Post multaj antaŭaj provoj la aŭtoro nun fine sukcesis plene solvi la problemon de profesinivela Esperanta klavado ĉe persona komputilo, afero pri kiu li sporade okupiĝas jam ekde tri jaroj. La kulmina solvo nun aperos en la tekstigilo Ĉapelilo ekde versio 2.1. Temas pri la fina fasono de la antaŭ kelkaj monatoj projektita E-klavaro.
|
Konate, kiel la aŭtoro en Monato jam skribis (Vidu: Survoje al E-klavaro), ĉiu klavara solvo por Esperanto devos klavare kunekzisti kun la normalaj nacinormaj klavaraj aranĝoj. Nome ne estas - kaj supozeble neniam estos - speciale fabrike liverata E-klavaro. Aldone, ordinara uzanto malmulte inklinos parkerigi du plene diverĝantajn aranĝojn - unuan por Esperanto, alian por sia nacia lingvo. Do okaze de Esperanto principe ja necesiĝas ne pli ol minimume modifi la respektivan kutiman nacian aranĝon de la uzanto. La libera kvaropoĈiu nacia aranĝo ampleksas la literojn de "A" ĝis "Z". Do por Esperanto estas mondvaste kvar klavoj liberaj - nome "Q", "W", "X", kaj "Y". Bedaŭrinde tamen oni unuavide bezonas ses klavojn, ĉar ses literoj estas aldonendaj al la klavaro. Per sia unua provo la aŭtoro sukcesis konvene loki la tri plej oftajn ĉapelitajn literojn "Ĝ", "Ĉ" kaj "Ŭ" sur la klavaron. La kvaran liberan Anglan literklavon - en la unua aranĝo fakte "Q" - li devis malŝpari kiel cirkumflekson por atingi la mankantajn "Ĵ", "Ĥ" kaj "Ŝ". Tio nepre necesiĝis pro la ege malkonvena loko de la cirkumfleksa klavo en pluraj naciaj aranĝoj. Aldone estas iam kaj iam eĉ necese apliki la majuskligan klavon por atingi la cirkumflekson. Ekzemple ĝuste tiel statas sur Usona klavaro, kie ĝi situas super la cifero "6". Sur kelkaj Germanaj klavaroj la cirkumflekso situas eĉ pli malkonvene, tute supre, tute dekstre kaj, kiel lasta malhelpo, en majuskla reĝimo. Oni ne subtaksu tiun cirkumfleksan aferon. Jen unuaranga tajpada problemo, ĉar la ofteco de la cirkumflekso en aranĝo por komuti la tri malplej oftajn el la ses ĉapelitaĵoj egalas tiuokaze al ties suma ofteco. Tiucele la necesa uzo de la cirkumfleksa klavo iĝas pli ofta ol tiu de la literoj "H" kaj "Z". Aparte de tio oni ne forgesu, ke temas pri dufrapa afero - unua frapo por la cirkumflekso, dua frapo por la baza litero. Do sub tiuj kondiĉoj des pli necesiĝas liveri sufiĉe facile atingeblan cirkumflekson. Sekve la "Q" deve perdiĝis. En la praktiko la rezultanta aranĝo ne estis plene kontentiga, speciala rilate la finaĵon "-aĵ". La tajpanto ĉiam konsciiĝis, ke mankas klavo por "Ĵ". Simile pri la duoble ofta litero "Ŝ". Tamen nun per sia dua klopodo pri E-klavaro la aŭtoro kredas esti sukcesinta pri frapa plibonigo de sia unua solvo. La sekretoLa sekreto de la nova klavara aranĝo estas reĝimo, en kiu plene aŭtomata komutado inter "U" kaj "Ŭ" okazas. Post la entajpo "A" aŭ "E" la U-klavo produktas "Ŭ". Post alia entajpita litero la sama klavo produktas normalan senhokan "U". Do la tajpanto praktike ne plu okupiĝas pri la elekto inter "U" kaj "Ŭ" kaj pro tio ne plu bezonas apartan klavon por "Ŭ". Nur tre esceptokaze, se li volas - alivorte devas - devii de tio, kion la aŭtomato liverus, jen li povas aldone apliki la stirklavon kun la klavo "U". La kunpremita stirklavo tiuokaze kvazaŭ maligas la strategion de la aŭtomato kaj produktas la respektive malan literon. Tio estas tamen necesa nur por vortoj kiel "balau", "pereu", "reutili", "praulo", "posteulo", ktp. Same pri kelkaj mallongigoj kiel "EU". Sed jen kompare maloftaj okazoj kaj pro tio estas akcepteble tiuokaze apliki la stirklavon aŭ eĉ provizore malŝalti la E-klavaran reĝimon. La ĝustecon de tiu eldiro oni povas mezuri en la proverbaro, kiu kun Ĉapelilo liveriĝas. Ĝi entenas 18.453 vortojn. Tie aperas la kombino "aŭ" 382 fojojn, "au" tamen tute ne aperas. Pretere, kaj "eŭ", kaj "eu" same malĉeestas. Konsentite, eble nia Monatisto Stefano Maul iam kaj iam havos problemeton sur la nova klavaro. Do danke al tiu aŭtomata alternado restas nun nur kvin literoj ankoraŭ surklavarigendaj. Sed, se oni kuraĝe rezignas pri rekta klavo por la tre malofta litero "Ĥ", postrestas nur kvar literoj necesiĝantaj propran klavon. Nu, ĝuste kvar liberaj Anglaj klavoj ja estas disponeblaj. Do jen la nova Ĉapelila solvo por provizi optimuman E-klavaron:
|
|
ŝ ĵ e r t ĝ uŭ i o p a s d f g hĥ j k l ; z ĉ c v b n m , . / ŭ aŭtomata ĥ permana |
Aldone kelkaj stirklavaj kombinoj ricevas tiurilatan funkcion:
Aldone estas okaze de Ĉapelilo tri paralelaj metodoj ŝalti aŭ malŝalti la E-klavaron. Nome:
Memkompreneble la aliaj du rimedoj entajpi ĉapelitaĵojn -
- restos ĉiam uzeblaj kaj okaze de aktivigita E-klavaro ĉiuj tri metodoj povas uziĝi paralele tute senĝene.
Tiu tuta temo por la aŭtoro mem senteble akriĝis nur ekde tiam, kiam li lernis blinde tajpi. Tion li malgraŭ multa tajpado dum jaroj ja ne kapablis. Montriĝis, ke por rapida tajpisto iuj saltegoj al foraj eksterĉefkampaj klavoj aŭ iuj fingrorompaj kombinoj ekz kun "Stir plus Maj plus litero" estas vere ege ĝenaj. Nur "dufingrulo", kiel li mem ja estis, ne estas ĝenata de tio. Do lia tuta nuna strebo estas klavare adekvate subteni profesian rapidtajpan sekretariinon en Esperanto.
Ĉiuokaze, la ĝisnunaj klavadaj spertoj kun tiu nova reĝimo estas tiom konvinkaj, ke la aŭtoro decidis altigi la Ĉapelilan versinumeron je tuta dekono preskaŭ nur pro tiu ŝanĝo - afero senprecedenta ĝis nun. (Fakte estas aldone importa eksporta eblo por Unikodo kaj kelkaj aliaj bagateloj - interalie XOR-metoda ĉifrado.)
La restanta demando estas nur, kiom komforte oni en la praktiko povas vivi en simbiozo kun aŭtomata komutado inter "U" kaj "Ŭ". Ĉu la tajpisto ĉiam ekkonos la esceptajn okazojn jam tajpade? Aŭ ĉu tion ekkonos nur la literumilo pli poste? Por verdikti pri tio, evidente necesiĝos dum pluraj monatoj testi la aferon. Tamen unue la aŭtoro devos entute alkutimiĝi al la nova aranĝo. Tiumomente li senĉese misklavas W, do nun Ĵ, anstataŭ U por atingi la celatan Ŭ.
' , . p ĝ f g c r l a o e uŭ i d hĥ t n s ; ŝ j k ĉ b m ĵ v z ŭ aŭtomata ĥ permana |
Finloke estas menciinde, ke la elektitaj literanstataŭigoj estas optimumigitaj por la supre montrata Dvoraka klavaro. (Vindoze oni por aktivigi tiun elektu en la rubriko klavaro - lingvon Usonangla, aranĝon "Dvorak".) Tiu speco de klavaro estas por rapida kaj nelaciga tajpado jam optimumigita. Do estas ja logike elekti ĝuste tiun klavaron kiel bazon por la optimumigo de Esperanto.
Lastvice estas rimarkinde, ke la por ni tiom grava kodo Unikodo, kiu la sekvantan jaron kun Vindozo 98 rapidege trovos tutmondan disvastiĝon, solvas perfekte la problemon de diakrita elmeto. La problemon de diakrita enmeto ĝi tamen tute ne adresas. Do la tasko optimume solvi tiun perklavan enmetan problemon koncerne Esperanton supozeble por tiam kaj ĉiam restos rezervita eksklude por specialigita E-tekstigilo kiel Ĉapelilo.
PEJNO Simono