Survoje al E-klavaro



Unuavorte notinde estas, ke la termino E-klavaro ne celas indiki la eburajn kaj ebonajn klavojn de iu muzikilo kun speciala rilato al la tonalo E-maĵora klee kun 4 diesoj. Pli ĝuste temas pri serioza propono difini laŭ pluraj vidpunktoj optimuman tajpadan klavaron por apliki la lingvon Esperanto en komputiloj. Konate, ĉiu lingvo havas sian propran komputilan klavaron kun speciala aranĝo de la literoj. Tre krude oni aludas tiujn variaĵojn per mencio de la litersekvo en la supra maldekstra litervico. Ekzemple latinalfabete jen QWERTY, QWERTZ, AZERTY ktp. Nu, sed kio pri Esperanto?

Unue eble ni dispelu kelkajn eblajn iluziojn en nia imago. Neniam - minimume ne antaŭfinvenke - proponos sanmensa entreprenisto klavaron speciale por Esperanto. Plej oportunokaze oni povos akiri klavaron kun laŭplaĉe literigeblaj klavoj kaj fakte tiaj elektronike akomodeblaj klavaroj estas hodiaŭ jam aĉeteblaj. Ĉe la plej luksaj modeloj la kapo de ĉiu klavo entenas fluaĵkristalan vidigilon kapablan iom lamlume montri la enklavan literon. Do tia klavaro ankaŭ optike adaptas sin al la aktuale elektita literaranĝo. Bombega afero, ĉu? Kaj sendube jam kredas la unuaj legantoj, ke tiun luksaĵon industriŝtata pagpovulo simple aĉetu kaj ekskolonia ekspluito, nu, tiu ĝin al si iel alsorĉu - kaj jen ĉio solvita. Tamen ne estas tute tiel kaj pli da pripenso estas necesa. Nome tiu tre fleksiĝema teĥnika solvo certe taŭgus bonege por Japana orgenludkapabla roboto kaj per tia klavaro oni fakte povas difini ĉiun ajn aranĝon. Sed homoj sukcesos, nur se la diverĝantaj aranĝoj estas tre similaj, kaj por tio sufiĉas iom pli modestaj rimedoj. Sed entute, ja kien ni je dudek du dronintaj didoj metu niajn Esperantajn literojn?

Solvo serĉata

En la realo apenaŭ ekzistas parolantoj de Esperanto - (la aŭtoro apenaŭ venkis la tenton jam tiuloke meti la frazfinan punkton) - parolantoj, kiuj eksklude skribas en sia planlingvo. Normale Esperanta klavado devos kunekzisti kun konsiderinda funtaĵo da nacilingva klavado kaj estas supozeble, ke averaĝa uzanto devos klavi eĉ pli ofte en sia nacia lingvo ol en la idiomo Kaloĉaja. Krome, alfronte la fakton, ke multaj uzantoj havas sufiĉe da problemoj trovi iun ajn de la celataj klavoj jam en sia kutima aranĝo, oni plej bone tuj entombigu la ideon, ke al iu plaĉos komuti inter du plene malsimilaj klavararanĝoj. Eĉ por blindtajpaj spertuloj la alterno de pluraj forte diverĝantaj aranĝoj ne estus speciala bonvena.

El tio sekvas, ke ni bezonos, dum la antaŭtaksebla estonteco, du strategiojn por solvi tiun dilemon. Unue ni bezonas solvon nur minimume ŝanĝantan la respektive kutiman nacilingvan aranĝon de la uzanto. Tiu solvo funkciu ĉiulande. Nur duavice ni bezonas solvon kvazaŭ perfektan. Tamen ankaŭ tiu perfekta solvo nepre baziĝu sur aranĝo facile havigebla. Sekve klavara aranĝo por Esperanto ja principe nur minimume modifu jam enkondukitan aranĝon, ĝi jaege ne neprigu la naskon de iu novspeca nur genteĥnike produktebla fiŝ-bov-porko.

Cirkumflekse

Evidente Esperanto ne estas la sola lingvo kun supersignoj. Kelkaj, kiel ekzemple la Franca, havas eĉ niajn ĉapeletojn - sed tiuj belaĵoj iom malkonvene sidas sur la por ni malĝustaj bazaj literoj. Do la tasko enigi literon kun akompana supersigno ne estas kokidete novega. Franco sur sia klavaro unue frapas la cirkumfleksan klavon kaj poste klavas la celatan bazan literon. Tiel fariĝas ekzemple la litero â eĉ post du litroj da vino ruĝa. Do milionoj da civitanoj de la "granda nacio" tute kontente frapas du klavojn por entajpi unu literon kaj sendube tiu sistemo sufiĉe bone konvenas ankaŭ por nia iom malpli grandioza Esperantujeto. Pro evidentaj motivoj sur Franca klavaro ĝuste la cirkumfleksa klavo troviĝas en komforte atingebla loko. Tamen tio ne validas por ĉiuj aliaj naciaj klavaroj kaj la cirkumfleksa klavo estas okaze nur atingebla en majuskla reĝimo kaj okaze eĉ komplete mankas.

Do tiu solvo, kvankam intertempe proponita en la pli novaj versioj de la Esperanta tekstotraktilo Ĉapelilo, internacie ne funkcias en ĉiuj kondiĉoj. Ekzemple en Usono ĝi jam fiasketas pro la malavantaĝa situo de la cirkumflekso tiulande. Tie ĝi majuskle dividas la saman klavon kun la cifero 6.

Stirklave

Kiu tute ne havas cirkumflekson en sia precipa klavara reĝimo, tiu povas iom malfacile cirkumfleksigi. Do kion fari tiom kruele klavare kastrite?

Tre feliĉe, unu klavon - eĉ duoble - havas ĉiu. Nome la stirklavon. Sed la problemo pri stirklavoj estas, ke ili kutimas funkcii nur per samtempa premo kun la baza litero. Ili ne estas senpaŝaj klavoj, kiel supersignaj klavoj ofte estas, kiuj postfrape pacience atendas duan apartan frapon de iu sekvanta klavo. Do simile kiel oni akorde ludu tercion sur honkitonki-piano, por stirklavrimede produkti ĉ oni klavu la kombinon de stirklavo plus la c-klavo. Parenteze ankaŭ tiun inĝenian solvon proponas Ĉapelilo. Tamen same kiel ne ĉiu kapablas adekvate frapi oktavojn sur piano, des pli malpli ĉiu kapablas samtempe frapi la triopon - stirklavon, majuskligan klavon kaj la literon c - necesiĝantan por produkti majusklan Ĉ-on. Fakte, kvankam averaĝa uzanto disponas pri du sanaj manoj, ĉe kelkaj ĉapelitaĵoj sur kelkaj naciaj klavaroj tiu afero iĝas sendube sufiĉe fingrorompema. Aldone la stirklavoj situas iom foraj kaj eksteraj de la precipa tajpada batalkampo. Do de manipulada vidpunkto ideala solvo ankaŭ tio ne estas.

Aldone ĝuste la kombino stirklavo plus c havas ekzemple en Vindoza medio la specialan signifon "kopiu la fenestre elektitan tekston en la eltondujon". Tamen aliflanke la entajpo de normala litero sur elektita teksto en Vindoza medio superskribas la tekston. Pro tio, se la kombino stirklavo plus c produktas normalan literon, do ĉ-on, anstataŭ ol pace pretigi alilokan kopion de iu dekpaĝa elektitaĵo, la ektajpo substituos al ĝi solecan literon ĉ. Iomete abrakadabre la dekpaĝaĵo simple malaperos de la ekrano! Kompreneble tiu fenomeno ĝismedole ŝokos ĉiun ne antaŭavertitan Vindozulon. Eĉ la koroj de sciantoj regule preterlasas unu baton antaŭ tiu mistifiko. Do ankaŭ ĉe tiu stirklava solvo estas konstatebla tubero en la afero.

Usono utilas

La plej komforta solvo estus havi kelkajn specialajn Esperantajn literklavojn interne de - aŭ minimume rande de - la precipa alfabeta areo de la klavaro. Ekzemple por la Germana oni aplikas tian solvon kaj tie oni disponas pri aldonaj klavoj por ä, ö kaj ü. Evidente Germanoj posedas Germanajn markojn kaj por tiom stabila valuto fabrikanto de klavaroj pretas fari preskaŭ ĉion. Por ni mizeruloj kun niaj steloj kaj spesoj la rekte samaj fabrikantoj pretas fari nenion. Jam malnovaj zlotoj pli allogus.

Aliflanke ĉia komputila klavaro ebligas iel tajpi Usonangle. Tio estas tiel, ĉar krom arte valoraj filmoj pri bravaj bovistoj, Usono tre fruepoke komencis liveri al ni aliaj mirantaj mondanoj la unuajn komputilojn. Sekve eĉ Cirila, Araba kaj Japana klavaroj kapablas Usoni. Tamen en la Usonangla alfabeto estas rilate Esperanton kelkaj literoj tro. Temas memkompreneble pri Q, W, X kaj Y kaj tiujn oni povus ja komune komuti al Esperantaĵoj laŭnecese. Tamen ni bezonas fakte seson da aldonaj klavoj kaj nura kvaropo evidente iomete misplenumas nian postulon. Do de kie ŝteli du aldonajn klavojn? [plu]

[retro] Sur ĉiu klavaro estas sufiĉe da aliaj ne tiom ofte uzataj aferoj. Ekzemple por agnoski la meritojn de eminentulo forpasinta el niaj vicoj kaj skribi kortuŝan nekrologon oni supozeble ne bezonos la signojn \, $, @, #, &, | kaj kelkajn pliajn similaĵojn. Tamen ankaŭ tiuokaze la diablo embuskas inter la detalaĵoj.

Geedzaj paroj

Tiun fojon la problemo rilatas al kombinoj de interpunkciaj kaj specialaj signoj sur unu klavo. Tiuj signoj ĉiam po du dekoras la respektivan klavkapon kaj por tia signoklavo la majuskliga klavo ne plu majuskligas, ĝi anstataŭe komutas inter la du apartaj proponataj signoj. Bedaŭrinde la diversaj naciaj klavaroj varias ne nur alfabete, sed ankaŭ specialsigne, ja eĉ pli draste kaj vaste. Malfeliĉe ĉiu nacio parigas tiajn signojn tute laŭ propra plaĉo. Iam oni edzigas la pluson kun la egalo, iam oni edzigas la pluson kun stelo kaj la senplusigita egalo substitue nuptas kun la cifero nulo. Do se oni decidus substitui minusklan ĉ al = kaj majusklan Ĉ al +, por la unua speco de klavaro ĉio ĉi rilate la komutadon de la uskleco ja perfekte funkcius. Tamen por la alia speco de klavaro tiuj samaj literoj aperus sur du tute malsamaj kaj senrilataj klavoj. Alivorte pro la ĥaosa dissternado de la specialaj signoj trans la klavaro oni bezonus specialan diverĝantan solvon por ĉiu klavarspeco. Do jen denove sakstrato.

El tio sekvas, ke ni devos tamen kontentiĝi kun la kvar malnecesaj literecaj klavoj - Q, W, X kaj Y, ĉu tio plaĉos al ni, aŭ ne. Por senchave plupaŝe decidi pri tio, ni unue envicigu niajn ĉapelitaĵojn laŭ ilia mezuma ofteco en tipa Esperanta teksto. Jen la mezuroj pri tio baze de specimeno kun 355 000 literoj:

Ĝ = 0,7 %
Ĉ = 0,7 %
Ŭ = 0,5 %
Ŝ = 0,4 %
Ĵ = 0,2 %
Ĥ = 0,02 %

Cetere, simile maloftaj estas nur la literoj Z kun 0,5 %, kaj H kun 0,4%.

Malgranda modifo

Do laŭ tiu tabelo oni unuarange bezonas la literojn Ĝ, Ĉ kaj Ŭ rekte atingeblaj sur la klavaro. La kvaran liberan klavon oni apliku kiel bone atingeblan senpaŝan ilon por konstrui la ankoraŭ mankantajn Esperantajn literojn Ŝ, Ĵ kaj Ĥ. Do por Usonangla klavaro laŭ QWERTY estus la aranĝo jena:


^ ŭ e r t ĝ u i o p 
 a s d f g h j k l ;
  z ĉ c v b n m , . /

^ anstataŭas Q, Ĝ anstataŭas Y, Ĉ anstataŭas X kaj Ŭ anstataŭas W. Oni povas atingi Ĵ, Ŝ kaj Ĥ per tajpo de ^J, ^S kaj ^H respektive.

Al tiu, kiu preferas pritrakti la novan ambaŭusklan ^-klavon kiel komutilon por la jam Esperantigitaj klavoj, do por atingi plian Esperantan reĝimon por la speciala triopo, eble pli plaĉos klavi ^Ĝ por Ĵ, ^Ĉ por Ŝ kaj ^Ŭ por Ĥ. Por Ĵ kaj Ŝ tiuokaze ekzistas fonetika rilato kun la bazaj Ĝ kaj Ĉ.

Fakte tute ne ĝenas provizi ĉiujn ĝisnune priskribitajn rimedojn tajpi Esperanton - komune kaj samtempe. Ili ne ekskludas sin reciproke, neniel implikiĝas kaj fakte en la praktiko bone harmonias. Sperta uzanto povos eĉ individue elekti la por ĉiu ĉapelitaĵo po plej konvenan tajpadon por sia Esperantigita nacia klavara aranĝo. Do fulme furora afero.

Nia normo

Tamen ekzistas akorde kun tiu gambito - ni ja oferis kelkajn Anglajn peonojn por gajni niajn pli valorajn Zamenhofajn oficirojn - ankaŭ vere kulmina solvo. Kadre de tiuj edifaj kolumnoj la aŭtoro jam iam raportis pri la malmulte konata Dvoraka klavaro. Temas pri aranĝo por ĉiuj personaj komputiloj havebla, kiu optimume lokas la literojn por rapida kaj facila tajpado. Oni fasonis ĝin, evidente birante al la Angla. Tamen malgraŭ tio la sistemo bone funkcias ankaŭ por Esperanto. Do la Esperantigo de tiu Dvoraka aranĝo aspektas jene:


' , . p ĝ f g c r l
 a o e u i d h t n s
  ; ^ j k ĉ b m ŭ v z

Ĉar la aŭtoro ĵus lernis senrigarde tajpi helpe de la Dvoraka klavaro kaj aldone jam multe okupiĝis pri tiuj problemoj kure de siaj laboroj pri Ĉapelilo, li sentas sin sufiĉe scia por nun kuraĝkore rekomendi tiun aranĝon kiel normon por ni.

Ronde ruliĝas

Kio tamen ĝis nun ne estas menciita, tio estas la teĥnikaj rimedoj necesaj por efektivigi tian rearanĝon de baza laŭnorma klavaro. Evidente estonta versio de Ĉapelilo jungita al Vindozo 95 disponebligos ĉion ĉi. En prototipa versio la komutado inter la originala Angla Dvoraka aranĝo kaj ties Esperanta modifo okazas aŭ menue, aŭ per la stirklavo plus W/Ŭ. Tiel en Vindozo oni povas elekti bazan klavaron laŭplaĉe kaj Ĉapelilo senprobleme Esperantigos ĝin por vi.

Tamen, kiel ĉiu programisto senpene ekkonos, la homfortoj necesaj por realigi tiun solvon ne estas eksterordinare grandaj. Tio validas por ĉiu konvena komputila platformo kaj oni povas facile estigi tian aranĝon sendepende de Ĉapelilo. Kun iom da lerto - kaj eble kun eĉ pli granda dozo de la samo devene de sperta oficeja sekretariino - oni povas efektivigi tion eĉ per makrooj.

Estas klare, ke oni principe povus aranĝi ĉiun individuan klavon de klavaro tute laŭ la propra beko. Tamen la avantaĝo de specife la modifita Dvoraka aranĝo prefere al iuj aliaj estas, ke ĝi estas internacie aplikebla en ĉiuj nacilingvaj ĉirkaŭaĵoj. Pro tio ĝi povas ankaŭ roli en produkto celanta internacian merkaton kaj kiu devas rimedŝpare eldoniĝi en nur unu versio por ĉiuj landoj. Aldone ankaŭ jam ekzistas klavaroj kun gravuraĵoj laŭ la baza Dvoraka aranĝo. Do jen sufiĉe rondruliĝema solvo.

Sume oni povas konstati, ke Esperanto kaj modernaj komputiloj intertempe tre bone harmonias. Bedaŭrinde tamen - kaj tre malavantaĝe por nia progreso - multaj nuntempaj adeptoj de Esperanto konsiderinde malpli bone kun modernaj komputiloj harmonias.

PEJNO Simono