Eble de multaj Esperantistoj ne konata estas la fakto, ke ekzistas konsiderinde pli bona aranĝo por klavoj sur komputila klavaro, ol tiu, kiu estas Usone kutima. Same pri tiuj aranĝoj, kiuj en lingvaj adaptoj estas normaj en la diversaj landoj niaj. Kurioze, la en 1887 enkondukita aranĝo fakte celis bremsi la tajpadon de la unuaj tajpistoj por malhelpi la kojnumiĝon de ties tipstangoj. Jen la naskiĝhoro de la monde fama QWERTY.
|
La unuaj komerce produktitaj skribmaŝinoj aperis en la jaro 1873 kaj komence la klavoj vice aranĝiĝis laŭ la alfabeto. Tamen en tiu aranĝo la tipstangoj tro ofte interplektiĝis. La rimedo uzata por tuj solvi tiun problemon estis reloki la plej oftajn literojn tiom reciproke foraj, kiom eble. Tiel oni sukcesis unue forte malrapidigi la entajpadon kaj due interspacigi oftajn stangojn. La skribmaŝina teĥniko tamen progresis kaj jam en 1896 oni patentis pli bonan klavaran aranĝon. Sed, ĉar tre multaj skribmaŝinoj estis vendiĝintaj, oni ne taksis la enkondukon de nova modelo kun ŝanĝita klavaro vere valora la penon kaj lastinstance oni rezignis enkonduki ĝin. Tiel tiu bremsanta klavara aranĝo restis ĝis en nia hodiaŭa epoko. Do la tiama misdecido neniam estis korektata kaj sekve eĉ niaj plej modernaj komputiloj sklave kopias tiun skribmaŝinan misaranĝon el la jaro 1887. S-ro DvorakEn la 30-aj jaroj iu Aŭgusto Dvorak kaj iu Vilhelmo Dili (Dealey) pristudis la literfrekvencojn de la Angla kaj la koresponde necesajn manipuladojn per skribmaŝina klavaro rilate duliterajn kombinaĵojn. La esploristoj konkludis, same kiel kelkaj antaŭuloj, ke oni nepre rearanĝu la klavaron. Bona strategio estus meti la plej ofte bezonatajn literojn ĉiujn en la meza horizontala vico. Aldone oni aranĝu ĉion tiel, ke ĉe oftaj litersekvoj ne estiĝu iuj fingrorompemaj intersekvoj. La rezulto estis klavararanĝo, kiun oni hodiaŭ konas sub la nomo "Dvoraka klavaro". Jen ĝia moderna Vindoz-95-a kuzo en minuskla reĝimo.
La avantaĝoj de la Dvoraka aranĝo estas evidentaj. Rilate la Anglan nur 31% de la tajpado ĉe QWERTY okazas sur la meza vico. Ĉe Dvorako tamen jam 70%. Simile avantaĝaj estas kelkaj aliaj mezuroj. Dvorako alportas 35% pli da dekstramanaj uzoj, 63% pli da samvicaj uzoj, 45% da manalternaj uzoj kaj 37% malpli da fingra vojaĝado - ĉio ĉi kompare al QWERTY. La mezurojJam antaŭ la dua monda milito esploristoj mezuris, ke post tri jaroj da tajpada trejnado la averaĝa rapido de trejnito atingas 47 vortojn en minuto. Dum la posta milito tajpistoj estis tre serĉataj. En 1944 la Usona Maristaro elektis 14 tajpistojn por eltrovi, ĉu retrejnado laŭ la Dvoraka sistemo estos farinda. La rezulto de la testo montris klaran jesegon. |
La situacio koncerne la Dvorakan klavararanĝon estas iom simila al tiu de la lingvo Esperanto. Jen bonega solvo, tamen neniu volas enkonduki ĝin. Por verigi la aferon rilate Dvorakon la aŭtoro nun eksperimentas kun la kombino - Dvorako, Vindozo, Ĉapelilo kaj Esperanto. La avantaĝoj de la nova klavararanĝo estas ankaŭ por Esperanto konstateblaj kaj Ĉapelile ĉio funkcias kun la Dvoraka aranĝo senprobleme. Fremdaj supersignojProblemigaj tamen estas supersignaj literoj ekster Esperanto. Nome Dvorake tiuj klavare malĉeestas. Pro tio pripensas la aŭtoro, ĉu li eble solvu tiun malkonvenaĵon de la ekster tio tiom preferinda Dvoraka aranĝo helpe de aldono al Ĉapelilo. Alia problemo estas la homa alkutimiĝo al la nova aranĝo. Kvankam ĝi estas tre logika, la aŭtoro ne prisekretu, ke minimume ĉe lia persona Dvoraka debuto temas pri speco de volonta perklavara memmortigo. Tiumomente li sukcesas pli rapide tajpi 2-fingre laŭ QWERTY ol 10-fingre Dvorake. Tamen malgraŭ tiuj problemoj la aŭtoro estas sukcesinta pure blinde entajpi tiun manuskripton - aferon, kiun li per QWERTY (pli precize - per la Germana QWERTZ) tute ne kapablas. Antaŭen! Venken!Fakte iu internacie pli taŭga Dvoraka solvo rekte pere de Esperanta tekstprilaborilo estus sensacio. Imagu - la Esperantistaro kun la plej facila kaj efika lingvo kaj samtempe - kiel kulmino - kun la plej facila kaj efika komputila klavaro. Sub tiaj kondiĉoj la fina venko estus tute ne plu maltrafebla. Do UEA nepre fondu specialan komisionon por diskuti pri Dvorakbaza normo por estonta pure Esperanta klavaro kaj nia Akademio decidu, ĉu ne pli ĝusta Esperantigo de "Dvorak" eble estu "Dvorĵako". Do certa pri venontaj fieraĵoj, mi tekstfine citu nian majstron - "Dr mca trp|!" Oj, oj, pardonu mian mistajpon! Jen akcidente QWERTZ. Do mi reprovu Esperante-Vindoze-Ĉapelile-Dvorake - "Ho mia kor'!" PEJNO Simono |