemajn antenojn de ambaŭ anĝelinoj. La alflugo daŭris plian minuton. Dum la nun okazigataj tri granddiametraj flugcirkloj nek golem'oj nek aliaj senovuloj montriĝis. Pri la situacio certiĝinte, la trejnistino signalis, ke oni povas senriske ĝisflugi.
La novulino pro sia nesperteco ne estis sukcesinta tute optimume manovri. Aldone al tio je la nova alto alfluis malforta tamen tre konstanta gasfluo deantaŭe. Ambaŭ cirkonstancoj sumaj kaŭzis iom superaveraĝan konsumiĝon de ŝia energio. Tial malŝpariĝis deko da glukozunuoj. Tamen la trejnistino jam sufiĉe fidis je la videbliĝinta fluglerto de la novulino, kiu evidente estis de la Plejsanktulino malavare dotita pri talentoj - kaj flugada, kaj navigada. Nu jes, ŝiaj manovroj ne estis tute senmakulaj, sed temis ja pri ŝia unua flugo. La trejnistino decidis iom vigligi la ekzercon per alvertikaliĝo.
»Rigardu la centran ortogonan glatejon, kiu tiom forte reflektas! Ĉe tiu glataĵo ni alvertikaliĝu!«
Anĝelino 1024 ŝokete glutis. Alvertikaliĝi? Tuj nun? Unuafluge? Certe ne estiĝos iu problemo alvertikaliĝi, sed la posta malkroĉo por reeklanĉiĝi - jen la problemo. Jam en la simulilo tiu estis ŝia plej stumbliga flugmanovro.
La du anĝelinoj strekis longan flugarkon, gasbremsis, kaj iom de malsupre, preskaŭ tanĝante, alflugis la glatan vertikalaĵon. La trejnistino surface alkroĉiĝis unuavice. Tuj post ŝi anĝelino 1024 senprobleme sammaniere alvertikaliĝis kaj kroĉis sin rekte apud la spertulino, kiu laŭ ŝia takso estis eble iom tro optimismema pri ŝia kapablo. La glatega krutaĵo aperis al la novulino de tiom proksime ege pli vasta ol antaŭe kaj ĝi ŝajnis al ŝi pro sia nenatura senkontureco nedifineble minaca. La pluredro mem ĉiuflanke troviĝis en granda kontrasto al la rite preskribitaj vandoformoj de la kolonia stacio. La glatejo, jen la meza ekzemplero el horizontala vico de tri, angorige strangis. Ĝi estis ĉirkaŭ ŝia starloko travidebla kaj, observate kvazaŭ traplanke, malhelo regis en la internflanke ekkonebla pluredra kavaĵego. La nigrejo nur infraruĝe iom lumetis. Anĝelino 1024 surprizate ekkonis, ke, se ŝi rigardis iom pli for kaj oblikve de si, la glateja surfaco spegulis sufiĉe konturfidelan bildon de la ĉirkaŭaĵo; nur la ultraviolaĵoj estis ege fuŝitaj.
»Jen bela kaptilo!« rimarkis la flugtrejnistino.
»Kio? Kial kaptilo?«
»Vi ne estas vidinta tion? Ĉe la forflugo rigardu iom pli ekzakte la bazan ebenaĵon interne. Jen vi ekvidos la tipecan situacion ĉe tiuj glatejoj. Internflanke sur la malsupra ebeno estas tuta kolekto da kadavroj diversgentaj. Feliĉe ĉiuj senescepte nekredantoj.«
»Sed kial kaptilo?« ripetis anĝelino 1024.
»Pro la ena flanko. En la interno de pluredroj la magnetkampa orientiĝo plene perdiĝas kaj al malsaĝuloj la glatejo optike ŝajnigas efektive iun elflugejon. Fakte, temas pri maldika traluma plato, kiun oni evidente tute ne povas traflugi. La senedukaj nekredantoj ne kapablas kompreni tion, ĉar mankas al ili la vera kredo kaj la avantaĝoj de solida kateĥisma instruado«, afable klarigis 1024. »Ili flugas freneze kontraŭ la platon, ĝis ilia energio elĉerpiĝas. Poste aŭ iu dormigistino salivumos ilin, aŭ golem'o batatakos. Jen la justa puno al ĉiuj nekredantoj.«
»Laŭ Diina volo«, pie aldonis anĝelino 1024.
»Sankta estu Ŝia nomo!« refrene eĥis la anĝelino trejnista.
»Mi volontege renkontus golem'on!« postulis anĝelino 1024, senŝanceliĝe konvinkite, ke la parkera scio de ĉiuj 2345 reguloj de la kateĥismo tute sufiĉos por majstri ĉiun ajn aventuron ekster la sekuro de la propra stacio. Sekuro, parenteze, baziĝanta plejparte sur la potenco kaj militkapablo de sufiĉe granda kaj bonege organizata armeo el kuraĝaj militistinoj. Ĉiu el tiuj estis preta senhezite oferi eĉ sin mem por ŝovi sian glavegon profunde en la molaĵojn de iu nekredanto. Urĝkaze oni aŭdacis eĉ ataki diablojn kaj golem'ojn, kvankam kontraŭ tiuj pli bone efikis kohorto aŭ tuta divizio.
»Nu, via flugkapablo estas bona. Kiom da energio vi ankoraŭ havas?«
»300 glukozunuojn.«
»Do sekvu!«
Kun tiu abruptaĵo la trejnistino malkroĉis sin, lanĉetiĝis, faligis sin 200 milisekundojn kaj lerte vertikalakse turniĝinte, ekflugis laŭ la azimuto 260-grada. La tiom sciema trejnatino siavice klopodis pri la sama manovro, tamen ĝi ĉe la turniĝo plene malsukcesis. Mismanovrinte kaj pro faltimo tuj ekfunkciigante la flugilaron je ties potenclimo, ŝi fakte komencis flugegi en la inversa direkto, nome rekte returne al la glatejsurfaco. Ŝi nun premiĝis kontraŭ tiun. Eĉ pli malfeliĉe, la atakangulo de la flugilaj planeoj estis jam antaŭzorgeme alĝustigitaj por normalrapida antaŭena flugado. La malhelpata moviĝo kaŭzis tujan staŭlon pro manko de transplanea gasfluo kaj la juna anĝelino, tre malgracie flugilante, duonglitis duonflugaĉis suben laŭ la vertikala surfaco de la glatejo. Tute neanĝele ŝi alteriĝis abdomene ĉe la glatejfunda 41-e ruĝa ebeno. Tiu tuta mismanovro kostis al ŝi 50 glukozunuojn kaj ĝiskerne vibrigis ŝiajn internajn organojn. La trejnistino, tuj rimarkinte ŝian malĉeeston, nun atende flugŝvebis, iom senpacience, sed evidente ridegante. Anĝelino 1024 rearanĝis sian flugilaron, kapskue liberigis siajn krucigitajn antenojn kaj, ege hontante, eklanĉis sin en la direkto de la kunulino. Tra la glatejo rerigardi al iuj nekredantulaj kadavroj, ŝi tute forgesis. Pro tio ŝi ankaŭ maltrafis la okazon vidi la 22-nuance grizan dormigistinon, kiu, konate ne flugpova, puliis sin suben.
»Temperaturo?« kriis iom oficialtone 47.
»16,6.«
»Energio?«
»200 glukozunuoj.«
»Alto?«
»2,7.«
»Biro al stacio?«
»280 gradoj.«
»Okee. Ni plialtiĝu ĝis 5,0. Ek 260-graden! Restu formacie!«
Ambaŭ altiĝis. Diablo de la tipo Q-13 oblikve transflugis ilian kurson. Fore kaj tre alte perceptiĝis triopo da pliaj diabloj, sed je tiu distanco oni ne povis fidinde identigi iliajn siluetojn. Sur niveloj 2 kaj 2,5 flugis iom ĥaose du formacioj da nekredantoj preskaŭ samkurse. Ternivele sterniĝis vasta 33-nuance verda ĝangalo. Subite la granda Q-13 tre akute giris kaj krute plonĝis en la unuan nekredantaron, kaptis iun kompatindan avanulon kaj ekrapidis for laŭ azimuto de 50 gradoj, evidente celante al la 53-e verda platformaro proksimete.
»Laŭ Diina volo!« solene rimarkis la trejnistino.
»Morto al ĉiuj nekredantoj!« kantis pli militeme la kuraĝa novulino.
Ĝis la duo trovis golem'on, jam pliaj 100 glukozunuoj estis forkonsumitaj. Sed la elspezo, minimume laŭ la takso de anĝelino 1024, estis bona investaĵo. La vido estis frapega! Giganta vertikala viandaĵo kun kvar moveblaj membregoj fiksitaj al granda platformar-simila trunko turis ĝis alto de 1,8 unuoj. Tiu, danke al la saĝo de la Kreintino, tute neflugpova monstraĵo havis eĉ kapon. Tamen tre interese, anstataŭ okuloj, gapis du turneblaj malsekaj diablecaj sferoj el ĉirkaŭtenaj kavaĵoj en la fronta parto de ĝia felskalpa kapaĵo. Sub la sferoj elstaris ŝajne tute nemalfermeblan diablobekon kaj sube de tiu ĉi situis substitua dua buŝego. Sed ĉe tiu fendforma buŝego mankis ĉiu ajn manipulilaro. Jen vera vidindaĵo.
Intertempe la anĝelinoj estis tre proksimaj al la golem'o, apenaŭ 3,0 unuoj interspacis. La trejnatino lokis sin pli apude al la iugrade ŝirmpromesa korpo de ŝia kamaradino. Ŝi prudente metis sin malgolem'-flanke, preferante iom pli golem'-foran pozicion. La anĝelinoj spirale ĉirkaŭflugis la golem'on ĝis proksimo de 1,5 unuoj kaj nun ŝvebis rekte antaŭ ĝi. Aparte de malrapida regula ŝveliĝo kaj malŝveliĝo la kolosa golem'o ne moviĝis. Anĝelino 1024, intertempe kun tute malpleniĝinta kuraĝstoko, kopiis paralele ĉiun flugeron de la trejnistino.
»Jen bela ekzemplero de golem'o«, tute superflue kaj iom scienctone informos anĝelino 47. »Atentu pri ĝiaj supraj membroj. Gardu vin! Ĝi kapablas svingi ilin.«
La mirego de 1024 simple ne ĉesemis. Tiaĵon ŝi tute ne estis imaginta malgraŭ la priskriboj, kiujn ŝi estis ricevinta dum sia flugprepara stacia kurso. Ŝia instruanĝelo, maljuna iom humoraĉa spermisto, kiu onidire pro iuj herezaĵoj estis subrangigita kaj nun devigata plenumi nemasklajn taskojn, tre detale estis klariginta, kiel golem'o aspektas. Sed tio, kio nun staris antaŭ ŝi, jen tute alia afero. Verdire la realaĵo unufrape intensigis ŝian ĝisnunan bildon de golem'o. Sed aldone al ŝia tute ĝenerala timo pro tiu monstra estulo antaŭ ŝi, iu interna angoro rimarkigis sin. Iu fona maltrankviliĝo.
La energio! Ŝia energio danĝere malpliiĝas!
»Mi havas ankoraŭ nur 80 glukozunuojn!« ŝi semaforis, klopodante sufiĉe regi sian panikiĝon por ne montri sian veran animstaton al la trejnistino.
»Okee«, respondis tiu tute senemocie, memkompreneble tuj ekkoninte la simptomojn de timego en la signalado de la juna anĝelino. »Ni senprokraste alkursigu nin revojen al la stacio.«
Anĝelinoj 47 kaj 1024 iom pliforiĝis de la golem'o tiom malbelega, ekflugis malakran kurbon, kontrolis sian pozicion laŭ la sanktstela striaro el ultraviolaj faskoj kaj turnis sin iomete kontraŭstare al la gasfluado, kiu nun percepteble estis fortiĝinta ĝis preskaŭ 3 knotoj. Por duobla sekuro ili komparis siajn optikajn biraĵojn kun la datumoj de aldona magnetisma birado. La mezuroj bone kongruis. Poste ili akceliĝis laŭ azimuto 350-grada, samtempe iom altiĝante. Jen la itinero, plej energiŝpare rekondukonta ilin al la stacio.
Survoje la papinaj emblemoj de la anĝelinoj brilis sub la forta radiado de la sankta stelego, klara averto al la vere eĉ plej misatentema diablo pri la sankteco kaj netuŝebleco de ĝiaj portantoj. Anĝelino 47 citis mense por si konsolan devizon pri energimaltroiĝado el la psalmaro. Ŝi eĉ iom preĝis, sed tute ne necese, ĉar, kiel la ruza flugtrejnistino tion pli bone sciis, 80 glukozunuoj estis pli ol sufiĉontaj. Fakte tiu estis ĉiam kaj ĉiusekunde monitorinta la datumojn de anĝelino 1024. Aparte de tio taĉmento de la pionirskadro estis stariginta plurajn kaŝitajn rezervejojn da fuelo, kiujn oni regule kontrolis. Efektive la kolonio principe neniam lasus la unuan flugmision de malspertulino al iuj kapricoj de la hazardo. La du anĝelinoj laŭtflugile zumis stacien.
»Tiuj damnindaj vespoj!« sie pensis la golem'o. »Morgaŭ mia edzino nepre aĉetu batilon!«
PEJNO Simono