de Jiri Proskovec


La fino de la socialaj ŝtatoj



La okcident-eŭropaj ŝtatoj komprenas sin kiel socialajn, t.e. ŝtatoj kies celo estas garantii por ĉiu civitano laboron kun sufiĉa salajro, loĝejon, asekuron kontraŭ malsano kaj maljuneco, egalecon de ŝancoj kaj pli-malpli justan dividon de la nacia enspezo. La sociala ŝtato kreiĝis post la dua mondmilito, ne laste pro la spertoj kun la faŝismo dum la 30aj jaroj. Ĝi estis garantio por ĝenerala bonfarto kaj do stabileco de demokratio. Sed tio, kiel ŝajnas, apartenas al la pasinteco.

Minimume ekde la 80aj jaroj socialaj ŝtatoj estas en krizo. Amasa, ĝis nun nekonata, senlaboreco disvastiĝas kaj trafas ankaŭ alte kvalifikitajn homojn. Salajroj, kiuj jam ekde la 80aj jaroj ne plu reale kreskis, komencas malkreski. Kiel senespera la situacio intertempe estas, montras la fakto, ke eĉ iam potencaj sindikatoj konsentas pri redukto de salajroj kaj aliaj socialaj atingoj por almenaŭ savi laborpostenojn. Ankaŭ la laboro je sabatoj aŭ eĉ dimanĉoj ne plu estas tabuo. Al la kreskanta privata malriĉeco aldoniĝas malriĉeco publika. Bankrotaj ŝtatoj dronas en ŝuldoj, kaj mankas mono por lernejoj, bibliotekoj, teatroj, kaj fine por pensioj kaj aliaj socialaj subtenoj. Malgraŭ tio (aŭ eble ĝuste pro tio) profitoj de malgranda elito de kapitalposedantoj eksplodis dum la lastaj jaroj. La diferencoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj atingis ankaŭ en Eŭropo nekonatajn dimensiojn. Ĉu ankoraŭ eblas nomi tiajn ŝtatojn socialaj?

Komencoj de la krizo

La krizo okulfrape trafis ĉiujn ŝtatojn. En Svedio, Francio kaj Hispanio kun socialistaj registaroj estiĝis la samaj problemoj, kiaj estiĝis en Britio aŭ Germanio kun registaroj konservativaj. La politika orientiĝo evidente ne ludas rolon. Kiuj do estas la kaŭzoj de la krizo? La socialaj ŝtatoj zorgis pri tio, ke la kresko de produktiveco estis (almenaŭ parte) redonita al dungitoj. Iliaj enspezoj kreskis. Sed tio eblas nur, se la nacia produkto kreskas samrapide kiel la produktiveco. Sed tiel neniam estis; produktiveco kreskis pli rapide. Por atingi sufiĉan profiton kaj samtempe rericevi kostojn de la produktivigo, la entreprenoj estis kaj estas devigataj pli kaj pli aŭtomatigi kaj raciigi la produktadon. Por tio ili bezonas kapitalon, sed samtempe malkreskas la bezono je homa laboro. Tial estas kompreneble, kial enspezoj el kapitalo, kies bezono en ekonomio daŭre kreskas, altiĝas, dum malaltiĝas la enspezoj el laboro, kiu ne estas bezonata. Kaj tiel la celoj de la sociala ŝtato estas maltrafitaj.

Ĉi tiuj problemoj estas konataj de ekonomikistoj kaj politikistoj minimume ekde la 70aj jaroj. Diversaj solvoj estis proponitaj; kelkaj utopiaj, kiel la iluzio pri daŭra kreskado de nacia produkto, kelkaj pli realismaj kaj eĉ parte sukcesaj, kiel la redukto de laborhoroj. Sed dum la lastaj jaroj aperis nova fenomeno, kiu malebligas ĉiun ajn solvon: tutmonda libera merkato.

Monstro ekster kontrolo

Estas la industriaj ŝtatoj mem, kiuj antaŭenigis la tutmondan merkaton - liberan movadon de varoj kaj kapitalo. Transnaciaj konzernoj vidis eblojn por pligrandigi siajn profitojn, dum politikaj naivuloj predikis daŭran kreskon de bonfarto per senlima eksportado de varoj. Intertempe entreprenoj vere eksportas; ne nur siajn produktojn, sed, prefere, tutajn fabrikojn. La translokado de produktejoj iĝis la plej granda problemo por la socialaj ŝtatoj. La libera merkato rekompencas la plej malgrandajn prezojn, ankaŭ kaj ĝuste por laboro. Sed en la socialaj ŝtatoj la kostoj de laboro estas altaj. Por resti konkurenckapablaj, entreprenoj ne nur raciigas kaj aŭtomatigas la produktadon, ili pli kaj pli translokas produktejojn al landoj kun malmultekosta laboro. Ne havas sencon apelacii al patriotismo, ĉar por grandaj konzernoj nacieco jam de longe ne ludas rolon. Ili estas tutmondaj. Kaj eĉ se iu entrepreno restus, ĝi baldaŭperdus konkurenckapablon kaj bankrotus.

Intertempe eĉ evolulandoj kiel Hindio (pri orient-eŭropaj landoj ni tute ne parolu) disponas pri alte kvalifikitaj laborantoj, kio ebligas transloki preskaŭ ĉiun ajn produktadon al tiuj landoj, kie la kostoj por laboro estas maksimume dekonaj de tiuj en la okcidentaj socialaj ŝtatoj.

Kelkaj argumentas, ke la libera merkato donas al malriĉaj landoj ŝancon akiri almenaŭ parton de la bonfarto de evoluintaj landoj. Sed tio estas iluzio. ``Hongkongo situas en Ĉeĥio'' raportis germana ĵurnalo pri ekonomio. Kaj vere, ekde kiam la salajroj en sud-orienta Azio forte kreskis, Ĉeĥio estas la nova paradizo por investantoj. La salajroj tie estas ridindaj, la laboristoj alte kvalifikitaj, la sindikatoj seninfluaj, kaj krome la situo meze de Eŭropo estas tre oportuna. Senlaborecon ĉeĥaj laboristoj ankoraŭ ne konas, sed longe ili ne ĝojos, ĉar tuj kiam ili ekpostulos la deziratan vivnivelon kompareblan kun tiu en la Okcidento, la firmaoj forlasos Ĉeĥion kaj iros en pli bonajn oazojn. Ukrainio kaj Albanio jam atendas. Libera merkato tiamaniere ne nur detruas ekzistantajn socialajn ŝtatojn, sed malhelpas ankaŭ la kreiĝon de novaj. La monda merkato estas monstro sen sociala konscienco. Gajnas tiu, kiu produktas plej malmultekoste. Je kiaj kondiĉoj? Pri tio la monda merkato ne demandas. Tute ne gravas, ĉu oni avaris pri la sekureco kaj sano de la laboristoj, ĉu oni detruis vivmedion, ĉu salajroj estas malsatigaj, aŭ ĉu eĉ infanoj kiel sklavoj produktis. La sola afero, kiu gravas, estas la prezo. Homa laboro estas en la monda merkato amase havebla. Ĝia prezo malkreskas. Homoj iĝas por entreprenoj malmultekostaj kiel peco de malpuraĵo.

Kaj ne nur laboristoj estas la malvenkintoj en la libera merkato, sed longtempe eĉ entreprenoj mem. Firmao, kiu translokis en Ĉeĥion produktadon de aŭtomobiloj kaj pagas monatan salajron de 350 dolaroj, certe ne atendas, ke la laboristoj povos aĉeti aŭtomobilon kostantan 10 000 dolarojn kaj pli. La intenco de la firmao tute ne estas vendi siajn aŭtomobilojn en la lando, kie ĝi ilin malmultekoste produktas, sed eksporti ilin en landojn kun (ankoraŭ) sufiĉa aĉetpovo. Tamen ĝuste en tiuj landoj la sama firmao detruis laborpostenojn. La monda aĉetpovo kaj mendado de varoj tiel malkreskas. Aŭtoj aĉetas neniajn aŭtojn, konstatis Henry Ford en la dudekaj jaroj kaj pligrandigis la salajrojn. Kio en la tiama fermita usona merkato eblis, tute ne eblas en la tutmonda libera merkato, kie regas senkompata konkurenco. [plu]

[retro] Entreprenoj estas daŭre devigataj redukti laborpostenojn kaj salajrojn. Bedaŭrinde nur, ke tiel ankaŭ la monda mendado de varoj malkreskas. La monstra monda ekonomio tiel detruas sin mem.

Superfluaj ŝtatoj

La socialaj ŝtatoj grave kontribuis al la ekonomia prospero. Ili financis necesan infrastrukturon, provizis energion, edukadon de laboristoj kaj aliajn necesajn aferojn ebligantajn al entreprenoj entute produkti. La necesan monon la ŝtatoj akiris el impostoj, kiujn pagis egalparte kaj laboristoj kaj entreprenoj. Ne laste la ŝtatoj uzis impostojn por socialaj elspezoj. La ŝtato estis garantianto de sociala justeco kaj paco. Sed nun mankas al la socialaj ŝtatoj mono por tiuj taskoj. Unuflanke kreskas ŝtataj elspezoj, interalie por sociala subteno al pli kaj pli da senlaboruloj kaj pro sekvoj de la senlaboreco, kiel ekz-e kreskanta krimeco. Aliflanke la enspezoj de la ŝtatoj malkreskas. De kie nun ŝtatoj akiras monon? Ĉu de riĉuloj, kies enspezoj malgraŭ la krizo daŭre kreskas? Kompreneble ne, ĉar riĉuloj estas tre sensivaj. Se oni postulus iom da mono de ili, ili tuj fuĝus kun sia kapitalo al iu kapitala oazo. Do, restas nur laboristoj kun siaj salajroj; ili fuĝi ne povas. La aĉetpovo de la laboristoj malkreskas tiel, ne nur pro malaltigado de salajroj fare de entreprenoj, sed ankaŭ pro kreskantaj impostoj. La ŝtatoj mem tiel kontribuas al pliakriĝo de la krizo. Sed de la malriĉuloj la ŝtato ne povas ricevi sufiĉe da mono, dum de la riĉuloj ĝi ne povas ĝin postuli. Jen la dilemo, kiun la ŝtato provas solvi per tio, ke ĝi pli kaj pli enŝuldiĝas. La monon la ŝtatoj prunteprenas sur kapitala merkato, kio denove favoras kapitalposedantojn. Tiel ne nur entreprenoj, sed intertempe la ŝtatoj mem, kiuj groteske daŭre volas nomi sin socialaj, faras riĉulojn pli riĉaj kaj malriĉulojn pli malriĉaj. Sed per tio la ŝtata privilegiado al kapitalposedantoj ne finiĝas. En la libera merkato kun tutmondaj fluoj de kapitalo kaj investoj estiĝis vera konkurado inter ŝtatoj pri tio, kiu sukcesos per pli favoraj kondiĉoj allogi investantojn. La entreprenoj intertempe scias, ke ili povas sukcese ĉantaĝi pri la kondiĉoj de la investado. La ŝtatoj ne nur provizas necesan infrastrukturon kiel antaŭe; nun ili disponigas senkostan grundon, liberigas de impostoj aŭ donas eĉ rektajn subvenciojn nur por ke entrepreno kreu kelkajn tiom bezonatajn laborpostenojn. La laboristoj ankoraŭ rajtas elekti siajn registarojn, sed tiuj jam ne plu regas. Estas internaciaj konzernoj kaj tutmonda kapitalo, kiuj regas la mondon. Ili decidas kiel politiko agu, kaj ne inverse. La registaroj degeneris al nuraj pupoj, kiuj dancas, kiel la internacia kapitalo fajfas. Ili ne plu kapablas zorgi pri la necesa ekvilibrigo inter la egoismaj interesoj de la kapitalo kaj tiuj de la tuta socio. La naciaj ŝtatoj ne plu kontrolas la ekonomion; ili fariĝis senpotencaj kaj tiel superfluaj. Kaj alia, internacia aŭ tutmonda kontrolinstanco ne ekzistas.

Kaj la estonteco?

La proceso de la tutmondiĝo de la ekonomio estas nur ĉe sia komenco, sed la ruinigaj sekvoj por la socialaj ŝtatoj estas jam nun videblaj. El la libera merkato profitas nur kapitalposedantoj kaj internaciaj konzernoj. Eĉ tiuj nur mallongtempe, sed tio iliajn administrantojn ne interesas, ĉar la akciuloj volas havi tujan, rapidan profiton. Klaraj malvenkintoj estas la laboristoj en la socialaj ŝtatoj, kies salajroj ne povas konkurenci kun tiuj en Ĉinio aŭ Hindio. Malvenkintoj estas ankaŭ sennombraj etaj entreprenoj, kiuj ne havas eblojn kaj rimedojn transloki sian produktadon kaj ne estos konkurenckapablaj en la tutmonda merkato. Malvenkintoj estas fine la ŝtatoj mem, kiuj ne plu kapablas akiri sufiĉajn monrimedojn por plenumado de siaj taskoj, ekde kulturo ĝis socialaj aferoj. Nek homoj en evolulandoj profitos el libera merkato. La internacia kapitalo interesiĝas nur pri la plej malmultekosta laborforto kaj plej malaltaj impostoj - ĝi certe ne zorgos pri plibonigo de vivkondiĉoj, edukado, ktp. Kontraŭe, multaj hejmaj entreprenoj pro la konkurenco bankrotos.

La industriaj ŝtatoj certe konservos kelkajn bone pagatajn laborpostenojn, sed ili ne sukcesos enlaborigi la nuntempajn milionojn da senlaboruloj. La sola eliro ŝajnas esti kreado de sufiĉaj laborpostenoj en servoj, kiujn oni devas provizi surloke. Sed por krei sufiĉan mendadon de diversaj servoj necesas, ke tiuj servoj estu malmultekostaj kaj tio premisas tre malgrandajn salajrojn; pli malgrandaj ol estas la nuna subteno por senlaboruloj. Kiel tio funkcias montras Usono, kie oni kreis multajn novajn laborpostenojn en servoj, sed kun salajroj apenaŭ kovrantaj vivminimumon. Estas dubinde, ĉu la usona modelo estas aplikebla en Eŭropo. Usono neniam estis sociala ŝtato, kaj la usona ``demokratio'' ne estas komparebla kun demokratioj eŭropaj. La eŭropaj politikistoj devus rememori pri ne tro fora historio kaj konscii, ke sociala justeco estas baza premiso por funkcianta demokratio. (La lastaj okazintaĵoj en Francio avertas.) La politiko devas denove zorgi pri tio, ke la ekonomio ne servu al egoismaj interesoj de malmultaj sed al la interesoj de ĉiuj. Unuopaj ŝtatoj ne plu povas kontraŭstari la tutmondan merkaton - tial necesas komuna agado de ĉiuj eŭropaj ŝtatoj. Anstataŭ kapitulaci antaŭ la monda merkato, oni povus krei propran eŭropan merkaton, malebligi spekuladon kaj translokadon de la kapitalo, ŝirmi la merkaton kontraŭ varoj el nesocialaj ŝtatoj, fari laborforton pli bezonatan per redukto de laborhoroj, kaj tiel kreskigi ĝian prezon, fortigi aĉetpovon kaj mendadon de varoj. La eŭropa merkato tiel denove fariĝus interesa por la internacia kapitalo. Se oni konsideras, ke unuopaj eŭropaj ŝtatoj nuntempe eĉ inter si mem konkurencas sindetruante, tio eble ŝajnas utopia. Tamen la ŝtatoj havas rimedojn por fari tion; mankas nur la politika volo. La eŭropaj politikistoj devus konscii, ke tio estas la sola irebla vojo. Alikaze, tio estos ne nur fino de la socialaj ŝtatoj, sed eble la fino de la demokratio mem.

Jiri Proskovec